Nederlandaj Antiloj
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nederlandaj Antiloj, nederlande Nederlandse Antillen, situis en la Kariba Maro kaj konstitucie ili estis lando interne de la Nederlanda Reĝlando, kies oficiala nomo estis pluraleca: Reĝlando de la Nederlandoj. La teritorio konsistis (deokcidente orienten) el la insuloj Curaçao, Bonaire, Saba, Sint-Maarten (la suda parto de la insulo Sankta Marteno, kies norda parto nomiĝas Saint Martin kaj apartenas al la Francia teritorio Gvadelupo) kaj Sint-Eustatius.
Ekde la 10-a de oktobro 2010 La Nederlandaj Antiloj ne plu ekzistas. Curaçao kaj Sint-Maarten ricevis apartan statuson (kiel antaŭe Arubo), Bonaire, Saba kaj Sint-Eustatius fariĝis komunumoj de Nederlando.
- Landkodo: AN.
- Nacia nomo: Nederlandse Antillen.
- Areo: 960 km²
- Loĝantaro: 208.000.
- Administra centro: Vilemstado.
- Oficialaj lingvoj: nederlanda, angla kaj Papiamento.
- Parollingvoj: papiamento, hispana, angla, nederlanda.
- Pokapa MEP: 11.500 $.
- Valuto: nederlandantila guldeno
Regiono | Papiamento | Angla | Nederlanda | Hispana | Alia |
---|---|---|---|---|---|
Arubo | 69 | 8 | 6 | 13 | 3 |
Bonaire | 75 | 3 | 9 | 12 | 2 |
Curaçao | 81 | 3 | 8 | 6 | 2 |
Saba | 1 | 88 | 2 | 5 | 4 |
Sint Eustatius | 2 | 83 | 4 | 6 | 6 |
Sint Maarten | 2 | 68 | 4 | 13 | 13 |
Totaloj | 65 | 16 | 7 | 6 | 5 |
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Volkstelling 2001