Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mediteraneo

Satelita foto de Mediteraneo.

Satelita foto de Mediteraneo.
Profundeco
  Maksimuma 5,267 m
Areo 2.966.000 km²
Supra tutaĵo Atlantiko
Najbaraj tutaĵoj Nigra maro
Kontinento Eŭropo
Afriko
Azio
Landoj Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Turkio.svg Turkio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Flago-de-Albanio.svg Albanio
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-Kroatio.svg Kroatio
Flago-de-Montenegro.svg Montenegro
Flago-de-Sirio.svg Sirio
Flago-de-Libano.svg Libano
Flago-de-Israelo.svg Israelo
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio
Flago-de-Libio.svg Libio
Flago-de-Tunizio.svg Tunizio
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Maroko.svg Maroko
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Alfluantoj Pado
Rhone
Ebro
Nilo
v  d  r
Information icon.svg

Mediteraneo estas maro inter Eŭropo, Azio kaj Afriko. Fakte sude de suda Eŭropo, norde de Nordafriko kaj okcidente de Okcidenta Azio (Levantenio). En la okcidento, la Ĝibraltara Markolo konektas ĝin kun Atlantiko, precize inter suda Hispanio kaj norda Maroko. Tiele la maro estas foje konsiderata parto de la Atlantika Oceano, kvankam ĝi estas kutime identigita kiel komplete separata akvejo. Ĝi estas preskaŭ ĉirkaŭita de tero, nome la Mediteranea regiono. Ekde 1869, la Sueza Kanalo interkonektas Mediteraneon kun la Ruĝa Maro sudoriente. Simile nordoriente tra Bosporo oni aliras al konektita sed aparte Nigra Maro.

Ĝi etendas sur 2.966.000 km² aŭ pli ĝenerale du kaj duono da milionoj da km² depende de la mezuroj, kaj ĝia plej granda profundo estas 5.267 (36°34' N, 21°08' O) metroj (apud la peloponeza duoninsulo en la nomita Kalipsa Fosaĵo en la Iona maro), dum la averaĝa profundo estas 1,500 m. Ties konekto al la Atlantiko (nome la Ĝibraltara Markolo) estas nur 14 km larĝa. La Ĝibraltara Markolo estas mallarĝa markolo kiu konektas la Atlantikan Oceanon al la Mediteranea Maro kaj separas Ĝibraltaron kaj Hispanion en Eŭropo el Maroko en Afriko. En oceanografio, ĝi estas foje nomita la Eŭrafrika Mediteranea Maro aŭ Eŭropa Mediteranea Maro por distingi ĝin el aliaj mediteraneaj maroj.

Antikve la romianoj nomis ĝin la "ter-meza" maro (la latina mediterraneus, kun signifo de "mediteranea", el medius, "mezo" kaj terra, "tero") aŭ Mare Nostrum ("Maro Nia"), dum la helenoj nomis ĝin la "Interna Maro". Ĝi nomiĝas ankaŭ "Blanka Maro". Ĉirkaŭ ĝi aperis civilizoj (egipta, hebrea, helena, romia, kristana, islama, renesanca) kiuj influis la tutan mondon. Tiele oni ofte parolas pri la mediteraneaj regionoj. Ĝi estis grava vojo por komercistoj kaj veturantoj de antikvaj epokoj kiuj permesis komercon kaj kulturan interŝanĝon inter plej fruaj popoloj de la regiono. La historio de la Mediteranea regiono ludis gravan rolon por kompreni la originojn kaj disvolvigon de multaj modernaj socioj.

Biogeografie, Mediteraneo estas unu el la maraj provincoj laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la organizaĵo Nature Conservancy. Mediteraneo estas ankaŭ en la listo de la tutmondaj 200 pro sia graveco pri la naturprotekto. Tutĉirkaŭ tiu maro regas iom simila klimato (mildaj kun pluvegaj vintroj kaj varmaj kaj sekaj someroj), kaj grandioza propraj kaj apartaj faŭno, flaŭro, kaj tipaj pejzaĝoj, kies limo (ĉefe ties norda limo) estas ofte nete difinebla.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La esprimo Mediteraneo venas de la latina mediterraneus, signifas "en la mezo de tero" aŭ "inter teroj" (medi-; adj. medius, -um -a, "mezo, inter" + terra f., "tero"): ĉar ĝi estas inter la kontinentoj Afriko, Azio kaj Eŭropo. La greka nomo Mesogeios (μεσόγειος), estas simile, nome deriva de μέσο, "meza" + γη, "tero").

