19-a de aŭgusto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 19-a de aŭgusto estas la 231-a tago de la jaro (la 232-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 134 tagoj restas.
Je la 19-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1477: Venonta germana reĝo kaj imperiestro Maksimiliano la 1-a nuptis Burgonjan dukinon Maria
- 1458: Pio la 2-a iĝis papo
- 1557: Pollando deklaris militon al Livonia Ordeno
- 1561: Reĝino Maria Stuart revenis de Francio al Skotlando
- 1562: Dum litova-rusa milito pola armeo sub gvido de Stanisław Leśniowolski, reĝa oficisto de Różan, venkis en batalo de Nevel kelkoble pli grandan rusan armeon
- 1587: Sigismondo la 3-a Vasa elektita al reĝo de Pollando - regis dum 45 jaroj
- 1639: Tridekjara milito: venko de nederlanda armeo kontraŭ la hispana en batalo de Dunkerque
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: angla ŝiparo detruis apud nederlanda insulo Terschelling 150 komercajn ŝipojn
- 1745: Skotlando: en Glenfinnan eksplodis la unua jakobita ribelo
- 1772: Sveda reĝo Gustavo la 3-a post sensanga puĉo enkondukis kleran despotismon
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: brita-indiana armeo frakasis taĉmenton de milico de Kentukio en batalo de Blue Licks
- 1826: Pollando: el kunligio de Stara Częstochowa kaj Częstochówka fondiĝis urbo Częstochowa
- 1839: Invento de fotarto.
- 1839: Rusio: Observatorio Pulkovo ekfunkciis
- 1870: Francia-Prusia Milito: sieĝo de Metz komenciĝis
- 1887: Plena suna eklipso videbla en Mezeŭropo, Siberio, Manĉurio kaj Japanio - ĝi inspiris Bolesław Prus dum verkado de La Faraono
- 1890: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Faetuzo; precize 3 jarojn poste malkovris Palmo
- 1913: Franco Adolphe Pégoud kiel la unua saltis de aviadilo kun paraŝuto
- 1915: Unua mondmilito: venko de rusa ŝiparo super la germana en batalo de Golfo de Rigo
- 1919: Afganujo sendependiĝis (de Britio).
- 1920: Pola-bolŝevika milito: pola armeo rekonkeris Breston; nokte de la 19/20 de aŭgusto eksplodis la Dua Silezia Ribelo, unu el 4 venkaj (kiel la ribelo de Grandpolujo) en la historio de polaj insurekcioj
- 1927: Rusa Ortodoksa Eklezio agnoskis Sovetunion
- 1934: 90% de civitanoj de Germanio referendumis por prezidenteco de Adolf Hitler kiel komandanto kaj kanceliero
- 1936: Granda Teroro en Sovetunio: komenciĝis la unua "Proceso de Trockija-Zinovjeva terorisma centro"
- 1939: En Berlin oni subskribis germanan-sovetan komercan kontrakton inter ministroj pri eksteraj aferoj: Joachim von Ribbentrop kaj Vjaĉeslav Molotov
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Bankoj en Ĝenerala Gubernio konstatis ke cirkulas falsaj monbiletoj (50 zl); en Poznań germana polico arestis 5 personojn pro produktado de vodko
- 1941: SS kaj gestapo pafmortigis en Supraśl pro komunista agado 7 judojn, 2 belorusojn kaj 2 polojn
- Al Tobruk komencis alveni polaj taĉmentoj de Aŭtonoma Brigado de Karpataj Pafistoj
- 1942: Germana likvido de geto en Otwock alportos morton de kelke da miloj de polaj judoj; 5-taga likvido de geto en Kielce komenciĝis - dum la unua etapo oni forveturigis por morto al Treblina ĉ. 7 milojn de polaj judoj; Aranĝo T4: germana polico murdis en Otwock ĉiujn pacientojn de frenezulejo
- Alianca alterigo nomata Batalo de Dieppe, kun partopreno de pola destrojero "Ślązak" (Sileziulo), fiaskis - entreprenita tro frue nur por kontentigi postulon de Stalin krei eŭropan fronton kontraŭ Nazia Germanio
- 1943: En Mszana Dolna germanoj pafmortigis 881 judojn; en Poznań polico arestis 7 polojn pro biciklado sen permeso
- 1944: Ribelo de Varsovio: 10 batalionoj de germana infanterio, du sapeistaj kaj plotono de kirasita trajno komencis pere de 9 pezaj tankoj Pz. VI Tiger, 20 kanonoj, haŭbizo, 50 eksplodaĵ-veturigiloj la ĉefan atakon kontraŭ Malnova Urbo - la ribelantoj kontraŭbatis ĉiujn atakojn; pro manko de municio polaj defendantoj forlasis Politeknikon retiriĝante al para flanko de str. Noakowski kiu iĝis fronta linio ĝis fino de la ribelo; 3 preĝejoj (en tio de jezuitoj) ekbrulis; germanoj kaj murdis en Varsovio ĉ. 230 personojn; parto el 500 da la soldatoj de Pola Enlanda Armeo sukcesis trairi de apudvarsovia arbarego ĝis la kvartalo Żoliborz; soveta NKVD arestis en Lublin kaj Rzeszów soldatojn de la Enlanda Armeo
- Germana radio en Berlino false informis pri malvenko de la ribelo de Varsovio; la 1-a Kirasita Divizio de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post 2-taga sanga batalo konkeris Chambois (en Orne)
- 1953: En aranĝita de CIA kaj MI6 puĉo estis faligita demokratie elektita ĉefministro de Irano Mohamed Mosadek; plenan regopovon transprenis Mohamed Reza Pahlavi
- 1960: Usona piloto de spionaviadilo Lockheed U-2 Gary Powers, pafalterigita la 1-an de majo samjare, estis kondamnita je 10-jara enprizonogo pro spionado
- 1965: Federacia Respubliko Germanio kaj Israelo ligis diplomatiajn rilatojn
- 1985: Papo Johano Paŭlo la 2-a renkontiĝis en Kazablanko kun reĝo de Maroko Hasano la 2-a
- 1989: Ryszard Kaczorowski iĝis la lasta prezidento de Pollando en ekzilo
- 1989: Tuteŭropa pikniko okazis apud Sopron ĉe la landlimo inter Hungario kaj Aŭstrio
- 1990: Sur la teritorio de Moldava Respubliko proklamiĝis Gagaŭzio
- 1991: Mikhail Gorbachev eloficigita post puĉo.
