4-a de julio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2016 tagoj |
La 4-a de julio estas la 185-a tago de la jaro (la 186-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 180 tagoj restas.
Je la 4-a de julio okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -362: Venko de tebanoj kaj argosanoj kontraŭ spartanoj, atenanoj kaj aĥajoj en la batalo de Mantineia (en Beotio)
- 907: Batalo de Bratislavo komenciĝis - hungaroj supervenkis bavarojn
- 1054: En la konstelacio Taŭro eksplodis supernovao SN 1054 kun ŝajna magnitudo komparebla al Venuso. Ties supernovaa restaĵo estas M1
- 1187: Krucmilitoj: Batalo de Hatino (kristanoj malvenkis)
- 1364: Wartembork akiris urborajton
- 1456: Hungara-turka batalo de Beogrado komenciĝis; János Hunyadi venkis Mehmedon la 2-a
- 1569: Pola reĝo Sigismondo la 2-a ratifis Lublinan Union inter Pola Reĝlando kaj Grandprinclando Litovio, kiu daŭris 409 jarojn (de la nupto de Ladislao la 2-a Jogajlo kun Jadviga ĝis la tria dispartigo de Pollando)
- 1610: Pola-rusa milito 1609-1618: pola hetmano Stanisław Żółkiewski supervenkis en la batalo de Kluŝino la rusan-svedan armeon preskaŭ 12-oble pli multnombran - la vojo al Moskvo malfermiĝis
- 1636: Providence fondiĝis; nun la ĉefurbo de Rod-Insulo
- 1712: En Nov-Jorko oni ekzekutis 12 sklavojn pro estigo de ribelo en kiu 9 blankuloj pereis
- 1776: Nordameriko: 13 britaj kolonioj proklamis Usonan Deklaron de Sendependeco (de Britio).
- 1802: Oficiala malfermo de la usona militista akademio West Point
- 1865: Verko de porinfana literaturo La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll aperis
- 1884: Parizo: transono de la Statuo de Libereco al usona ambasadoro kiel donaco de la franca nacio al la usona
- 1890: Sur Vavelo en Krakovo okazis refoja enteriga ceremonio de la cindroj de la pola poeto-profeto Adam Mickiewicz, alvenigitaj de Parizo
- 1916: Unua mondmilito: kadre de Brusilov-ofensivo komenciĝis sanga batalo de Kostiuchnówka (proksime al Lucko) - dum 3 tagoj 2000 mil soldatoj de Polaj Legioj mortfalis. Taktika venko de rusoj (13 mil), strategia de poloj (5,5 mil)
- 1920: Pola-bolŝevika milito: ofensivo de Miĥail Tuĥaĉevskij
- 1922: En Rybnik oni subskribis protolon pri transpreno de parto de la Supra Silezio al Pollando
- 1934: Leó Szilárd patentis teknologion de la uzo de neŭtronoj kune kun ĉena reakcio kaj koncepto pri sojla maso
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado: germanoj murdis en Rudki ĉ. 90 intelektulojn de Chełm kaj 27 personojn en Krasnystaw; en Inowrocław polico trovis moneron kun ambaŭflanke gravuritaj literoj P kaj R, kio signifis mallongigon de Polonia Restituta
- En enkorpigitaj al Nazia Germanio teritorioj komencis validi germana familia rego; en Beogrado ekfunkciis radiostacio de pola konspira organizaĵo "Sława"
- 1941: Volinia masakro: genocida masakro de Lvovaj Profesoroj fare de germana polico Einsatzgruppen kune kun ukraina Bataliono de Ukrainaj Naciistoj - pereis 25 profesoroj de Lvovo kaj krome iliaj familianoj; germanoj pafmortigis en Ponary 54 judojn de Vilno - la unua ekzekuto de polaj civitanoj, ĝis julio 1944 ili murdis ĉ. 100 000 personojn en ĉi tiu la plej granda ekstermejo en Orientaj Limregionoj dum la germana okupado
- 1942: En Arbaro Kabacki apud Varsovio germana polico pafmortigis ĉ. 50 politikajn malliberulojn, alveturigitaj de malliberejo Pawiak kaj po 15 judoj en Maków Mazowiecki, Mława kaj Mielec kaj 11 en Słomniki
