Enrico Fermi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Enrico Fermi
Enrico Fermi
itala fizikisto
Naskiĝo 29-a de septembro 1901
en Romo, Italio
Morto 28-a de novembro 1954
en Ĉikago, Ilinojo, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Enrico Fermi [enriko fermi] (naskiĝis la 29-an de septembro 1901, mortis la 28-an de novembro 1954) estis itala fizikisto kaj nobel-premiito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Romo, Enrico Fermi ekde 1918 studis fizikon en Pisa. En 1922 li doktoriĝis. Inter 1927 kaj 1938 li agis kiel profesoro en la universitato de Romo.

Pro politikaj kialoj – lia edzino estis jud-devena – li en 1938 forlasis la faŝisman Italion kaj ekloĝis en Usono. En 1939 li akiris profesoran postenon en la Columbia University de Novjorko; ekde 1942 li laboris en Ĉikago, kie li aktive partoprenis la produktadon de la unua atombombo. En la jaro 1945 li laboris dum ioma tempo en la Los Alamos Laboratory / Nov-Meksiko, poste li revenis al Ĉikago.

Meritoj[redakti | redakti fonton]

Li ellaboris – samtempe, sed sendepende de Paul DIRAC - la kvantumstatistikon validan je korpuskloj subigitaj la Pauli-principo. Li estis la unua, kiu uzis neŭtronojn por transformi pezajn atomkernojn. Li malkovris, ke el uranio estiĝas je efiko de neŭtronoj elementoj kun pli granda atomnumero ol uranio. Pro tio li ricevis en 1938 Nobel-premion pri fiziko. Ankaŭ la teoria klarigo de la beta-disiĝo estas ligita al lia nomo.

Li konstruis la unuan uran-atomŝtiparon, je kiu li petis kun Leó Szilárd patenton en 1942. Li havas gravan rolon en konstruo de la unua atombombo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]