Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República de Bolivia
Bulibya Republika
Wuliwya Suyu
Bolivia Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: National Anthem of Bolivia
Nacia devizo: La unión es la fuerza!
Unueco estas forteco!
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo La-Pazo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo, ajmara lingvo, keĉua lingvaro, gvarania lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (78%)
protestantismo (16%)
Areo
 % de akvo
1.098.581 km²
1,29 %
Loĝantaro 10 671 200
Loĝdenso 8,76 loĝ./km²
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .bo
Landokodo BOL
Telefona kodo +591
Plej alta punkto Nevado Sajama
Plej malalta punkto Paragvajo
Politiko
Ŝtatestro Evo Morales
Nacia tago 6-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 6-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto Bolivia bolivjano (BOB)
MEP laŭ 2007
– suma $25,684 miliardo
– pokapa $ 2.817
v  d  r
Information icon.svg

Bolivio (hispane: Bolivia) estas lando en Sudameriko. Kune kun najbara Paragvajo, estas unu el la du nuraj sudamerikaj ŝtatoj kiuj ne havas aliron al maro. Ĝi limas kun Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Peruo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]


Historio[redakti | redakti fonton]

Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.

Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.

La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.

Bolivion perdis sian aliron al la Pacifiko en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.

Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.

Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.

En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno. En decembro 2009 alia balotado okazis kaj prezidanto Morales estis reelekita.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bolivio troviĝas sur la okcidenta duonglobo de la planedo, okcidente de la meridiano de "Greenwich", okupas la kernon de sudameriko kaj prezentas malpezan klinon al okcidento, do havas regionojn tropikajn, subtropikajn kaj varmetajn.

Ekstrema punktoj: Nordo latitudo 9º 40´07" (Manoa), Sudo latitudo 22º 54´12" (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25´05" (Bona Fino), okcidento longitudo 69º 38´23" (Altaĵo Maŭripalka).

Bolivio limas al 5 landoj: Nordoriente al Brazilo (3.423 km), sudoriento al Paragvajo (741 km), sudo al Argentino (773 km), sudokcidento al Ĉilio (850 km) kaj okcidento al Peruo (1.131 km).

Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5an pozicion laŭ areo inter sudamerikaj landojn.

La orografia sistemo prezentas 3 zonojn: Okcidenta zono aŭ Andino, formita de okcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra zono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj "jungo" (yungas). Orienta zono aŭ Benaĵo, formita de varma kaj malseka benaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seka benaĵo kaj la alta paragvaja deklivo.

Populacio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas pli da 10 milionoj da personoj. El ili 66 % estas indiĝenoj de 36 diferencaj nacioj kaj 60 % estas malriĉaj kaj 38 % ege malriĉaj. En la kamparo 8 el 10 personoj esrtas malriĉaj kaj 6 nesufiĉe manĝas. Elmigrado kreskas: 20 % de bolivianoj elmigris, 1 miliono al Argentinio, milionduono al Eŭropo (ĉefe al Hispanio kaj Italio), 300,000 al Brazilo kaj milionkvarono al Usono; el ili 60 al 80 % estas neleĝe.

La vivodaŭro estas de 66,3 jaroj.

Oni parolas la hispanan, ajmaran, keĉuan kaj aliajn 34 indiĝenajn lingvojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La averaĝa salajro monata estas 942 "boliviano" (100,24 eŭroj), sed en agrikulturo nur 309 boliviano (33,4 eŭroj) ĉe viroj kaj 105 b (11,36 eŭroj) ĉe virinoj.

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Politika mapo de Bolivio.

Bolivio estas dividita en 9 departamentojn: Beniio (Beni), Ĉukisakio (Chuquisaca), Koĉapampio (Cochabamba), La-Pazio (La Paz), Pando, Potosiio (Potosí), Santa-Kruzio (Santa Cruz), Tariŝio (Tarija) kaj Uruio (Oruro). La departementoj pludividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La ĉefurbo estas Sukro sed la registaro laboras en la urbo La-Pazo.

La civitanoj pli aĝaj ol 17-jaraj elektas la prezidanton, kiu estas la ĉefreprezentanto de la ŝtato; poste la popolo elektas prefektojn, kiuj estas la ĉefreprezentantoj en ĉiuj departamentoj; la subprefektoj respondecas en ĉiuj provincoj kaj la urbestroj respondecas en ĉiuj urboj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Vidu: Bolivio:Esperanto-movado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]