Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 55°45′20″N 37°37′03″E  /  55.75556°N, 37.6175°O / 55.75556; 37.6175 (Rusio)
Rusia Federacio
ruse Российская Федерация
(Rossijskaja Federacija)
lando
Russian Federation (orthographic projection) - Crimea disputed.svg
Flago-de-Rusio.svg
Coat of Arms of the Russian Federation.svg
Membreco
Parto de Eŭropo kaj Azio
Najbaras kun
Grandaj urboj
Ĉefurbo Moskvo
 - mezo Moskvo
 - koordinatoj 55°45′20″N 37°37′03″E  /  55.75556°N, 37.6175°O / 55.75556; 37.6175 (Rusio)
Areo 17 075 400 km² (1 707 540 000 ha)
Loĝantaro 143 030 106 (2012)
Denseco 8,38 loĝ./km²
Estiĝo 862
Prezidento Vladimir Putin
 - Ĉefministro Dmitrij Medvedev
Horzono UTC+3 al +12 (sen +5)
Telefona antaŭkodo +7
ISO 3166-1 RU
Interreta domajno .ru, .su, .рф
Monunuo Rusia rublo (RUB)
Lingvo rusa kaj multaj aliaj
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
ButtonRed.svg
Situo de la ĉefurbo enkadre de Rusio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Russia
Retpaĝo: gov.ru
Rusia Esperantista Unio

Rusio, RuslandoRusujo (ruse Россия; la dua oficiala formo de la nomo estas Rusia FederacioRusa Federacio, ruse Российская Федерация) estas federacia ŝtato en Azio kaj Eŭropo. Ĝi estas la plej granda ŝtato de la mondo laŭ areo: ĝi kovras ĉirkaŭ naŭonon de la tuta areo de la teraj kontinentoj. Ĉefurbo estas Moskvo. Rusio estas federacia respubliko. En majo 2012 la prezidentan postenon okupis Vladimir Putin, ĉefministro iĝis Dmitrij Medvedev.

Geografio

Rusio kovras la plejparton de la norda teritorio de la eŭropazia kontinento, kaj pro tio ĝia teritorio estas bunta kaj diversspeca laŭ pejzaĝo, klimato, plantaro kaj bestaro.

La plejparton de la rusia teritorio konsistas el ebenaĵoj, kie leviĝas malaltaj montetoj; altaj montoj nur troviĝas ĉe la sudaj limoj de la lando (montaroj Kaŭkazo kaj Altajo kaj en ĝia plej orienta parto. La plej alta pinto estas monto Elbruso, en la Kaŭkazo.

Preskaŭ la tutan eŭropan parton de la lando, kaj analoge ankaŭ okcidentan Siberion, konsistigas ebenaĵoj, apartigitaj de la meza montoĉeno Uraloj. La regiono Siberio entute kovras areon da preskaŭ kvar milionoj da kvadrataj kilometroj.

La plej orienta parto de la lando estas geografie escepta pro la abundo de montoj, kiuj preskaŭ atingas supermarnivelan altecon de 5000 metroj en la duoninsulo Kamĉatko.

Pluraj maroj limas al Rusio: okcidente la Balta maro, oriente la Oĥotska Maro kaj la Beringa maro, norde la Blanka maro, Karaa Maro, Lapteva Maro kaj Orientsiberia Maro.

La ĉefaj insuloj estas Nova Zemlo, Lando de Francisko Jozefo, la Novsiberiaj Insuloj, la Vrangela insulo kaj, en la Pacifika oceano, la Kurilaj insuloj kaj Saĥaleno.

Rusio limas kun 18 landoj (la plej granda kvanto en la mondo):

Riveroj de Rusio estas Volgo, Dnestro, Dnepro, Don, Donec, Peĉora ktp.

Inter abundaj naturaj riĉaĵoj de la lando plej valoras nafto kaj gaso, aluminio, forsto. Eksportado de tiuj produktoj (ĉefe forme de krudaj materialoj) konsistigas gravan parton de la rusia eksporto kaj la ekonomio entute. La unua naftogasa regiono formiĝis en Ĉevolgio kie estis malkovrita la Volga-Urala naftogasa provinco. Sekvis Okcidenta Siberio, kie post malkovro de la Okcidentsiberia naftogasa provinco ekde la 1960-aj formiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

Urboj

Loĝantaro de Rusio

La ĉefurbo de Rusio estas Moskvo, kiu lokiĝas en la eŭropa parto de la lando.