- Krimeo estis transprenita de germanoj
- 1943: Germana polico bruligis vive aŭ pafmortigis en Bór Kunowski (proksime al Opatów) ĉ. 40 polojn pro helpado al judoj; policaj taĉmentoj bruligis en Lubomierz franciskanan monaĥejon, revenĝe pro helpo al rezista movado; Volinia masakro: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo murdis plimulton de polaj loĝantoj en naŭ vilaĝoj proksimaj al Lucko kaj atakis armitan de poloj vilaĝon Przebraże; grupo de soldatoj de Pola Enlanda Armeo lige al la morto de generalo Władysław Sikorski metis simbolan florkronon sur la Tombo de la Nekonata Soldato en Liĉakiva tombejo kaj estis arestita de ukraina polico
- Batalo ĉe Kursko komenciĝis; Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento Władysław Sikorski pereis en aviadila katastrofo en Ĝibraltaro, kun sia filino kaj ĉiuj dekkelkaj pasaĝeroj krom unu ĉeĥa piloto; en Novjorko fondiĝis Instituto al Józef Piłsudski en Ameriko por Esploro de la Plej Nova Historio de Pollando
- 1944: Germana komandanto de sekureca servo por Lublin-regiono publike anoncis pri verdikto al mortpuno de 60 poloj el distrikto de Biłgoraj pro agado en la rezista movado en Rapy, nun Biłgoraj; germanoj pafmortigis 64 soldatojn de Pola Enlanda Armeo, kaptitaj dum kontraŭpartizana operaco Sturmwind II; polico forveturigis de Varsovio 687 pesonojn al germana koncentrejo Gross-Rosen
- 1946: Królewiec alinomiĝis al Kaliningrado
- 1946: Filipinoj sendependiĝis (de Usono)
- 1946: Pogromo de Kielce - organizita de komunistaj regopovoj, dum kiu pereis 37 judoj kaj 3 poloj kaj 35 personoj vundiĝis, por internacie kompromiti Pollandon
- 1946: En Gdańsk oni publike pendumis 6 skipanojn (en tio 5 virinoj) kaj 5 polajn helpantojn de estinta germana koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo
- 1947: En Skopin estis murdita dum fastostriko pola kolonelo Kazimierz Tumidajski, komandanto de Lublinia areo de Pola Enlanda Armeo, arestita en 1944 de soveta NKVD
- 1950: Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Nov-jorko tra disaŭdigilo en Frankfurto ĉe Majno - unue por Ĉeĥoslovakio kaj precize unu monaton pli poste por Hungario kaj Pola Popola Respubliko, kie aŭskultado (komencaj programoj daŭris duonhore) estis malpermesita
- 1953: Imre Nagy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1957: En Torino oni lanĉis la italan aŭtomobilon Fiat 500
- 1971: En Kalifornio naskiĝis Koko, gorilino instruata komunikiĝadi pere de la usona signolingvo
- 1973: Karibia Komunumo fondiĝis
- 1975: Arabaj teroristoj eksplodigis bombon en la centro de Jerusalemo - 13 personoj pereis kaj 72 vundiĝis
- 1987: Estinta ĉefo de gestapo en Liono Klaus Barbie estis kondamnita de loka juĝejo al ĝisviva mallibero pro krimoj kontraŭ la homaro
- 2006: Robert Fico iĝis ĉefministro de Slovakio
- 2007: Internacia Olimpika Komitato kunsidanta en Gvatemalo elektis rusan urbon Soĉi organizanto de Vintra Olimpiko en 2014
- 2008: En bomba atenco en Minsko 54 personoj vundiĝis, en tio 3 serioze
- 2010: Bronisław Komorowski gajnis prezidentec-baloton en Pollando
- 2012: Malkovro de partikloj de la bosono de Higgs en la Granda Koliziigilo de Hadronoj anoncita de CERN
