Upsalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Upsalo
akademie kaj arkaike svede: Upsala
urbo
Domkyrkan i Uppsalas stadsbild.jpg
Katedralo en Upsalo
Uppsala vapen.svg
Blazono
Oficiala nomo: Uppsala
Ŝtato Flago de Svedio  Svedio
Historia provinco Uppland
Moderna provinco Uppsala län
Regiono Svealand
Rivero Fyris
Situo Upsalo
 - koordinatoj 59°52′00″N 17°38′00″E  /  59.866667°N, 17.633333°O / 59.866667; 17.633333 (Upsalo)
Areo 47,86 km² (4 786 ha)
Loĝantaro 144 839 (31.12.2008)
Denseco 3 026,31 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Svedio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Svedio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Uppsala
Retpaĝo: www.uppsala.se

Upsalo (svede Uppsala aŭ, arkaike kaj akademie, Upsala) estas universitata urbo en Svedujo, provinco Uppland, gubernio Uppsala län (kie ĝi estas gubernia ĉefurbo), regiono Sveonujo; la komunumo de Upsalo havis 124 036 loĝantojn en la jaro 2000.

La universitato de Upsalo estas la plej malnova en Nordujo, fondita en 1477.

Upsalo estas tradicie la religia ĉefurbo de Svedujo; antaŭ Stokholmo ĝi estis ĉefurbo ankaŭ politika. La urban profilon dominas kastelo kaj katedralo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas meze de malalta ebenaĵo, ĉ. 70 km nord-nordokciente de Stokholmo, ĉ. 35 km nordokcidente de la internacia flughaveno Arlanda.

Tra la urbo fluas, de norde kaj suden, la rivereto Fyris. Tradicie oni rigardas la rivereton kiel limo inter la "ĝusta" (okcidenta) kaj "malĝusta" (orienta) flankoj de la urbo, ĉar okcidente troveblas la universitato, la universitata biblioteko Carolina Rediviva, la katedralo, la kastelo kaj aliaj gravaj centroj kleraj kaj ekleziaj, dum oriente oni trovas la grandajn negocojn kaj la centrojn de burĝa aktiveco. El la 13 tradiciaj "nacioj", t. e. province aŭ episkopuje bazitaj studentaj asocioj, ĉiuj havas siajn domojn je la okcidenta flanko, krom tiu por studentoj el Gotlando, kiu troveblas je la orienta flanko; kelkaj diras ke tio estas ĉar, kompreneble, devas esti akvo inter Gotlando kaj la cetera lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Upsalo" origine celis la lokon nun nomita "Malnova Upsalo" (svede Gamla Uppsala), kelkajn kilometrojn norde de la nuna urbo kaj konata pro tri grandaj tumuloj el la jaroj 475-550; ĝia nuna mezepoka preĝejo eble staras sur la centra antaŭ-kristana kultloko de Svedio, sed oni ne scias certe. La nomo devenas el malnova verbo "sala", oferi (al dioj).

En la jaro 1273, post fajro en tiu preĝejo, la sidejo de la sveda ark-episkopo translokiĝis el Malnova Upsalo al la nuna Upsalo, kiu ĝis tiam nomiĝis "Orienta Aroso" (svede "Östra Aros]"; Okcidenta Aroso (svede "Västra Aros") estis la nuna urbo Västerås. La nomo Ar-os signifis River-buŝon, kion havis ambaŭ urboj al lago Melareno.

En Upsalo en jaro 1891-a fondiĝis la dua Esperanto-klubo en la mondo, post la nurenberga klubo kiu origine estis volapuka klubo. Kvar jarojn poste fondis kvar membroj de tiu klubo — Valdemar Langlet, Paul Nylén, doktoro S. Krikortz kaj P. Ahlberg — la gazeton Lingvo Internacia, kun financa apogo de odjesano Vladimir Gernet, kiun studantoj Langlet kaj Etzel tiun someron estis vizitintaj. Ĝia unua numero eldoniĝis en decembro 1895.[1]

Personoj en la historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo, nun sidejo de la guberniestro; en ĝiaj karceroj, la reĝo Eriko la 14-a murdis kelkajn politikajn oponantojn en 1567.
  • Malnova Upsalo kun siaj tumuloj kaj mezepoka preĝejo.
  • La universitata biblioteko Carolina Rediviva, kun pluraj valoraj manuskriptoj, precipe Codex Argenteus, "Arĝenta Kodekso", kun partoj de la orientgota biblio tradukab Wulfila.

Krome[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

EdE-U

Uppsala. Urbo en Svedujo kun 30.295 loĝantoj. Loko de la dua oficiala unuiĝo de E-istoj, 1891, kie fondiĝis la grava gazeto Lingvo Internacia, 1895, kaj restis tie ĝis 1899.

  1. Vidu paĝon 57-an en: Adam Zakrzewski: Historio de Esperanto 1887-1912. Librejo Gebethner kaj Wolff, Varsovio 1913. Reeldonis Pola Esperanto-Asocio, Varsovio 1979.