Laŭ la censo okazinta en 2002, la ĉefaj urboj laŭ loĝantaro estas la jenaj: Moskvo (10,101 milionoj da loĝantoj), Sankt-Peterburgo (4,669), Novosibirsk (1,425), Niĵnij Novgorod (1,311), Jekaterinburg (1,293), Samara (1,158), Omsk (1,140), Kazanj (1,105), Ĉeljabinsk (1,078), Rostov-na-Donu (1,07), Ufa (1,042), Volgograd (1,012), Permj (1,000).

Administradaj subdividoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Federacia strukturo de Rusio.

Rusian Federacion konsistigas 83 egalrajtaj subjektoj (2008), inter ili estas:

  • 21 respublikoj; (ruse - республика);
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
  • 4 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
  • 9 regionoj (ruse - край [kraj]);
  • 46 provincoj (ruse - область);
  • 2 federaciaj urboj (ruse - федеральный город): Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.

Laŭ kalkulo de la jaro 1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).

Respublikoj
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio
Aŭtonoma provinco
Hebrea Aŭtonomio
Aŭtonomaj distriktoj
Ĉukĉio, Jamalo-Neneca, Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra, Nenecio.
Regionoj
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Kamĉatka, Krasnodara, Krasnojarska, Permja, Stavropola, Transbajkala (de la 1-a de marto 2008).

Provincoj:

Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orjola, Penza, Pskova, Rjazajna, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambova, Tjumenja, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.

Ekzistas tendenco al malmultigo de la federaciaj subjektoj per kunigo: jam okazis kelkaj referendumoj pri tio, estas planataj pliaj.

Etnoj

Rusio estas multetna ŝtato, sur kies teritorio vivas pli ol 180 diversaj etnoj.

Jen listo de la etnoj, kiuj konsistigas pli ol 0,1% de la tuta loĝantaro, laŭ rezultoj de la tutlanda censo okazinta en 2002.

Etno Kvanto da homoj  % de la tuta loĝantaro
rusoj 115.889.107 79,83 %
tataroj 5.554.601 3,83 %
ukrainoj 2.942.961 2,03 %
baŝkiroj 1.673.389 1,15 %
ĉuvaŝoj 1.637.094 1,13 %
ĉeĉenoj 1.360.253 0,94 %
armenoj 1.130.491 0,78 %
mordovoj 843.350 0,58 %
avaroj 814.473 0,56 %
belorusoj 807.970 0,56 %
kazaĥoj 653.962 0,45 %
udmurtoj 636.906 0,44 %
azerioj 621.840 0,43 %
marioj 604.298 0,42 %
germanoj 597.212 0,41 %
kabardoj 519.958 0,36 %
osetoj 514.875 0,35 %
dargoj 510.156 0,35 %
burjatoj 445.175 0,31 %
jakutoj 443.852 0,31 %
kumikoj 422.409 0,29 %
inguŝoj 413.016 0,28 %
lezgoj 411.535 0,28 %
komioj 293.406 0,2 %
tuvoj 243.442 0,17 %
judoj 229.938 0,16 %
kartveloj 197.934 0,14 %
karaĉajoj 192.182 0,13 %
ciganoj 182.766 0,13 %
kalmukoj 173.996 0,12 %
moldavoj 172.330 0,12 %
lakoj 156.545 0,11 %
koreoj 148.556 0,1 %
reprezentantoj de la aliaj etnoj 2.414.558 1,66 %
ne indikis sian etnan apartenon 1.460.751 1,01 %

Lingvoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Lingvoj de Rusio kaj Listo de oficialaj lingvoj en Rusio.

Rusio estas ĉefa teritorio por (proksimume) cent lingvoj. La sola tutŝtata oficiala lingvo kaj samtempe la plej parolata estas rusa. En naciaj respublikoj estas 37 lokaj ŝtataj lingvoj.

Esperanto en Rusio


Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto en Rusio.

Esperanto-komunumo en Rusio oficiale estas reprezentita de la tutlanda Rusia Esperantista Unio kaj lokaj kluboj. Du esperantistaj eldonejoj funkcias en Rusio (Impeto kaj Sezonoj).

Politiko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Rusio.

