Maroko
المغرب | |
Al-Mamlaka al-Maghribija | |
Maroko | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Maroka himno | |
Nacia devizo: "Allāh, al Waţan, al Malik" "Dio, Nacio, Reĝo" |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Rabato |
Oficiala(j) lingvo(j) | araba lingvo, Berbera lingvaro |
Plej ofta(j) religio(j) | islamo |
Areo % de akvo |
446,550 km² ? |
Loĝantaro | 33 008 150 |
Loĝdenso | 70 loĝ./km² |
Horzono | UTC±00:00 |
Interreta domajno | .ma |
Landokodo | MAR |
Telefona kodo | +212 |
Plej alta punkto | Tubkal |
Plej malalta punkto | Sebkha Tah |
Politiko | |
Ŝtatestro | Mohamedo la 6-a |
Nacia tago | 30-a de julio |
Ekonomio | |
Valuto | Maroka dirhamo (MAD) |
Maroko (arabe: المغرب [Al-Maghrib]) estas lando en nordokcidenta Afriko, okcidente de Alĝerio. Kvankam araba lando de suprasahara Afriko, ĝi historie havis rilaton ĉefe kun Hispanio, sed ankaŭ kun Francio poste, ankaŭ kun Portugalio dekomence, kaj lastatempe kun aliaj eŭropaj landoj pro aferoj rilataj ĉefe al elmigrado tiaj kiaj Italio, Belgio aŭ Nederlando. Ekde la nordafrika vidpunkto, ĝi estis ĉiam kultura kaj religia referenco por la tuta Nordafriko, sed ankaŭ por la tuta araba kaj islama mondoj kiuj vidis okcidenten tiun referencan landon. Same estas unu el la du anguloj de Nordafriko kune kun Egiptio oriente, kun kiu ĝi estas unu el la du plej loĝataj landoj en kaj norde de Saharo.
Enhavo
Ĝeneralaj faktoj[redakti | redakti fonton]
- Etimologio: "Maroko" estas eŭropa misprononco de la nomo de la malnova ĉefurbo Marakeŝ; arabe ĝi nomiĝas "al-Maghrib", t.e. "sunsubirejo, okcidento".
- Ŝtatestro: reĝo Mohamedo la 6-a.
- Ĉefurbo: Rabat (519 mil).
- Urboj: Kasablanko (3.500 mil), Marakeŝo (673 mil), Tanĝero (640 mil). Vidu: Listo de urboj de Maroko.
- Adm. divido: 28 provincoj kaj 2 urbaj prefekturoj.
- Diskutataj teritorioj: Ceŭto, Melilo, Okcidenta Saharo
- Loĝantaro: 26.562 mil (1995), inter ili 73,9% marokaj araboj, 25,4% berberoj.
- Kredantoj: muzulmanoj.
- Eksporto: fosfatoj, mineraloj, frukto, tabako, fiŝaj konservaĵoj.
- Pokapa MNP: 1.110 $.
- Organizoj: UNO (1956)
- Heredaĵo: historiaj urboj estas Feso, Marakeŝo, Mekneso kaj Rabato. Antikvaj lokoj: Volubiliso kaj Likso (apud Laraŝo).
Geografio[redakti | redakti fonton]
Maroko situas nord-okcidente de Afriko en regiono Magrebo. Ĝi estas limata okcidente de Atlantika Oceano, norde de Mediteraneo, sude de la dezerto Saharo. Ĝin oriente kaj sud-oriente landlimas Alĝerio kaj sude Maŭritanio kaj Okcidenta Saharo. Ĝi havas ankaŭ landlimon kun Hispanio ĉe la mediteranebordaj urboj Ceŭto kaj Melilo.
Maroko estas montara lando: ĝi entenas la montarmasivojn Atlaso (fakte tri montoĉenoj) kaj Rif-montaro. La plej alta monto estas Tubkal, kiu atingas 4.162 m de alto. Inter Rif kaj Meza Atlaso estas la valo de Sebuo. Ekde Laraŝo ĝis Agadiro estas la atlantika ebenaĵo kaj inter tiu kaj la Meza Atlaso estas altebenaĵo situanta super 500 m de altitudo. Sude de Anti-Atlaso jam komenciĝas la dezerto de Saharo.
