S

 

        Sabadell Alfons, kataluno, asekur­agento. Nask. okt. 1859 en Barcelona, mortis jan. 1932. en Italujo. La unua E-isto en B. (1901). Fondinto de la unua grupo en K-ujo kaj ĝia prez. multajn jarojn, longjara kursgvidanto, sennombraj paroladoj kaj artikoloj. Vicprez. de la komitato por la 5-a UK. Li estis la sola persono, kiu po­sedis la voĉon de Z en gramofondiskoj el malnovaj vaksaj cilindroj. Tradu­koj de Santiago Ruysinol, el kiuj el­staras la dramo „La Patrino“, 1909 (?). L. K.

        Sableroj. Verkitaj originale de M. Hankel. 1911, 92 p. „Poemetoj kaj prozaj pecoj. Ili elspiras la parfumon de dolĉaj rememoroj pri pasintaj kongresoj, de la lojaleco al nia ko­muna afero.“ (A. E:. W. „British E-­ist“, 1911, p: 151.)

        Saggiori (saĝiori) Giovanni (ps. Geo de Sabajoz), italo, radioteknik­isto, eksurbestro en Fosso (1927-30). Nask. 22 jun. 1892 en Legnago. Li interesiĝis pri E ekde 1908. Del. de UEA de 1913. Prof. de E. Fondis grupojn en Legnago, Padova, Cittadella, Piazzola, ktp. Estras E-fakon de Int. Specimena Foiro de Padova de 1922. Kursoj en P. ktp. Organizis la nacian E-kongreson, 1931. Kun­laboris por Italujo en Schlomann Tek­nika Vortaro E-on (Vol. VIII.) kun . Tiard, 1925. Trad. el E al itala „Fine mi komprenas la radion“ de Aisberg, 1930, trad. el itala „Gvidlibro Tra Padova“.

        Saĥarov Aleksandr Andrejeviĉ, ruso, instr. Nask 1865, finis matematikan fakultaton de univ. en Kazan, 1890. E-istiĝis en 1904 pro letero de S. Poljanskij. Veninte en 1907 Moskvon, li fondis tie la famekonatan Librejon „Esperanto“ kaj Moskvan Instituton de E. En 1909-17 li estis ĉefred. kaj eldonanto de „Ondo de E“, ĉeforgano de rusaj E-istoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva ES, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de S. apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona ko­lekto da artikoloj pri E en E kaj rusa lingvo); originala rakonto „Su­perforta ambicio“; „Signifo de akciaj societoj por E-movado“- pluraj lerno­libroj kaj vortaroj por rusoj („La tuta lingvo E“). Post la revolucio S. daŭrigis reeldonadon de siaj E-lerno­libroj kaj vorfaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono.

        Sakai Tosihiko, (-ŝi-) japano, konsilanto de socialisma partio. Nask. 25 nov. 1870 en Hukuoka-ken, mortis 1933 en Tôkyô. En l905 aperigis la parolon de Kroita pri E en „Tyoku­gen“, semajna socialisma gazeto de li redaktita kaj donis instigon al so­cialistoj por E. - (Kuw.)

        Sakaria Hillar, estono, dipl. orgen­isto kaj komponisto, oficisto. Nask. 29. nov. 1899 en Tallinn. Fondinto de E Inst., fondinto kaj red. de „Infor­moj de EAE“ (1922-31). Posedas la superan diplomon. Aŭtoro de multaj artikoloj en kaj pri E, gvidis kursojn, paroladis publike. La unua ŝtate pag­ita E instruisto estona (en 1925). Aŭtoro de „Enkonduko en la pedagogion“, 1932. Verkis ĥorkantojn, ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklo­pedio.

        Salokannel Hugo William. (ps. Bontemplano), finno, staciestro. Nask. l9 jan. 1880 en Lahti. Fervore agadas en idealismaj movadoj: popolklerig­ado, pacifismo, vegetarismo. E-isto de 1904. Prez. de EAF ktp., eksred. de „Kristana Espero“. Publikigis du novajn eldonojn de la unua finna E­lernilo. Verkis „F-E frazlibreton“, 1919; porabstinecan verketon, 1926; kaj amason da flugfolioj kaj broŝu­roj. Daŭre fervora prop-isto.

        Saltego Trans Jarmiloj. Romano originale de Jean Forge. 1924, 192 p. Fantazia romano, kies personoj estas transportitaj el nia tempo en alian epokon. Simpla, vigla stilo.

        Salvador, Centra Ameriko. Pioniro estis prof. Ricardo G. Abrill en San Salvador en 1904, al kiu helpis d-ro Santiago J. Barberena. La loka ga­zeto „Revista Cientifico Militar“ presis en 1906 kurson de E. Laŭ la Dietterle-statistiko 1928 ekzistis nur izolaj E-istoj en la ĉefurbo. I. ŜIRJAEV.

        Samumo. Drameto en la dezerto. Originale de Baghy, ludita dum la UK en Budapest, 1929, aperis en la libro „Migranta Plumo“ (v.).

        Sandström Albin, svedo finnlanda, dir. de kolor- kaj lakfabriko. Nask. 12 majo 1883 en Uusikaupunki. Gvid­anta rolo en la svedlingva junula movado en Finnlando. Diversaj ver­koj instrukciaj pri kolorigado kaj lak­ado. E-isto de 1907. Inter fondintoj de EAF kaj ĝia direkciano de 1907, prez. 1912- ĉ. 1925. Prez. de la LKK por la UK en Helsinki. Ĉefred. de „Finna E-isto“, 1907-14, red. de „Movado“ (Helsinki), 1924. Fondinto de „Ilarejo -ista“ (kaj ĝia dir. 1907- 10), prez. de direkcio de OY.-Movado AB, 1920-24.

        San Francisco. Urbo en Usono; 626.000 loĝantoj. - 11-a UK 22-29 aŭg. 1915; 163 aliĝintoj el 16 landoj; el Eŭropo partoprenis nur kelkaj. Ĉeftemo: kiel reorganizi la fortojn post la milito?

        Santander. Teritorio, historio, kuti­moj, monumentoj k. c. Aranĝis, tradukis kaj verkis Julio Mangada-­Rosenorn. 128 p. kun ilustraĵoj, 1933. Grava turisma libro pri la his­pana urbo S. (85.000 loĝantoj).

        Sapunĝiev N. Georgi, bulgaro, ĵur­nalisto, urba bibliotekisto en Varna. Nask. 1898 en Dobriĉ. E-isto de 1922. Trad. el E kaj presigis en bulgaraj gazetoj: „La fundo de l' mizero“ de Sieroszewski, „La interrompita kan­to“ de E. Orzeszko, „Krurumo“ de A. Drozdov, plue pli ol cent orientajn fabelojn, legendojn kaj novelojn. Ver­kis en bulgara lingvo detalan prezen­ton de l' disvolvo de la E-movado en diversaj landoj. E-lektoro.

        Sardà-Simó Domenec, kataluno, teksindustriisto. Nask. apr. 1884 en Sabadell, mortis 27 jun. 1911 en S. E-isto de 1905. La „patro“ kaj fond­into de KEF, iniciatinto de la Int. Floraj Ludoj. Fondinto de grupoj en S. Senlaca kursgvidinto, konstanta prop-isto. Red. de „K-a E-isto“ dum la unua jaro.

        Sárossy (ŝarosi) Mihály, hungaro, kantisto. Nask. 1893 en Budapest. E-istiĝis dum la rusa militkaptiteco. Granda sukceso dum la UK en Nürn­berg ĉe la prezentado de L. M. Po­pulara kantisto dum artaj vesperoj. Du E-gramofondiskoj kun liaj kantoj.

        Sasaki Macue, japanino, edzino de Tasku S., antaŭe f-ino Morita. Hejme instruis anglan lingvon kaj E. Nask. 3 majo 1886 en Tiba-si, mortis 18 jun. 1933 en Tokio, E-istino de 1920. Unue kredis kristanismon, sed poste aliĝis al SAT. Dank' al ŝia talenta gvido „Klara Rondeto“, Tokyo, pres­kaŭ sola E-istina Klubo en J-ujo, sane kreskis. (v. Vortoj de M. S.)

        Sasaki Tasku, japano, licea instr. Nask. 1 apr. 1883 en Tokyo-si. E-isto de 1907, SAT-anigis 1925. Fondis stud­ejon de Z-a gramatiko, kie krom li laboras Ĵ. Iŭaŝita k. a. Ilia esplor­metodo estas tute objektiva: unue elektas kiel eble plej malgrandan te­mon (ekz. Depost) kaj kolektas ek­zemplojn el ĉiuj paĝoj de Z-aj verkoj kaj ilin sisteme klasigas. Multaj gazetartikoloj. Ekz.: „Depost“, „La E-­isto“, Tokyo, 1931-32. Kompilis: „Pa­roladoj de Z“, 1930 (komparis diver­sajn variantojn, reviziita eldono, 1933).

        SAT - Sennacieca Asocio Tut­monda, v. Laborista movado.

        Satchell Charles H. H., anglo, ko­merca vojaĝisto Nask. 1 marto 1864 en Rugby. Tre konata en multaj provincaj grupoj. Konsilanto de BEA por Edinburgh.

        Saussure (sosür) René de (ps. An­tido), franco svisa, univ. prof. Kel­kajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Revuo“, „E“ kaj „Oficiala Gazeto“, red. de „Int. Scienca Revuo“, kaj de „Svisa Espe­ro“. Trad. „Aline“ de Ramuz, 1911, „Adele Kamm“ de Seipel, 1914, „La devo“ de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon „spesmilo“ (v.). Forlas­inte E-n, eldonis la lingvo-projekton „Antido“, tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton „Esperantido“ (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

        M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927): „Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kva­litojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sende­pendeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la dezerto“.

        Noto de M. C. B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da bril­aj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verk­isto aŭ instruisto ŝuldas al S.

        „Saussure, - la pura, klara Mens',

        La projektinto, projektonto,  

        Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

        La vortstrukturon lia Lens'.“

                (Kalocsay, Rimportretoj.)

 

        Savia (della) Giovanni, italo, ko­mercoficisto. Nask. 15 marto 1897 en Codroipo. E-isto de 1913, UEA ­del. por Udine de 1919. Fondis gru­pon en U., 1923, gvidis kursojn verkis artikolojn, trad. „Gvidlibreto tra U.“. Edziĝis per E je hungara E-ist­ino Blanka Mandel, 1927.

        Saville Georgo, usonano, judo, bak­isto. Nask. 3 majo 1879 en San Francisco; de la 2-a ĝis 17-a jaro li vivis en Pollando. En sia bakista sindikato en S. F., kies anoj parolis plejparte germane, S (kun la helpo de usonaj patriotoj) ĉiam batalis por ke oni oficialigu la anglan lingvon, kiel interkomprenigilon por la poliglota membraro. En tio ili finfine sukcesis kaj unu lingvo plifratigis la anaron. En 1921 fariĝis E-isto (jam en New York), poste SAT-ano kaj li gvidis dum 8 jaroj la Nov-Jorkan SAT-an­aron. Li verkis multajn artikolojn pri ekonomiaj kaj politikaj temoj, ĉefe por S-ulo. Trad. „La fera kalkanumo“ de Jack London, 359 p., 1930. En manuskripto „La historio de la hom­aro“ de Van Loon, ktp.

        Savopol G., rumano, kapitano. Mor­tis en 1916, okaze de pulveja eksplo­do en Bucureŝti. E-isto de 1906, laboris multe por E. Estis vicprez. de RES.

        Schade (ŝade) Franz Josef, aŭstro­germano. Dum pli ol 25 jaroj li labo­ris por E. Estis ĝen. sekr., poste prez. de AED, ĝen. sekr. de la 16-a UK, 1924. Kunaranĝis Ĉe-kursojn en 1932, en Wien.

        Schafer (ŝefer) Louisa Frederica Adela, anglino, solkantisto kaj lingvo­instruisto. Nask. 11 febr. 1865 en London. Multe laboris por E, aparte ĉe Londona EK. Verkis: „Tekstaro de Britaj Kantoj“. Ĉeestis la UK en Boulogne kaj alie. L. K.

        Schamanek (ŝamanek) Josef, aŭstra germano, burĝlerneja eksdir. kaj iama lektoro en la Teknika Altlernejo en Wien. Nask. 15 marto 1859 en Pross­nitz (Morav.) Estis sekr. kaj prez. de AKLE kaj AED, vicprez. de 16-a UK. Unua lektoro por E en Teknika Alt­lernejo en Wien, 1917-30. Ĉeestis kiel del. la instruistan Konferencon en Genève, 1920. Instigis la instalon de ŝtata ekzamena komisiono por E, kies komisaro li fariĝis. Membro de Loka Kuratora Komitato de IEMW. Verkis lernolibron laŭ parola metodo, 1914.

        Schattat (ŝatat) Gustav, germano, revizoro. Nask. 8 aŭg. 1885 en Königsberg. Verkis: „E-Führer“, lerno­libro, 1926; „Einführung in die deutsche Sprachlehre“ (kursa helplibro kun ideoj por E teorio), 1927.

        Schatz (ŝac). Robert, hungaro, d-ro, kuracisto. Estis vicprez. kaj sekr. de HES antaŭmilite. Grava sukceso dum la Int. Kuracista Kongreso, Budapest, 1909. Red. de „H. E-isto“, 1909-10 kaj de „Juna E-isto“. Verkoj: „E-H. Frazlibro“, 1910; „H-E Vortaro“, 1922; „H-E Vortareto“, 1922. De mul­taj jaroj ne partoprenas en la movado.

        Schauerhammer (ŝaŭerhamer) Gott­lob Heinrich, germano prof. por mo­dernaj lingvoj. Nask. E aŭg. 1857 en Zeulenroda. E-istiĝis en Grenoble sekve de la konatiĝo kun Boirac. Pa­roladis pri E en Leipzig ĉe la So­cieto per moderna filologio en 1902. Estis inter la unuaj ekzamenantoj ĉe la E Instituto por la G. Respubliko kaj certe unu el la plej fruaj (eble la unua) E-istoj en Leipzig.

        Schauhuber (ŝauhuber) Alfred (Al­fredo Miĥael), aŭstro-germano, in­dustria oficisto. Nask. 8 apr. 1896 en Wien. Kursoj, artikoloj, kelkaj tradukaĵoj kaj originalaj poemoj, aperintaj en la poemlibro „Dekdu poetoj“ (1934).

        Scbeibenreiter (ŝajbenrajter) Franz, aŭstria germano, ĉeflerneja fakinstr. (matematiko, desegno kaj E). Nask. 30 nov. 1898 en Hadres. Estis sekr. de instr. fako de ALLE, grupestro de la VI-a grupo de ALLE. Laboris por TAGE kaj TAK. Verkis kun d-ro Casari la unuajn aŭstrajn E lerno­- kaj legolibrojn por la lernejo (du partoj 1927, 1929). Kunlaboris al „La Socialisto“ kaj „Tutmonda Ko­lektanto“. Red. de „Verda Revuo“ 1935.

        Scheibler (ŝajbler) Reinhold, (ps. Espero), germano, privatinstruisto, di­rektanto de 3 ĥoristaroj kaj regiona direktanto de laborista ĥorunuiĝo. Gvidas jam de 20 jaroj la grupon en Wurgwitz. Propagandas ĉefe inter instruistoj kaj laboristoj. Artikoloj precipe en ped. gazetoj kaj en „Sennaciulo“. Verkis statistikon pri E en la lernejoj de Saksujo, 1925.

        Schendeler (sĥendeler) Paulus An­tonius, nederlandano, prof. de geog­rafio en komerc- kaj reallernejo. Nask. 26 febr. 1878 en 's Hertogen­bosch. E-isto de 1909. Verkis prop. artikolojn kaj gvidis kursojn. Speci­ale okupis sin pri unueca elparolo de E kaj publikigis pri tiu temo bo­ne fundamentitajn artikolojn. Red. ga­zeton „Semereto“ en 1916 kaj eldo­nis sub la sama titolo detalan kurs­on. Verkis lernolibron, ekzameno-sin­provilon kaj lernilon por lernejo. De 1921 ĝen. sekr. de IKUE.

        Scherer (ŝirer) Joseph R., usona­no, banksekciestro. Nask. 24 jan. 1901 en Fribourg (Svisujo). Prez. de EG de Los Angeles (Cal.) 1928-30. En 1930-32 vojaĝis kiel speciala deleg­ito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparo­ladojn. Aŭtoro de „Ĉirkaŭ la mondon kun la Verda Stelo“, grava dokumen­to pri la praktika valoro de E. (1933.) Entute unu el la plej lertaj propa­gandistoj de E.

        Schibbye Einar, norvego, lektoro en Bergen kaj Oslo. Mortis 16 jan. 1931. E-isto de 1907. Fondinto kaj prez. de Societo de E-istoj en Berg­en 1909-18. Red. de „N. E-Gazeto“ 1910-12, prez. de NEL 1913. Enkon­dukis kaj instruis E-n ĉe la komerca gimnazio en Bergen 1912. Reprezentis la N. registaron ĉe la UK 1907 kaj 1911. Multaj artikoloj.

        Schiebl (ŝibl) Hans, aŭstro-ger­mano, poŝtdir. en pensio en Wien. Speciale laboras en katolikaj rondoj por E. Longjara kas. de Kat. UE. Wien.

        Schjerve Jens, norvego. Li estas unu el la plej kapablaj instruistoj de E laŭ Cseh-metodo. Li gvidis mult­ajn kursojn en Norvegujo, Francujo kaj Usono, faris paroladojn. Pri lia agado l. numerojn de „La Praktiko“ kaj HDE.

        Schlaf (ŝlaf) L., germano, komerc­isto. Propagandis inter laboristoj, el­donis gazeton „Arbeiter E-ist“, 1910 kaj verkis lernolibron. Starigis Lab. E-istan Ligon. Estis eksigata el la movado pro profitcela agado en 1911.

        Schmalzl (ŝmalcl) Josef, germano, prof. por matematiko kaj fiziko en supera reallernejo. Nask. 1 aŭg. 1883 en Saal. E-isto de 1909. Fondis ES en Augsburg, 1910, poste GEA-gru­pon en Weiden. Prez. de Bavara Ligo, prez. de konsilantaro de GEA. Pri­laboris la 6-an volumon de E ein Kulturfaktor.

        Schmid (ŝmid) Jakob, sviso, ŝtata oficisto (publika ekonomio). Nask. 14 marto 1869 en Dietwil. Membro de la LK kaj de la Svisa Ekzamena Komitato. Pli frue prez. de SES kaj de ES Bern. Premio en la Int. Floraj Ludoj. Verkis lernolibron por germanlingvanoj.

        Schmidt (ŝmit) Adolf, germano, d-ro, univ. prof. en Berlin, dir. de astronomia observatorio en Potsdam ĝis 1928. Nask. 23 jul. 1860 en Breslau. Unuaranga fakulo en matematiko kaj termagneteco. Prez. de Int. Scienca Asocio, 1907-08 kaj de G. Akademia Asocio, 1905-30. Vigle partoprenis en la pacifista movado antaŭ la milito. Propagandis E-n precipe inter sciencistoj per paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Fondis kune kun Jean Borel kaj prof. Wetekamp la unuan Berlinan E-Grupon en 1904 (?1903). L. K. 1905-30.

        Schmidt (ŝmit) Christian, germano. Pioniro en G. Estis prez. de la mondlingva societo en Nürnberg, grava societo de volapükistoj en N, kiu tiutempe esti unu el la plej fortaj centroj de volapükismo. Laŭ lia propono la societo en dec. 1888 decidis forlasi volapükon kaj aliĝis al E. Red. (kune kun Z) kaj eldonis la unuan E gazeton, “La E-isto“.

        Schmidt (ŝmit) Reinhold, germano, privata instr. kaj verkisto, frato   de S. A. Nask. 14 majo 1867 en Breslau. Kune kun sia frato apartenas al la unuaj pioniroj en G. Verkis: „Gustaf Vasa“, historia dramo en kvin aktoj, la unua originala dramo en E, 1910; „Bildaro de Goethe“, 1909; „La amkonkurantoj“, triakta         komedio, 1911 kaj 1923; „Der grüne Stern“, prop. komedio, ludita en Gotha, 1911.

        Schmitz (ŝmic), pastro, estis misiano en Brazilo, Kanarioj, fine en Palestino. Li estis scienculo, prop-isto de E kaj aŭtoro de interesaj artikoloj. (UEA-jarlibro, 1927.)

        Schmucker Aldo Ferdinando, italo, d-ro de leĝoscienco kaj instr. en Genova. Nask. en G. E-isto de 1910. Kunfondinto de Liguria E-Instituto en G. 1912. Gvidis multajn kursojn en tiu urbo kaj en la apudaj komunumoj antaŭ kaj post la milito; dum tri jaroj gvidis kurson ĉe la Univ. kaj tri jarojn ĉe vespera komunuma lernejo, ambaŭ oficialaj.

        Schneeberger (ŝneberger) Friedrich, germano, svisa, pastro. Nask. en 1875, mortis 18 marto 1926 en Bern. E-isto de 1903. Estis unua prez. de Svisa ES kaj prez. de la 1-a UK. Pioniro de la E-a stenografio, alfaris al E la sistemon Stolze-Schrey, 1905. Kunlaboris al „Tra la Mondo“, „La Re­vuo“. Dum la Ido-krizo forlasis E-n; fariĝis prez. de la Ido-Akademio.

        Schneider (ŝnajdr) Josef, germano, inĝ prof. ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, ĈSR). Nask. 13 majo 1895 en Mo­ravská Ostrava. E-isto de 1924. Fon­dis grupon en K. V. Instruis oficiale E-n kiel laŭvolan fakon en sia ler­nejo.

        Schneller (ŝneler) Hermann, ger­mano, estro de popollernejo. Nask. 16 apr. 1886 en Torgau. Estis prez. de A. de G. Instruistoj, kunlabor­anto de Int. Ped. Revuo.