Mediteranea Maro historie havis plurajn nomojn. Ekzemple la romianoj ofte nomis ĝin Mare Nostrum (en latina, "nia maro"), kaj foje Mare Internum (Salustio, Jug. 17).

En la Biblio, ĝi estis ĉefe konata kiel הים הגדול (HaYam HaGadol), la "Granda Maro", (Nom. 34:6,7; Jos. 1:4, 9:1, 15:47; Jeĥ. 47:10,15,20), aŭ simple "La Maro" (1 Reĝoj 5:9; komp. 1 Mak. 14:34, 15:11); tamen, ĝi ankaŭ estis nomita la "Bara Maro", pro ĝia loko sur la okcidenta marbordo de la Sankta Lando, kaj tial malantaŭ persono turniĝanta al la oriento, foje tradukita kiel "Okcidenta MAro", (Rea. 11:24; Joel 2:20). Alia nomo estis la "Maro de la Filiŝtoj" (Eliro. 23:31), nome de la homoj okupantaj grandan parton de ĝiaj marbordoj proksime de la hebreoj.

En moderna hebrea, ĝi estis nomita HaYam HaTikhon (הַיָּם הַתִּיכוֹן), "la Meza Maro", reflektante la nomon de la Maro en malnovgreka (Mesogeios), latina (Mare internum), germana (Mittelmeer), kaj modernaj lingvoj en kaj Eŭropo kaj la Proksima Oriento (Mediteranea, ktp.). Simile, en moderna araba, ĝi estas konata kiel al-Baḥr [al-Abyaḍ] al-Mutawassiṭ (البحر [الأبيض] المتوسط ), "la [blanka] Meza Maro", dum en islama kaj pli malnova arablingva literaturo, ĝi estis referencita kiel Baḥr al-Rūm ( بحر الروم), aŭ "la romia/ bizanca maro aŭ pordo". En turka, ĝi estas konata kiel Akdeniz,[1] nome "Blanka Maro" ĉar inter turkoj la blanka koloro (ak) reprezentas la okcidenton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Grekaj kaj Feniciaj kolonioj en antikveco.
La Batalo de Lepanto, 1571, finis en venko por la Sankta Ligo estrita de Venecio kontraŭ la Otomanaj Turkoj
La Bombardado de Alĝero (1816) fare de la angla-nederlanda ŝiparo, por liberigo de eŭropaj sklavoj, Aŭgusto de 1816

Pluraj pratempaj kulturoj situiĝis ĉirkaŭ ĝiaj marbordoj; tiel ĝi havis gravan influon sur tiuj kulturoj. Ĝi disponigis itinerojn por komerco, koloniigo kaj milito, kaj disponigis manĝaĵon (de fiŝkaptado kaj el la rikolto de aliaj marmanĝaĵoj) por multaj komunumoj laŭlonge de la epokoj.[2] La dividado de simila klimato, geologio kaj aliro al ofta maro kondukis al multaj historiaj kaj kulturaj ligoj inter la maljunegaj kaj modernaj socioj ĉirkaŭ Mediteranea Maro.

Du el la plej famaj mediteraneaj civilizoj en grek-romia antikvo estis la grekaj urboŝtatoj kaj la fenicoj. Kiam Aŭgusto fondis la Romian Imperion, la Mediteranea Maro komencis esti nomita Mare Nostrum (latine: "nia maro") fare de la romianoj.

Dario la 1-a, kiu konkeris antikvan Egiption, konstruis kanalon ligantan Mediteranean Maron al Ruĝa Maro. La kanalo de Dario estis sufiĉe larĝa por ke du triremuloj pasus unu ĉe la alia per remiloj etenditaj, kaj postulis kvar tagojn por esti laŭirita.[3] La okcidenta romia imperio kolapsis ĉirkaŭ la jaro 476. Provizore la oriento denove estis domina kiel la Orientromia imperio formita de la orienta duono de la romia imperio. Alia potenco baldaŭ ekestis en la oriento: Islamo. Ĉe ĝia plej granda amplekso, la Araba Imperio kontrolis 75% de la mediteranea regiono.

Eŭropo revivigis, aliflanke, ĉar pli fakorganizitaj kaj alcentrigitaj ŝtatoj komencis formiĝi en la pli posta Mezepoko post la frua Renesanco de la 12-a jarcento. Otomana potenco daŭre kreskis, kaj en 1453, la Orientromia imperio estis estingita pro la Konkero de Konstantinopolo. Otomanoj akiris kontrolon de granda parto da la maro en la 16-a jarcento kaj konservis marameajn bazojn en suda Francio, Alĝerio kaj Tunizio. Barbarossa, la fama otomana kapitano estas simbolo de tiu dominado kun la venko de la Batalo de Preveza. La Batalo de Ĝerbao markis la apekson de otomana maramea dominado en Mediteranea Maro. Tamen, ĉar maramea lerteco de la eŭropaj potencoj kreskis, ili alfrontis otomanan etendon en la regiono kiam la Batalo de Lepanto kontrol-bremsis la potencon de la Otomana Mararmeo. Tio estis la lasta marbatalo kontraŭbatalita ĉefe inter galeroj.

La barbareskaj piratoj de Nordafriko atakis ŝipojn de kristanoj en la okcidenta Mediteraneo.[4] Laŭ Robert Davis, de la 16-a ĝis la 19-a jarcento, piratoj kaptis 1 milionon al 1.25 milionoj da eŭropanoj kiel sklavoj.[5]

La evoluo de oceana kargado komenciĝis influi la tutan Mediterranean. Siatempe, ĉiu komerco de la oriento pasis tra la regiono, sed nun la ĉirkaŭnavigado de Afriko permesis al spicoj kaj al aliaj varoj esti importitaj tra la atlantikaj havenoj de okcidenta Eŭropo. [6][7][8]

La prezidanto de Malto priskribis la mediteranean maron kiel "tombejo" pro la grandaj kvantoj de migrantoj kiuj dronas tie.[9] Post la 2013-datita migrantovrako ĉe Lampedusa, la itala registaro decidis fortigi la nacian sistemon por la patrolado de Mediteranea Maro aprobante "Mare Nostrum", nome armea kaj humanitara misio por savi la migrantojn kaj aresti la ŝakristojn de enmigrintoj.[10]

Mediteraneaj maroj[redakti | redakti fonton]

La Egea Maro

Mediteranea maro konsistas el pliaj pli malgrandaj internaj maroj:

Mediteraneaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Insuloj Balearoj.

Regnoj en Mediteraneo[redakti | redakti fonton]

Elkosma bildo de Kipro.

Regnoj ĉe Mediteraneo[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo; el iama Jugoslavio kvar landoj akiris aliron al Mediteraneo (nome Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro), sed ne Serbio.

