Banĵulo
Banĵulo (Bathurst) |
|
angle: Banjul | |
urbo | |
Moskeo de reĝo Fahad en Banĵulo
|
|
Oficiala nomo: Banjul | |
Lando | Gambio |
---|---|
Rivero | Gambio |
Situo | Banĵulo |
- koordinatoj | 13°27′11″N 16°34′39″W / 13.45306°N, 16.5775°U |
Areo | 93,0 km² (9 300 ha) |
Loĝantaro | 34 828 (2003) |
- de metropolo | 357 238 |
Denseco | 374,49 loĝ./km² |
- de metropolo | 357 238 loĝ./km² |
Fondo | 1816 |
Horzono | GMT (UTC+3) |
Vikimedia Komunejo: Banjul | |
Banĵulo (iam Bathurst) estas ĉefurbo de Gambio kun 34.828 loĝantoj (stato 2003). Ĝi estas la tria plej granda urbo de Gambio post Serekunda kaj Brikama. Banĵulo estas ankaŭ propra administra distrikto.
Situo[redakti | redakti fonton]
Banĵulo situas ĉe la faŭko de rivero Gambio sur la bordo de Atlantiko.
Historio[redakti | redakti fonton]
Banĵulo fondiĝis en 1816 kiel komerca kaj armea loko, kiam la Britio provis la sklavkomercon reguligi.
Ĝi nomiĝis ĝis 1973 Bathurst (post Henry Bathurst, sekretaro de brita kolonia buroo).
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La marhaveno de Banĵulo [1] havas gravan rolon por Gambio, pej ofte oni eksportas tra la urbo arakidon kaj nafton kaj naftaĵojn.
Iomete ekstere de Banĵulo troviĝas la Banĵula Internacia Flughaveno: la flugkampo estis elektita far NASA en 1987 kiel transatlantika neces-alteriĝejo por Space Shuttle-oj kaj en la postaj jaroj por tio antaŭpreparita. La nova flugkampo longas 3600 m.