- 2002: Ĉeĉenio: oni pafe alterigis rusan helikopteron Mi-26; pereis 118 personoj
- 2002: La lasta pilgrimado de papo Johano Paŭlo la 2-a al sia patrio finiĝis - la papo konsekris sanktejon al Faustyna Kowalska en Krakovo kaj vizitis ankaŭ Kalwaria Zebrzydowska
- 2003: Irako: bombo preskaŭ detruis la stabejon de la Unuiĝintaj Nacioj en Bagdado; mortis almenaŭ 24 personoj inter ili la estro de la stabejo, speciala reprezentanto Sérgio Vieira de Mello. Proksimume 100 personoj estis vunditaj.
- 2005: Pierre Nkurunziza iĝis prezidento de Burundo
- 2008: Milito en Afganio: 10 francaj soldatoj mortis kaj pli ol 20 vundiĝis en batalo kun talibanoj
- 2009: Ne malpli ol 95 personoj mortis kaj ĉ. 500 vundiĝis en serio de bombatencoj en Bagdado
- 2010: La lastaj usonaj bataltaĉmentoj forlasis Irakon
- 2013: Radikalaj islamanoj en Sinajo atakis busetojn kun nearmitaj policanoj ekzekutante 25 el ili
- 2014: Pola scienca nano-satelito "Heweliusz" enorbitigis la Teron pere de ĉina lanĉo-veturilo de kosmodromo Tajuano por esplori, kadre de aŭstra-kanada-pola projekto, 200 stelojn la plej lumecajn
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 232: Probo, imperiestro de Romio (m. 282)
- 1570: Salomone Rossi, itala renesanca komponisto (m. 1630)
- 1631: John Dryden, angla poeto (m. 1700)
- 1689: Samuel Richardson, angla verkisto (m. 1761)
- 1745: Johan Gottlieb Gahn, sveda kemiisto, kiu malkovris la kemian elementon manganon (m. 1818)
- 1750: Johann Georg August Galletti, germana instruisto, historiisto kaj verkisto (m. 1828)
- 1829: Edward Moran, usona pentristo britdevena de primaraj pentraĵoj (m. 1901)
- 1845: Edmond de Rothschild, franca bankisto juddevena, kolektisto kaj mecenato de arto (m. 1934)
- 1848: Gustave Caillebotte, franca pentristo (m. 1894)
- 1849: Joaquim Nabuco, brazila politikisto, diplomato, historiisto, juristo kaj ĵurnalisto (m. 1910)
- 1853: Aleksej Brusilov, rusa generalo (m. 1926)
- 1871: Orville Wright, usona pioniro de aviado (m. 1948)
- 1881: George Enescu, rumana komponisto, violonisto kaj instruisto (m. 1955)
- 1887: Anna Gyllsdorff, sveda artistino kaj esperantistino (m. nekonata)
- 1889: János König, hungara esperantisto (m. nekonata)
- 1893: Stefan Starzyński, pola politikisto, ekonomikisto, prezidanto de Varsovio, murdita (m. ĉ. 1943)
- 1893: Kamil Giżycki, pola verkisto, vojaĝisto (m. 1968)
- 1894: Gábor Vágó, hungara, rumania hungara skulptisto (m. 1968)
- 1902: Ogden Nash, usona poeto (m. 1971)
- 1906: Philo Taylor Farnsworth, usona inventisto akirinta 165 patentojn pri radio kaj televido (m. 1971)
- 1910: István Sinkovics, hungara historiisto (m. 1990)
- 1914: Lajos Baróti, hungara futbalisto, trejnisto (m. 2005)
- 1921: Gene Roddenberry, usona scenaristo kaj televida produktoro (m. 1991)
- 1935: László Oltyán, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1990)
- 1942: István Csucsuja, rumania hungara historiisto
- 1944: Jenő Knézy, hungara ĵurnalisto pri sporto (m. 2003)
- 1944: Jakob von Uexküll, sveda-germana filantropo
- 1946: William J. Clinton, prezidento de Usono
- 1946: János Román, rumania hungara pedagogo, lingvisto
- 1952: Tamás Gergely, rumania hungara novelisto, redaktoro
- 1957: Márta Sebestyén, hungara kantistino
- 1957: Ervin Székely, rumania hungara ĵurnalisto, politikisto
- 1962: Hermina Csata, rumania hungara pentristino, tekstilistino
- 1969: Olga Barabás, rumania hungara reĝisorino
- 1980: Csilla Albert, rumania hungara aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 14: Aŭgusto Cezaro, imperiesto de Romio (n. 63 a.K.)
