Tatarstano
Subjekto de Rusia federacio | |
Respubliko Tatarstano
Республика Татарстан Татарстан Республикасы |
|
Flago | Blazono |
Administrado | |
---|---|
Federacia distrikto | Volgo |
Ĉefurbo | Kazano |
Prezidento | Rustam Minniĥanov |
Fondita | 27-a de Majo 1920 |
Demografio | |
Loĝantaro | 3 786 488 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 56 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Tatara, Rusa |
Etnoj | tataroj (53,2 %) rusoj (39,7 %) ĉuvaŝoj (3,1 %) udmurtoj (0,6 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 67 847 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzono | UTC+3 |
Poŝtkodoj | 420000–423999 |
Aŭtokodoj | 16, 116 |
OKATO | 92 |
ISO 3166-2 | RU-TA |
Retpaĝaro | www.tatar.ru |
Tatarstano (ankaŭ Tatario) estas sendependa respubliko enkadre de Federacio de Rusio, situanta en Meza Volgio (aliaj riveroj estas Kama, Belaja, Vjatka kaj Ik) kaj etendiĝanta ĉ. 400 km orientokcidente kaj 300 km nordsude.
Aliaj gravaj urboj estas:
- Nabereĵnije Ĉelni (Yar Çallı) — 500 mil loĝantoj; tie situas mondfama kamionuzino KamAZ,
- Niĵnekamsk,
- Bugulma — 100 mil loĝantoj; de tie devenas kantistino Alsu,
- Almetjevsk,
- Zelenodolsk
Gravaj vilaĝoj: Bolŝije Tigani
Demografio[redakti | redakti fonton]
En Tatarstano loĝas ĉirkaŭ 3,8 milionoj da loĝantoj, el kiu 52.9% estas tataroj, 39,5% rusoj, kaj ĉ. 1% konsistas el baŝkiroj, ĉuvaŝoj, mordvoj, ukrainoj. Nur 23% de la tataroj loĝas en Tatarstano, pro interalie la disig- kaj regagadoj de Stalin, per kiu la teritorio en kiu la tataroj loĝas estis disigita en pluraj regunuoj.
La tataroj migris de la nomadaj popoloj kiuj iris okcidenten ekde Sud-Siberio inter la 10a kaj 13a jarcento. La vorto, tataro, referas al popolo kiu venas origine de Turkio kaj Mongolio.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Ekonomie, Tatarstano estas ege grava regiono. La respubliko produktas petrolon, gason kaj ĝi havas multajn bonajn industriojn por fari maŝinojn, kiel ekzemple kamionojn kaj bombavidaliojn. Ĝia ekonoma kaj strategia valoro verŝajne estas la kaŭzo por sia speciala pozicio en la Rusia federacio.
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Paĝaro de la respubliko
- Paĝaroj de la ĉefurbo: http://www.kazan.ws/ http://www.kazan.ru/ http://www.e-kazan.ru
- Moskeoj en Tatario
Ĉefurbo: Kazan
Urbaj distriktoj: Kazan | Nabereĵnije Ĉelni
Municipaj distriktoj: Agriza | Aksubajeva | Aktaniŝa | Aleksejevska | Alkejeva | Almetjevska | Apastova | Arska | Atnja | Aznakajeva | Bavlia | Baltasa | Bugulmaa | Buinska | Ĉeremŝana | Ĉistopola Droĵĵanova | Jelabuga | Jutaza | Kajbica | Kama-Ustja | Kukmora | Laiŝeva | Leninogorska | Mamadiŝa | Mendelejevska | Menzelinska | Muslumova | Niĵnekamska | Novoŝeŝminska | Nurlata Pestreca | Ribno-Sloboda | Saba | Sarmanova | Spaska | Tetjuŝa | Tjulaĉa | Tukajeva | Verĥneuslona | Visokogora | Zainska | Zelenodolska
Ĉefurbo: Niĵnij Novgorod
Baŝkirio | Ĉuvaŝio | Kirova provinco | Mariio | Mordvio | Niĵnij-Novgoroda provinco | Orenburga provinco | Penza provinco | Permja regiono | Samara provinco | Saratova provinco | Tatarstano | Udmurtio | Uljanovska provinco
- ↑ Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
- ↑ Administrativno-territorialʹnoe delenie po subʺektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)