Rusio estas federacia lando; la prezidanto elektiĝas por ses jaroj, kaj detenas plejparton de la povo. La prezidanto loĝas en la Kremlo kaj nomumas la plej gravajn ŝtatoficistojn, inkluzive de la ĉefministro, kiun aprobas la Dumao, tio estas la malalta ĉambro de la parlamento. Se la Dumao trifoje rifuzas la nomumitan ĉefministron, la prezidanto rajtas eksigi la Dumaon. La Socia Ĉambro de la Rusia Federacio (ruse Общественная палата Российской Федерации, latinliterigite Obŝĉestvennaja palata Rosijskoj Federacii) estas ŝtata institucio kun 126 membroj kreita en 2005 en Rusio por analizi planatajn novajn leĝojn kaj observi la agadojn de la parlamento, registaro kaj aliaj registaraj institucioj de la Rusia Federacio kaj ties administraj unuoj. Ĝi havas rolon simila al kontrola komitato kaj havas konsultajn povojn.

La ĝenerala prokuroro de Rusio aŭ tutformale ĝenerala prokuroro de la Rusia Federacio (ruse Генеральный Прокурор Российской Федерации, latinliterigite Generalnij Prokuror Rossijskoj Federacii) estras la sistemon de oficiala akuzo en tribunaloj kaj estras la ĝeneralan prokurorejon de la Rusia Federacio (ruse Генеральная прокуратура Российской Федерации, latinliterigite Generalnaja Prokurura Rossijskoj Federacii). La ĝenerala prokuroro restas la plej potenca parto de la rusia juĝa sistemo.

La Ŝtata konsilio (ruse Государственный Совет, latinliterigite gosudarstvennij sovet, foje mallongigata al akronimo Госсовет, gossovet) de Rusio estas grupo de konsilantoj al la rusia ŝtatestro, kiu okupiĝas pri temoj de plej alta graveco al la rusia ŝtato kiel tuto.

Rusio membras en la Unuiĝintaj Nacioj ekde 1945, kaj adoptis sian nunan konstitucion la 19-an de decembro 1993.

La lando estas fifama pro la korupteco de ŝtatoficistoj: en la jaro 2000 ĝi havis rangon 2,1 en la skalo CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta).

La Komunista Partio de la Rusia Federacio (KPRF, ruse Коммунистическая Партия Российской Федерации; КПРФ; Kommunistiĉeskaja Partija Rossijskoj Federacii, KPRF) estas komunisma politika partio en Rusio. La partio estas ofte konsiderata la senpera posteulo de la KPSU, kiu estis malpermesita en 1991 fare de la tiama prezidanto Boris Jelcin. Ĝi estas la dua plej granda politika partio en la Rusia Federacio, post Unueca Rusio. La politika partio LDPR (ruse Политическая партия ЛДПР), antaŭe la Liberal-Demokratia Partio de Rusio (ruse Либерально-Демократическая Партия России - Liberal'no-Demokratiĉeskaja Partija Rossii) estas dekstre ekstremisma naciisma politika partio en la Rusia Federacio. La karisma kaj tre kritike pridiskutata politikisto Vladimir Ĵirinovskij gvidas la partion ekde ĝia fondo en 1989.

Ekonomio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekonomio de Rusio.

La ekonomio de Rusio suferis grandan malkreskon okaze de la disfalo de Sovetunio, en 1992. Ekde tiam, la ekonomia modelo transiris de centraligiteco kaj kontroliteco fare de la registaro al kapitalismo kaj libera merkato.

Unu el la ĉefaj ekonomiaj fakoj estas terkultivado, bestobredado kaj fiŝkaptado, pro la granda abundo da teritorio. La lando ankaŭ riĉas je minejaj kaj energiaj rimedoj, inkluzive de uranio kaj karbono, sed ankaŭ fero, mangano, oro, plateno kaj diamantoj.

Turismo estas grava fonto je enspezo nur en la ĉefaj okcidentrusiaj turismaj vidindaĵoj: Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj la Ora Ringo.

Komence de la 21-a jarcento Rusio iĝis unu el la plej ekflorantaj ekonomioj mondskale; pro tio oni elkreis la akronimon BRBĈ, kiu per unu vorto mencias la kvar plej kreskantajn landojn, Brazilo, Rusio, Barato kaj Ĉinio. Tamen, ekde 2008 ankaŭ Rusio estis grave trafita de la ekonomia krizo, kiu dubindigis multajn el la progresoj faritaj dum la antaŭa dekjara ekonomia disvolviĝo.

Vidu ankaŭ pri ekonomio

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Rusio.

Prahistorio

1 p.K.