        Scholze (ŝolce) Gustav, germano, inĝ., prof. ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en Liberec (Ĉeĥo­slovakujo). Nask. 28 jul. 1889 en Pos­trum. Reviviginto de la E-movado inter germanoj en Ĉ. Prez. de GEL, komitatano de UEA. Sukcesis uzigi E-n ĉe Reichenberg-a Foiro, kiu po­sedas E fakon. Kunlaboras je teknika fakvortaro. Instruis E-n en sia lernejo en Komerca Akademio.

        Scholze (ŝolce) Linhart Hilde, ger­manino, kunlaborantino de fakaj gaz­etoj pri hejma arto. Nask. 16 dec. 1895 en Liberec (ĈSR). Prop. teks­toj en „Marto“. Aparte aperis „Rübe­zahl“, 1931.

        Schönherr (ŝönher) Karl, germano, popollerneja instr. Nask. 24 sept. 1881 en Marienberg. Prez. de Dresdenaj E-Instruistoj. Verkis G-e detalan laŭ­metodan lernolibron, 15-a eldono, 1928.

        Schoofs (sĥofs) Frans, belgo, sekr. de Antverpena Asocio de l' malkaraj loĝejoj. Nask. 22 majo 1888 en A., mortis 12 marto 1934 en A. E-isto de la junulaj jaroj. Kunfond. de la EG „La Verda Stelo“ en A. kaj estis la prez. pli ol 25 jarojn. Post la milithalto fariĝis dir. de la „Belga E­-isto“, de 1927 prez. de BLE. Fondis kun kelkaj aliaj la eldonan societon BEI kaj prezidis ĝian administrantaron. Ĉefdel. de UEA. Estis sekr. kaj lakte gvidanto de l' Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Ĉeestis ĉiujn UK-jn post la milito kaj kunlaboris multe en la organizo de la 7-a kaj 20-a UK-j en A. Estis unu el la plej agemaj en la int. orga­nizo de la movado. Entute: tre amp­leksa agado por E.

        Schoor (skur) Jan Van, belglandano, oficisto. Nask. 25 febr. 1896 en Ant­werpen. Verkis: „Amo kaj Poezio“, kolekto de originalaj poemoj kaj mult­ajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Tradukis: „Kapricoj de Ma­riano“ kaj „La Du Amatinoj“ de Musset, „Elektitaj Noveloj“ de L. Baekelmans, „Pallieter“ de F. Timmer­mans; kunlaboris al „Belga Antolo­gio“, Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj. Forlasis la movadon fine de 1933.

        Schifpfer (ŝöpfer) Franz, aŭstro­germano, iama lerneja dir., lernej­kons. en Voitsberg, Stirio. Nask. 7 dec. 1866. Prop.-isto, gvidis 3 kurs­ojn en la mezlernejo.

        Schramm (ŝram) Albert, germano, d-ro fil., prof., estro de la G. Akade­mio por Bibliotekistoj en Leipzig. Nask. 5 aŭg. 1880 en Sindelfingen. Eminenta fakulo por ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la libroj, presado, ilustrado, skribo ktp. Vicprez. de la UK en Dresden, 1908. Sukcese propagandis E-n en oficialaj rondoj de Saksujo. Fondis la Saksan E-Instituton, kies unua dir. li estis. Ĉefkunlaboranto kaj poste red. de la gazetoj „Ĉirkaŭ la Mondo“, „La Bela Mondo“ kaj „Uni­verso.“ Krom multaj gazetartikoloj verkis lernolibrojn, unu el ili aperis en 1923 en 31-a eldono.

        Schröder (ŝröder) Johann, aŭstro­germano, red. Nask. 1869 mortis 13 jan. 1928 en Wien. Iniciatis la E­-movadon en Wien, kie fondis EK-n 1902, kies unua prez. li estis. Prez. de antaŭmilita Ligo de Germanaj E­-istoj en Aŭstrio. Ĉeestis la 1-an UK, kie li fariĝis LK. Li ludis gravan rolon en la katolika E-movado kaj estante red. de „Neuigkeitsweltblatt“ li varbis per regulaj artikoloj. Prez. de 16-a UK kaj komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por E. Gvidis multajn kursojn. Multajn jarojn li re­daktis „Informaj Raportoj“, poste „Germanaŭstria E-isto“ kaj „Espero Katolika“. Kunlaboris al „Tra la Mon­do“, „Juna E-isto“. Verkis lernolibron 1906, trad. la dramon „La verda kakatuo“ de Schnitzler, 1912.

        Schröder Marie, (ps. Pen), danino, korespondanto, stenografo kaj ĵurna­listo. Nask. 18 marto 1882, mortis akcidente falante de la monto Pila­tus la 27 aŭg. 1909 dumvoje al la Barcelona UK. Laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). E-isto de 1907. Ini­ciinto kaj kunfondinto de Konversa­cia EK en Kopenhago, de CDEL, kunred. de „Dana E-isto“. Ŝi havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion.

        Schulhof (ŝulhof) Stanislav, ĉeĥo, d-ro dentkuracisto; ĉeĥa verkisto. Nask. 1864 en Lipka, mortis l8 aŭg. 1919 en Pardubice. Li vigle parto­prenis en loka E-ista vivo en kaj publikigis multajn prop. artikolojn. Kolektoj de liaj originalaj poemoj: „Per espero al despero“, 1911; „Kion la vivo alportis“, 1911; kaj „Aŭtunaj floroj“, 1912. „Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39). La poemoj estas rimarkindaj laŭ formo eĉ laŭ enhavo. Post lia morto aperis de li antologio el ĉeĥaj poetoj: „Bohemaj grenatoj“ 1920, kies poezia lingvaĵo superas tiun de la originalaĵoj. S. KAMARYT.

        Schuller (ŝuler) Béla, hungaro, maŝinseruristo. Nask. 24 apr. 1897 en Budapest, E-isto de 1917, antaŭe Idisto. Fondis la 2-an kaj 6-an grup­ojn de HESL, estis ĝia prez. Verkis prop. broŝuron, 1925 (6000 e-roj). Pa­roladoj pri E en ĉ. 30 lokoj ĉ. 250- foje.

        Schumann (ŝuman) Richard, ger­mano, d-ro fil. kaj d-ro inĝ. h. k., prof. en Teknika Altlernejo en Wien. Nask. 9 majo 1864 en Glauchau. Germ. Verkoj astronomiaj, geodeziaj kaj matematikaj. Ekinteresiĝis pri E depost 1900 (mondekspozicio Pa­ris). Lernis E-n en 1910 kaj gvidis kurson samjare en Teknika Altlernejo de Aachen. En 1914 „Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj“ en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi lektoraton por E, 1915 la profesoraro, 1916 la ministerio konsentis tion.

        Schwartz (ŝvarc) Alexander, ger­mano, komercisto, (privata sekr.) Nask. 28 apr. 1888 en Aldringen. Kancelariestro kaj afergvidanto de la segilfabriko de Wlister et Co., Wie­selburg, Aŭstrio. E-isto de 1908. Kon­dukanto de la grupoj en Dortmund kaj Berlin. Aferkondukanto de GEA en Berlin, 1926-29. De 1927 afer­gvidanto de la „Enciklopedia Vort­aro“ de Wüster. Kompilis la 8-an volumon „Das E ein Kulturfaktor“, 1928.

        Schwartz (ŝvarc) Antoine, franco, polica inspektoro. Nask. 28 jan. 1898 en Trimbach (apud Strasbourg). Zor­gas precipe pri gazetaj kaj polica E-aj aferoj. Vicprez. de Asocio Stras­burga de E; adm. de „Information E-iste“ de SFPE; kunlaboranto de „Tribune E-iste“; ĝen. sekr. de la Amikaro de policanoj de Francujo kaj kolonioj; delegito por Francujo de Int. Polica Ligo, kaj adm. redak­toro de „Int. Polica Bulteno.“ Verkis (kun Jalmain). „Interprète du policièr“, fakan libreton deklingvan en­havantan E-an parton.

        Schwartz (ŝvarc) Raymond, franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG „Amika Rondo“. Ekde 1920 li gvid­is dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton „Verda Kato“ en Parizo. E 1932 ĉefred. de la „Gazeto de la XXIV. Kongreso“. Li publikigis ri­maĵojn jam en 1912 (en „Tutmonda Espero“ kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L. M. Ekde 1933 li re­daktas la monatan spritgazeton, „La Pirato“. En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la „terura infano“ de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni - Liaj versaj verk­oj “Verdkata Testamento“ (1926) kaj „La Stranga Butiko“ (1931), estas ple­naj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj ver­daj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta vers­tekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l' vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La sam­aj kvalitoj distingas liajn prozajn ski­zojn, aperintaj en la „Prozo ridetanta“ (1928). Lia mallonga romano: „Anni kaj Montmartre“, rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵ­oj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefver­ko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, na­tura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco.

        KALOCSAY.

        Schwartz (ŝvarc) Tivadar, hunga­ro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon „Literatura Mondo“. Verkis facilstilan romaneton „Modernaj Robinzonoj“, 1923.

        Scienca Fundamenta Esperanta Ter­minaro. De Rollet de l' Isle, 1931, 127 p. Kolekto de terminoj plejparte elĉerpitaj el artikoloj aperintaj en Sci­enca Revuo, en Scienca Gazeto, kaj en diversaj terminaroj, sisteme or­digitaj por prezento al la Akademio por konsistigi fundamentan bazon, sur kiu estos konstrueblaj terminaroj de ĉiuj sciencoj kaj teknikoj.

L. BASTIEN

        Scienca Gazeto. Int. revuo pri sci­enco kaj industrio. Red. Verax. 1912-14. Formato 25x18. Entute 472 p. (v. p: 178.) - Kun la sama titolo aperas de 1932 en Madison (Usono) dumo­nata gazeto. 23x15 cm.

        Scienco kaj tekniko. Uzo de E eb­ligos int. kunlaboradon de sciencistoj kaj teknikistoj, kio estas plej potenca fonto de progreso; revuoj kaj gazetoj redaktitaj en E estos legeblaj en ĉi­uj landoj, kaj tiamaniere ĉiu teknik­isto povos facile sciiĝi pri la laboroj faritaj en sia fako en la tuta mondo; en int. kongresoj profitdonaj inter­paroladoj, diskutoj havigos solvojn de la studataj demandoj, ktp. Unu­vorte E faros al sciencistoj servojn, kiujn, preskaŭ ĝis la mezo de la pas­inta jarcento, latina lingvo faris.Sed E prezentas tiun superecon, ke ĝi povas esti uzita de ĉiuj, ne nur skri­be, sed ankaŭ parole.

        Tuj de ĝia apero kelkaj sciencistoj komprenis tiun profiton, kaj klopodis diskonigi ĝin.

        En 1899, korespondanto E. Naville prezentis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikaĵon pri „Int. lin­gvo“; en 1901 Akademiano Generalo Sébert faris same pri „Scienca utileco de int. helpa lingvo“, kaj prezentis leteron adresitan al „Int. Asocio de Akademioj“, kiu ricevis 20 subskrib­ojn. Tuj poste korespondanto Ch. Méray sendis leteron „pri la servoj, kiujn povas havigi al Sciencoj la int. lingvo de Z.“

        En la UK de 1906, en Ĝenevo, kunsidis la sciencamantoj, kiuj elektis prezidanto Sébert kaj sekretario Car­lo Bourlet. Oni decidis proponi al la scienculoj konstantan uzon de E en iliaj int. kongresoj; peti ke la sciencaj revuoj akceptu artikolojn en E redak­titajn aŭ aldonis E-resumon de la arti­koloj, redaktitaj en nacia lingvo; fine oni decidis subteni la Sciencan Re­vuon, kiu estis publikigata jam de 1903 en Paris, ĉe la firmo Hachette, kaj redaktita de Paul Fruictier.

        En 1908 estas fondita Int. Scienca Asocio E-ista, (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu societo rapide ricevis kuraĝigojn de multaj sciencis­toj de ĉiuj landoj. Ĝi estis sinsekve prezidita de J. J. Thomson, de la Reĝa Akademio de London; Schmidt direktoro de observatorio de Pots­dam; R. Benoit, direktoro de la Int. Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Hun­tington, univ. prof. en Usono. En ĝia patrona komitato troviĝis grandaj so­cietoj de fakistoj kaj famaj sciencis­toj kiel Adelskold, Appel, d'Arsonval, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Flourmoy, Förster, Hal­ler, William James, Poincare, Ch. Richet, Maurice Leblanc, Lumière, Painleve, ktp.

        En 1912, la Scienca Revuo estis anstataŭita de Scienca Gazeto ankaŭ eldonata de Hachette (Paris) sub di­rektado de Verax.

        En tiuj revuoj estis publikigitaj ar­tikoloj pri la plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj. Ebleco krei la necesajn terminojn, por E-igo de la preskaŭ ĉiuj int. vortoj de scienco kaj tekniko, multe faciligis tiujn pub­likigaĵojn.

        Aperis vortaroj kaj terminaroj di­daktike redaktitaj, ekzemple: „Mate­matika terminaro“ de Bricard, „Ana­tomia vortaro“, „Muzika terminaro“ de Ménil, „Marista Terminaro“ de Rollet de l' Isle, „Farmakologia ter­minaro“ de Rousseau, ktp.

        Uzante la vortojn aperintajn en la revuoj, Verax publikigis „Vocabulai­re technique et technologique Fran­çais- Esperanto“ en 1907, kaj en 1910, „Enciklopedia Vortareto Esperanta“, kiu entenis ĉirkaŭ 20.000 vortojn.

        Originalaj verkoj estis publikigitaj, nome „Absoluta analitika geometrio“ de D-ro C. Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; „Teorio de on­doj“ de D-ro Kelte; „Rezisto de la gisaj kolonoj“ de Villareal; „Novaj trigonometriaj sistemoj“ de profesoro Dombrowski; „Kontinuo“ de Hun­tington; kelkaj artikoloj aperis en „Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco“, kaj en „Meteorologia Bulteno de Observatorio“ de Tokio.

        La Asocio elektis komisionon por starigi teknikajn vortarojn kaj gvidi aŭtorojn pri farado de la novaj ter­minoj. Ĝi komencis sian laboron, publikigante Konsilaron por la farado de „Sciencaj kaj teknikaj vortoj“, kaj poste klopodis por starigi vortarojn de la puraj sciencoj. Ĝi publikigis „Nomenklaturon de la minerala kaj organika kemioj“, kaj elementojn de vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Meka­niko.

        Post la milito, kiu interrompis ĉiun agadon, la Asocio restariĝis en 1925, post int. konferenco organizita en Parizo, sekve de deklaro favora al E, subskribita de pli ol 40 membroj de la Franca Akademio de Sciencoj; Prof. Cotton estis prez.; Prof. Bujwid de la Universitato de Kraków nun prezidas ĝin.

        ISAE klopodis kun ne konstanta sukceso por konigi E-n en plej diversajn sciencajn kaj teknikajn medi­ojn, profitante je ĉiuj favoraj okazoj, ĉefe la int. kongresoj. La rezultato ne estas gravaj pro ĝenerala indife­renteco de la sciencistoj pri tiu temo. Tamen du novaj faktoj multe favo­rigis ĝian agon; ili estas „Aera navi­gacio“, kiu necesigis int. lingvon por la meteorologiaj sciigoj - kaj la T. S. F. kiu montris barojn starigitajn kontraŭ ĝenerala interkompreno de la sendaĵoj, pro la diverseco de la lingvoj, en kiuj ili estas faritaj. Mal­rapidaj, sed certaj, estas la progresoj, laŭ tiuj du direktoj.

        Atentinda estas la disvastiĝo en Japanujo, kaj komprenebla, ĉar la sciencistoj de tiu lando devas publikigi siajn verkojn en angla lingvo, kies lernado estas malfacila kaj longa. En la medicina kaj meteorologia fakoj, la progresoj estas rimarkindaj.

        Inter la verkoj de sciencistoj aŭ teknikistoj publikigitaj de dudek jar­oj estas citindaj:

„Medicina teknika vortaro“ de Bri­quet,

„Arkitekturo Arkeologio, Konstruo kaj Arto“ de Azorin,

„Farmakopea vortaro“ de Japana Hermesa rondo,

„Maŝinfaka esperanta vortaro prielementa“ de Wüster,

„Komerca Vortaro en Esperanto“ de Kreuz-Mazzolini,

„Leksikono Japana-esperanta de Kemio kaj Farmacio“ de Japana Rondeto de Fakistoj,

„Juristisches Wörterbuch Deutsch-­Esperanto“ de Liebeck ktp.

        ISAE publikigas trimonatan Bultenon, kiu estas ankaŭ organo de la „Sekcio de Teknikaj Vortaroj“. Ĝi entenas arlikolojn pri diversaj temoj, kaj plej ofte tradukojn. En ĝi aperis „Scienca Fundamenta Esperanta Ter­minaro“ de Rollet de l' Isle, kiu en­tenas ĉiujn sciencajn vortojn jam uzit­ijn de E-istoj, kaj kiuj rilatas al elementaj konoj de ĉiuj sciencoj. Plie aperas de kelkaj jaroj „Scien­ca Gazeto“ publikigita en Usono, kiu donas diversajn artikolojn kaj scienc­ajn sciigojn.

ROLLET DE L' ISLE.

        Scott (skot) Herbert Moore, usona­no, advokato (ĝis 1926 muzikinstru­isto). Nask. 19 aŭg. 1884 en Mounds­ville, West Virg. E-isto de 1906. Kon­silanto ĉe fondiĝo de EANA, 1908, ekzamenestro diversajn fojojn. Kun­laboris al „La Revuo“, 1908-14; „The E Monthly“, kunlaborinto aŭ kunred. de „Amerika E-isto“ post 1907. En 1928 eldonis „Filatelan Terminaron“ (E, angla, franca, germana). Nun verkas Praktikan Konkordancon de Klasika E ampleksanta ĉiujn verkojn de Z, Kabe kaj ĉ. 60 aliajn ĉefverk­ojn.

        Scougal (skugl) Andrew Edward, skoto, ĉefinspektoro de lernejoj kaj kolegioj en Skotlando. Nask. apr. 1846, mortis 4 nov. 1916. Prez. de Skota EF kaj de Edinburgha ES. Varme propagandis la enkondukon de E en la lernejon.

        Sébert (seber) Hippolyte franco, generalo kaj scienculo. Nask. 30 jan. 1839 en Verberie (apud Compiegne), mortis 23 jan. 1930 en Paris. - Ofi­ciro de kolonia artilerio, sendita en Nova-Kaledonion, faris tre valoran es­ploradon de tiu kolonio kaj organizis la ekspluatadon de ĝiaj arbarol. Post la franca-germana milito de 1870, li ludis gravan rolon en la kreado de nova artileria materialo. Li fondis kaj direktis la Centran Laboratorion de la Maristaro kaj la eksperimentan kampon de Sevran-Livry, por prova­do de la pulvoj. Li partoprenis en la kreo de la senfuma pulvo, kaj en la perfektigo de torpedoj. Li kreis mult­specajn aparatojn, kiuj ebligis la de­terminadon de la balistikaj leĝoj ka aliaj kondiĉoj de la uzado de la arti­leria materialo. Pri tiuj sciencaj eksperimentoj li publikigis multajn verk­ojn. - En 1890, pensiiĝinto, li sin dediĉis plene al sciencaj kaj indus­triaj laboroj. Fariĝis direktoro de la artileria fako kaj poste prez. de la tre grava Societo „Forges et Chan­tiers de la Méditerranée“, kaj konsi­lanto de aliaj industriaj societoj. En 1881, en. sekr. de la fama Kongreso por Elektro, kiu komencigis en Fran­cujo la gravan movadon por elektro industria. Prez. de multaj sciencaj societoj. En 1896 membro de la Sci­enca Akademio. - Krome li fariĝis, en la sciencaj medioj, kuraĝa por­batalanto de du aferoj, kiuj alportos al la intelekta progresado de la ho­maro gravan helpadon: scienca bib­liografio kaj E. - Li diskonigis la „Universalan Bibliografian Repertori­on“, per kiu la ellaboraĵoj de la homa penso estas metataj je la dis­pono de ĉiuj. Prez. de la Bibliogra­fia Instituto de Bruxelles, fondis kaj direktis ĝian Parizan filion. - E-iĝis en 1898, esplorinte por trovi por la Bibliografio la plej taŭgan int. ling­von kaj ĝis sia morto li senlace pen­adis por konigi kaj defendi ĝin. En 1901 li legis raporton pri ĝi en la Scienca Akademio, kaj ĉiam klopodis en tiu Societo, preparante la efikan agadon de Rollet de l' Isle. En 1905 li fondis kun Javal la E-istan Cen­tran Oficejon, vastan organismon de int. propagando, de defendo de E­-istaj Institucioj kaj de instruado (v. Chavet). Ne nur li ne ŝparis tempon ka laboron, sed li dediĉis por tiu celo tre gravajn sumojn, kaj estis mecenato de E. - De la kreo de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, li prezidis kaj direktis tiun organizon, kaj ĉeestis preskaŭ ĉiujn Kongresojn. - Varbis multajn scienculojn, kaj kreis kaj prezidis du jarojn la Int. Sciencan Asocion. - Apud Z, Sébert estas la homo, kiu per sia fortega personeco plej multe faris por la suk­ceso de nia movado. - Krom arti­koloj aŭ raportoj aperintaj en „Ofi­ciala Gazeto“, kaj en diversaj E-aj gazetoj, li publikigis france bonegajn broŝurojn pri E.

L. BASTIEN.

        Segaŭa Sigenori, japano, prof. de angla lingvo en kvara nacia kolegio, Kanazawa. Nask. 22 feb. 1897 en Kanazawa-si. Sukcesis akiri premion ĉe lit. konkurso por E knaboj de „La Revuo Orienta“. Prez. de Hokuriku EF. Prez. de XVIII-a J E-Kongreso. Ĉeestis UK en Antwerpen, 1928.