- 2014: Siria enlanda milito: usonaj paraŝutistoj norde de Sirio malsukcesis operacon liberigi el vilaĝo ostaĝojn enprizonigitajn de Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1477: Johano Aventino, germana humanisto, historiisto kaj klasika filologo (m. 1534)
- 1685: Christian-Reichart, germana ĝardenisto (m. 1775)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto (m. 1769)
- 1719: Michel-Jean Sedaine, franca verkisto
- 1779: Heinrich Arnold Huyssen, germana industriisto (m. 1870)
- 1790: George Everest, kimra geografo kaj ĉefgeodeziisto de Barato laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (m. 1866)
- 1799: Oskaro la 1-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (m. 1859)
- 1804: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto, aŭtoro de la unua granda usona psikologia romano, esperantigata (m. 1864)
- 1807: Giuseppe Garibaldi, itala politikisto kaj militisto, nacia heroo kontribuinta al unuigo de Italio (m. 1882)
- 1819: John Henry Gurney, angla bankisto, politikisto kaj ornitologo (m. 1890)
- 1845: Pál Szinyei Merse, hungara pentristo (m. 1920)
- 1854: Victor Babeș, rumana bakteriologo (m. 1926)
- 1868: Auguste Capé, franca kapitano kaj esperantisto (m. 1916)
- 1868: Henrietta Swan Leavitt, usona astronomino (m. 1921)
- 1872: Calvin Coolidge, 30-a prezidento de Usono (m. 1933)
- 1892: Helmi Dresen, estona esperantistino kaj tradukistino, murdita (m. 1941)
- 1903: Jenő Szervátiusz, rumania hungara skulptisto (m. 1983)
- 1910: Gloria Stuart, usona aktorino (m. 2010)
- 1919: Jan Strzelecki, pola sociologo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, murdita (m. 1988)
- 1927: Gina Lollobrigida, itala aktorino konata de la filmo Fanfan la Tulipe
- 1929: Magda Šaturová, slovakia esperantisto, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1930: Frunzik Mkrtĉan, elstara sovetia komedia aktoro armendevena (m. 1993)
- 1932: Sándor Széllyes, rumania hungara kantisto, deklamisto (m. 2006)
- 1936: Ferenc Bartis, hungara poeto, verkisto (m. 2006)
- 1948: Helmut Klünder, germana matematikisto kaj esperantisto
- 1952: Kati Bandi, rumania hungara tekstilistino, moddezajnistino
- 1952: Álvaro Uribe Vélez, prezidento de Kolombio
- 1955: Árpád Deák, rumania hungara skulptisto
- 1959: Victoria Abril, hispana aktorino kaj kantistino
- 1959: József Toró, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1967: Mohamed Sifaoui, alĝeria-franca ĵurnalisto kaj islamana verkisto
- 1971: Andrea Tompa, hungara verkistino, teatrokritikistino, redaktorino
- 1972: Nina Badrić, kroata kantistino kaj kantaŭtorino
- 1972: Anna Szabó T., hungara poetino
- 1973: János Dénes Orbán, rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1976: Enikő Szabó, rumania hungara aktorino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 673: Ecgberht la 1-a, reĝo de Kent, Anglio
- 907: Theotmar, salcburga ĉefepiskopo
- 973: Udalriko el Augsburg, episkopo de Augsburg, sanktulo (n. 890)
- 1307: Rudolfo la 1-a de Habsburgo
- 1335: Henriko Karintia, reĝo de Boĥemio (n. ĉ. 1265)
- 1336: Sankta Izabela de Aragono, reĝino de Portugalio, sanktulio (n. 1271)
- 1541: Pedro de Alvarado, hispana konkistadoro (n. 1485)
- 1623: Wiliam Byrd, angla komponisto (n. ĉ. 1539)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto (m. 1769)
- 1761: Samuel Richardson, angla verkisto (n. 1689)
- 1789: Cláudio Manuel da Costa, brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (n. 1729)