La klimato estas mediteranea, kun klare vintra distribuado de pluvokvanto (kiu varias inter 300 kaj 800 mm (kaj 1000 mm en la regiono de Tanĝero-Tetuano) kaj januaraj temperaturoj ĉirkaŭ 12 – 13 °C ĉe marbordo kaj 10 °C en Fez, Meknes, Uĥda kaj Marakeŝo. La juliaj temperaturoj ĉirkaŭas 25 °C ĉe marbordoj kaj internaj lokoj. En la montaroj pluvo estas pli abunda kaj temperaturoj estas pli malaltaj. En Saharo la klimato estas tute dezerta.
La ĉefaj riveroj estas la jenaj: Sebu, Muluja, Rbia kaj Dra.
Ekologio[redakti | redakti fonton]
La ĉefa parto de la vegetaĵaro estas de la tipo mediteranea. Estas tre karakteriza de la lando la t.n. mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj, la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio kaj la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo.
En la sudoriento estas granda areo de dezerto.
Ĉefaj specioj de arboj estas anzino, korkokverko, arganio, Halepa pino, pinastro kaj Atlasa cedro; krome estas koniferoj kaj juniperoj en montaro; krome estas stepo antaŭ dezerto. En cedroarbaroj loĝas simioj. En la sudo kamparanoj uzas dromedarojn dum norde azenojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
- Pliaj informoj: Historio de Maroko
Antikveco[redakti | redakti fonton]
La aktuala tereno de Maroko estis loĝata almenaŭ de la Neolitiko, kun restaĵoj de la jaro 8000 antaŭ la komuna erao, de la kapsiana kulturo, kiam la tereno estis malpli dezerta.
En tiu tempo aŭ malpli poste venis la loĝantoj kiuj povas esti konsiderataj antaŭuloj de la nunaj berberoj. La fenicoj okupis diversajn koloniojn en la marbordo. Tiu nordokcidenta parto de Afriko, en nuna Maroko kaj ĉirkaŭaĵoj, estis en la antikveco nomata Maŭritanio, ne konfuzinda kun la nuna samnoma lando.
Tiun areon okupis la romianoj, kiu kreis la provincon Mauritania Tingitana.
En la 5-a jarcento invadis tiun regionon la vandaloj kaj aliaj gotaj popoloj. Parton rekonkeris la Bizanca Imperio, sed la montarojn plu dominis la berberaj triboj, praktike sendependaj.
Araba dominado[redakti | redakti fonton]
Fine de la 7-a jarcento alvenis al la regiono la araboj, kiuj konkeris, regis kaj islamigis la loĝantojn.
La plej alta povo de la regiono pli simila al la nuna Maroko estis atingita per la regado de du dinastioj devenantaj el la suda dezerta parto, kaj de berbera origino, la almoravidoj unue, kaj la almohadoj poste, kiuj regis eĉ en parto de la nuna Hispanio (Al-Andalus)
17-a ĝis 19-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]
En la 17-a jarcento, la aliidoj (idoj de Mulay Ali Sharif) akiris la kontrolon de la lando kaj formis dinastion, kiu regas ĝis nun, dekomence kun la titoloj de sultanoj.
Parton de la marbordo okupis Portugalio kaj Hispanio. Ankaŭ la ceteraj landoj de Eŭropo ekinteresiĝis pri la regiono, sekve al la impulso de la koloniismo en Afriko.