        Se Grenereto. . . Originale de Ke­nelm Robinson. 1930, 158 p. „Tre sprita, ofte satira, inklina al novemo, kun rigardoj al E-ista vivo kaj litera­turo. La ironiaj rakontoj de la unua duono estas pli perfektaj, ol la his­torio, kiu okupas la alian parton. ­Atentinda verkajo.“ (G. S., ,E', 1930, p: 182)

        Seidl (sajdl) Ferdinand, aŭstriager­mano, laŭ konvinko kosmopolito, ko­merca oficisto kaj ĵurnalisto. Nask­. 19 aŭg. 1901 en Wien. Artikoloj kaj poemoj en turismaj gazetoj. Red. de „La Socialisto“, kunlaboranto de „Sennaciulo“. Mortis en 1934.

        Sekretaj Sonetoj. „Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj insti­go“. Originale de Peter Peneter: 1932, 96 p., kun ilustrajoj. Erotika verko, „sovaĝruĝa ciklo“, kiu pentras „la ardan amon trans ĉemizo.“ Al­done: „komplezaj klarigoj“, kvazaŭ erotika faka vortaro. Senriproĉa ling­vo, tre bona verstekniko.

        Seksa reformmovado. Plej gravaj postuloj de la Universala Ligo por Seksa Reformo estas: liberigo de la geedzeco kaj de la eksedziĝo de ek­lezia kaj ŝtata kuratoreco, reguligo de nasko en senco de respondeca infanproduktado, eŭgenika influo al la posteularo, ĝusta prijuĝo de inter­seksaj varioj, seksa punleĝo punante nur efektivajn atakojn al la seksa li­bereco, laŭmetoda seksa edukado kaj klerigado, ktp. La ligo uzas E-n kie oficialan lingvon apud la ĉefaj ling­voj, fama seksologo d-ro J. H. Leun­bach dum la kongresoj de la ligo parolis E-e. Unu el la fondintoj de la Ligo, A. Forel estis amiko de E.

        Sekspsikologio. Originala studo de S. Ziegler. SAT, 1926, 54 p. „No­va sistemo sintezi per kurboj la sin­sekvan evoluon de l' diversaj elmon­troj de l' sekseco dum la vivo. Tro konciza priskribo“. (G. S., ,E', 1926, p: 181.)

        SEL: Skolta E-ista Ligo. (v. Skol­ta movado.)

        Seleznjov (seleznev) Ivan, ruso. Mortis en 1904. En 1902 pere de E li vojaĝis tra Bohemujo kaj Francujo kaj la unua pruvis al Parizanoj, ke E povas esti parolata kun la sama faci­leco, eleganteco kaj rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo. Kune kun Èejka kaj Krumpholc li fondis en 1902 kaj redaktis „Revuo Int.“ Li kunlaboris en multaj E-gazetoj, tradukis „Bolesĉjo“ de Gorkij. (v. pri li la arfi­kolon de Bourtet en BIL, p: 307.)

        Selzer (selcer) Bernhard, aŭstriano, privata oficisto en Wien. Nask 1902 en Podwoloczyska (nun Polujo). E-­isto de 1922. Sekr. de AED, 1929. Trad. „La mortado“ de Nothnagel, 1930. „La juda ŝtato“ de Herzl; kaj „Anhelli“ de J. Slowacki (manusk.).

        Senalkohola kulturo. Sociaj, sanec­aj, etikaj-moralaj kaj religiaj, ekono­miaj kaj aliaj motivoj klarigas la laboron, por la savo de la alkohol­malsanuloj (drinkemuloj). Ĉefaj rimedoj: eduko de la junularo, forigo de la trinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo, kreo de senalkoholaj societa vivo kaj kulturo ktp. Al la diversmaniere organizita movado E prezentas rimedon, plifaci­liganta int. interrilatojn, kunlaboron, inform- kaj gazetservon. - Jam en 1911 laŭ alvoko de sanitara konsilisto d-ro Karl Briegleb, Worms, estis fondita „Tutmonda E-ista Bontempla­na Asocio“ (TEBA), prez. fariĝis la iniciinto; sekr. A. W Bodger. Antaŭe jam ekzistis (ne plu laŭ detaloj ko­nata) E-ista kontraŭalkohola societo, kiun prezidis rektoro Boirac, Dijon. Oficiala organo de TEBA estis „La Bontemplano“, aperinta ĉe A. Stark, Magdeburg de 1908 kiel aldono al „Germana E-Gazeto“. La ĝis 1920 du­semajnan, de 191l-12 semajnan gaz­eton, plej ofte 8-paĝan, laŭ formato 14x21, redaktis G. Brockhot, Bom­litz, kiu de 1913 eldonis kaj redaktis novan oficialan gazeton (E kaj ger­manlingvan) „La Int. Abstinenta Ob­servanto“, 8-paĝan, 15x22 formatan, favoratan de la tiama mondtemplano Ed. Wawrinski, amiko de E. - Post la tiun agadon ĉesiginta mondmilito montriĝis, precipe en Balkanaj, Bal­tikaj kaj Skandinavaj landoj ĝojiga vigliĝo. Laŭ tio la partoprenantoj de la fakkunveno de la abstinuloj dum la 21-a UK en Budapest 1929, decidis la fondon de „Int. E-ista Laborkomi­tato por senalkohola kulturo“ (IELK p. s. a. k.) kun prez. samtempe del. por Nederlando A. Bramkamp-Weber, Schevenirgen, sekr. del. por Aŭstrio, W. Mudrak, Wien. IELK (poste no­mita IEL Komunumo) disvastigas E-n inter tutmonda abstinularo, ser­vigas E-n al la int. kontraŭalkohola movado, helpas kunigon de ĉiuj sam­celaj fortoj kontraŭ la alkoholkapita­lismo, IELK, helpe de siaj delegitoj, precipe de d-ro A. Skatariĉ, Zagreb, instruistoj J. Jodal, Holbak, F. Ahn­feldt, Torskors, B. Gluchowski, Warszawa, J. Polaĉek, Breĉlav, Wr. Chandler, Sidney, instigis kaj aranĝis kursojn de E aperigis artikolojn por E kaj per E-ajn tekstojn, raportojn (tradukojn) en la nacilingva fakgaz­etaro, klopodis por E ĉe landaj kon­gresoj, partoprenis ĉe ekspozicioj ktp. - Inter bontemplanoj laboras por E precipe Werner, f-ino G. Spiess, Dan­zig, d-ro K. Briegleb, Worms, majoro Watson, Letchworth, Anglujo (mortis en 1932), prof. d-ro J. Longo, Mödling k. a.; ekzistas E-rubriko en la oficiala int. organo, E-kursoj en lan­daj gazetoj; fincelo estas restariga de TEBA. - En IELK kunlaboras ankoraŭ d-ro St. Kadiev, Slivan, Bulg. A. Kurmis, Riga, P. Roose, Brügge, s-ino A. Berger, Wien, „La Juna Ba­talanto“, Luxembourg, K. Nohara, Chofu, Jap., R. Banham. Melbourne. Organon de IELK anstataŭas cirku­leroj kaj publikigoj en la favora E-gazetaro. IELK kunlaboras laŭeble kun parencaj movadoj precipe kun la movado por sentabaka kulturo, vegetara, porpaca, ktp.

        Literaturo. „La alkoholdeman­do“, la fama verko de d-ro Bunge, trad. de Briegleb, en „La Bontempla­no“ 1912. „Grava popolhigiena kaj socia demando“, originalo de H. Sa­lokannel, 1926; plue presaĵoj, varb­folioj. W. MUDRAK.

        Senbedaŭre amo rabas. De Ari­ŝima, el la japana trad. Tooguu. 1931, 103 p. „Tiu ĉi profundanaliza libro atestas pri renkontiĝo de l' orienta kaj okcidenta penso. Iom peza stilo.“ (Totsche, L. M., l932, p : 96)

        Senior (sinjor) Watson, anglo, me­zurilinspektoro en Edinburgh. Nask. 7 febr. 1868 en Dewsbury. Prez. de Unuigita Soc. de Inspektistoj de Pes­iloj kaj Mezuriloj. E-isto de 1910. Prez. de ES en E.

        Sennacieca Asocio Tutmenda (SAT). Tutmonda organizo de lab. E-istoj, celanta praktike utiligi E-n por la klasaj celoj de la laboristaro tut­monda. Fondita en 1921. (v. Labor­ista movado.) BRUIN.

        Sennacieca Revuo. Klasbatala gaz­eto, fondita en 1921. (v. p: 182; v. Laborista movado.)

        Sennaciismo. Tiu tendenco en la laborista E-movado naskiĝis en la kadro de Sennacieca Asocio Tut­monda (SAT). La nova ismo restis dum pluraj jaroj ne precize difinita kaj iuj rilatis al ĝi proksimume kiel al la malpreciza „interna ideo“ de Z. Iom post iom la kompreno pri S. formuliĝis per artikoloj de E. Lanti en la organoj de SAT (artikoloj plej­arte represitaj en „Vortoj de k-do Lanti“ kaj ampleksantaj 23 paĝojn de la libro). En 1928 la aŭtoro publikigis broŝuron: „La Laborista E-ismo“, en kiu unu tuta ĉapitro estas dediĉita al la difino pri la nova termino. Ĝis tiam, en la senpartieca organizo, la S-a tendenco tie renkontis kontraŭ­staron. Sed en 1929 okazis krizo en SAT kaj la S. fariĝis en la manoj de la opoziciuloj ilia ĉiama argumento por ataki ties gvidantojn. Tiuj opozi­ciuloj asertis, ke la S. estas porimperiisma kaj sekve „kontraŭrevoluci­eca“. Tiu subita, neatendita atako havis kiel rezulton, ke Lanti en 1931 aperigis anonime 3000-ekzemplere broŝuron: „Manifesto de la Sennaci­istoj“, kiu poste estas tradukita en kelkajn lingvojn kaj jam aperis en 2000 e-roj en franca lingvo. En tiu Manifesto troviĝas jeno, kiu iel povas pravigi la riproĉon de la pure marks­istaj internaciistoj: „Kio karakterizas la S-n, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l' homo. Ili sen­dube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la „fata­laj leĝoj“ de la historio estas nur relativaj.“ La plia sekva cito plipreciz­igas komprenon pri la nova ismo: „La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca; kontraŭ naciaj lingvoj kaj kulturoj, naciaj kutimoj kaj tradicioj. Por ili E estas ilia ĉefa lingvo kaj la naciajn ili konsideras nur kiel hel­pajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo kaj agnoskas kiel necesan kaj profitdonan al la ekspluatata klaso nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn, la naciecojn kaj ĉian eks­pluaton.“ (Sama verko.) Tial ke la hereza doktrino trovis kontraŭstaron en SAT, la sennaciistoj grupiĝis en „Frakcio“ ekster la de ili tamen fer­vore subtenata organizo kaj eldonas pli-malpli regule la „Sennaciistan Bultenon“. Laŭ SAT-fontoj.

        Sennaciulo. Klasbatala gazeto, fon­dita en 1924. (v. p: 182; v. Laborista movado.)

        Senŝtatanoj. (Anarkiistoj.) En 1924 kelkaj anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opi­niis, ke SAT estis tute sub influo de la Komunista Internacio kaj ne pre­zentis al ili sufiĉe da eblo por propa­gandi siajn ideojn, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de E-istaj Senŝtatanoj (TLES). Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fond­iĝis TLES-grupoj, i. a. en Amster­dam, Berlin, Lyon, Mannheim, Paris, Stockholm. En 1925 TLES eldonis monatan gazeton „Libera Laboristo“, kiu aperis malregule kaj mortis en 1931. TLES ne akiris multan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe granda por bone viv­igi propran organizon.

        Laŭ G. P. de BRUIN.

        Sentabaka kulturo. La tiucela mov­ado pro sanecaj, sociaj, ekonomiaj, k. a. motivoj propagandas kaj prog­resigas tabakabstinencon, precipe inter junularo kaj protektas la nefuman­tojn. Al ĝi utilas E por int. kunlaboro kaj informservo. „E-ista tabakkontraŭ­ula asocio“, de 1929 nomita „Verda Kruco, laborkomunumo por S. K.“ estas fondita dum la UK en Wien, 1924, laŭ instigo de d-ro A. Hloucha, Wien kaj W. Mudrak, elektita afer­gvidanto. Kunhelpis ĉefe: M. T. Gue­ritte, s-ino E. L. Osmond, prof. F. Grimm, E. Koblische, B. Gluchowski, R. Horner (mortis en 1927), O. Büne­mann, d-ro I. Joó, E. Urbach, A. Neupert („La Junularo“), „Libero“. La Verda Kruco havas geinteresulojn en proks. 20 landoj la adreso: Wien, I., Judenplatz 8. Dum la V-a kaj VI-a Int. Kongresoj kontraŭ Ta­bako en Praha, 1927, kaj Paris, 1929, estas aranĝitaj referatoj en kaj per E. La ĝenerala faka movado gajnis anojn alie ne atingitajn kaj taŭgan materia­lon por la nacilingva fakgazetaro. Literaturo: „Verkfolioj por S. K.“, „La tabako kaj la juna idaro“ (de Grimm), ambaŭ elĉerpitaj.

        W. MUDRAK.

        Sentis (santi) Henri, franco, d-ro de sciencoj (1897), prof. licea de fiziko. Nask. 12 dec. 1850 en Paris, mortis 15 dec. 1933 en Grenoble. E-isto de 1898; gvidis kursojn, faris prop. bro­ŝurojn, kreis la E-grupon en Gr. kaj kunlaboris en E-al gazetoj. Verkis: „Urso“, novelo, 1906; „Blua Kardo“, 1923 ktp; kun reformemaj tendencoj. Li batalis por „racia evoluo de E“, ĝis sia morto li eldonis revueton „E-a Evoluo“, kies celo estis enkonduki kelkajn ŝanĝojn en la lingvon.

        Seppik Henrik (Allari), estono, E-­instruisto. Nask. 9 febr. 1905 en Parnu. Okupoj pri turismo. E-iĝis 1920. Multaj kursoj en Tartu, Tallinn, Pärnu kaj Petseri 1924-28. Dum pluraj jaroj estrarano de E-societoj. Lek­toro de E en la popola universitato en Pärnu, 1924 kaj en Tartu, 1928. Cseh-metoda instr. kaj prop-isto en Svedlando, 1929-31, en Norvegujo, 1932. Fond. kaj prez. de la estona E Turista Komisiono. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Sep Rakontoj. Originale verkitaj de Ivan Malfeliĉulo. 1906, 74 p., dua eld. 1908, 96 p. „En plena kon­fido ni rekomendas ĝin pro la bonegaj studadoj enhavataj pri la rusa vivado.“ (British E-ista 1906, p: 17.)

        Sepulveda Cuadra Luis Enrique, (ps.: Luensecua; Luiso Vidinte), ĉili­ano instruisto de blinduloj kaj tra­dukisto de la lingvoj franca, angla, itala kaj portugala al la hispana. Nask. 9 okt. 1873 en Valparaiso. Fon­dis la unuan societon de E, red. la unuan prop. gazeton en Ĉilio. Prez. de la unua landa kongreso de E, San­tiago, 1910. Fondis en 1932 junularan ES. Verkis kelkajn prop. broŝurojn, tradukis la literaturaĵon „Por Koler­iĝi“ (23 p., 1910, Meksiko). Kun­laboris por multaj E-gazetoj.

        Seriŝev Inocento, siberiano, ruso; grek-ortodoksa pastro, pedagogo, „E-­isto“. Nask. 15 aŭg. 1883 en Kudara. De 1906 ĝis 1917 laboris kiel pastro en Siberio, okupis sin multe pri po­poleduko. Dum cara reĝimo sidis en la malliberejo pro politika akuzo kaj Sovetion li forlasis „pro ruĝa despot­ismo kaj arbitro“. Tri jarojn loĝis en Japanujo, esploris la japanan eduk­sistemon, por kio piede vojaĝis 200 mejlojn. Nun loĝas en Sidney. E-isto de 1410. Unu el pioniroj de E en Siberio. En 1910 faris kune kun sia fratino (Varvava S.) rondvojaĝon tra 13 landoj de Eŭropo per E. Ĉiam, ĉie kaj ĉiel li propagandis E-n multaj paroladoj, artikoloj, prop. broŝuroj kaj kursoj. Ĉiuj familianoj estas E-­istoj. Kunlaboris al „Int. Socia Revuo“ kaj aliaj E-gazetoj. Aperigis 250-paĝan verkon pri „Siberio“ (originalaj kaj tradukitaj verkaĵoj), 1914, kaj du cent­paĝajn volumojn de revuo „Oriento“, Ĥarbin, 1925. Ampleksaj originalaj kaj trad. verkoj en manuskripto.

        Seriŝeva Varvara N., sovetianino, rusino, fratino de la antaŭa, instr. Aŭtoro de rimarkinda porinfana E­-lernilo „Verda Steleto“, 1926.

        Servokapabla! Marcus Tybout. Du noveloj de Eekhoud, el la franca trad. Bergiers. 1927, 70 p. „Amo al la suferantoj kaj mizeruloj. La tradukanto havas fluan stilon. Li tro-, eĉ misuzas afiksojn.“ (R. Göndör, „L M.“, 1931, p: 70.)

        Ses Noveloj de Poe, el la angla trad. A. F. Milward, 1924, 80 p. Prenitaj el „Rakontoj de mistero kaj imago“.

        Setälä (setele) Vilho Suonio (ps: kelkfoje Vilho Suonio), finno, redak­toro kaj fotografisto. Nask. 4 apr. 1892 en Helsinki; gepatroj: prof. d-ro E. N Setälä ŝtatkonsilanto kaj verkist­ino Helmi Krohn. Filozofia magistro, 1922, fakoj: fiziko, kemio, matema­tiko. Eniris en la servon de eldona akcia societo Otava, 1922, kaj red. i. a. praktikan enciklopedion de hejma tekniko kaj arto, verkis manlibron de fotoartisto. E-istiĝis en 1907, aktive aliĝis al la movado en 1911. Multaj kursoj kaj paroladoj. Sekr. de EAF 1918-22, del. de UEA de 1912, nun la komitatano. Membro de la Akademio. Dir. de EIF de ĝia fondo, 1920. Ĝenerala sekr. de la XIV-a UK. Depost 1917 ĉefa gvidanto de la mov­ado en F. Verkoj: „E-a legolibro“, 1917, aperis 4 eldonoj en 18.800 e-roj; „Klariga Vortaro por Finnoj“, 1917; „Lernogvidanto de E“, 1919; „E-F Vortaro“, 1919; „Plena Vortaro F-E“, 1923; „E-kurso finna“, 1925 (aperis ankaŭ en sveda kaj estona lingvoj). La eldonnombro de liaj finnaj lerniloj entute estas 56.200 e-roj. Tradukis novelon de Linnankoski, 1919.

        SEU: Sovetrespublikara E-ista Unio. v. Ruslando.

        Sevak Gurgen (familia nomo: Gri­gorjan), sovetiano, armeno, lingvisto. Nask. 15 apr. 1904 en Tiflis, Kaŭka­zo. En la Univ. de Erivan li gvidas la katedrojn de armena lingvo kaj metodologio de lingvoscienco; docento. E-isto de 1921. Multaj prelegoj, kur­soj, artikoloj en Tiflis ĝis 1924, poste en Erivan. Organizo de Armenuja E-ista Unio, 1925 kaj ĝia prez. sekr. de Armenuja komitato de SEU. Memb­ro de LK kaj de Lingva Komisiono de SEU. Verkis lernolibron por ar­menoj, 1930, tradukis por HDE kaj SR. Romanoj, dramoj, versoj en ma­nuskripto.

        Sevenhuijsen (sevenhojsen) Jan Wil­lem, nederlandano, lernejestro. Nask. 3 sept. 1858 en Bronwershaven, mor­tis 10 febr. 1923. Prop-isto en instr. rondoj. Prez. de TAGE kaj la Vege­tara Ligo E-ista, estrarano de loka grupo. Reprezentis la ministron de instruado en la 12-a kaj 13-a UK. Aŭtoro de lernolibro por infanoj kaj de bildkartoj klarigantaj la grama­tikon.

        Severn Walter, anglo, instruisto. Nask. 26 apr. 1883 en Worcester. Dum multaj jaroj laika predikanto en la anglikana eklezio. Predikis ĉe tri BE Kongresoj. Oficiale instruas E-n en ŝtata lernejo. La reĝa inspektoro raportis en 1921 por celoj de la Ligo de la Nacioj pri lia lernejo: „La infa­noj en Worcester korespondas kun 27 landoj. . . La instruistoj diras, ke la infanoj parolas pli bone, skribas pli bonajn verkaĵojn kaj pli kapablas sekvi la komplikan analizon de la angla gramatiko. La inspektoroj, kiuj vizitis la. . . lernejojn, konfirmas tiun konstaton.“ Verkis multajn artikolojn kaj poemojn.

        SFPE: Societo Franca por la Pro­pagando de E. v. Francujo.

        Sharpe (ŝarp) Richard (ps. RoŜo), anglo, komercisto. Nask. 31 dec. 18 4 en Paris, mortis 1 aŭg. 1923 en Cog­geshall. Lerta lingvisto, kosmopolito vojaĝinta en 14 landoj. E-istiĝis en Buenos Aires, 1906. En 1913 eldonis: „Travivaĵoj de Ro Ŝo“. Li estis „ĝis­oste“ fidela al Z-a E. Liaj lingvaj konsiloj estas aprobitaj de Z kaj flanke de la „Lingvaj Respondoj“ meritas studon ne nur de aliaj „ĝisostuloj“, sed ankaŭ de ĉiu, kiu celas bonan stilon. M. C. B.

        Shaw (ŝo) Francis William, anglo, inĝ. Nask. 19 apr. 1873 en Manches­ter. E-istiĝis 1909. Iama sekr. de Coventry ES.

        Siba (ŝiba) Teikiti, japano, verk­isto, deputito. Nask. 17 aŭg. 1869 en Hukui. Kunfondinto de JEA, 1906. - (Kuw.)

        Siedl (sidl) Ludwig, aŭstro-germ­ano, kalkulkonsilisto de la komun­umo Wien en pensio. Nask. 23 nov. 1879 en Voitschlag, mortis en majo 1934. E-isto de 1914. Dum la milito prop-is E-n tiel en la tranĉeo, kiel malantaŭ la batalkampo. Postmilite kelkan tempon estrarano de AKLE. Nun vicprez. de Katolika UE en Wien. Gvidis multajn kursojn por junuloj, tramistoj, policistoj, instruis­toj, virinoj k. a. Kurso en la Viena ĵurnalo „Volks-Zeitung“, kiu en E­-angulo publikigis E-aĵojn de li kaj de lia edzino (Christine); artikoloj de ili ankaŭ en „Aŭstria E-isto“, ktp.

        Sievers“ (sivers) Hans, germano, eksministro, eksparlamentano, sociat­demokrata. Nask. 25 febr. 1893 en Hamburg, nun loĝas en Kobenhavn. E-isto de 1909.

        Sifo, ĉino, verkisto, la unua anarki­isto en Ĉinujo. Nask. 1884 en Canton, mortis pro malriĉeco, neflegita dum la malsano 27 marto 1915 en Shang-­hai. Partoprenis de sia junaĝo politi­kan revolucion por renversi la Manchu-dinastion. Bombatencis Manchu admiralon en Canton, 1907; malsukcesis; perdis sian maldekstran brakon; en malliberejo dum 3 jaroj. Multe verkis. Helpis sukcesigi la revolucion; rezignis altan ŝtatoficon; sin turnis por socia revolucio. Adepto de la doktrinoj de Tolstoj kaj Kropotkin. Fondis „Konsciencan Grupon“ kun vivreformaj principoj. (vegetara, sen­servista, senedzeca ktp). E-isto de 1912. Kunfondinto de E A en Shang­hai. En 1913 eldonis ĉiusemajnan ĉi­nan E-gazeton „La Voĉo de la Popo­lo“. Fariĝis mem red., kompostisto kaj presisto kaj predikis anarkiistan komunismon.

        Sigelmarkoj. Por fermi la leterojn oni uzas la glumarkojn aŭ sigelmar­kojn. La kolektado de glumarkoj estas agrabla pasio, ĉar inter ili ek­zistas veraj perloj de la malgranda grafiko. Plej ofte la glumarkoj aper­as en diversaj koloroj kaj sur divers­koloraj paperoj, kun dentumita aŭ tranĉita rando. La glumarkojn la ko­lektantoj surgluas kiel la poŝtmark­ojn en albumojn aŭ sur egalajn pa­perfoliojn (kartonojn), ĉar tie ili pli efikas. Inter la glumarkoj oni distin­gas 2 ĉefgrupojn: a) glumarkoj kun dato; b) glumarkoj sen dato. La unua grupo estas pli valora kaj havas pli multajn kolektantojn ol la dua. ­La glumarkojn kun dato oni ku­timas aranĝi laŭ datoj kaj urboj. Ekz.: 1906 Genève, Paris, Reichen­berg, Wien; 1907 Antwerpen, Berlin, Budapest, ktp. Oni povas aranĝi ilin ankaŭ laŭ grupoj (int. kongresoj, naciaj kongresoj en aboca vico, foiroj, fakaj kunvenoj, ktp.), sed la laŭjara divido estas pli bona, ĉar tiel la serĉita glumarko estas pli facile tro­vebla. La unua glumarko kun dato aperis en 1906 por la 2-a UK. Ĉe kelkaj kongresoj la eldonita nombro de la diversaj glumarkoj estas gran­dega. Ekz. 1917 Girona 156, 1920 Barcelona 209. La nombro de la glumarkoj kun datoj ĝis nun atingis 1700: La glumarkon sen dato oni povas dividi jene: 1. propagand­aj; a) naciaj laŭ aboca vico, b) mult­lingvaj, c) E-lingvaj; 2. glumarkoj de firmoj, librovendejoj; 3. de gazet­oj; 4. de libroj; 5. de urboj; 6. de komercaĵoj; 7. de societoj, grupoj; 8. de personoj; 9. de Z; 10. helpmonoj; 11. la ceteraj simplaj glumarkoj, kiujn oni denove povas dividi laŭ formato jene: a) kvinpintaj; b) rondaj; c) elipsoformaj; d) triangulaj; e) kvarangulaj; f) kvinangulaj; g) sesangu­laj; h) brikformaj: I. vertikalaj kaj II. horizontalaj. La nombro de glu­markoj sen dato estas pli ol 2000: En „Germana E-isto“, 1912 aŭg: dec., „Normanda Stelo“, 1913-14, kaj en „E Kolektanta“ aperis parteto de katalogo pri glumarkoj. D-ro Mobusz akiris tie multan meriton. En „Tutmonda Kolektanto“, 1931 n-­ro 6. aperis listo de glumarko kun dato, kaj katalogo pri tiuj glumarkoj de d-ro Jozefo Takács estas jam prespreta.

J. TAKÁCS.

        Silbernik Aleksandro, hebreo, bo­patro de Z. Mortis 27 marto 1906 en Varsovio. Ne estante riĉa homo (en Kowno-Kaunas li havis sapfabrik­eton, en kiu li persone laboris ĝis la 74-a jaro kaj ŝarĝita de granda familio: 9 gefiloj) li ebligis al Z eldoni la unuajn broŝurojn pri E. Ankoraŭ dum 15 jaroj monhelpis sian bofilon. Malgraŭ la maljuna aĝo li tute ellern­is E-n.

        Silbernik Joseph, usonano, bofrato de Z. Mortis 30 aŭg. 1925. Longan tempon estis ĉefdelegito de UEA en New York.

        Silva Etelvina, portugalino. Nask. 2 jun. 1855 en Lisboa. Parolas ses lingvojn. Laboris multe en Lisboa ES, al ŝi oni dankas la sukceson de E-festo en La Nacia Teatro (1918), kiun ĉeestis la respublika prez.

        Silva Venancio, brazilano, d-ro, ku­racisto. Hon. vicprez. de BLE. Bona oratoro. Tradukis al E „Parizino“ kaj „Manfredo“ de Byron.

        Silvestriev Ilia, bulgaro, subkolone­lo de la armea rezervo. Nask. 25 marto 1883 en Plovdiv, loĝas en Sumen. Propagandis senlace, gvid­is multajn kursojn, aplikis unua la rektan instrumetodon en E kursoj en B. Estis prez. de BEA en 1908-10 kaj en 1928-30.

        Simeonov Dimitr, bulgaro, oficisto. ­Nask. 7 aŭg 1898 en Gradec, loĝas en Sofia. Kiel sekr. de la enlanda organizaĵo de 1921 ĝis 1924 plifortigis ĝin finance kaj helpis multe por la vasta diskresko de la movado. Ka­pabla organizanto, sindona aganto. Agis aparte por E en vegetaranaj rondoj.

        Simon Otto, aŭstro-germano, prof. por matematiko kaj fiziko ĝis 1907 en Ung. Hradisch, poste en la Nova Komerca Akademio en Wien; nun pens. E-isto de 1902 post legado de franca revuo de Ch. Meray. Faris pioniran laboron en Aŭstrujo; mult­aj kursoj, artikoloj kaj paroladoj. Estis ĉiama membro de Germana EA (ekde la fondiĝo en 1904); pro „samdirektiĝo“ Hitler-a li eksiĝis en 1933. Fondinto de la Ligo de Ger­manlingvaj EG en Aŭ., 1908. Post la milito gvidanto de la laborista E­-movado, estis prez. de ALLE, 1924-33. Ano de la ŝtata ekzamena ko­mitato de 1925. LK ekde 1905. Kunlaboris je L. I., „La Revuo“, „Marto“, „Tra la Mondo“, „Danubio“, „Ger­mana E-isto“, „Informaj Raportoj“, „La Socialisto“ (kies eldonanto li estis). Aŭtoro de prop. broŝuro, 1911, Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Simonyi (ŝimonji) Zsigmond, hun­garo, d-ro, univ. prof. lingvista. Nask. 1853 en Veszprém, mortis 22 nov. 1919 en Budapest. Vicprez. de Prop. Komitato por L. I. (1918-19). Klo­podis enkonduki E-n en la Universi­taton. (I. „H. E-isto“, dec. 1919.)

        Simose (ŝi-) Kentarô (-roo), japa­no, kuracisto, ĉefo de J-a armeo. Mort­is. En 1890 lernis Volapükon kaj en 1892 E-n. Dua J-a E-isto. - (Kuw.)

        Sinclair Upton-romano: Jimmie Higgins. El la angla trad. K. Fröding. 1931, 372 p. „Longa, klasbatala romano, kies komenco iom tedas pro tro seka politikaĵo, sed kies ĉiu ĉap­itro pli kaj pli absorbas. . . Temas pri la poioma kontraŭvola evoluo de malpatriota usona laboristo al fervora frontsoldato, kiu tamen ene ĉiam re­tenas siajn idealojn. Ĝi donas instru­an bildon pri la tiamaj konfliktoj en Usono inter militistoj kaj pacifistoj.“ (The British E-ist, sept. 1934.)

        Sinha Lakŝmiswar, hindo, instru­isto de ped. manlaboroj en Santi­niketan, Bengalio. Nask. 6 jun. 1905 en Rarisal, Orient-Norda Hindujo. Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm fariĝis E-isto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de E. Malmgren en sept. 1929 komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10000 kilo­metrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30000 homoj, dufoje ankaŭ en radio. (L. detalojn en Jubilea Mat­rikulo“ de SEF) En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo. (Detaloj en HDE.) Poste dum du monatoj prelegvojaĝo en Polujo. 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉ. 8000 p. En aŭg. 1931 devis reve­turi en Hindujon, kie laboris por E pere de artikoloj, fariĝis ĉefdel. de UEA. En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. Verkoj: „Sivaĝi,“ ori­ginala historia drameto, 1928 „Bengal­aj fabeloj“ 1930; kaj broŝuro pri in­terhoma interkompreno, 1931.

        Sinjoro Laŭdata. Kompilis Niŝimura. 1932, 200 p. Dediĉaĵoj apudpaĝe kun japanlingva traduko, okaze de la liberiĝo de O. Deguĉi (v.) kaj je la festo de lia atingita 60-a vivjaro, ver­kitaj de diverslandaj E-istoj.

        Sinjoro Tadeo aŭ lasta armita po­sedopreno en Litvo, pola epopeo. Verkis A. Mickiewicz en 1824, trad. al E Grabowski. 1918, VIII. kaj 304 p. Majstra priskribo de la pola nobel­aro. „Elektinte unu el la plej karak­terizaj pecoj de la pola literaturo, li liveras al ni mirindan ĉefverkon. Tra­duki ĉi tiun dekmilversan poemon es­tis titana laboro. G. povis liveri fidelan tradukon de l' originalo, ĝin sek­vante preskaŭ laŭverse.“ (N. K., „L. I.“, 1914-20, p: 341.)

        Sinjoro Vento kaj Sinjorino Pluvo. De Musset, el la franca trad. Champion. 1907, 123 p., kun ilustraĵoj. „Ĉarma rakonto. Facila stilo.“ (L. I. 1907, p: 284.)

        Sinmura Iduru, japano, prof. de lingvoscienco ĉe Imperia Univ. de Kyoto. Lia grava studo pri etimolo­gio de japanaj vortoj. Membro de J Imp. Akademio. Ĉeestis la 4-an UK en Dresden. Prezidis la 13-an JE Kongreson.

        Sinpak Au, ĉino, licenciato de filo­zofio, prof. Nask. 1892 en Canton. Studis en Lyon, Francujo, 1922, reven­is en Canton, 1925. Ekpropagandis en Canton kaj Fatshan, 1914, en Peking, 1917. Delegito de Int. Edukista Konferenco, Genève, 1922. Prof. de E en Ku-ang Tung Universitato, 1925. Revivigas la movadon en Canton  kun Wu, Hsu kaj Kenn. Dir. de EI, 1928. Fondis gazeton „Kantona E-isto“, gvidis radian kurson, rondiran kurson ktp. Verkis lernolibron. L.K.

        Sintakso. Artikolojn rilatantajn al S. oni trovas sub la sekvantaj titoloj: Artikolo, Akuzativo kun infinitivo, Da, Duobla Akuzativo, Kazo post kiel, Kondicionalo, Pasivaj participoj, Sintaksaj Elementoj, Subjunktivo, Verboj transitivaj kaj netransitivaj, Verbotempoj en dependaj propozicioj, Verbotempoj kompleksaj, Vortordo.

        Sintaksaj elementoj. La terminologio de la SE ne estas unuece fiksita. La suba klasifiko estas provo de unuecigo.

        Konsiderante la vortojn laŭ ilia speco, oni nomas ilin parolelementoj (substantivo, pronomo, adjektivo, verbo, adverbo, numeralo, artikolo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio).

        Konsiderante la vortojn laŭ ilia funkcio en la frazo, oni nomas ilin frazelementoj. Oni distingas la sekvantajn frazelementojn:

        1. Subjekto: tio, pri kio oni asertas plenumon de ago aŭ havon de stato (voli estas preskaŭ povi; la hundo bojas; sia estas pli kara ol najbara; du estas duono de kvar; kiu venis?

        2. Predikato: vorto esprimanta agon aŭ staton asertatan pri la subjekto. Ĝi povas esti

        a) predikato memstara (la arboj floras),

        b) kopulo, kiu bezonas kompletigon (la kampo estas verda; li iĝis soldato).

        3. Objekto: vorto esprimanta ion, al kio la ago rekte direktiĝas (mi vidis homon).

        4. Adjektivo: vorto esprimanta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ĝi povas esti

        a) adverba (ŝi bone fartas),

        b) akuzativa (iri Parizon)

        c) prepozicia, t. e. enkondukita de prepozicio (li batas per martelo).

        RIM. Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de ob­jekto jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas nomi nerekta objekto.

        La supraj funkcioj (1. 3. 4.) ri­latas al la predikato. Al ĉiu el ili pov­as rilati frazelementoj, kiujn oni pov­as nomi karakteriziloj.

        Tiaj karakteriziloj estas.

        5. Epiteto - adjektivo, prono­mo, numeralo karakterizanta substantivon (bela vetero; du homojn; nenia sciigo).

        6. Apozicio: substantivo karak­terizanta substantivon: reĝo Henri­ko - Napoleono, franca imperies­tro.

        7. Suplemento: ĉia alia ka­rakterizilo rilatanta al ia frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi stubstantivo (la domo de la patro), adjektivo (plena de homoj), adverbo (malproksime de la domo), nepredikata verbo (mor­ti por la patrujo). Laŭ la formo ili povas esti:

        a) akuzativaj (longa tri metr­ojn),

        b) prepozitivaj (amo al la pat­rino)

        c) adverbaj (eksterordinare bela),

        d) infinitivaj (kutimo fumi).

        8. Predikativoj: vortoj ka­rakterizantaj frazelementon helpe de predikato (aŭ kopulo). Ili povas ka­rakterizi la subjekton (ŝi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predika­tivo, kiu karakterizas samtempe la subjekton kaj la agon (ŝi dancas nuda). Predikativo estas komuna nomo de vortoj predikataj, ki­uj povas esti:

        a) predikata substantivo (li iĝis prezidanto),

        b) predikata adjektivo (la kampo estas verda). La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta, (estas var­me).

        c) predikata infinitivo: (voli estas povi),

        d) predikata prepozitivo (li estas de meza kresko).

        (Atributo ŝajnas termino evitinda, ĉar en diversaj lingvoj oni ĝin kom­prenas jen epiteto, jen predikativo.)

        Komplemento estas ĉia funk­cio, escepte de la subjekto kaj pre­dikato. La objekton oni povas nomi ankaŭ komplemento rekta, la adjektojn komplementoj cir­konstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) es­tas komplementoj akcesoraj.

        KALOCSAY.

        Sirio, Azio. Laŭ UEA-1928 la unua pioniro estis Gabriel Haddad en 1909. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E­istoj troviĝis en 2 lokoj. Laŭ la ICK-­raporto „precipe elstara estas ankaŭ en 1929 la laboro en S. sub la gvid­ado de Zeine-nour-udin en la Ameri­ka Universitato en Beirut. Tri novaj kursoj okazis tie.“ „La grupo de la Amerika Univ. de Beirut daŭrigas sian laboron.“ (1932.) (Ŝajnas, ke sub liaj influoj, la samideanoj en Beirut perdis sian intereson.“ UEA-del. en 1933 en Damas.

        Sivaĝi. Historia drameto. Originale de Sinha, 1929, p. 68. „Ĝi estas iom stranga por nia okcidenta teatra­ĵa koncepto kaj rakontas lukton inter du hindaj maharaĝoj, kvazaŭ bona kaj malbona spiritoj.“ (G. S., ,E', 1930, p :7.)

        Sjögren (ŝögren) Carl Wictor, sve­do, asekura oficisto, urba konsilanto en Sundsvall. Nask. 12 jan 1879 en Karlstad. E-isto de 1904. Del. de UEA de 1910 ĝis 1929. Kunfondinto de Amika Rondo en S., 1927. Prel­egoj, artikoloj, kursoj. Organizis kursojn de eksterlandaj E-istoj.

        Skanderbeg, heroo de Albanujo. Kompilis Cuk Simoni, 1929, 144 p. Historia verko pri la „savinto“ de la albanoj kontraŭ la turka invado en 15-a jarcento. La unua E-lingva verko aperinta en Albanujo.

        Skeel-Giorlin Frederik, dano, lin­gvisto, tradukisto, interpretisto, in­struisto. Nask. 11 feb. l876 en Ko­penhago (?), mortis 14 okt. 1910, ak­cidente dronis en la rivero Meuse en Belgujo. E-isto de 1893 (?). La unua vera E pioniro en Danujo. Fondis en 1906 „Societo de Danaj E-istoj“, en l908 kune kun Schröder kaj Bendix „Konversacia E-ista Klu­bo“ en 1908. Centra Dana E-ista Li­go (ankaŭ kune kun Schröder). En 1907 la gazeto „Politiken“ alvokis lin al Kopenhago por gvidi kursojn por 400 lernantoj. Kunred. de „Hel­pa Lingvo“ de la apero ĝis 1907, ki­am ĝi aperis sub nomo „Dana E­-isto“, ĝia ĉefred., 1907-09. En apr. 1910 vojaĝis Parizon alvokita de Sébert, sendita de Centra Oficejo al Bruxelles por gvidi la E propagandon en la mond-ekspozicio tie, laboris en la „Bibliographe Internationale“ kaj fariĝis red. de la bulteno de la kon­gresoj okazontaj dum la ekspozicio. Verkis E-D Vortaron, 1904, lernolib­ron, 1906. Tradukis verkon de Couturat (Pour la langue int.), frazlib­ron de Carlsberg, fabelojn de Ander­sen ktp.

        Skizo pri Filozofio de la Homa Digno. De P. Gilles, trad. E. Lan­ti, 1934, 148 p. „La aŭtoro, kun granda kaj foje ne tute filozofia fer­voro, unue atakas kaj reĵetas la fata­lismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo. . . Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skiz­as la proprajn teoriojn pri la libera socio de estonteco, sen mono kaj sen ŝtato. La stilo estas malfacila.“ (I. Farrand, „The B. E-ist“ aŭg. 1934.)

        Skizoj pri Teorio de Esperanto. Verkis E. Drezen. Libro dulingva (E kaj rusa). Ekrelo 1931, 84 p. „La libro prezentas al ni skize ĉiujn lin­gvajn demandojn de E, ĝi traktas el ĝenerala vidpunkto gramatikon, fo­netikon, morfologion, sintakson, se­mantikon, etimologion, parolas pri la evoluo kaj ŝanĝo de lingvoformoj, konsideras la diversajn vojojn de la lingvoprogreso. Ĝi enhavas multajn interesajn kaj aprobindajn opiniojn pri ĉi tiuj punktoj.“ (Kopar, „L. M.“, 1932 p: 111.)

        Sklenèka Otto, ĉeĥo, bankoficisto en Hradec Králové. Nask. 2 nov. 1891 en Zbraslav n. Vl. E-isto de 1908. Ĉef. del. de UEA por Ĉ. depost 1923. Estas lia merito, ke laŭpropor­cie UEA-anoj en Ĉ superas ĉiujn landojn. Daŭre estis komitatano de ĈAE de 1930 ĝia kas. Sukcesega interna organizanto.

        Sklenèková Božena, ĉeĥino, edzino de O. S. Nask. 18 apr. 1897 en  Ĉibuz. E-isto de 1919. Kunlaboris en Teritoria Oficejo de UEA (librotenado, administrado de membroj de  UEA, ĈAE).

        Skog (skug) Fredrik (ps. Arbaro), svedo, komercisto. Nask. 6 febr. 1891 en Falun. E-isto de 1906. Sekr. de SEF, 1909-12, 1917-22 kaj Eldona Societo E, 1918-19, estrarano de diversaj E-kluboj. Gvidis kursojn i. a. radio-kursojn 1926-28 el Falun).

        Skolta movado. La skoltismon fondis lordo Robert Baden Powell, angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi  la varmegajn, aventuremajn junuloj, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn - de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio - kiel fratojn. Kiel int. movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.

        E radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, A. W. Thomson (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la int. amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan E-istan Ligon (SEL). Li fariĝis prez., lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekr. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝen. sekr., kiu kun la kasisto D. H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per E, 2 disvastigi E-n inter la skoltaro, 3. krei skoltan E literaturon, 4. eldoni int. skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj E movadoj, inter diversnaciaj junuloj.

        La Ligo aranĝis por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de E int. E tendarojn, 1922: Nederlando, 1923: Belgujo, 1924: Danujo; 1925: Hispanujo, 1926: Ĉeĥoslovakujo (tie radioparolado pri la E skoltismo en Praha), 1927: Hispanujo, 1928: Belgujo, 1929: ĉe la ĵamboreo en Anglujo, 1930: Nederlando, 1931: Hungarujo (oficiale invitita de Hungara Skolta Asocio, kiu kune kun la Belga S. L. unue rekonis oficiale SEL; poste sekvis la Latva S. A kaj la Slovaka

S. Centro Katolika.) En ĵamboreo 1929 (Birkenhead) ĉeestis preskaŭ cent skoltoj E-istaj el 18 landoj, eĉ hinda kaj japana. Samjare SEL starigis kapitalon (stato en 1934: 73 anglaj pundoj). De 1929 ageme kunlaboris kiel hungara reprezentanto P. Balkanyi.

        La ĵamboreo en 1933 (1-15 aŭg.) en Godollo, apud Budapest, alportis seriozan progreson. Unuafoje E oficiale aperis en programo de ĵamboreo, en la poŝlibroj, en la ĉiutaga skoltgazeto, sur kelkaj planoj estis menciita la E kunvenejo, (hungara trupo n-ro 199), donita de la estraro. La kunvenon de SEL ĉeestis 170 skoltoj, entute partoprenis la tendaron 200 skoltoj el 24 landoj, kiuj sciis E-n, do 1% de la ĉeestantaro, ĉe kelkaj nacioj (ĉeĥoslovaka, franca, norvega, japana, portugala hispana, trinidada) la procento atingis aŭ superis 10%-ojn. E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la biletvendejo, gazetvendejo, banko, poŝto, radio, skoltvendejo; aparta E svarmo de la fremdul-gvidistaj skoltoj gvidis kelkfoje oficiale per E, 20 E-istaj skoltoj deĵoris ĉe la tendara skolta policistaro. Okazis preskaŭ ĉiutage dum radiosalutoj salutfrazoj en aŭ pri E, la 10-an de aŭg. kvinminuta E radioparolado de J. Bergreen, norvega repr. de SEL. Trifoje en la programo de la grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo estis E-kantoj kaj unu „subtendara fajro“ antaŭ 3-4 mil personoj estis tute por E. Ĉe la poŝtoficejo por la

serioj de ĵamboreo-poŝtmarkoj oni ricevis senpage E-lingvan „Memorfolion“ donacitan de UEA kaj L. M. Ĉe kelkaj tendoj, ĉe la ĵamborea banko, kaj ĉe hotelo pendis E flag(et)oj. Unu el la aŭstriaj skoltasocioj prezentis al la monda skoltestraro rekomendon pri uzo de E, sed oni ne diskutis pri ĝi. Al Baden Powell estis transdonitaj salutoj kaj donacoj (desegnaĵo) fare de E skoltoj. Skolt­orkestro ludis la E-himnon dum sup­renigo de la SEL-flago. En la ĵam­borea sonfilmo estas sceneto pri E.

        La 22-an tendaron de SEL invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo, kie ĝi okazis kune kun slovaka tendaro 16-31 jul. 1934. Partoprenis 9 nacioj. La tendaro havis poŝtstampilon kun slovaka kaj E-a tekstoj. Partoprenis 85 skoltoj, inter ili 25 E-istoj. 29 jul. okazis sur la ĉefplaco de la urbo publika oficiala festsaluto je honoro de la E-ista skoltaro, disaŭdigita per megafonoj.

        SEL eldonis en 1920 „Bultenon de SEL“ (aperis 5 trimonataj n-roj), poste la oficialaj sciigoj aperis en „E-ista Junularo“, gazeto de TEAJ, kaj de 1926 en „Skolta Heroldo“, por kies aperigo penadis multe G. Ram­boux. Post ĉeso de ĉi tiu belaspekta revueto de sept. 1931 SEL eldonas kvaronjaran „Skolta Bulteno“-n. Mult­obligitajn bultenojn eldonis la Londona E Skolta Klubo kaj la Buda­pesta SEL-tendaro kaj la E-istaj aranĝantoj ĉe la ĵamboreo 1933. Propa­gandilojn eldonis la Ligo angla, fran­ce, hispane, kaj germane de 1920 preskaŭ ĉiujare. Artikoloj kaj E-rub­rikoj aperas en multaj gazetoj. Glu­markoj: SEL-tendaro 1931, Budapest, Ĵamboreo, 1933 kaj SEL-tendaro, 1934 en B. B. La Hungara Skolta Asocio eldonis fakvortareton en kvin lingvoj, inter ili en E. En radio oni parolis pri SEL krom Praha kaj Bu­dapest, ankaŭ en Kraków, Lisboa, Lyon, Lille, Brno, Breslau, Bratislava, Stuttgart, Nürnberg. En la budapesta skolta parko staras marmora memor­ŝtoneto pri la SEL-tendaro, 1931.

        La Belga Skolta Ligo oficialigis E-­ŝtofinsignon, la Hungara Skolta Aso­cio eldonis inter la rubandetoj, mont­rantaj la lingvoscion, ankaŭ tiun kun vortoj: „Esperanton parolas“. Ambaŭ asocioj havas E-sekcion. La Int. Skolt­oficejo rekonis E-n inter la lingvoj por interpretista ekzameno, kvankam la Int. Komisiono en 1934 decidis ne rekomendi E-n al skoltoj.

        Estraro de SEL: prez. Avoto; sekr. N. Booth, Netherton, Huddersfield. Anglujo; kas. D. H. Davis, 23 East Dulwich Grave, East Dulwich, Lon­don S. E. 22. Reprezentantoj (agentoj) en 23 landoj, memstaraj distrik­toj en Hungarujo, Norvegujo, Polujo kaj Slovakujo. Membrostato: 700. Aparta skoltina sekcio.

BALKÁNYI.

        Noto de M. C. Butler. En Anglujo skoltoj kaj skoltinoj ambaŭ rajtas gajni la interpretistan insignon per scio de E. Baden Powell mem reko­mendis al skoltoj en sia libro „Scouting for Boys“, ke ili lernu E-n, tamen en oficialaj rondoj oni ne montras multe da intereso pri E.

        Skotlando, v. Britujo.

        Skriba kongreso. Estis la lasta provo de Z por unuigi ĉiujn perso­nojn, kiuj sin nomis amikoj de la lingvo int. En majo 1897 li dissendis invitilojn al gazetoj kaj reprezent­antoj de diversaj mondlingvo-siste­moj. Sed la kongreso ne povis efek­tiviĝi. Post tiu ĉi malsukceso Z skri­bis: „Ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn estas vanaj. Ni forlasu por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj iradu de nun trankvile vojon ĉiam rektan antaŭen, memor­ante, ke la vero restas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigos neniun.“ I. ŜIRJAEV.

        Slavík František, ĉeĥoslovako, fab­rika oficisto en Praha. Nask. 11 aŭg. 1900 en Bystrá. Tre aktiva administra funkciulo de ĈAE depost 1928.

        Sletteröd Aagot (nask. Johansen), norvegino, oficistino en Oslo. Nask. 17 jul. 1883. E-isto de 1912. Fondinto de la restarigita Klubo E-ista en Oslo 28 nov. 1916, prez., vicprez., ktp. Sekr. de NEL kelkajn jarojn. Gvidis kursojn.

        Sletteröd Ole Brochmann, norvego, inĝeniero en Oslo. Nask. 23 marto 1877. E-iĝis 30 majo 1907. Ano de la unua E klubo en Oslo. Vicdel. de UEA 1910-18 vicprez. ĉe la unua skandinava E kongreso en Goteborg, 1918. Faris la unuan E kurson inter blinduloj en Oslo, 1910.

        Slovakujo. v. Ĉeĥoslovakujo.

        Smarius, F. C. D., nederlandano, fabrikanto. Nask. 5 okt. 1887 en Til­burg. E-isto de 1911. Daŭra laborado por E. Vizitis plurajn UK-jn.

        Smeták Francisko, ĉeĥo, inĝ., prof. ĉe komerca akademio en Hradec Králové. Nask. 23 sept. 1898 en Ho­lice. E-isto de 1913. Instruas oficiale E-n kiel nedevigan fakon en sia lern­ejo de 1923 seninterrompe.

        Smital Walter, aŭstro-germano, bib­lioteka oficisto, lernis E-n dum la militkaptiteco en Siberio. Estis prez. de E-delegitaro de Wien kaj en sekr. de AED kaj de IEMW. Kunlaboris en la aŭstraj kongresoj en Salzburg, Graz, kaj Wien (1927). Aranĝis E-ekspozicion en prunksalonego de Nacia Biblioteko okaze de solena malfermo de IEMW. En 1925 li gvidis la duan E-kurson en Radio-­Wien kaj poste dum pluaj 7 jaroj estis preleganto tie. Gvidis kursojn ankaŭ en instruista seminario, ktp. Bonega tradukanto de paroladoj. Helpis fondi „Aŭstria E-iston“; mul­taj artikoloj kaj recenzoj.

        Smith Albert Edward, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask. 21 jan. 1864 en Kettering. E-isto laŭ Z A de 1903. De 1911 sekr. de la grupo en K. De 1907 del. de UEA. Sekr. de Mezlanda Fed. ĝis 1918, kaj poste prez. de Sudmezlanda Fed.

        Smulders J. N. J., nederlandano, kuracisto. Pioniro de katolika E-mov­ado. Red. de la „N Katoliko“ kaj de Katolika Espero“. Aŭtoro de diversaj broŝuroj, ankaŭ pri organizo.

        Snejko Dimitrij, sovetiano, blank­ruso, kuracisto. Nask. 24 sept. 1903 en Orŝa. E-isto de 1918, Membro de CK SEU, aktiva E-funkciulo en Blank­rusujo, multe laboris por organizo de kolektiva E-korespondado. E-radio­disaŭdigoj el Minsk k. a. Verkoj: skizoj pri historio de laborista E-movado, anatomia vortaro, lernolihro de E por blankrusoj, vortaroj E-B kaj B-E (ankoraŭ ne eldonitaj). Lastatempe li multe laboris por organizo de medi­cinista sekcio de SEU.

        Socialdemokratio. v. ISE, Laborista movado, Marksismo.

        Socialismo: ĝia ideologio kaj real­igo. - De S. Chazan. 1933, 48 p. „Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la sociatismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala pro­blemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l' altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)

        Societo de Amikoj (Kvakeroj.) „La Religia Societo de Amikoj“ troviĝas plejparte en Amerlko kaj Britujo. Kiel Kristanoj ĝiaj anoj rifuzas partopreni ian ajn militadon. Ili ne ĵuras, ĉar Kristo tion malpermesas. Ili ne parto­prenas eksterajn sakramentojn, kred­ante, ke Kristo ordonis nenion tian. Ĉe siaj religiaj kunvenoj troviĝas neniu pastro, neniu preĝlibro aŭ cere­monio: ĉiu ĉeestanto, viro, aŭ virino, kunvenas en plena egaleco, kaj la sola kunvenestro estas Jesuo Kristo. La elstara diferenco inter la Amikoj kaj aliaj Kristanoj estas (a) ili pli forte akcentas la individuan res­pondecon; (b) la kredo, ke Dio sen­pere parolas al ĉiu homo; (c) la celo reveni al pura Kristanismo de la primitiva eklezio sen postaj aldon­aĵoj. Diversaj libretoj pri la Societo aperis en E: precipe „La Fundamentoj de la Kvakerismo“ (Stephens, trad. Butler). Ekzistas Kvakera E-ista Societo. Sekr. J. T. Harrod, 66 Kineton Road, Olton, Birmingham.

        M. C. BUTLER.

        Societo Sankta Miĥaelo. v. Katolika Movado.

        Söderberg (söderberj) Karl Ludvig, svedo, fil. magistro, instruisto de angla lingvo. Nask. 6 jan. 1903 en Smedjebacken. E-isto de 1929. Far­iĝis E-isto post prelego de H. Sep­pik. Vicsekr. de Univ. E Pacifista Ligo. Estis estrarano de ES de Up­sala, ktp. Artikoloj. Direkciano de SEI de 1934. Prelegisto en E ĉe sveda radio de 1934.

        Sohrmann (zorman) Arthur, ger­mano, popollerneja instruisto. Nask. 31 jul. 1871 en Unkersdorf apud Dres­den. E-istiĝis post la Dresdena UK 1908. Sukcese prop. en instruistaj rondoj. Jam en 1910 li gvidis en sia vilaĝo Weinböhla kursojn por infa­noj. Prez. de G. Asocio de E Instru­istoj, 1919-24.

        Sokrato, kvarakta tragedio de Ch. Richet, el la franca trad. en ritma prozo J. Couteaux, 1914, 101 p. Oni volis prezenti ĝin dum la X-a UK, sur la p.: 5. ni eĉ legas: Estas ludita dum la Deka UK de E (Paris, aŭgusto 1914) de la jenaj geaktoroj.“

        Soler Valls (soler valjs) Fernando, hispano, ĉeftelegrafisto. Nask. 15 marto 1873 en Albaida (Valencio). Gvidis multajn kursojn. Verkis gra­matikojn (ankaŭ por infanoj). Prop. artikoloj. Kunlaboris al „La Suno Hispana“.

        Solls F. X., kanadano, katolika pastro en seminario, en Montreal. Nask. en 1832, mortis 29 majo 1903. Aliĝis al E en 1895 kaj faris pioniran laboron, liaj varbitoj fondis grupon, gazetojn, kies laborojn li aktive parto­prenis.

        Solomon Gladys Gladstone, angl­ino. Aŭtoro de facila legolibroj: „E por Infanoj“ kaj de alilingvaj lerniloj.

        Solovjev (solovjov) Miĥail, ruso, ­juĝisto (de 1900 en Rusujo, de 1926 en Jugoslavujo en Novi Sad). Nask. 26 okt. 1874 en Odessa. Estis prez. de Amatora Fotografa Societo en O. instruis jurajn sciencojn en gimnazioj ktp. E-isto de 1889, sub n-ro 411 laŭ ZA. Prez. de ES en Kiŝinev de 1913. Prez. de ES en Odessa. UEA-del. en K. kaj O., poste en Petrovaradin, Jug. Verkis lernolibron kun du vortaroj. En „La E-isto“ de Trompeter li aperigis anekdotojn, versaĵojn, traduk­aĵojn, ekz. en 1892 „Tri Palmoj“ de Lermontov; tiu ĉi versaĵo kaj la „Plendo“ estis elektitaj de Z por la Fund. Krestomatio. Poste aperis de li versaĵoj originalaj kaj tradukaĵoj de Heine, Majkov, Lermontov, V. Iliĉ, Puŝkin en „La Revuo“, LM, „Bizan­tio“, HDE, „La Suda Stelo“ kaj „Kon­kordo“.

        Solzbacher (solcbaĥer) Wilhelm, germano d-ro de politikaj kaj eko­nomiaj sciencoj, verkisto, ĉefsekr. de MOKA, vivas en Luksemburgo. Nask. 1 febr. 1907 en Honnef a. Rh. Estrar­ano aŭ komitatano de IKA, Inter­nacio de Militkontraŭuloj, kaj aliaj societoj. Tradukisto kaj estro de la tradukservo en multaj int. kongresoj. Paroladoj en 9 lingvoj en 20 eŭropaj landoj kaj en Ameriko. Verkoj divers­lingvaj, i. a. pri Rathenau, 1933. E­-isto de 1921, varbita de MOKA. E­kursoj en Honnef, Bonn regule pag­ita de la urbo), Köln. Depost 1923 estrarano de MOKA, nun ĝia ĉefsekr. kaj red. de „La Juna Batalanto“. Kun­laboris al „Katolika Mondo“. Publikigis centojn da artikoloj kaj raportoj pri E kaj faris multegajn varbparol­adojn. Kunlab: de la Enciktopedio. 

        Someraj Universitatoj okazadas dum ĉiu UK ekde 1925. Iliaj programoj estas pure „humanismaj“ (filozofio pedagogio, folkloro, ktp.). Dum la UK 1924, en plenkunsido estis decidite, ke estonte, por pliriĉigi la programon de la UK-oj, estu organizota t. n. S.U.-oj. La venontan jaron, jam en Ĝenevo en 1926 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la S. U. en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato. La unuan kaj samtempe malferman lekcion havis fi-ino Won Kenn: pri Konfucio. Rektoro de la unua S. U. estis prof. Cart. Post la Edinburga UK 1926 okazis aldona decido: ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj (aŭ almenaŭ ho­moj kun univ. diplomoj). La prelegoj okazadas regule ĉiujare en la sama urbo de la UK. Viziti ilin rajtas ĉiu kongresano senpage. La kongreskarto servas kiel enirbileto.

        E. WIESENFELD.

        Sonfilmo. Ĉefa motivo por utiligo de E: filmo en nacia lingvo estas limigita je la koncerna lingvoteritorio. Ankaŭ kelkaj gravaj film-fakuloj, ekz. Laemmle kaj Chaplin rekonis la valoron de E tiurilate. Tamen oka­zis ĝis nun nur kelkaj provoj. En 1929 okaze de la E-kongreso Nord­amerika (9-14 jul.) la Paramount Filmkompanio farigis parolfilmon; ĝi konsistis el triminuta dialogo kaj sa­luto al la mondo de E (H. Hetzel kaj s-ino C. Chomette). Dum la 22-a UK en Oxford en 1930 la Paramount Kompanio prezentis E-an parolfilm­on. En 1933 okaze de la skolta mondtendaro en Gödöllö por la granda ĵamborea sonfilmo oni faris sceneton, sur kiu diverslingvaj skoltoj parolas frazon en Propra lingvo, poste unu (P. Balkanyi) diras, ke ili ĉiuj komprenas unu la alian en E kaj ili vivukriante faldas la verdstelan flagon de SEL: Dum la UK en Stock­holm 1934 oni prezentis la sonfilmon „Morgaŭ ni komencos la vivon.“ La lilmon oni fabrikis originale en germana lingvo kaj poste oni aldonis E. lingvan parolon, sub la gvidado de Jean Forge. La prezentado havis gra­van sukceson.

        Sonĝo de Somermeza Nokto. Dramo de Shakespeare, el la angla trad. Briggs. 1921, 70 p.

        Sonorilo kaj Kanono. „Poemaro en Prozo.“ Verkis E. Isaac, el la ru­mana trad. T. Morariu, 1930, 60 p. „La mallongaj tekstoj temas ofte pri milito kaj paco. Simpla, sed Perfekta verketo ame kaj zorge prilaborita de l‘ tradukinto.“ (G. S. ,E', 1931, P: )

        Soriano Trinidad, hispano, provinc­deputito en Sevilla. Lasta prez. de MSPE. Fond. de la EG en Sevilla.

        Sös (ŝoŝ) Edmund, hungaro, d-ro, kuracisto de 1891 en Wien. Nask. 25 dec l863 en Sátoraljaujhely (Hung.), mortis 27 jul 1931 en Wien. Ĉ. 1900 li aliĝis el E, al kiu li dediĉis sin tute ĝis la morto. Estis vicprez., poste hon. prez. de Unua E-Unuiĝo, Wien, estrarano de iama AEL, „Nova Tempo“, AED kaj fine vicprez. de AEA. Multajn jarojn ĉefdel. kaj komitatano de UEA. Ano de la loka Kura­tora Komitato de IEMW. Pasia amo de la Paneŭropa ideo kaj gvidanto de tiu movado sur E-kampo. Kunlaboris „German-Aŭstria E-isto“, „Nova Tempo“, „Aŭstria E-isto“, „Medicina Revuo“, HDE kaj ,E'. Verkis (kun Glück) E-lernolibron, 1910, kiu aperis en 7 eldonoj. Trad. „Ŝolandro“ de Bonsels, 1924; „Paneŭropa-Manifesto“ de Coudenhove-Calergi.

        Soubranne (subran) Fr., franco, prof. en Tulle. De l908 seninterrom­pe UEA-del.

        Southcombe (saŭth'km) Herbert William, anglo. Nask. 21 marto 1859 ĉe Stoke-under-Ham, Somerset. E-isto 9622. Ĉeestis la UK en Boulogne. Verkis: „Tutmondaj Fajro-kutimoj“, 1905. Kontribuis al „The E-ist“, 1903-4 kaj aliaj gazetoj.

        Spatharis Johano, greko, d-ro de la teologio, arĥeologio kaj filologio, eksprofesoro de la Odesa Universitato, nun sekr. de la Salonika Universitato. Nask. 1868 en Ankara. Laboris multe por E, gvidas la movadon en Saloniki.

        Spesmilo. (Sm.) Unuo en la int. helpa monsistemo decimala, propon­ita en 1907 de R. de Saussure kaj la antaŭmilite de E-istoj ĉefe de Ĉekbanko E-ista. 1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. l Spesmilo estis egala al duondolaro, unu rublo, 2.50 svisaj frankoj ktp.

        Spierer (ŝpirer) Lászlo (ps. L. Re­reips), hungaro, pentraĵagento. Nask. 7 marto 1906 en Vajszló. E-isto de 1925. Kelkajn jarojn estrarano de HESL-grupo. Tradukanto de hunga­raj noveloj por diversaj E-gazetoj. Aparte eliris 4-a n-ro de „E-lingva Novelbiblioteko“ kaj „For la Vian­don“ de V. Rakosi.

