15-a de aŭgusto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 15-a de aŭgusto estas la 227-a tago de la jaro (la 228-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 138 tagoj restas.
Je la 15-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 718: Sensukcesa araba sieĝo de Konstantinopolo, daŭranta precize unu jaron, finiĝis
- 927: Saracenoj konkeris kaj detruis Taranton
- 1057: Reĝo de Skotlando Macbeth pereis en la batalo apud Aberdeen
- 1118: Johano la 2-a Komneno iĝis imperiestro de la Bizanca Imperio
- 1209: Albigensaj militoj: kruckavaliroj konkeris Karkasunon
- 1248: Oni komencas konstrui la Katedralon de Kolonjo
- 1307: Henriko de Karintio la duan fojon iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1317: Pola reĝo Władysław Łokietek donis al Lublin urborajton laŭ Magdeburga juro
- 1433: Sensukcesa pola-ĉeĥa sieĝo de Chojnice finiĝis dum milito kontraŭ ordeno de germanaj kavaliroj
- 1461: Reims: Ludoviko la 11-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1461: Sultano Mehmedo la 2-a aneksis Trebizondan Imperion
- 1483: En konstruita de si Siksta Kapelo papo Siksto la 4-a celebris la unuan meson
- 1510: Portugaloj fondis faktorion en Goao
- 1519: Centra Ameriko: Panamurbo fondiĝis
- 1534: Ignaco Lojola fondis la Societon de Jesuo (akceptitan de la papo nur en 1540)
- 1537: Asunciono fondiĝis; la nuna ĉefurbo de Paragvajo
- 1540: Peruo: Arekipo fondiĝis
- 1599: Naŭjara milito (Irlando): malvenko de angloj en la batalo de Curlew Pass
- 1760: Sepjara milito: Prusio konkeris Aŭstrion en la batalo de Legnica
- 1649: Pollando: dum ribelo de Bohdan Ĥmelnickij komenciĝis batalo de Zborov
- 1870: Francia-Prusia Milito: batalo de Strasburgo komenciĝis
- 1876: Usona astronomo dan-devena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Rodopo
- 1892: William Ewart Gladstone la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Britio
- 1906: Kongresa Pollando: Batalorganizaĵo de Pola Partio Socialista plenumis atencojn en 19 urboj kontraŭ 80 rusojn (ĉefe policanoj, ĝendarmoj kaj sekretaj funkciuloj)
- 1914: Malfermo de Panama kanalo
- 1917: Roman Dmowski fondis en Laŭzano Polan Nacian Komitaton
- 1918: Pollando: konsekro de mariavita templo en Płock
- 1919: Silezio: en Mysłowice germana kvazaŭarmea organizaĵo Grentzschutz Ost atakis ĉ. 3 mil polajn ministojn kun iliaj familioj - sur la minejplaco pereis 7 ministoj, 2 virinoj kaj infano, kio kaŭzas eksplodon de la Unua Silezia Ribelo
- 1920: Pola-bolŝevika milito: tritaga Batalo de Varsovio parte finiĝis per malvenkoj de Ruĝa Armeo apud vilaĝo Ossów kaj urbo Radzymin - la 18-a turnopunkta batalo en historio de la mondo kadre de pola-bolŝevika milito, kiu ne permesis al Sovetunio konkeri Eŭropon (pro komunista propagando neniu ŝtato helpis al poloj krom la municia flanke de Hungario kaj la oficira de Francio)
- 1928: Soveta astronomino Pelageja Fjodorovna Ŝajn malkovris asteroidon Polonio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: De Varsovio gestapo sendis la unuan transporton de polaj malliberigitoj al la germana koncentrejo Aŭŝvico: 513 personoj de la enketa arestejo Pawiak kaj 1153 kaptitaj surstrate - ĝis 1945 germanoj murdis tie 1,1 milionojn da personoj, en tio ĉ. 960 mil judoj, 75 mil poloj, 21 mil ciganoj, 15 mil sovetaj militkaptitoj kaj 15 mil personoj de aliaj nacieco; germanoj pafmortigis en Lublin 75 polojn, en tio intelektulojn; la lasta numero de pola gazeto en Litovio "Dzień Polski" (Pola Tago) aperis