En la 5-a jarcento slavoj komencis migri el la okcidento. En la 9-a jarcento en nordo de Rusio (Novgorodo) kaj en sudo (Kievo) komencis aperi rusaj praŝtatoj.

Meze de la 9-a jarcento en Novgorodo estis elektita kiel princo de la Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis aligita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperis la unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievon.

1000

En 1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de la mongoloj, ankaŭ nomitaj la tataroj. El ilia ĉefurbo, Saraj sur Volgo, ili regis Rusion (konservante la potencon de la rusaj princoj, kiuj tamen estis plene kontrolataj de tataroj) dum du jarcentoj, sed neniam konkeris Novgorodon kaj aliajn nordajn terenojn. En la jaro 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de la Moskva princlando. Finfine, la rusaj nobeluloj de Moskvo restarigis rusan potencon, unuigas ĉirkaŭ si la aliajn princlandojn kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

La bataloj kun Pollando farigis la krizon en Rusio, t.n. Granda Malordo. Okazis pola invado al Rusio kaj pola armeo venkis kontraŭ rusa-sveda armeo en la Batalo de Kluŝino (1610) sub gvido de pola hetmano Stanisław Żółkiewski (juŭkjevski). En 1610 jaro polaj taĉmentoj komencis okupi Rusion kaj Moskvon. La caro Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio) faris la omaĝon al la pola reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, kies filo Ladislao estis kronigita al la nova caro de Rusio, post la detronigo de Bazilo Ŝujskij. Komencis la granda krizo en Rusio nomata Granda Malordo interrompanta per la teruro de la falsaj idoj de la rusa caro - Demetrioj, ekz. Dmitrij Samozvanec.

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En 1721 li fondis la Rusan Imperion kaj proklamis sin kiel imperiestro.

1800

Ora epoko de Rusia Imperio kaj de la rusa literaturo: Aleksandr Puŝkin,Nikolaj Gogol,Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.

En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratia periodo sub la gvido de la Provizora registaro de Aleksandr Kerenskij, la {{|7-an de novembro |1917}} (la 25-a de oktobro laŭ la Julia kalendaro) okazis la vica revolucio, rezulte de kiu la potenco estis uzurpita de la Rusia Socialisma Demokratia Laborista Partio (de bolŝevikoj) (RSDLP (b) sub gvido de Vladimir Uljanov Lenin. Lenin aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Rusia Federacia Socialisma Respubliko kaj poste Sovetunio, unuiginta landojn preskaŭ en la limoj de la eksa Rusia Imperio.

Dum la jaroj 1919-1920 daŭris la grava por la historio de Eŭropo milito pri la sendependeco de Pollando. La pola-bolŝevika milito kiu se ĝi estus venka al Sovetunio ĝi disvastigus la komunismon en Eŭropo, estis neatendite venkita de Pollando sub gvido de Jozefo Piłsudski. Tiu malhonora al Sovetunio fuŝo estis unu el gravaj kaŭzoj de la venĝa dispartigo de Pollando en 1939, interkonsente kun nazia Germanio.

Post la morto de Lenin en 1924, Josif Stalin ŝanĝis demokratian proceduron en la Tutunia Komunista Partio de bolŝevikoj (TKP(b), havigis al si preskaŭ nelimigitan potencon kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis kruela, milionoj da homoj estis mortigitaj, pluraj el ili laŭ falsaj akuzoj (i. a. multaj esperantistoj), sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto. Sovetunio aligis al si grandajn terenojn de la orienta Pollando. Pro la ordono de Stalin estis terure murditaj kelkaj dekoj de miloj da polaj, ukrainaj, belorusaj kaj aliaj soldatoj en Katin (vidu Masakro de Katin), Bikivnio, Charków, Kurapaty. Ili estas unu el plej gravaj amasaj murdoj de Stalin kaj ankaŭ la faroj kontraŭ la homaro.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. La milito daŭris kvar jarojn ĝis la 8-a de majo 1945. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio; en Sovetunio kaj moderna Rusio tiu parto de la Dua mondmilito estas nomata La Granda Patria Milito. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per livero de ŝipoj, aviadiloj, kamionoj, armilioj kaj, fine, per atako kontraŭ Germanio el la okcidento en 1944.

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis aliancanoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945), kaj tiel aperis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la Malvarma milito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo, kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo (Kariba krizo).

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton ("sputniko", 1957) kaj la unuan homon en kosmon (Jurij Gagarin, 1961), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden.