- 1826: John Adams, 2-a prezidento de Usono, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1735)
- 1826: Thomas Jefferson, 3-a prezidento de Usono, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1743)
- 1831: James Monroe, 5-a prezidento de Usono (n. 1758)
- 1848: François René de Chateaubriand, franca verkisto (n. 1768)
- 1862: Fanny Tarnow, germana verkistino
- 1888: Theodor Storm, germana verkisto (n. 1817)
- 1902: Vivekananda, barata guruo, populariganto de la filozofio de jogo kaj vedanto en la okcidenta civilizo (n. 1863)
- 1905: Élisée Reclus, franca geografo kaj anarkiisto (n. 1830)
- 1910: Giovanni Schiaparelli, itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj, malkovrinto de asteroido la Hesperio (n. 1835)
- 1921: Antoni Grabowski, pola kemiisto-inĝeniero, pioniro de esperanto, la patro de poezio, poligloto, vortaristo, tradukinto de Sinjoro Tadeo (n. 1857)
- 1934: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino ricevinta Nobel-premiojn pri fiziko kaj kemio (n. 1867)
- 1940: Ferenc Vendrei, hungara aktoro, dramverkisto (n. 1859)
- 1941: Viktimoj de la genocida murdo de polaj sciencistoj en Lvovo fare de germanaj Einsatzgruppen:
- Tadeusz Boy-Żeleński, pola verkisto, tradukisto de franclingva literaturo, publicisto (n. 1874)
- Antoni Łomnicki, pola matematikisto, profesoro de Politekniko de Lvovo, kunkreinto de lvova matematika skolo (n. 1881)
- 1943: Władysław Sikorski, pola generalo, politikisto, ĉefministro en ekzilo, ĉefkomandanto, murdita (n. 1881)
- 1948: Monteiro Lobato, brazila verkisto (n. 1882)
- 1970: András Mikola, rumania hungara pentristo (n. 1884)
- 1972: István Szentkirályi, rumania hungara pediatro, universitata profesoro (n. 1906)
- 1971: Károly Berde, hungara kuracisto (n. 1891)
- 1976: Jonatan Netanjahu, israela milita heroo (n. 1946)
- 1978: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro (n. 1907)
- 1992: Ástor Piazzolla, argentina tango-muzikisto (n. 1921)
- 1993: Viktória Balogh, hungara esperantistino, profesoro pri matematiko (n. 1929)
- 1997: József Zimán, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 2000: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto, malliberulo de sovetaj gulagoj (n. 1919)
- 2002: Laurent Schwartz, franca matematikisto esplorinta teorion de distribucio (n. 1915)
- 2003: Barry White, usona kantisto konata de soulo kaj diskoo (n. 1944)
- 2003: Karl Sigurethsson, islanda maristo kaj esperantisto (n. 1915)
- 2008: Lee Chong-Yeong, korea esperantisto kaj honora membro de UEA (n. 1932)
- 2010: Mohammad Hussejn Fadlallah, libana ulemo kaj ajatolo (n. 1935)
- 2011: Otto von Habsburg, aŭstra arkiduko kaj politikisto (n. 1912)
- 2016: Abbas Kiarostami, irana filmreĝisoro, scenaristo, muntisto, produktoro (n. 1940)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Nacia tago en Ruando, Jour de la Libération, tago de la konkero de Kigali (1994); pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 7-a de aprilo, la 1-a de julio kaj la 25-a de septembro.
- Nacia tago en Tongo, naskiĝjubileo de reĝo Siaosi Tupou la 5-a
- Nacia tago en Usono, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1776)
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Elizabeta el Portugalio
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 4-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.