        Spielmann (ŝpilman) Siegfried Edu­ard, sviso, d-ro de politikaj kaj eko­nomiaj sciencoj, revizoro de int. poŝt­mandatoj en pens. Nask. 20 jun. 1870 en Obergosgen. Havas instrudiplo­mon pri la lingvoj franca, itala kaj angla. Kiel demokrato, li ĉiam parto­prenis la land- kaj urbopolitikan agadojn. E-isto de 1910. De 1913 konst­anta prop. kaj gvidado de kursoj, ankaŭ de superaj. Deko da publikaj paroladoj por E en Bern kaj en aliaj svisaj urboj. Estis prez. de ES en Bern, ktp. Eksprez. kaj hon. prez. de ILEPTO, kiu sub lia prezido kaj kun­laborado de la fratoj Filliatre kreskis multe. Li varbis kiel kolektivan memb­ron la Internacion de PTT; ktp. Poŝt­estro de la UK en Bern, 1913; krome li partoprenis 8 UK-jn. Verkis gvid­libreton kaj gvidfoliaron pri Svisujo; ambaŭ ilustritaj kaj oficialaj, 1923 a) 1925. Redaktas depost 1928 ĉiusemaj­nan E-Angulon en svisa PTT- kaj doganfaka personara gazeto. Oftaj prop. artikolo.

        Spiridoviĉ Efim Feofanoviĉ, blank­ruso, sovetiano, multajn jarojn ĵurna­listo (de 1918) kaj instr.-lektoro pri Politika ekonomio kaj ekonomia geo­grafio, de 1931 scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Nask. en 1891 kiel filo de gelaboristoj. Esploristo pri teorio de int. helpa lingvo laŭ marksisma vidpunkto. Aŭtoro de R-E Vortaro, 1926 kaj 1928; grava studo ruslingva „Lingvoscienco kaj lingvo int.,“ 193l, aperinta ankaŭ en japana traduko, kaj multaj artikoloj samtemaj en SEU-gazeto, SR, La No­va Etapo. L K de 1929.

        Spirita juvelaro. Katolika preĝlibro. 1912, 292 p.

        Spite la vivon! Mezgajaj poemoj originalaj kaj parodiaj de Miŝu Be­raru. 1928, 110 p. „Jen nova ĵong­listo de vortoj kaj rimoj, ĉu en originalaj poezioj, ĉu en la parodioj. Ler­ta, sprita artfajraĵo.“ (G. S. ,E', 1928, p: 205)

        Sporta Esperantista Ligo. Fondiĝis en 1922. Prez. estis Yrjö Ojander, Helsinki. En UEA-jarlibro aperis in­formoj ĝis 1927, poste ŝajne tute ĉesis. - (P. B.)

        Sporto. La enpenetro de E en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsi­deras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan E-­istan sportan asocion aŭ ligon, restis sen daŭra sukceso. Kvankam la ofte naciismaj aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas E-n, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe de­post la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E es­tas la preparaj skribaj labo­roj de grandaj int. sportfestoj. Ĉi­rilate E jam plurfoje pruvis sian taŭ­gecon; ekz. dum la int. laborgimnas­tika kunveno en Nürnberg (1929), la dua laborista olimpiado en Wien (1931) kaj la laborista sportfesto en Aussig (Ĉekoslovakujo, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la E-istoj, kiujn ĉiam tre multaj E-istoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj E-istoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis E-n ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de in­ternaciskale aprobita sportteknika vor­taro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj E-istoj okupiĝas pri tio. E bone pros­peras ankaŭ en la turisma bran­ĉo de sporto. Inter la naturami­koj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj E-istaj kaj multaj el ili uzas E-n kiel helplingvon dum siaj ekster­landaj ekskursoj, aliflanke ĉe organi­zo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmani­ero: vegetaranoj, nudistoj, ktp.) kaj E-istoj en Francujo, Germanujo, Ita­lujo, Finnlando, Aŭstrujo, ktp.

        K. NEBENZAHL.

        Sprotte (ŝprotte) Rudolf, germano, mortis. Aŭtoro de AORO, stenografio germana, rusa, hispana, (1908), siste­mo propagandita antaŭmilite. Kun­verkis int. por uzo en la E, angla, franca, E-lernolibron, 1910.

        SSM: Societo Sankta Miĥaelo, v. ­Katolika Movado.

        Stahlberg Hermann, estono, oraĵis­to. Nask. 20 sept. 1865 en Tartu, mortis 21 marto 1932 en Rakvere E-isto ekde 1892, longjara korespon­danto kun Z. Aŭtoro de 2 lernolibroj kaj de vortaro E - Estona. Tradukis diversajn artikoletojn kaj partojn de la eposo „Kalevipoeg.“

        Stamatiadis Anakreon, d-ro, greko, kuracisto-patologo. Nask. 1. sept. 1868 en Firenze (Italujo). Unue ĉefkuracis­to, poste dir. de la sanecaj oficejoj sur la insulo Samos. Ekzilita en 1913 pro politikaj intrigoj en Istanbul, li okupis tie gravajn postenojn. Nun­tempe li vivas en Athen. Al E li aliĝis en 1904 kaj plenumis pioniran laboron en Turkujo kaj Grekujo. En 1906 li fondis societon en Samos, li atingis gravajn sukcesojn en la ofici­alaj rondoj, publikigis grekan E-gaz­eton dum 1909-12 kaj 1925-26. En Istanbul li fondis societon kaj Gaz­eton „Bizantio“ (jul 1921 - jul. 1924). En Athen li fondis E-societojn, en 1929 gazeton L. I. Li verkis kaj eldonis 15 librojn pri kaj en E, la plej konataj estas liaj grekaj E ler­nolibroj, vortaro 450 paĝa kaj la „No­va Gramatika Libro por la Supera Kurso.“ La eldonnombroj estis 1-2000 e-roj. Gvidanto de la oficialaj kursoj en Athen. L. K. kaj ano de la Akademio.

        Stancliff (stanklif) Fenton, usonano, instr. pri klasika pianoludo. Nask. 12 jul. 1895 en Meadville, Penns. Daŭra prop. laboro. Laŭ lia instigo Hey­wood Broun, fama „kolonskribisto“ por ĉeno da 25 gravaj ĵurnaloj divers­loke de New York ĝis San Francisco, verkis artikolon pri E; disvastigo pli ol 1,500.000 e-roj, 2 okt. 1931. Multe studis la vortoftecon en E, artikolo ,E' nov. 1932, kalkulis la tutan tekston de „Hura“, pretigis ankaŭ aliajn statistikojn pri vortofteco. Kunlaboranto de la Enciklopedio.

        Standardo Esperantista. Estas akceptita de la 1-a UK en Boulogne sur Mer en 1905: verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo kvad­raton kun verda stelo, kaj en la stelo estas litero E. La aŭtoroj de la S. estis Michaux, Sergeant kaj Ducho­chois, gvidantoj de la EG en Boulog­ne. Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras (Faid­herbe strato 14). D. petis kreton kaj sur la vendotablon desegnis kvaran­gulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. D. volis verdan standar­don kun trikolora strio, S. sugestis, ke estus pli bone ne naciigi la standar­don kaj M. insistis, ke ĝi havu stelon. S. rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke societaj standardoj portu distin­gan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la stelo. La S estis tuj mendita ĉe la firmo, ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvad­rato estis kvindek centimetra. Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭg. jam flirtis la S. en la urbaj stratoj, sur multaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Granda Kafejo, la kongresa akceptejo. La 9 aŭg. estis sur la tagordo de la kon­greso ankaŭ la S. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris: „Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la mondo, jam ĝi estas.“ La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Z subskribis du el la unu­aj standardoj; unu estis donacita al Michaux, la alia al Sergeant, kiu kon­servis la standardon dum 23 jaroj, poste donacis ĝin al la E-Muzeo en Wien. Laŭ „Norda Gazeto“ 15. aŭg. 1931.

        Staniĉiĉ Paja, d-ro, advokato en Zanun (Jugosl.). Socia publika ag­anto, eldonis nacilingvajn librojn pri la nova monteorio de S. Gesell. Verkis en 1913 E-broŝuron pri la temo kaj en 1926 aperis de li traduko de „Oro kaj Paco“ de Gesell.

        Starr Mark, brito ekskarbminista instruisto en lab. edukado. Nask. 27 apr. 1894 en Shoscombe, nun loĝas en Usono. Verkis kelkajn librojn pri ekonomio kaj socia historio. Prizorgis en Brituio skriban E-kurson, E-fakon en „Daily Herald“, instruis kursojn. Kunlaboris al SAT-gazetoj.

        Statistiko. Havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigo de E en la tuta mondo: jen estis unu el la taskoj de la E-ista Centra Oficejo. La subaj detaloj estas prenitaj el la kajero „Internacia Muzeo“, 1910, eldonita ankaŭ de ECO, kaj ili montras la nombron de la grupoj kaj gazetoj de 1888 ĝis 1909.

 

 

 

Grupoj

Gazetoj

1888

1

-

1889

3

2

1890

3

3

1891

7

2

1892

13

1

1893

15

1

1894

19

1

1895

18

2

1896

24

2

1897

30

2

1898

37

3

1899

32

3

1900

26

3

1901

26

3

1902

44

12

1903

113

21

1904

186

26

1905

308

36

1906

474

45

1907

721

61

1908

1266

99

1909

1447

106

 

 

 

Nombro de la libroj:

1889

29

1894

88

1899

123

1904

211

1909

1330

 

        Post la milito la plej grava eksperimento pri E-ista statistiko estis tiu de d-ro Dietterle, dir. de la Germana E-Instituto. La ciferoj montras la staton en 1926 kaj la detalaj tabeloj kun klarigoj aperis sur paĝoj 133-156 de ,E' 1928. (Ties kelkaj eraroj estas korektitaj en niaj finstudoj.) En la suba ciferaro la unua kolono montras, en kiom da lokoj ekzistas E-istoj, la dua kolono montras, kiom da grupoj ekzistas entute kaj la tria kolono montras la tutan nombron de la E-istoj.

 

Eŭropo: 

Lokoj

Grupoj

E‑istoj

Albanujo

2

-

6

Aŭstrujo

483

96

7696

Belgujo

98

26

3359

Britujo

490

144

7855

Bulgarujo

121

35

1744

Ĉeĥoslov.

1114

116

8967

Danujo

69

17

990

Estonujo

82

16

784

Finnlando

172

15

825

Francujo

500

101

5237

Ĝibraltaro

1

-

4

Germanujo

1087

441

30868

Grekujo

6

3

1968

Hispanujo

173

47

3591

Hungarujo

122

47

3052

Irlando

33

1

343

Islando

12

-

24

Italujo

199

43

5341

San Marino

1

-

1

Latvujo

110

30

1994

Jugoslavujo

52

10

1498

Liĥtenŝtejno

1

-

1

Litovujo

76

18

780

Luksemburgo

2

-

2

Malto

4

-

7

Monako

1

-

1

Nederlando

177

51

6649

Norvegujo

122

5

380

Polujo

199

51

4690

Portugalujo

16

2

79

Rumanujo

96

15

1912

Svedujo

155

28

1436

Svisujo

135

39

1821

Turkujo

7

-

49

USSR

425

95

1479

 

Azio:

Lokoj

Grupoj

E‑istoj

Brita Hindujo

12

-

17

Br.N.Borneo

1

-

1

Cejlono

1

-

1

Cipro

1

-

1

Ĉinujo

29

1

476

Filipina ins.

2

-

4

Hindo-Ĉinio

1

-

1

Japanujo

11

181

6903

Koreo

2

-

2

Makao

1

-

1

Malajo-ŝtatoj

1

-

1

Mongolujo

1

-

10

Ned.Hindujo

22

-

87

Palestino

6

2

252

Rodos-insulo

1

-

7

Persujo

8

1

69

Setlementoj

1

-

1

Siamo

1

-

1

Sirio

2

-

3

 

 

 

 

Afriko:

Lokoj

Grupoj

E‑istoj

Abisenujo

1

-

1

Acoroj ins.

4

-

6

Alĝerio

5

-

26

Angolo

6

-

10

Egiptujo

6

7

104

Ebur-bordo

1

-

1

Fernando-Po

1

-

1

Gvineo hisp.

1

-

1

Kanariaj ins.

3

2

25

Kaplando

4

-

5

Kapverdaj ins.

1

-

1

Kongo belga

5

-

5

Kongo port.

1

-

1

Liberio

1

-

1

Libio

1

-

1

Madagaskaro

1

-

1

Maroko

10

1

40

Maŭricio

1

-

1

Natalo

1

-

4

Nigerio

1

-

1

Ora Bordo

1

-

7

Oranĵo-ŝtato

1

-

1

Orient-Afriko port.

2

1

6

Rodezio

3

-

4

Som.-bordo it.

1

-

1

St.Heleno

1

-

4

St.Tomaso

1

-

1

Sudano fr.

1

-

1

Transvalo

7

1

47

Tunizio

4

-

4

 

Ameriko:

Lokoj

Grupoj

E‑istoj

Argentino

37

3

445

Barbadoso

1

-

1

Bermudo-ins.

1

-

7

Bolivio

3

-

5

Brazilo

47

17

1182

Ĉilo

3

3

3

Dominika r.

1

-

5

Ekvadoro

7

-

1

Gujano ned.

1

-

6

Gvatemalo

1

-

1

Honduraso

1

-

1

Jamaiko

2

-

1

Kanado

28

4

58

Kolombio

7

-

11

Kosta Riko

2

-

14

Kubo

43

-

20

Kurasao

1

-

1

Meksiko

1

-

1

Nikaragvo

11

2

88

Novlando

1

-

3

Panamo

1

-

1

Paragvajo

1

-

12

Peruo

1

-

3

Porto-Riko

4

-

5

Salvadoro

l

-

1

St. Vincent-ins.

2

-

4

Trinidad-ins.

1

-

6

Urugvajo

9

3

416

Usono

215

47

4845

Venezuelo

3

-

8

 

Aŭstralio:

Lokoj

Grupoj

E‑istoj

Aŭstr. Feder.

69

10

1087

Nov-Zelando

72

10

325

Fiĝi-ins.

2

-

2

Havajaj ins.

1

-

1

Nova Gvineo

1

-

2

 

 

Sume

Lokoj

Grupoj

E-istoj

Eŭropo

6548

1502

109690

Azio

205

191

7832

Afriko

77

6

306

Ameriko

431

76

7331

Aŭstralio

145

11

1417

Entute

7201

1786

126576

 

        Dietterle faris la sekvan resumon pri la rezultoj: „En pli ol 100 landoj, en pli ol 7000 lokoj de la mondo, ekzistas entute 126.576 E-istoj, pri kiuj ni havas fidindan scion. El ili 41.751 estas organizitaj en 1776 grup­oj (inter ili 632 fakaj grupoj), el kiuj 693 posedas E-bibliotekon. - La grupoj okazigis dum 1926 2531 kurs­ojn, kaj entute laŭ raportoj 12,014 kursojn. Krom tio ekzistas 16.987 izole vivantaj E-istoj en lokoj, kie ne estas aŭ ne respondis grupo, kaj 67.838 ekstergrupaj E-istoj en lokoj, kie estas grupoj. La ciferoj estas ĉiukaze multe tro malaltaj. Sed tak­sado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro.“

        Oni povas juĝi pri la kompleteco de tiu ĉi statistiko, se oni komparas la ciferojn de la Dietterle-statistiko kun diversaj aliaj ciferoj. La sam­jara statistiko, efektivigita de CK EU, montris, ke en 1927 en Sovetio troviĝis 16.066 organizitaj E-istoj, for­mantaj 527 rondetojn kaj ĉelojn. La „Adreslibro de Pollandaj E-istoj“ 1931 enhavas adresojn de 3996 pollandaj E-istoj, kiuj loĝas en 551 lokoj, kro­me adresojn de 64 polaj E-istoj, lo­ĝantaj eksterlande. Laŭ la takso de la redakcio de la Adreslibro en Pol­lando ekzistas ĉ. 3000 organizitaj E-­istoj, aliaj ĉ. 3000 neorganizitaj. Fi­dindeco de la Dietterle-statistiko en la diversaj landoj dependis ĉefe de la diverskvatita laboro de la E-istoj en la unuopaj landoj. Ekz. la grandan nombron de la E-istoj en Grekujo ne atestas ankaŭ aliaj cirkonstancoj.

        En multaj artikoloj de la Enciklo­pedio troviĝas statistikoj. Ilia valoro kaj fidindeco certe ne estas la sa­ma. Ofte ne estis eble kontroli la ĝustecon de diversaj nombroj. Eĉ la preciza membrostato de la societoj en kelkaj lastaj jaroj estas ofte tre malfacile aŭ tute ne konstatebla.

        Oni povas multe konkludi el la su­ba proksimuma „statistiko“ pri E en Ĉinujo kvankam ĝi estas ĉefe nur imagita takso. („Kantona E-Gazeto“ jan. 1934.)

 

1. Adeptoj pli ol

300.000

2. Finis kurson pli ol

30.000

3. Skribas kaj parolas E-e malpli ol

3.000

4. Korekte skribas kaj p. malpli ol

300

5. Verkas aŭ tradukas mal­pli ol

30

6. Societoj pli ol

50

7. Librejoj

4

8. Bona E-presejo

0

9. Gazetoj

5

10. Rubrikoj en ĵurnaloj pli ol 

10

11. E-instrulibroj malpli ol

40

12. Cseh-metodaj kursoj

iomete

 

        Staveley (stejvli) Walter Haydn, anglo, profesia pianisto. Nask. 1 jul. 1876 en Preston. E-isto de 1912. Prez. de la E-societo en P.

        Stay (stej) Howard, brito, instru­isto. Nask. 24 okt. 1897 en Bourne­mouth. Instruis E-n al laboristoj, kun­laboris al TEPS kaj „Int. Ped. Re­vuo“, red. „Sennacieca Ped. Re­vuo“ (eliris 4 kajeroj, 1930) kaj „The Labour E-Bulletin“, 1931-32. Ptenum­komitatano de SAT, 1930-32. Trad. „La Lab. E-ismo“ de Lanti al la angla, 1925; kaj „Manifesto de Sen­naciistoj“.

        Stead (sted) William Thomas, ang­lo, filantropo, pacifisto, ĵurnalisto. Nask. 5 jul. 1849 en Embleton, mor­tis 21 apr. 1912 pro submariĝo de la ŝipo Titanic. E-istiĝis pro paroloj de prof. Hartman en Leipzig. En sia gazeto „The Review of Reviews“ li energie subtenadis E-n per ĉiumonata paĝo pri E.

        Steche (ŝteje) Albert, germano, d-ro de fil., kemiisto. Nask. 9 sept. 1862 en Leipzig. Li fondis fabrikon por oleoj eteraj kaj parfumaĵoj en Groba (Saksujo), kaj por floroleoj naturaj kaj artefaritaj en Grasse (Francujo). Deputito de la saksa parlamento 1909-18; vicprez. de la Unuiĝo de Saksaj Industriistoj 1905-20. Terenoj de propagando: parlamento, Teknika Universitato, komerca ĉambro k. a. Jam en majo 1914 pledis en la parlamento por E. Faris por E oficialajn vizitojn, subtenis finance la laboron de la (tiama) Saksa E Instituto. Dum multaj jaroj estis prez. de GEA, ktp. Modesta homo, helpema amiko, f­idela kunlaboranto. Jam en 1921 aper­is listo de 39 gazetartikoloj, kiujn li skribis kaj de 7 oficialaj paroladoj, faritaj en eminentaj rondoj (Detal­ojn vidu en „La Vendreda Klubo“, el­donita de liaj amikoj en 1921.)

        Steche Theodor, filo de St. A., germano, d-ro de fil., lingvisto. Nask. 4 dec. 1895 en Leipzig. Faris festpa­roladon okaze de la G. E-kongreso en Hamburg, 1931.

        Stefan (Olenĉeviĉ S.), sovetiano, instr. de naturscienco. Nask. 1890. Funkciulo de SEU en urbo Ivanovo 1926-30 kaj poste en Aŝĥabad, Turkmena sovetrespubliko en Meza Azio. Spertulo pri instruado de E al infanoj kaj pri organizo de int. ler­neja korespondado. Trad. „Ruĝa Tal­ko“ de E Pestun (pri fondo de unua soveto en 1905), 1930. Pli frue, en 1920, ludis certan rolon en laboro de Moskva Domo de E.

        Stefanĉiĉ Jakob, sloveno, d-ro, ad­vokato en Beograd. Nask. 1885. Eldonis nacilingvajn broŝurojn (1922, 1927), pri politika sistemo laŭ pro­fesioj kaj sindikatoj; prop-isto de li­bera apermono kun cirkuldevigo (S. Gesel). Iniciatis en la E-movado ide­ologian, socisciencan direkton de l' Internacianismo. E-isto de 1912, ak­tiva de 1927. Estis prez. de JEL. Faris radioparoladojn. Fervora gvid­anto de „oratora kurso“. Prilaboris en versoj „Servulrajto“ laŭ slovena rakonto de I. Cankar „La servulo Jernej kaj lia rajto“. Artikoloj en „La Suda Stelo“. Ĉefkunlab. de Enciklop.

        Steiner (ŝtejner) György, hungaro, ­ŝparkasoficisto. Nask. 2 aŭg. 1880, mortis 9 nov. 1933 en Györ. E-isto de 1911. Laborado por E antaŭmilite en Sopron, poste en Györ. Kursoj, paroladoj, artikoloj.