Fine en 1987 Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj en 1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio—ekzemple, Litovio—rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, malgranda montara respubliko en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi surbaze de naciismaj ideoj, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996, multe eluzante timigon per komunisma pasinteco. Sed dum 1996-2000 Jelcin malsanis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990-aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin, antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB kaj Sankt-Peterburga urbestraro. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano, Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3-an de septembro 2004.

En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Milito por Sud-Osetio

En aŭgusto 2008 Rusio enkondukis armeon en Sud-Osetion, responde al artileria kaj tanka atako kontraŭ Cĥinvalo fare de kartvelaj trupoj. Rusiaj altranguloj klarigis la enmeksiĝon per humanismaj konsideroj (defendo de pacaj loĝantoj, interalie rusiaj civitanoj) kaj per sia pacgarda funkcio en la regiono (establita en 1990-aj per internaciaj interkonsentoj). La kartvela atako estis haltigita, kaj la rusiaj trupoj avancis en internon de Kartvelio ĝis la urboj Poti kaj Gori, kie multaj militaj (kaj malpli grave civilaj) objektoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj.

La internacia komunumo neunuece reagis al la milito: ĝenerale malaprobante la kartvelan atakon kontraŭ Cĥinvalo, ĝi ankaŭ ne aprobis la rusian armitan operacion en Kartvelio. Pluraj okcidentaj politikistoj alvokis gardi la teritorian tutecon de Kartvelio en la limoj de sovetia respubliko kaj solvi la problemon per daŭraj interparoloj.

Tuj post la milito Rusio agnoskis sendpendecon de la memregataj respublikoj Sud-Osetio[1] kaj Abĥazio. Nur malmultaj aliaj landoj subtenis tiun agon kaj, je la aŭtuno 2008, nur Nikaragvo sekvis la ekzemplon, oficiale agnoskinte la du respublikojn kiel ŝtatoj.

Ĉar Abĥazio kaj Sud-Osetio pro sia geografia situo ne vere havis multajn rilatojn kun aliaj landoj, agnosko fare de Rusio multe faciligas ilian ekziston, ebligante oficialajn ekonomiajn kontaktojn kun Rusio.

Arto

Kiam, fine de la 5-a jarcento, la tiamaj slavaj popoloj (skitoj kaj sarmatoj) kiuj loĝis la regionojn apud la riveroj Volgo kaj Dnepro komencis akiri stabilajn loĝlokojn, ekdisvolviĝis manfarista tradicio, ĉefe ligita al farado de armiloj, felaĵoj kaj metalaj objektoj. La komercaj rilatoj kun la najbaraj regionoj pliiĝis, kaj la Bizanca imperio iĝis la ĉefa komerca partnero. La rusoj tiom miris la kulturon kaj la mirindajn arkitekturaĵojn de la bizanca ĉefurbo, Konstantinurbo, ke ili laŭgrade komencis kopii la bizancan stilon. Ĝis tiam, la ornamaĵoj de objektoj konsistis el pure geometriaj formoj, kun fortaj koloroj; post la komenco de la bizanca influo, ekfloris la uzo de bestosimilaj figuroj, kaj poste ankaŭ de plantosimilaj desegnaĵoj.

Oni tradicie fiksas la oficialan komencon de rusa arto okaze de la konvertiĝo de la princo de Kievo, Vladimiro la 1-a de Kievo, al bizanca-ortodoksa Kristanismo, en la jaro 988. La ekfloro de arto ligiĝis al la bezono konverti la tutan landon al Kristanismo: necesis novaj preĝejoj, laŭ la konstantinurba stilo; necesis novaj verkoj por instrui kaj soleni la novan religion, tradukite de la greka aŭ de la antikva bulgara lingvo (pro kio oni enkondukis la cirilan alfabeton al Rusio); necesis religiaj bildoj.

Sporto

La Rusia Futbala Unio estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Rusio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1912, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954.

Ŝtataj festoj

Dato Festo
1-a de januaro Veno de Nova Jaro
El 1-a de januaro ĝis 5-a de januaro Nova-Jara ferioj
7-a de januaro Ortodoksa Kristnasko
23-a de februaro Tago de defendanto de patrio
8-a de marto Internacia virina tago
1-a de majo Festo de printempo kaj laboro
9-a de majo Tago de Venko (super Nazia Germanio en la Dua mondmilito)
12-a de junio Tago de Rusio
4-a de novembro Tago de nacia unueco

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj