Hanyu Pinyin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pinjino (ĉine 汉语拼音, "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj") estas la oficiala metodo en la Popola Respubliko Ĉinio skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉina skribo (汉字, hanzi). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj.

La sistemo pinjino baziĝas sur la prononco de la oficiala norma formo de la ĉina lingvo, la putonghua (普通话).

En anglalingvaj landoj, hanyu pinyin anstataŭadas la antaŭan sistemon Wade-Giles.

Bopomofo estas silabaro uzita en Tajvano por indiki prononcojn.

Sonoj kaj literoj[redakti | redakti fonton]

La pinjinan sistemon oficialigis la Ĉina Komunista Partio en 1958. Ĝi konsistas el 58 signoj, kiuj estas latinaj literoj kun tonmontraj supersignoj. La sonoj reprezentataj de la literoj en pinjino estas kelkdetale iom malkutimaj kompare kun aliaj lingvoj skribataj per latinaj literoj. Ekzemple q kaj x montras sonojn similajn al [ĉ] kaj [ŝ].

Tono[redakti | redakti fonton]

relativa ŝanĝo de la sonalto en la tonoj

La ĉina estas tona lingvo. Tio signifas ke vortoj distingiĝas ne nur per konsonantoj kaj vokaloj, sed ankaŭ per tonoj. La nombro de tonoj malsamas en la diversaj variantoj de la ĉina, sed en la norma lingvo ili estas 4:

La tonaj supersignoj
  1. – Alta, plata tono, aŭ "ā"
  2. / Plialtiĝanta tono, aŭ "á"
  3. v Falanta, poste plialtiĝanta tono, aŭ "ǎ"
  4. \ Falanta tono, aŭ "à"

Oficiale oni montru la tonojn per kromsignoj super la vokalo de ĉiu silabo, sed la kromsignoj ofte estas ellasataj en alilandaj transskriboj. Fojfoje, kiam la kromsignoj estas nedisponeblaj, oni anstataŭe montras la tonojn per la numero de la tono post ĉiu silabo: pu3tong1hua4 anstataŭ pŭtōnghuà

Klasika ekzemplo estas la sono "yan", kies signifojn oni vicumas sur paĝoj – inter alie fumo (yān, ), lingvo (yán, ), roko (yán ), okulo (yăn, ), aŭ hirundo (yàn, ), sed ĉiu havas apartan signon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]