- 440: Siksto la 3-a, papo, sanktulo
- 1186: Ĝofredo la 2-a (Bretonio), filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1158)
- 1493: Frederiko la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1415)
- 1506: Aleksandro Jagiellon, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (n. 1461)
- 1580: Andrea Palladio, itala renesanca arkitekto kaj teoriisto de arkitekturo (n. 1508)
- 1657: Frans Snyders, flandra pentristo de bestoj kaj muta naturo (n. 1579)
- 1662: Blaise Pascal, franca matematikisto, fizikisto kaj filozofo pri religio, mistikulo (n. 1623)
- 1680: Johano Eudes, franca katolika pastro, sanktulo (n. 1601)
- 1753: Johann Balthasar Neumann, germana arkitekto (n. 1687)
- 1765: Axel Fredrik Cronstedt, sveda kemiisto, kunfondinto de la moderna mineralogio, malkovrinto de nikelo kaj zeolitoj (n. 1722)
- 1777: Johann Christian Polycarp Erxleben, germana naturalisto (n. 1744)
- 1819: James Watt, skota inĝeniero kaj inventisto, pliboniginto de vapormaŝinoj, kio ebligis industrian revolucion (n. 1736)
- 1856: Charles Gerhardt, franca kemiisto, kiu klasifikis kemiajn kombinaĵojn kaj sintesis aspirinon (n. 1816)
- 1887: Spencer Fullerton Baird, usona ornitologo kaj iktiologo (n. 1823)
- 1891: Gestur Pálsson, islanda verkisto, reprezentanto de realismo (n. 1852)
- 1891: Theodor Aman, rumana pentristo kaj grafikisto (n. 1831)
- 1897: Gyula Horváth, hungara politikisto kaj publicisto, fondinto de la gazeto Magyar Hírlap (n. 1843)
- 1905: William Adolphe Bouguereau, franca pentristo, reprezentanto de akademismo (n. 1825)
- 1912: Béla Mátrai Betegh, hungara aktoro (n.1846)
- 1923: Vilfredo Pareto, itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo (n. 1848)
- 1936: Federico García Lorca, hispana verkisto, reprezentanto de la Generacio de la 27a (n. 1898)
- 1937: Gyula Pekár, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1867)
- 1954: Alcide De Gasperi, la unua ĉefministro de la Itala Respubliko (n. 1881)
- 1967: Hugo Gernsback, germana inventisto, pioniro de amatora radio, aŭtoro de la termino sciencfikcio (n. 1884)
- 1970: Paweł Jasienica, pola verkisto, adjutanto de Zygmunt Szendzielarz, aŭtoro de la historia sintezo de antaŭdispartigita Pollando (n. 1909)
- 1975: Tihamér Vujicsics, serba-hungara komponisto (n. 1929)
- 1977: Groucho Marx, usona komediisto juddevena (n. 1895)
- 1988: Erzsi Palotai, hungara verkistino (n. 1907)
- 1989: Géza Képes, hungara poeto, tradukisto, edukisto (n. 1901)
- 1990: István Sinkovics, hungara historiisto (n. 1910)
- 1994: Linus Pauling, usona kemiisto, kunkreinto de molekula horloĝo, dufoja Nobelpremiito pri esploro de kemiaj ligoj kaj pacaktivado (n. 1901)
- 2003: Gabriella Angi, hungara aktorino (n. 1961)
- 2004: Mihály András Sarkadi, rumania hungara artisto, redaktoro (n. 1927)
- 2003: Sérgio Vieira de Mello, brazila diplomato kaj poligloto, murdita (n. 1948)
- 2005: Aušra Augustinavičiūtė, litova psikologino kaj ekonomikistino, fondintino de socioniko (n. 1927)
- 2008: Levy Mwanawasa, prezidento de Zambio (n. 1948)
- 2014: Simin Behbahani, irana poetino, aŭtorino de gazaloj (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- MondaTago de Humanitara Helpo, fiksita en 2008 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago en Afganio, sed ne en ĉiu jaro la sama dato pro alia kalendaro (irana sun-kalendaro)
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Johano Eudes, sacerdoto
- Siksto la 3-a, papo
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 19-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.