Riveroj enfluantaj Mediteraneon[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David Abulafia: Das Mittelmeer: eine Biographie. (Originaltitel: The Great Sea, übersetzt von Michael Bischoff). Fischer, Frankfurt am Main 2013, ISBN 978-3-10-000904-3 (Rezension)
  • Andreas Bärtels: Pflanzen des Mittelmeerraumes. Ulmer, 2003, ISBN 3-8001-3287-7.
  • Matthias Bergbauer, Bernd Humberg: Was lebt im Mittelmeer? Franckh-Kosmos, Stuttgart 1999, ISBN 3-440-07733-0.
  • Fernand Braudel, La Méditerranée et le monde méditerranéen à l'époque de Philippe II, 1a eldono, Paris : Armand Colin, 1949.
  • Fernand Braudel: Das Mittelmeer und die mediterrane Welt in der Epoche Philipps II. (Originala titolo: La méditerranée et le monde méditerranéen à l'époque de Philippe II. übersetzt von Günter Seib). 3 Bände, Suhrkamp, Frankfurt am Main 1990, ISBN 3-518-58056-6. (als Taschenbuch: Suhrkamp-Taschenbuch Wissenschaft ; 1354, Frankfurt am Main 2001, ISBN 3-518-28954-3)
  • Christian Bromberger: L’anthropologie de la Méditerranée. Maisonneuve et Larose; Aix-en-Provence, Maison méditerranéenne des sciences de l’homme, Paris 2001.
  • Robert Hofrichter: Das Mittelmeer, Bd. 1: Allgemeiner Teil. Spektrum Akademischer Verlag, 2002, ISBN 3-8274-1050-9.
  • Robert Hofrichter: Das Mittelmeer, Bd. 2/2: Bestimmungsführer. Spektrum Akademischer Verlag, März 2006, ISBN 3-8274-1170-X.
  • Manfred Leier: Weltatlas der Ozeane – mit den Tiefenkarten der Weltmeere. Frederking und Thaler, München 2001, ISBN 3-89405-441-7, S. 226–241.
  • Horst-Günter Wagner: Mittelmeerraum. Geographie, Geschichte, Wirtschaft, Politik. 2. Auflage. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2011, ISBN 978-3-534-23179-9.
  • Alain Blondy, Bibliographie du monde méditerranéen. Relations et échanges (1453-1835), Paris, Presses de l’université de Paris-Sorbonne, 2003, 301 p. (ISBN 2-84050-272-0)
  • Bouchra Benhida kaj Younes Slaoui, Géopolitique de la Méditerranée, PUF, 2013
  • Yves Lacoste, Géopolitique de la Méditerranée, Armand Colin, 2006
  • Gérard Claude, La Méditerranée. Géopolitique et relations internationales, Ellipses, 2006
  • Germaine Tillion, Le Harem et les cousins, Paris : éditions du Seuil, 1966.
  • Christian Bromberger et al., L'Anthropologie de la Méditerranée, Paris : Maisonneuve et Larose ; Aix-en-Provence : Maison méditerranéenne des sciences de l'homme, 2001.
  • Fabio Maniscalco, Mediterraneum. Protection, conservation and valorization of cultural and environmental patrimony, Naples : Université L'Orientale, collection monographique 2002.
  • Dominique Borne kaj J. Scheibling (dir.), La Méditerranée, Paris, Carré-Géographie, 2002
  • Jacques Bethemont, Géographie de la Méditerranée
  • Béatrice Patrie kaj Emmanuel Espanol, Méditerranée… sur les tensions en Orient, Actes-sud/Sindbad, 2008 (ISBN 978-2-7427-7366-4)
  • Paulet Jean Pierre, 2007, Les Villes et la mer, Ellipses.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  1. Özhan Öztürk postulas, ke en malnova turkia ĝi signifas ankaŭ "okcidento" kaj ke Akdeniz de tio signifas "Okcidenta Maro", dum Karadeniz (Nigra Maro) signifas "Norda Maro". Özhan Öztürk. Pontus: Antik Çağ’dan Günümüze Karadeniz’in Etnik ve Siyasi Tarihi Genesis Yayınları. Ankara. 2011. pp. 5–9.
  2. David Abulafia. (2011). The Great Sea: A Human History of the Mediterranean. Oxford University Press. 
  3. Rappoport, S. (Doctor of Philosophy, Basel). History of Egypt (undated, early 20th century), Volume 12, Part B, Chapter V: "The Waterways of Egypt", paĝoj 248-257. London: The Grolier Society.
  4. Robert Davis. (5 December 2003). Christian Slaves, Muslim Masters: White Slavery in the Mediterranean, the Barbary Coast and Italy, 1500–1800. Palgrave Macmillan. ISBN 9780333719664. Alirdato: 17a Januaro 2013. 
  5. British Slaves on the Barbary Coast. Alirita 17a Januaro 2013.
  6. C.I. Gable - Constantinople Falls to the Ottoman Turks - Boglewood Timeline - 1998 - Konsultita la 3an de Septembro 2011.
  7. "History of the Ottoman Empire, an Islamic Nation where Jews Lived" - Sephardic Studies and Culture - Konsultita la 3an de Septembro 2011.
  8. Robert Guisepi - The Ottomans: From Frontier Warriors To Empire Builders - 1992 - History World International - Konsultita la 3an de Septembro 2011.
  9. http://www.aljazeera.com/news/europe/2013/10/migrant-deaths-prompt-calls-eu-action-2013101361646517233.html
  10. http://www.eurasia-rivista.org/loperazione-mare-nostrum/20335/