- Brigado de Karpataj Pafistoj eldonis unutagan gazeton "La 15-an de aŭgusto en Sankta Tero" kaj komencis publikigi tagĵurnalon "Ku wolnej Polsce" (Al libera Pollando)
- 1941: Intelektul-kampanjo: nokte de la 14-a/15-a de aŭgusto oficiro de gestapo Hans Krüger ordonis ekzekuti, kio okazis apud Stanisławów en Nigra Arbaro, ĉ. 250 reprezentantojn de pola intelektularo (ĉefe instruistojn); germana polico pafmortigis apud vilaĝo Zabłotczyna 282 judojn kaj ĝendarmoj en Warpechy Nowe (proksime al Bielsk Podlaski) 9 polojn kaj 1 beloruson pro kunlaboro kun sovetaj regopovoj
- 1942: Sur urboplaco en Biecz germanoj pafmortigis ĉ. 250 judojn; Hans Frank dum kunsido de registaro de Ĝenerala Gubernio diris: Laŭ intereso de germana politiko oni devas subteni streĉajn rilatojn inter poloj kaj ukrainoj; en Stryj (nun en Lviva provinco) aperis la unua numero de laŭvica semajnrevuo por ukrainoj "Voĉo de Subkarpatio"; gestapo arestis en Nieśwież (Minska regiono) 75 polojn, suspektitajn pri konspira agado
- 1943: Germanoj deportis ĝis tiu ĉi tago ĉ. 60 mil kamparanojn de 171 vilaĝoj el Zamość-regiono; nokte de la 15-a/16-a de aŭgusto en Bjalistoko eksplodis ribelo dum likvido de geto - plimulto de ribelantoj pereis, la ceterajn germanoj forveturigis al neniigejo Treblinka; Volinia masakro: taĉmento de pola memdefendo en vilaĝo Pańska Dolina (nun en Rivna provinco) la tutan tagon batalis kontraŭ armitaj grupoj de ukrainoj
- Pola submarŝipo "Dzik" (Apro) proksime al Bari sinkigis du malamikajn ŝipojn; venko de usona-kanada armeo super la japana en bataloj de Aleutaj Insuloj
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte germana kontraŭaviadila defendo pafalterigis 3 el 20 britaj aviadiloj, kiuj ĵetis helpon al batalantaj poloj; konspira "Informa Bulteno" komencas presi kaj akcepti nomojn de perdiĝintaj personoj; varsovianoj trioble festas okaze de La Miraklo apud Varsovio, festo al Dipatrino kaj festo de la Pola Soldato; usona ambasadoro al peto pri ebleco uzi sovetajn aviadilejojn apudvarsoviajn por pilotoj, kiuj helpis al la ribelo ricevis respondon: Soveta registaro ne povas konsenti pri tio, asertante ke eksplodo de la ribelo estas afero de aventuristoj - samtempe plifortiĝis brutala propagando de polaj komunistoj de Pola Laborista Partio kontraŭ Pola Subtera Ŝtato kaj komandantaro de Pola Enlanda Armeo; Ĉefa Oficejo de Mastrumado kaj Administrado de SS planis en la plej proksima tempo sendi al germanaj koncentrejoj: 60 mil personojn de geto kaj polica malliberejo en Lodzo, 15 mil polojn de ĜG, 17 mil estintajn polajn oficirojn kaj 400 mil polojn de Varsovio (reale oni deportis kelkdekmil); al germana koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto kun 244 judoj el Lodzo
- Aliancaj armeoj alvenis al sudo de Francio - pola kirasita divizio de generalo Stanisław Maczek komencis batali apud Falaise
- 1945: Imperiestro Hirohito anoncis per radio la kapitulacon de Japanio, kaj subskribis ĝin la 2-an de septembro, kio finis la duan mondmiliton ekster Eŭropo
- 1945: Suda Koreio sendependiĝis (de Japanio).
- 1947: Disfalo de Brita Imperio: post disdivido de Brita Hindio Barato sendependiĝis
- 1948: Sud-Koreio proklamis sendependecon
- 1950: Barato: tertremo en Asamo mortigis 1526 personojn
- 1954: Generalo Alfredo Stroessner iĝis prezidento de Paragvajo
- 1960: Kongo Brazavila, hodiaŭ Respubliko Kongo, fariĝas sendependa de Francio.