20-a jarcento[redakti | redakti fonton]
Dum la lasta parto de la 19-a jarcento la lando estis okupita de Francio kaj Hispanio, kiuj kreis Protektoratojn, sub la laŭnoma regado de la sultano, sed baze dominis la landon. La plej granda parto de la lando iĝis la Franca protektorato de Maroko. En ambaŭ zonoj okazis insurekcioj kaj militoj kontraŭ la eŭropa hegemonio, ĉefe en 1912 kaj 1919 en la zono de Marakeŝo. La berberoj de Rif ribeliĝis kontrau la hispanoj inter la jaroj 1909 kaj 1926. En 1931 okazis nova ribelado berbera en la Meza Atlaso kaj en la Antaŭatlaso. Post la Dua Mondmilito la sento por sendependeco pliampleksiĝis kaj la tiam nomata sultano Mohamedo la 5-a petis la sendependecon; la francoj ekziligis lin al Madagaskaro, sed la protestado pliiĝis kaj UN traktis la aferon.
Maroko akiris oficialan sendependecon en 1956, malgraŭ tio Hispanio kontrolas Mediteraneajn havenurbojn ĉe la Afrika bordo - Ceŭto kaj Melilo. En proksima pasinteco Maroko havis teritoriajn pretendojn kun Maŭritanio pro la iama hispana dependa teritorio en Okcidenta Saharo. En 1979 Maŭritanio rezignis pri siaj pretendoj kaj nun la tutan teritorion de Okcidenta Saharo okupas Maroko, kiu konstruis en la dezerto 2.720 kilometrojn longan Marokan muron por protekti sin kontraŭ atakoj de la gerilo de Fronto Polisario, kiu celas proklami en Okcidenta Saharo sendependan ŝtaton, dum ĝi organizas liberan kolektivan survivadon en rifuĝejojn de okcidenta Alĝerio.
Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]
Post la lastaj reformoj post la konstitucio de 1992 la Regno de Maroko estas organizata laŭ unua nivelo en 16 regionoj, kiuj siavice estas dividitaj. Maroko havas dek vilajojn (wilayas) kiuj enhavas 13 provincojn, 24 prefektaĵojn kaj aliajn 31 provincojn, siavice dividitaj en municipoj (komunumoj) kaj ruraj kaj urbaj. La aŭtoritato estas la guberniestro de la ĉefurbo regiona.
Sube listiĝas la administraj regionoj (inklude la regionojn okupitajn de la Okcidenta Saharo; la okupa intenco de Maroko pri tiu teritorio ne estas agnoskitaj de la internacia komunuko):
- Ĉauia-Uardigha (Settat)
- Duĥala-Abda (Safi)
- Fez-Bulemane (Fez)
- Gharb-Chrarda-Beni Hssen (Kenitra)
- Granda Kasablanko (Kasablanko)
- Guelmim-Es Semara (Guelmin)*
- Ajuno-Bujador-Sakia El Hamra (Ajuno)*
- Marakeŝo-Tensift-Al Hauz (Marakeŝo)
- Meknes-Tafilalet (Meknes)
- Orienta Regiono (Uĥda)
- Oued Ed-Dahab-Lagouira (Daĥlo)*
- Rabat-Sale-Zemmur-Zaër (Rabat)
- Suss-Massa-Drâa (Agadir)
- Tadla-Azilal (Beni Melal)
- Tanĝero-Tetuano (Tanĝero)
- Taza-Al Hoceima-Taunate (Alhucemo)
Demografio[redakti | redakti fonton]
Etnoj[redakti | redakti fonton]
- Araba aŭ berbera: 97,5%
- Sefardoj: 1%. Aktuale estas 5000 judoj (iam estis multaj pliaj) kiuj loĝas en Maroko
- Aliaj (majoritate eŭropaj kaj subsaharaj): 1,5%
Religio[redakti | redakti fonton]
Majoritato islama (98,3%, ĉefe sunaistoj; la Islamo alvenis al la teritorio de la aktuala Maroko en 682). Minoritatoj kristana (0,6%, ne rilata kun la kristanismo kiu setlis en la teritorio en romiaj tempoj), juda (1%; judoj ĉeestas la teritorion ekde la romiaj tempoj) kaj de aliaj religioj (1,8%). (2000).
La reĝo estas la supra religia islama aŭtoritato, nome Emiro de ĉiuj kredantoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La oficiala lingvo de Maroko estas klasika araba; ĝi estas la lingvo de la leĝaro kaj juro, kvankam la leĝoj estas ankaŭ tradukataj al la franca.