        Steiner (ŝtajner) Hugo, fervoja ĉef­inspektoro pens., registara konsilanto (pro eksterlanda prop. por Aŭstrujo pere de E.) Nask. 26 febr. 1878 en Betz. E-isto de 1911. En 1913 kom­encis gvidi kursojn, entute pli ol 70; i. a. depost 1927 en la polica lernejo Wien. Fondis grupojn en Korneuburg 1914, en St. Polten 1924. En 1923 fon­dis la gazeton „Aŭstria E-isto“; red. kaj eld. ĝis nun. En 1924 ĝen. sekr. de AED, prez. 1925-30 kaj de 1933 prez. de AEA. En 1928-29 prez. de E-Unuiĝo en Wien. En 1929 aranĝis gravan Antaŭkongreson en Wien kun inaŭguro de la Int. E-Muzeo, kies fondinto kaj gvidanto li estas. De 1925 ĝis la fino KR-ano, del. ĉe la diversaj UK-j kaj dum la konferen­coj Locarno kaj Praha. Kunlaboras por la Int. Konferenco Wien 1934. Je lia instigo la Aŭstriaj Fervojoj permesis E-kursojn por fervojistoj, (1924); permesis la E-n insignon dum deĵoro (1925); akceptigis en la konferenco de la fervojdirekcioj en Bru­xelles (1927) alprenon de E por la subskriboj en translimaj vagonoj. Je lia instigo (depost 1928) la Ministe­rio por Komerco kaj Trafiko kaj aliaj faktoroj eldonis gvidfoliojn pri Aŭstrujo kaj Wien en granda kvanto; en 1929 li mem verkis gvidlibron pri Wien, 64 p. En 1930 faris kvarsem­ajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj. En 1932 dek­semajna varbvojaĝo kun oficiala sub­teno tra Polujo, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Finnlando, Norvegujo, Sve­dujo kaj Danujo. 48 publikaj paro­ladoj kun film- kaj lumbildo pri Aŭstrujo en E kaj paroladoj el Ra­dio-stacioj Kaunas, Riga, Tallinn, Helsinki, Kiruna kaj Oslo. Atingis diverseajn sukcesojn por la E-movado en tiuj landoj. Honora membro de UEA, ktp. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Steinhauer (ŝtajnhauer) Hugo, aŭs­tro-germano fervoja ĉefinspektoro. Nask. 1878, , mortis 9 sept. 1926. Prop-­is speciale en fervojistaj rondoj, gvi­dis multajn kursojn, faris multajn paroladojn. Prez., poste hon. prez. de EU-Wien.

        Stejskal Stanislav, ĉeĥo, gimn. prof. Mortis 27 dec. 1929 en Praha. La­boris inter blinduloj. Fondinto de SOĈNE, 1922. Redaktinto de dumo­nata gazeto „Aŭroro“ por blinduloj presata per la Braille-a punktskribo (depost 1920).

        Stellacci (stelaĉi) Agostino, italo, sacerdoto, prof., eksmilita kapelano kaj nuna kapelano O. N. B. De 1928 gv        idis la kursojn de Kampana E-a Instituto. Kunlaboris por „Rivista Ita­liana di E“.

        Stengel (ŝtengel) Friedrich Karl, aŭstriano, germano, fakinstruisto, ler­neja inspektoro, „registara konsilan­to“. Nask. 15 okt. 1871 en Wien. Es­trarano de AEA. Gvidis preparkursojn por la ŝtata E ekzameno. Verkis lernolibron „Parolekzercaro laŭ bil­doj“, 1928 trad. aron da poemoj.

        Stenografa Instituto Tutmonda. Celo: disvastigo de la uzado de l' E. Stenografio Duployé-Flageul, kaj de la alfaroj de l' sama sistemo al la naciaj lingvoj. Fondita en 1933. Dele­gitoj en pli ol 20 landoj. Organo: „Fluganta Skribilo“.

        Stenografio. E kiel int. helplingvo faciligas la reciprokan interkompre­ron. Per ĝia principa uzo oni liberigas ĉiun int. interrilatadon de la tradicia balasto, kaŭzita de la multlingveco. St. kiel skribteknika helpilo simpligas la skriblaboron. Ĝi malŝarĝas la skribanton de la pezeco de la ordinara skribmaniero. E kaj St. estas du raciaj helpiloj de l' moderna vivo.

        La St.-istaro ĉiam montris sin tute favora por E. Ĝi multe helpis ĝian propagandon kaj al ĝi alfaris la diversajn stenografi-sistemojn. La unuaj publikigoj okazis en 1896. „L. I.“ publikigis artikolon pri la rilatoj, kiuj ekzistas inter E k St.

        Samtempe „Le Grand Sténographe“ kaj „La Gazette Sténographique“ en Francujo publikigis kurson. La lasta gazeto eĉ publikigis aldonon „L' Es­pérantiste“ (Praulo de tiu poste pub­likigita de Beaufront).

        En 1897 aperis en Stokholmo la unua lernolibro de E. St., de P. Ahl­berg- Stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns E-igita per helpo de V. Brauns el Halmstad, Svedujo.

        En 1903 S. de Vries publikigig en Amsterdam la unuan int. revuon por E. St. „La St-isto . En 1904 li ellaboris sistemon: „Resumo de la St-a sistemo de Vries, prilaborita por la lingvo E“. Sed ĝi restis nur manu­skripto. Samajare de Vries kaj D. Uit­terdijk publikigis duonmonatan gaz­eton „Revuo Int. de S“ kaj fondis Int. E St. Societon.

        En la sama jaro Pastro Frederiko Schneeberger en Laŭfen (Svislando) aperigis 4-paĝan „Resumo de la E St.“ verkita laŭ la sistemo de Stolze­-Schrey. Dua kaj tria eldonoj de la sama resumo, kun kelkaj sistemmod­ifoj, eliris ĝis la jarfino. Schneebeerger ankaŭ fondis la „E St-a Rondo“ por St-a kocespondado kaj ekzerca­do.

        La jaro 1905 estas grava en la historio de E St. Schneeberger aper­igis sian „Lernolibro de E St. laŭ la unuiga sistemo Stolze-Schrey“. La Svisa S. Societo organizis konkurson en germana franca kaj E St-oj.

        En la 1-a U. K. en Boulogne s/Mer, Schneeberger postskribis la parolad­ojn laŭ sia alfaro kaj per tio fariĝis la unua praktikisto de debat-st. en E. Liaj st-aĵoj servis por kompilo de la oficiala raporto de l' kongreso.

        Flavigny kaj Lafaye verkis adapton de Duployé (nur manuskripto).

        Aperis samtempe 2 alfaroj por Pit­man de Georg Ledger kaj Alfr. Lind­ridge Manuskripto de Antonio Sob­ezynski „Universala sistemo st-a, uz­ebla en ĉiuj lingvoj“ fariĝis konata, same modeloj de E. St. de A. Sa­ponjko.

        En 1906 Schneeberger eldonis st. gazeton „Flugila Plumo“, unue hekto­grafite, poste en litografio, de post numero 4, regule kun ekzercoj en debata st. Li plie publikigis sur bazo de sia praktikado en Boulogne s/M. verkon hektografitan: „Regularo kaj Sigelaro de Kongresa St. (Sistemo Stolze-Schrey)“, W. Haŭschildt alfa­ris la sistemon Scheithauer.

        En la 2-a U. K en Genève, Schnee­berger, Jak, Schmidt (Bern.) kaj Siegfried Auerbach (Franfurt a/M.) postskribis la oficialajn paroladojn de la kongreso laŭ la sistemo Stolze­Schrey.

        St. Societo en Szeged (Hungarujo) por la Int. Kongreso de St. en 1907, akceptis favoran decidon. En la kon­greso, Schneeberger kaj Cogen (Ni­nove) ricevis medalon por siaj E. la­boroj pri St.

        Dum la 3-a U. K. en Cambridge - la 16. 8. 1907 - okazis kunsido de „Int. St. Societo“ prezidita de Schneeberger.

        Fine dum tiu jaro aperis „Lerno­libro de la Natura St. Gabelsberger“ alfarita de G. Christofel, kun enkon­duko en E. metagrafio.

        En 1908 Ch. Barit publikigis propran sistemon: „L' Espero“ kaj Rudolf Sprotte du verketojn: „Simpla st. sistemo“ (Charlottenburg) kaj „Aoro“ St. internacia. Lernolibro por uzo en la lingvoj E., angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).

        Pastro Aug. Frohus (Poppenburg-­Hannovero) publikigis alfaron de la germana sistemo Scheithauer.

        La st. eltrovinto Heinrich Roller (Berlin) aperigis verkon „Kompleta lernolibro de E. st. laŭ la Rollera tutmonda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj“.

        En 1909 A. Creux elvenigis al­faron por Ido de l' sistemo Duployé ĉe la eldonejo Duployé en Paris, kun du parto de adapto por nia lingvo sub la titolo. „St. Duployé por E“. A. Ruthardt (Mühlacker, Germ.) aper­igis sistemon de int. st., ankaŭ aplik­ebla por E. Instruisto W. Wohlrabe Chemnitz, en „Der Unterrichtsleiter“, Liegnitz (majo 1909) publikigis kurson de E. St. laŭ la sistemo de „Na­tionalstenographie“ de fratoj Ku­nowski.

        Dum 1910 d-ro A. Schramm el­donis ĉe Heckners Verlag, Wolfen­büttel (Brunsvigo) la E. St. laŭ la sistemo Gabelsberger. Anglo, Josiah Catton, publikigis en London adap­ton de l‘ Pitman-sistemo.

        En januaro 1911 d-ro A. Schramm, Dresden, komencis publikigi la gaze­ton „Int St. Gazeto Gabelsberger“, organo de la „Int. Ligo Gabelsber­ger“, kun „St. Aldono“ (laŭ la sistemo G.-Schramm). Redaktoro Karp Wallon, Frankfurt a. M.-Süd.

        Emil Stark, Magdeburg, post aliĝo de Schneeberger al la Ido-movado, aperigis en 1911 duan senŝanĝan el­donon de la lernolibro de Schneeberger. Li ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto „Flugila Stelo“ novan organon sub la titolo „Flugila Plumo“; ĝi ĉesis post kelkaj numeroj.

        Ŝajnas, ke 1912 estis rezervita al sola aŭtoro L. Jakab, Budapest. De li aperis tri verketoj: „Lernolibro de la plej simpla kaj plej facila St.“ Pos­te: Komparaj tabelo de la 15 diversaj sistemoj de E. St. kaj E. sono. Sta­tistikoj. Fine: Klopodoj por la E. St. (hungarlingve). Dum la sekvanta jaro K. Ewald publikigis laŭ tiu ĉi sistemo broŝuron „Bildoj el la besta vivo“.

        Rob. Kreuz, Frankfurt a. M. (Ger­manl.) en tiu ĉi jaro diskonigis la unuajn provojn de metagrafio Stolze-Schrey-Schneeberger.

        Komence de 1913 P. Flageul, Paris, alfaris la sistemon Duployé al E ka instruis ĝin en la E grupo en Vanves.

        Je Pasko 1913, Rob Kreuz post­skribis la E. alparolojn faritajn en la germana faborista kongreso en Frank­furt a. M publikigitajn laŭ tio.

        Majo: A. W. Lyndridge publikigis „Adaptation of Pitman's shorthand to E“. Junio: aperis en „Le Phare Sténographique“: „Sistemo Duployé por E“, alfarita de prof. Sepulveda Cuadra, Santiago de Chile. Aŭgusto: en „Le Journal des Sténographes“ prezento de la „Adaptation de la Sténographie Duployé à la langue internationale E“ laŭ la alfaro de P. Flageul. Saman monaton Rob. Kreuz prove stenogra­fis en la U. K. en Bern. Oktobro: Flageul publikigis la „Petite Méthode de Sténographie Espérantiste“; en novembro, li komencis eldoni „Flug­anta Skribilo“, St. monata gazeto.

        En januaro 1914 „Le Phare Sténo­graphique“ organizis st. konkurson kun sekcio por la E. St. Duployé Flageul. 17. 1, Rob. Kreuz 1-a pre­mio (120 silaboj) en konkurso Sachsenhausen. Aprilo: „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian kon­kurson de E. St. 3. 5. Kreuz 1-a premio (140 silaboj) en konkurso Oberursel, 14. 6. 1-a premio (150sila­boj) en Fulda. Samjare alvoko al la E. st-oj por la U. K de Paris, parol­ado St. Instituto, Milano, Kursoj en Poitiers kaj Praha.

        Pro la milito subite ĉesis la agado en tiu ĉi kampo. De 1916-19 „Fluganta Skribilo“ reaperis neregule. En 1919 aperis la „Méthode de St. Espér. et de Stén. Franç.“ de P. Flageul kaj poŝtkarto kun la alfabeto Aime-Paris-Lefebvre. En la sama jaro kurso en la Centra Oficejo E. en Paris, skriba, en „Le St. Dact. Mo­derne“, Paris.

        La 9. 12. Kreuz ricevis 1. premion (175 sil.) en Sachsenhausen.

        1920. Januaro: aperis verko de Montagu C. Butler: „Raporta St. E-a, alfaro de l' sistemo Pitman,“ nun uzata en la oficejo de BEA. 16. 5. Kreuz ricevis 1. premion (160 sil.) en Rodelheim. Aŭgusto: La Int. Kong­reso de St. (Buisson), Strassburg, decidis akcepti E. samgrade kiel ĉiujn naciajn lingvojn en la int. Kongr. de St. Dum la ferma kunsido komunik­aĵo kaj diskutado okazis en E.

        1921. 3. 10 Kreuz 1. premio (175 sil.) en Hochst a/M.

        A. Lefebvre, Paris, publikigis sian alfaron „Provo de St. Int. laŭ la principoj de Conen de Prépean, Aimé-­Paris“.

        1922. 7. 5. Kreuz ricevis 1. pre­mion (160 sil.) Bergen-Enkheim.

        1923. Starigo de la Int. Asocio de E. Stenografistoj (IAES). La unua cir­kulero estis dissendita la 5. aprilo, Rondiranta gazeto la 4. 4. kaj dum julio aperis la 1-a n-ro de „Int. St-isto“, oficiala organo de IAES, kies konstitucia kunveno okazis la 9. 9.

        La Konsilantaro de IAES estis elek­tita dum eksterordinara kunveno, la 9. 3. 1924. Prez. P. Flageul; Vicprez. Cogen, Warden, Chrapusta; Gen. sekr. Marchand; Help. sekr. Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasist. Lefebvre; Arĥiv: bibl. kaj ĉefred de I. S. Demarcy; Administr. F-inoj Bon­net kaj Colijn, s-roj Bredall, Omel­skyj kaj Popov.

        Flageul komencis publikigi sian al­faron de Metagrafio al E. (finita en 1926).

        Depoin reprezentis IAES en la Int. Kongreso de St. en Lausanne.

        Le Stén. Illustre enhavis alfabeton Duployé-Flageul.

        La 4. 8., dum la franca kongreso pri St. en Charleville estis voĉdonita deziresprimo por E. La „Almanach Sténographique“ enhavis adresaron de 114 E. St-oj el 25 landoj. En la jar­libro de la E. Movado (eld. UEA) aperis artikolo kun specimeno de E. sistemoj. Pluraj kursoj estis organiz­itaj. Kreuz, Genève, stenografis la ĉefparoladojn en la 17 UK., publik­igitajn en la oficiala dokumentaro.

        En majo 1925 la int. Konferencoj por la uzado de E. en Komerco kaj Industrio kaj en Sciencoj puraj kaj aplikitaj, unuanime akceptis dezir­esprimon prezentitan de IAES pri disvastigo de E. inter st-oj. La eltrov­into Grandjean, Paris, skribis publike E. diktadojn per sia St. maŝino „Sté­notype“.

        Saman monaton okazis la unua int. konkurso de E. maŝinskribo, organiz­ita de l' „Association Descartes“: F­ino E. Mitchell, f-ino Gabriel, s-roj Gavrin kaj Triouleyre.

        Kreuz organizis fakan kunvenon de E. St-oj dum la U. K. en Genève.

        T. Mori, Kioto (Jap.) eldonis orga­non „La Studo St-a“.

        W. Wingen, Urbparlamenta steno­grafo, Köln, starigis alfaron de sis­temo Palm.

        En majo 1926 la Pariza Foiro organizis int. konkurson de maŝin­skribo en E. F-ino O. Piau venkis.

        „La Revue Sténographique Belge“ publikigis serion da artikoloj de Co­gen-Ninove.

        La franca kongreso de St. en Bour­gés akceptis deziresprimon similan al tiu, akceptita en 1925 de la teknikaj konferencoj.

        R. Kreuz kaj M. C. Butler steno­grafis la paroladojn dum la 18. U. K. de E. en Edinburgh.

        Prof. Dyba, Berlin, aperigis original-sistemon „Ĉies“. IAES fiksis regularon por konkursoj de St. kaj maŝinskribo. Cogen alvokas per cirkulero por fondo de belga societo de E. st-oj.

        La st. fak-organo „Fach-Beilage“ (novembro) publikigis dokumentan resumon: Regularo de Debata St. (metagrafio) por E. Laŭ Stolze-Schrey, de Robert Kreuz, Genève. Dum la sarna monato Felix von Kunovski, kunaŭtoro de la germana National-sténographie“ eldonis „Internacional-stenografio“, sistemo de st. int. por ĉiuj lingvoj. Gvidilo en E, reviziita de Markaŭ, Potsdam. - En decembro „Deutsche Kurzschrift“, Duisburg, resumas siajn ĉefajn artikolojn en E.   

        Dum marto 1927, la komitato de la germana skolo Arends decidis ellaborigi alfaron por E.

        Cogen fondis la unuan nacian societon: „Asocio de la Belgaj St-istoj-Gee-istoj“ Sekvante tiun ekzemplon, la 5. 6. R. Llech fondis en Paris saman societon „Franca Societo de E-istoj-St-istoj“ tuj post 1-a provo de E. st-ado organizita de „Fluganta Skribilo“.

        En la Int. Kongr. de St. en Bruxelles, en aŭgusto, okazis int. ekspozicio, en kiu E. havis plej grandan lokon. Rekompencoj aljuĝitaj: Ora Medalo: IAES, Cogen, Flageul; Arĝ. Medalo: A. de Maertelaere; Br. Med.-A. Lefebvre; Honora Mencio: Frischknecht, Beaugier.

        La 6. 8. okazis la 1-a Ĝenerala Kunveno de IAES en la „Monda Palaco“ kaj la 1-a int. kaj intersistema konkurso de St.: V. Hendricx, 140 sil., f-ino O. Piau, 120 sil., R. Llech, 100sil., s-ino A. Picard, 80 sil. Dum la ferma kunsido okazis diskuto en E. pri la utileco de St. por la E-istoj, post kiu la Kongreso unuanime akceptis deziresprimon pri lernado de E. St. kaj edukado de E. St-oj.

        En la 19. U.K. en Danzig, en aŭg., R. Kreuz stenografis la ĉefparoladojn; same poste en Antwerpen (1928) Budapest (1929), Oxford (1930), Kraków (1931), Paris (1932).

        En septembro R. Llech publikigis la 1-an numeron de „Le Sténographe Esperantiste“.

        En tiu ĉi jaro Karp Wallon, Dres­den, eldonigis lernolibron de sia al­faro „Rapido“ de l' oficiala germana unueca sistemo. R. Haillez, dulingva parlamenta stenografo en Bruxelles, starigis novan alfaron de Duployé, publikigitan en 1928 en „L' Elan“ kaj de Maertetaere propran sistemon „Progresemo“. Prof. A. Scheller. Hildburghausen (Germ.) aperigis hek­tografitan lernolibron de alfaro de l' germana reform-stenotaĥigrafio.

        La „Revue Sténographique Belge“ regule aperigis E. paĝon. Multaj arti­koloj kaj kursoj.

        La St. Unuiĝo de Belgujo, organizis dum julio konkursojn de St. kaj ma­ŝinskribo en E.

        Marto-oktobro V. N. Engelhardt publikigis, ruslingve, en „Int. Lingvo“ n-ro 2-5 la principojn de internacional-stenografio.

        De aprilo 1928 Flageul eldonis literaturan broŝureton en E. St. La 1-a estas „Poezioj de Zamenhof“. Aperis 6 kajeroj.

        „Der Schriftgenosse“, Halle a/S, junio 1928 enhavis alfaron de E stenotaĥigrafio de stud. fil. Josef Weber-Graz. „Der Arendische St.“, Berlin tian de la sistemo Arends de W. Wingen, Köln.

        La 5. 8. la franca kongreso de St. en La Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la st-oj, sekretarioj E. inter la fremdaj lingvoj. Dum la kongreso okazis konkurso de E. maŝin­skribo. 1-a f-ino O. Piau, 2-a f-ino Maupioux. F-ino Piau sukcesis ankaŭ en St. konkurso en E. 160 sil.

        En la aŭg. numero de „ver Sehrift­genosse“ Halle a. S. E. Lotzing kon­igis la „E. Taĥigrafion“ starigitan de Vinzenz Miksche, Wien, en 1912.

        La 10. 8. 1928, dum la U. K. en Antwerpen, okazis la 2-a Ĝenerala kunveno de IAES. Estis elektitaj: Hon. prez, Flageul; Prez. Cogen; Vic­prez. Lefebvre, Warden, Hoen; Ĝen. sekr. Haillez; Helpsekr. Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasist. A. de Maer­telaere; Bibl.-Arĥiv. J. Llech; Admin­istrantoj: E-ino Bonnet, s-ro Popov.

        La 3-a Ĝen. Kunv. okazis la 4. 10. 1929, dum la U. K. en Budspest kaj la 8. 8. okazis faka kunveno de E. St. en la lernejo de Radnai.

        Dum septembro, en Budapest, A. Vikár, L. Kökény, Ge-sroj. Grandjean, parolis en E. pri diversaj temoj dum la Int. Kong. de St. Aliaj parolis nacilingve pri E. E. verkoj estis videblaj en la ekspozicio de tiu ĉi kong­reso.

        Samtempe aperis la „Radnai-St“, alfaro al E. de Kokény kun helpo de d-ro Adalberto Radnai.

        Oktobro: Quitadamo en Napolo (Italujo) fondis la „Associazione Na­zionale Stenografi-Esperantisti“.

        Decembro: aperis „Aldono“ kaj 1-a parto de Internacionalsten de Ku­novski por hisp., ital., pola kaj rusa lingvoj, reviziita de Hoen, Köln.

        En 1930 aperis 2-a parto por dana, nederlanda, portug., rumana kaj la­tina lingvoj.