- 1962: Du kosmoflugoj de sovetiaj kosmonaŭtoj finiĝis - Vostok-3 (Andrijan Nikolajev) kaj Vostok-4 (Pavel Popoviĉ)
- 1969: Barata Organizo pri Kosmo Esplorado fondiĝis
- 1969: Woodstock-festivalo komenciĝis
- 1971: Barejno sendependiĝis
- 1974: Metroo de Seulo ekfunkciis
- 1974: Dum festo de Tago Liberigo en Seulo nordkorea spiono provis pafmortigi sudkorean prezidenton Park JungHee, mortigante lian edzinon
- 1977: Kadre de la projekto SETI oni ricevis t.n. Wow!-signalon
- 1979: Soveta-afgana milito: afgana sekreta polico masakris 300 hazarojn, suspektitaj pri helpo al muĝahedinoj
- 1979: Premiero de la usona filmo Apokalipso nun
- 1984: Membroj de la Kurdistana Laborista Partio komencis separisman kontraŭturkan ribelon
- 1985: Unua japana ĉefministro vizitis ŝintoan sanktejon Yasukuni-Sanktejo, memorigantan mortfalintajn soldatojn
- 1989: La 3-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Santiago de Compostela
- 1990: Prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov redonis sovetan civitanecon al rusa verkisto Aleksandr Solĵenicin
- 1991: Sur Klara Monto en Częstochowa finiĝis la 6-aj MJT-j; unuafoje la polan papon aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo (alvenis ĉ. unu miliono kaj duono)
- 2000: Rusa Ortodoksa Eklezio sanktigis caron Nikolao la 1-a kaj lian familion, murditajn de bolŝevikoj
- 2000: La 8-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Romo
- 2005: Deviga evakuo de ĉiuj 21 judaj setlejoj de Gaza Sektoro kaj 4 el 120 de Cisjordanio komenciĝis
- 2007: 514 personoj pereis kaj 1090 vundiĝis en tertremo en centra Peruo
- 2008: Fernando Lugo iĝis prezidento de Paragvajo
- 2013: Horacio Cartes iĝis prezidento de Paragvajo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1171: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (m. 1230)
- 1195: Antonio de Padovo, portugala sanktulo (m. 1231)
- 1250: Mateo la 1-a Visconti, itala kapitano de la popolo (m. 1322)
- 1401: Ĵakelina de Bavario, germana dukino de Bavario-Straubing (m. 1436)
- 1501: Konstantinos Laskaris, bizanca helenisto, filologo, klerulo kaj humanisto (n. 1433)
- 1561: Sebastián Aguilera de Heredia, hispana komponisto (m. 1627)
- 1589: Gabrielo Báthori, reganto de Transilvanio (m. 1613)
- 1740: Matthias Claudius, germana verkisto (m. 1815)
- 1753: John Fryer, ribelanto de la marŝipo Bounty (m. 1817)
- 1769: Napoléon Bonaparte, imperiestro de Francio (m. 1821)
- 1771: Sir Walter Scott, skota verkisto (m. 1832)
- 1794: Elias Magnus Fries, sveda botanikisto kaj fungosciencisto (m. 1878)
- 1831: Miklós Bethlen hungara aktoro, ĵurnalisto (m. 1899)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto (m. 1916)
- 1858: Michael Hainisch, aŭstra politikisto (m. 1940)
- 1872: Sri Aŭrobindo, hinda filozofo, poeto, tradukisto, publicisto kaj jogano, fondinto de aŝramo en Pondiĉero kaj de Aŭrorurbo (m. 1950)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusia generalo germandevena, kontraŭrevolucia politikisto (m. 1928)
- 1885: Edna Ferber, usona verkistino (m. 1968)
- 1890: Sándor Hunyady, hungara verkisto (m. 1942)
- 1892: Louis de Broglie, franca Nobelpremiita fizikisto (m. 1987)
- 1896: Lev Termen, sovetia inventisto francdevena (m. 1993)
- 1901: Arnulfo Arias, prezidento de Panamo (m. 1988)
- 1902: Kálmán Csákabonyi, hungara arkivisto (m. 1970)
- 1904: Klára Bodor, rumania hungara rakontistino, aŭtorino de porinfana literaturo (m. 1973)
- 1905: István Medveczky, rumania hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1953)
- 1910: Josef Klaus, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 2001)
- 1920: István Kostyál, rumania hungara romanverkisto, novelisto
- 1922: Lukas Foss, german-usona komponisto juddevena (m. 2009)
- 1925: Oscar Peterson, kanada ĵazpianisto kaj komponisto (m. 2007)