La plimulta parolata lingvo estas la maroka araba, iom post iom tre influita de la nomata klera lingvo. Fakte estas diglosio kaj eĉ triglosio. La reĝo de Maroko kiu volas, ke sia parolado atingu la plejparton de la loĝantaro parolas la dialektan araban.
La zonoj berberoparolantaj ŭzas ĉiutage siajn tri dialektojn de la Berbera lingvaro (nome tarifit, tamazight kaj tachelhit).
La franca estas la lingvo de komerco, ekonomio kaj universitato. Krome tre granda parto de la loĝantaro scipovas ĉu la hispanan ĉu la francan depende de la regiono ĉu tiu estis parto de la respektivaj protektorujoj. Tiele en la nordokcidenta parto, tio estas ĉirkaŭ la urboj de Tetuano kaj Nador oni scipovas la hispanan, krom la okcidentsahara populacio de la antikva Hispana Saharo; ankaŭ en plejparto de la populacio de Laraŝo, Tanĝero, Alhucemo kaj Sidi Ifni. Male majoritate oni scipovas la francan ĉirkaŭ urboj kiaj Rabat, Agadir, Kenitro, Kasablanko, Taza, Fez, Marakeŝo, Meknes kaj Uĥda. Krome estas en ambaŭ zonoj minoritataj grupok kiuj scipovas ankaŭ la alian lingvon.
Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]
Urboj | Informo | Landanaro |
---|---|---|
Kasablanko (Dar el-Beida) |
|
4 997 054 |
Rabat-salé |
|
2 727 932 |
Fez |
|
1 008 782 |
Marakeŝo |
|
1 036 500 |
Tanĝero |
|
890 849 |
Meknes |
|
876 152 |
Agadir |
|
742 130 |
Oujda |
|
614 053 |
Kenitro |
|
581 543 |
Tetuano |
|
437 773 |
Safi |
|
394 856 |
Mohamedio | 296 815 | |
Ajuno |
|
290 148 |
Beni Mellal |
|
232 691 |
Ĥuribga |
|
210 082 |
El Jadida | 203 863 | |
Taza |
|
196 210 |
Nador |
|
195 508 |
Settat |
|
144 188 |
Ksar el-Kebir | 114 439 | |
Laraŝo | 113 142 | |
Ĥemisset | 110 751 | |
Gelmim |
|
123 149 |
Berreĉid | 102 767 | |
Berkane |
|
92 000 |
Essauira | 72 911 | |
Daĥlo |
|
82 832 |
Uarzazate |
|
78 481 |
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Festoj[redakti | redakti fonton]
Islama dato | festo | araba nomo |
---|---|---|
10-a/11-a Du-l-Hiyya | festo de ofero | Aid al-Adha |
1-a Muharram | Unua tago de la jaro | fatih muharram |
1-a/2-a Ĉaual | La festeto (fino de Ramadano) | Aid al-Fitr |
26-a Ramadano | la nokto de destino | lailat al qadr |
10-a Muharram | Aĉura | |
12-a Rabie al awal | festo de la naskiĝo de Mohamedo | Aid al mawlid |
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Fernando Redondo Ituarte en 1913 fondis en Melilla Esperanto-societon. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn Vincent C. Richard. En la 1930-aj jaroj esperantistoj troviĝis en urboj Ceuta, Tetuano, Casablanca, Meknes, Kenitra kaj Tanger; UEA havis delegitojn en kvar urboj.
Poste la movado ne estis tiom vigla. Sed Mohamed Gharbi, juna viro el Tanger, estis membro de la komisiono pri agado en arablingvaj landoj de UEA.
En 1944 fondiĝis Maroka Esperanto-Asocio, sed ĝi malaperis iam post la sendependiĝo de la lando en 1956.
Esperantistoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Les villes les plus grandes avec des statistiques de la population du Maroc ĉe World Gazetteer
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Maroko en la vikio de UEA esperante
|