- 1926: István Kiss, rumania hungara biologo, universitata profesoro (m. 2004)
- 1929: Anna Walentynowicz, pola sindikatistino, la patrino de Solidareco (m. 2010)
- 1931: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto (m. 1997)
- 1933: Stanley Milgram, usona psikologo (m. 1984)
- 1935: Waldemar Baszanowski, pola halterlevisto, plurfoja mondrekordulo (m. 2011)
- 1937: László Paulovics, hungara grafikisto, pentristo
- 1937: István Kozma, hungara pentristo
- 1938: Janusz A. Zajdel, pola sciencfikcia verkisto (m. 1985)
- 1941: Klára Sebők, hungara aktorino
- 1944: András Mérey, rumania hungara grafikisto (m. 2006)
- 1948: Sándor Szilágyi N., rumania hunagra lingvisto, publicisto, universitata profesoro
- 1957: Luís Armando Reynoso, meksika politikisto
- 1958: Viktor Ŝenderoviĉ, rusia satiristo kaj televida ĵurnalisto
- 1971: Attila György, rumania hungara verkisto
- 1974: Natasha Henstridge, kanada aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 423: Flavio Honorio, Romia Imperiestro de la Okcidento (n. 384)
- 465: Libio Severo, imperiestro de Okcident-Romia Imperio
- 1038: Stefano la 1-a, la unua reĝo de Hungario kaj kristana sanktulo (n. 969)
- 1057: Macbeth, reĝo de Skotlando (n. ĉ. 1005)
- 1118: Aleksio la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio (n. 1056)
- 1274: Robert de Sorbon, franca teologo (n. 1201)
- 1464: Pio la 2-a, itala poeto, papo (n. 1405)
- 1496: Isabel de Portugalio, portugala princino (n. 1428)
- 1506: Alexander Agricola, flandra komponisto, kantoro kaj muzikisto de la franc-flandra skolo (n. 1446)
- 1714: István Enyedi, hungara reformita pastro, instruisto
- 1728: Marin Marais, franca muzikisto kaj komponisto (n. 1656)
- 1799: Giuseppe Parini, itala poeto (n. 1729)
- 1852: Johan Gadolin, finna kemiisto kaj mineralogo (n. 1760)
- 1855: József Benke, hungara aktoro (n. 1781)
- 1907: Joseph Joachim, aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto, juddevena (n. 1831)
- 1984: László Simonka, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, porjunulara verkisto (n. 1929)
- 1935: Paul Signac, franca pentristo, reprezentanto de post-impresionismo (n. 1863)
- 1936: Grazia Deledda, itala verkistino (n. 1871)
- 1966: Jan Kiepura, pola kantisto (tenoro) kaj aktoro juddevena, edziĝinta al hungara operkantistino kaj aktorino Martha Eggerth (n. 1902)
- 1967: René Magritte, belga pentristo (n. 1898)
- 1970: Géza Ambarus, hungara etnografo (n. 1901)
- 1990: Viktor Coj, soveta kantisto kaj aktoro (n. 1962)
- 2001: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto (n.1937)
- 2006: Te Atairangikaahu, maoria reĝino (n. 1931)
- 2012: Harry Harrison, usona verkisto, membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n.1925)
- 2013: Jacques Vergès, franca advokato (n. 1926)
- 2013: Sławomir Mrożek, pola dramisto, prozisto kaj desegnisto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Orienta Ortodoksismo: Festo de la Endormiĝo de la Dipatrino, la festado de la post-morta stato de Maria
- Romkatolika Kalendaro: Soleno de la Ĉielpreno de Maria
- Nacia tago en Barato (Hindio), Independence Day, tago de la sendependiĝo (1947); alia nacia tago estas la 26-a de januaro.
- Nacia tago en Kongo Brazavila = Respubliko Kongo, tago de la sendependiĝo (1960)
- Nacia tago en Liĥtenŝtejno, "Tago de Liĥtenŝtejno"
- Nacia tago en Sud-Koreio, tago de la liberiĝo (1948)
- Egipto: Tago de la superfluado de la rivero Nilo
- Japanio: Tago pri viktimoj per la Dua mondmilito
- Havajo: Toro Nagashi (Ceremonio de la Flotanta Lanterno) por festi la finiĝon de la dua mondmilito
- Italio: "Ferragosto", romia pra-festo je la nomo de Aŭgusto (Feriæ Augusti)
- Latvio: Maraso
- Pollando: Tago de Polaj Armitaj Fortoj
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 15-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.