        La gazeto „Arbeiter-Stenograph“, Lahr i. B. en n-roj 2, 5-6, 7 kaj 8 enhavas alfaron de Arends de Mart. Schäffler-Munĥeno (1929).

        En tiu ĉi jaro aperis la „Original­stenografio por E.“ de prof. E. Brab­bée, Wien, fama stenografo de Aŭstrio, lernolibro de Brabbée kaj K. Haager.

        De l' germana sistem-eltrovinto, Scheithauer, Leipzig, eliris „Plena lernolibro de E. St.“ (Rapidskribo).

        1930. B. Siegert (Schweidnitz) el­donis ĉe G. Richter-Lahr lernolibron de E. St. sistemo Arends“. La Ger­mana Ligo de l' „Laboristaj St-istoj“ eldonis propagandilon pri E. St.

        Kreuz starigis propran alfaron laŭ Stolze-Schrey (febr. 1930) uzatan praktike en la oficejo de ICK kaj kurson de metagrafio (okt. 1930).

        En februaro estis fondita la „Tut­monda Intersteno-Asocio“ (Internacio­nal-stenografio de F. v. Kunovski); samtempe aperis en Duisbur la gazeto „Tutmonda Intersteno“ (en tipogafio). Redakt. Fr. Graser, Frankfurt a. M. kaj „Multlingva Intersteno“ (en Intersteno). Redakt. H. Friesz.

        Aŭgusto: Germana Asocio de Na­cioaalstenogr. okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno­-ekspozicion kaj paroladojn pri util­eco de E.

        Oktobro: Kreuz starigis adapton de Gabelsberger-Noe, uzatan en la Itala Esperanto-Centro en Milano.

        Dum novembro aperis Nombro-Internacionalstenografio de F. de Ku­novski kaj d-ro Fr. Höke.

Sub la titolo „Rapida Skribo de Fr. de Kunovski“, reviziita de H. J. Hoen, elvenis metagrafio de „Intersteno“. Ankaŭ V. N. Engelhardt (Omsk), publikigis ruslingve „Internacional­Stenografio“. Li de 1929-35 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.

        1931. La 6. 6. R. Kreuz, en svisa st. kongreso de l' sistemo Stolze-­Schrey en Rüti, ricevis premion por E. Stenografado je rapideco de 220 silaboj.

        De julio, la organo de IAES „Int. St-isto“, kiu ĝis nun aperis poligraf­ite, aperas presite.

        En laborkunsido de la 23-a U. K. estas legita parolado de d-ro Höke-­Elberfeld-Wuppertal pri st.

        Dum la Int. Kongreso de St. en Paris (aŭgusto) oni multe parolis pri E. Laŭ propono de la 5-a G. K. de IAES, ĝi unuanime voĉdonis du dezir­esprimojn; unu al ICK pri organizo de St. ekspozicio kaj konkurso dum la Dudekkvara en Paris, alian al la nov­fondita Unio Int. de St. pri E. kiel traduklingvo. Tiu lasta estis akceptita de la kongreso.

        Dum samloke organizita 2-a int. kaj intersistema konkurso de E. st. estis premiitaj f-ino Piau (140), s-ino Major (100) kaj f-ino Castel (60 sil.).

        Fine ekspozicio kun granda fako de IAES. IAES kaj Flageul ricevis ĉefpremion; Cogen, Oran medalon.

        La Germana Asocio de Nacional­sten organizis kongreson dum septembro en Detmold. Tie oni parolis pri E. kaj Intersteno.

        Dum oktobro laŭ propono de L. Kökény, la st. oficejo de l' hungara parlamento organizis gravan enketon per E. pri la St. en la parlamentoj de la tuta mondo.

        Dum decembro Flageul sciigis sian intencon verki Historion de la E. St. kaj akceptis proponon de Kreuz pri kunlaborado.

        Samjare 3. parto de Internacional­stenografio, nun adaptita al 22 lingvoj.

        En aprilo 1932 André Schild-Basel eldonis adapton de Aimé-Paris. En junio eliris alfaro de Prévost-Delau­nay de A. Eymard, Paris.

        La parlamenta stenografi-organo „Der Blitz“ Berlin en sama monato komencis publikigon de E. St., ek­zercon de elementa kaj debata St. laŭ Stolze-Schrey-Kreuz.

        28. 5. En la Kongreso de Sv. St. Stolze-Schrey en Kreuzlingen estas premiitaj en E. St. Frischknecht, St. Gallen por 160 sil. kaj R. Kreuz por 240 silaboj. En junio Kreuz starigis alfaron de la dana sistemo Worms (Schrey-Worms) kaj dissendis mult­obligitan resumon de sia alfaro de Stolze-Schrey.

        Okaze de la 24-a U. K. Flageul or­ganizis por IAES ekspozicion en In­stitut Sten. de France. Tria intersis­tema E. konkurso. Premiitaj estas F-ino Ch. Ostertag por 80 sil. (Gabelsb.) Maurice Laperas, 80 sil. (Dupl. Flag.) H. Korell, l00 sil. Lan­gebrück, Stolze-Schrey, Schneeb.) Anonimulo, 100 sil., W. Meissner, 100 sil. (Unueca Wallon), F-ino Os­terstag, 180 sil. S-ino Sampson-Ma­jor Gab (Delaunay-Major) A. Leffler 180, Korell, 180 sil.

        Jarkunveno de IAES. En aŭgusto, apero de 4-a eldono de Lernolibro de E. St. laŭ la sistemo Duployé de P. Flageul.

        Kompilita kaj kompletigita de P. FLAGEUL. Reviziita kaj finredaktita de R. KREUZ.

        Stettler Eduard, sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Ler­nis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. - La kvalitoj de St. estas feliĉa komplet­igo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ rep­rezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝ­on, kelkfoje embarasigan ĝisfundec­on. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA ser­ĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris liber­vole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. - St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La rol­oj de direktoroj estis ĝis 1920 honor­oficaj). - La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la nov­an komitaton de la Asocio. - Plur­foje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj litera­turaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto ,E'.

        Stevenson (sti'vensn) Robert, sko­to, ĥemiisto analiza (fero, ŝtalo). Nask. 8 aŭg. 1874 en Coatbridge. E-isto N-ro 12470 de 1905. Prez. de Skota EF, 1925-27. Del. de UEA de 1910. Instruis E-n dum 20 jaroj.

        Stewart (stju'rt) Charles, anglo. Nask. 1844 en London, mortis 5 nov. 1911 en L. En 1874 eldonis cifero­lingvon „Int. Correspondence by me­ans of Numbers“, cititan en F. K., p. 262. E-istiĝis en 1906. Verkis aŭ trad­ukis: „Boks kaj Koks“; „La Antaŭ­diro“; „La Nevo kiel Onklo“; „Bombasto Furioza.“

        Steyrermühl Verlag Wien eldon­anto de Tagblatt Bibliotek (v.).

        Stilo E-a (principoj kaj difino). Jen la principoj, kiujn donis Th. Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:

        1. E estante kapabla ĉion esprimi, de­vas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.

        2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ĝi devas, laŭ lasup­ra principo, cedi se bezone antaŭ iaj lingvaj kutimoj komunaj ĉe Eŭropaj popoloj, kaj kiujn E tute ne celas ko­rekti.

        3. La principo de internacieco, ki­am ĉi tiu estas absoluta, devas do ĉi­am superi ĉiujn aliajn.

        4. En E estas nur: a) unu stila reg­ulo: skribi plej klare.         Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povras iafoje esti korekta, sed neniam bona.

        5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opinioj aŭ kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, eĉ uzindaj kiel modelo, sed kiuj ne povas esti trudataj kie leĝoj.

        Tiuj ĉi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antaŭ la okuloj de ĉiuj lernantoj de niaj E-aj kursoj kaj por ĉiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.

        Aliflanke jen kion skribas pri E-a stilo Johana Zschepank: Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla demando - la kvalitojn de sekreto oni ne povas an­taŭdifini! Ĉiu aŭtoro havas sian stilon, ĝi estas lia posedaĵo, lia propraĵo. Li skribas kaj verkas laŭ impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo?. . . Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas koloro. Tial ni E-istoj duoble rajtigite parolas pri int. stilo. Ankaŭ ĝi havas ritmon. Ritmo, kiu ne multe estu influata de la nacia stilo de la aŭtoro; ritmo nova, kiu estiĝas, kiam la verkisto pensas kaj sentas en la int. lingvo, en nia melodia E. La ritmo de verko estas kundecidiga por la beleco.“

        Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan es­rimmanieron kies ĉefa kondiĉo estas­ klareco. En E. oni devas espri­mi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la E-istoj ĉiunaciaj, kiam ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritaĵon.

        STAMATIADIS, Nova gram. libro.

        Observante la evoluon de E. S. ĝenerale, oni povas distingi tri evoluo­periodojn.

        La unuan oni povas nomi epoko de naciaj stil-influoj. En ĉi tiu peri­odo la lingvospirito diverĝis laŭ la nacieco de la verkistoj, kiuj malgraŭ­vole enportis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejofte uzis stilon intence platan, sekan, senkoloran, por esti internacia. Kompreneble ĉi tio rilatas al la ĝenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zamenhof, Grabowski), kiuj estis poli­glotoj, kaj jam dekomence klopodis sendependigi la lingvon de unuflank­aj influoj. En ĉi tiu periodo alterne superregis diversaj naciaj influoj (ru­sa, germana, franca); ĉi tiu alternado rezultigis egaliĝon, internaciiĝon, pre­parante tiel la duan epokon de la E. S.

        La dua epoko estas la epoko de l' lingva internacieco. En ĝi ĝeneraliĝas la obeo al la postulo, kiun Zamenhof eldiris jene: „La S. E. ne imitas blin­de la stilojn de aliaj lingvoj, sed hav­as sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaboriĝis en la daŭ­ro de longa praktika uzado de la lin­gvo kaj pensado en tiu ĉi lingvo lon­ge antaŭ ol la lingvo estis publikigita. La vera S. E. estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas­ aŭ almenaŭ devus esti - nur stilo simpla kaj logika. Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en E. troviĝas diversaj (ne multaj) idiotis­moj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo abso­lute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza“. Kompreneble ĉi tiu stilo ne povas esti ĝenerala; ĉiu nova E-isto ja trapasas individue la samajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran E-an stil­on, propraspiritan, supernacian, ek­vilibritan. Sed ĉe la bonaj E-verkistoj ĉi tiu stilo jam iĝis subkonsciaĵo, ĝi havas siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ĝi estas la stilo de bonaj gazetoj, facila literaturo, propagandaj popularsciencaj artikoloj. Ĝi estas, laŭ Kalocsay, tiu „kanvaso, sur kiu oni povas brodi“, alivorte, ĝi ebligas la trian epokon: evoluigon de E. por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bez­onoj, samrangigon de E. al la naciaj lingvoj literaturaj.

        Ĉi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poe­zio, oni povas nomi epoko de lingva artismo. Apenaŭ ŝajnas necese pru­vadi, ke rilate ĉi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras, „oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika sim­pleco kaj vortmalriĉo kaj facileco je ĉiu kosto, kiuj validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo.“ Ĉar ĉi tie ja validas aliaj celoj: ko­lorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nu­ancoj, elvokivo de vortoj laŭ sonen­havo kaj de frazoj laŭ vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de ĉi tiu stilo mi povus mencii lok­ojn el Anni kaj Montmartre (de Schwartz), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Norda Vento de Karinthy (de Bodo), el La sorĉistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Anto­logio) respondi al la ĉirilataj postul­oj de l' originalo. En la poezio, Kalo­csay estas la ĉefreprezentanto de ĉi tiu stilo (Streĉita Kordo, Eterna Bu­kedo, Goethe-tradukoj, Hungara An­tologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepreteco aŭ animstrukturo estas baro kontraŭ la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj kolorpompo, rigardas ĉi tiujn klop­odojn malaprobe, eĉ malamike. Dis­kuti kun ili estas same neeble, kiel paroli al blindulo pri koloroj. Sed oni povus fari la saĝan kompromis­on: 1. la riĉiĝo postulata de l' supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo; 2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan manon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas.

        TOTSCHE.

        Stockholm. Ĉefurbo de Svedujo; 487.675 loĝantoj. 26-a UK 4-11 aŭg. 1934; taŭga atmosfero, akraj debatoj gravaj ŝanĝoj en UEA.

        Stockton Samuel D., usonano, in­struisto, poste bienvendisto en Oak­land (Cal.). Nask. en 1857, mortis 24 jan. 1926. Testamentis 2.500 dol­arojn al E-societoj.

        Stojan Petro E., ruso. Nask. 22 junio 1884 en Ismail, Besarabio. Li studis en Riŝeljea Liceo en Odessa, poste (fizik-matematikon) en Odessa kaj Peterburgo, fine en 1906-07 en Paris. En 1919-22 li estis prof. de liceo en Serbujo. De 1925 kelkajn ja­rojn li profesie laboris ĉe UEA por bibliografio. Al E li aliĝis en 1903. Li estas unu el la veraj kompetent­uloj pri vortara tekniko. Dum 16 jar­oj li laboris por 12 vortaroj, (inter aliaj por la granda rusa vortaro de la Imperia Akademio kaj famaj es­tas liaj Ornitologia oklingva vortaro, 1911 Rusa-E Vortareto, Ilustrita Vor­taro de la rusa lingvo (760 paĝoj kaj 2000 bildoj). En 1930 aperis lia gran­da „Bibliografio de Int. Lingvo“ (v.) Krom tio li eldonis en E multajn valorajn sciencajn artikolojn kaj ori­ginalajn literaturaĵojn. L. K. de 1914.

        Straaten van, Antonius Gerardus Johannis, nederlandano, lernejestro kaj prof. de angla lingvo en Nijmegen. Nask. 6 dec. 1887 en Vianen. Verkinto kaj gvidanto de la skriba E-kurso eld. de CEPC, unua eld. en 1925, ĉiujare nova eld.; ankaŭ per­radie uzata. Verkis N-E kaj E-N vor­taron, 1933.

        Stranga Heredaĵo. Romano origi­ginale verkita de H. A. Luyken. 1422, 320 p. Tendencromano kun multaj aludoj al E, mem la heroo de la romano estas eminenta E-isto, kiu havas detektivajn kapablojn. La en­havo: amrakonto, aventuroj, vojaĝ­priskriboj.

        Stratoj kaj monumentoj. Jen estas la listo de ĉiuj stratoj, placoj, monu­mentoj, tabuloj troviĝantaj en la tuta mondo honore de Z aŭ E. Tiu ĉi listo tamen ne estas plena. Ĝi nur prezentas tiujn urbojn, pri kiuj mi po­sedas fidindajn dokumentojn kaj in­formojn. Ekzistas ankoraŭ aliaj urb­oj kun stratoj aŭ placoj de Z. Ne povante doni pri ili detalajn informojn aŭtentikajn, mi kontentiĝos per citado de ties nomoj. „Pola E-isto“ N 1 de 1934 mencias krome laŭ la „Brazila E-isto“ la jenajn urbojn: Cas­tellon de la Plana (Hisp.), Matades­pera (Hisp), Vinaroç (Katalun.), Vi­roflay (Fr.) Sekve ĝi mencias krom la 42 urboj cititaj en la tabelo anko­raŭ 4 urbojn. Laŭ tre fidindaj fontoj mi scias ankoraŭ pri la jenaj urboj: Barnaul (Sovet.), Santader (Hisp.), Tel Aviv (Palestino),  Tiflis (Sovet.), Vitebsk (Sovet.). Sekve kune 51 urb­oj. Se ni kunigos tiun nombron kun la nombro de aliaj urboj, kie E estis iel ajn distingita, entute ni havos 54 urbojn, kie E aŭ Z estas speciale honorata, kaj tio atestas pri la sukcesoj de E en diversaj regionoj.

 

 

Urbo (1ando)              Oficiala nomo                          Antaŭa nomo               Komenco kaj

                                   (ekde kiam)                                                                fino ĉe str.

Amiens            Rue Zamenhof             Chemin de                   Octave Thierce.

(Francujo)                   (24 VI 1931)                           la Falaise                     Sur la kamparo.

Aracaju                       Rua Esperanto                         -                                  -

(Brazilo)                      (23 III 1932)

Arnhem                       ESPERANTOLEEN                                                  Velperweg N 140

(Nederlando)               (23 VII 1934)                         Velperweg                  Schaapsdrift N 185

Bad Neuenahr             Dr Samenhof-Platz                  -                                  -

(Germanujo)

Barcelono                    Carrer del Dr   Zamenhof         Carrer 19                    Av. del 14 d' abril.

(Katalunujo)                (14 IV 1932)                                                              Carretera de Sarrià

Bjalistoko                    Ulica    Zamenhofa                   Ulica                            Rynek Koŝciuszki.

(Polujo)                       (11 VI 1919)                           Zielona             Ĉe l' rivero

Bor (Haida)                 Zamenhofgasse                        -                                  -

(Ĉ. S. R.)

Boulogne sur Mer        Place L. Zamenhof                   Pl. de                           Apud la stacidomo.

(Francujo)                   (3 II 1931)                              la Gare

Bratislava                     Zamenhofova ulica

(Ĉ. S. R.)                    Zamenhof Gasse                      Ne ekzistis                   En kvartalo VI.

                                   (1930)

Brzeziny                       Rynek  im Zamenhofa              Rynek                          Pilsudskiego.

(Polujo)                       (13 V 1931)                                                               Koŝciuszki.

                                   Rue Dr. L. L. ZAMENHOF

Cagnes sur Mer           Auteur de l‘ Esperanto Ne ekz.                       Av. de Ia Gare.

(Francujo)                   1859-1917                                                                 Av. des Reynes.

                                   (25 XII 1933)

                                   RUE du Docteur

                                   ZAMEHOF                                                                Bd.d' Alsace prol.

Cannes                        Créateur de l' Esperanto          Rue de la Prairie          Promenade de la

(Francujo)                   1859-1917                                                                 Croisette Nr 63.

                                   (18 VI 1933)

Cassà de la Selva         Carrer de Zamenhof                -                                  -

(Katalunujo)                (1932)

Clamart                       Rue Zamenhof             Rue de                         -

(Francujo)                                                                  Vanves

                                   1. ESPERANTOWEG                                               1. Grenzlaŭerweg.

Dancigo                       2. ESPERANTOGRUND       Ne ekz.                       Esperantogrund

                                   (31 VII 1927)                                                             2. Esperantoweg.

                                                                                                                      La arbaro.

Drahovice                    Esperanto-Strasse                   Ne ekz.                       Ĉefplaco.

(Ĉ. S. R.)                    (9 II 1926)                                                                 Burĝlernejo.

Dresdeno                     Zamenhofstrasse                      -                                  Bebelstrasse

(Germanujo)                (1927)                                                                       Pirnaer Landstr.

Düsseldorf                   Samenhofweg                          Ne ekz.                       Bertash.

(Germanujo)                (21 II 1933)                                                               Karlsbaderstr.

Isay les Moul.              Rue du Dr. Zamenhof                                                  Rue du Chemin Vert.

(Francujo)                   Créateur de l‘ Esperanto          Ne ekz.                       Rue Emile Duployé.

                                   1859-1917 (I 1933)

Kovno                         ZAMENHOFO Gatvé            Pazu                            Vilniaur g. N 21.

(Litovujo)                    (1925)                                     gatvé                           Nemuno kranto g.

Krakovo                     Ulica                                       Ul.                               Ul. A Potockiego N. 6.

(Polujo)                       Dr.Ludwika Zamenhofa           Niecala                        Ĉe la fervojo.

                                   (2 VIII 1931)

Libavo                         ESPERANTO iela                                                      Kr. Barona ielä

(Latvujo)                     (7 XI 1932)                             Jana iela                       Preĉu iela.

Lodzo                          Ulica Imienia                                                               Ul. Piotrkowska 127.

(Polujo)                       D-ra Zamenhofa                      Ul. Rozwadowska       Zeromskiego 86.

                                   (18 V. 1920)

Malakoff                      rue Zamenhof                          (Rue de

(Francujo)                   (1934 ?)                                  Clamart                       -         

Milano                         Via Ludovico

(Italujo)                       Lazzaro Zamenhof                   Ne ekz.                       Via Giambologna 43.

                                   (1921)                                                                        Via J. Brioski 17.

Montebeliard               rue Zamenhof                                                              Rue Risler 12

(Francujo)                   (8 VIII 1933)                          Ne ekz.                       En kampoj

Mullhouse                    Rue                                                                            Bd. des Alliés.

(Francujo)                   Docteur Zamenhof                   Ne ekz.                       Rue de la Harpe.

                                   (7 I 1933)                                                                                         

Nové Zamky               Zamenhofova ulica

(Ĉ. S. R.)                    Zamenhof utca            -                                  -

Olomouc                     Ulice Dra                                                                    Ul. Prostejovska

(Ĉ. S. R.)                    Zamenhofa                              Ne ekz.                       Ul. u. Botanické

                                   (27 VI 1932)                                                              Zahrady.

Rio de Janeiro              Rua Zamenhof             Rua Maria                   Rua Haddock Lobo.

(Brazilo)                      (31 X 1917)                            José                             Rua Maria Lacerda.

Realengo                     Rua Esperanto                         -                                  -

(Brazilo)                      (5 X 1913)     

Sabadell                      Ronda deI                               Ronda del                    -

(Katalunujo)                Dr ZAMENHOF (1912)         Norte

                                   Rue du Docteur Zamenhot       Rue de la

Saint Raphael               Creatur                                    grande                         R. de la Corniche d' or

(Francujo)                   de Esperanto                           batterie            Av. des chévre feuilles

                                   (1859-1917)

San Feliu de G.            Carrer de Zamenhof                San Isidro                    Ĉe la promenejo.

(Katalunujo)                (29 VI 1914)                                                              Ĉe la stacidomo.

Ŝródborów                  Ulica Zamenhofa                                                         Ul. Narutowicza.

(Polujo)                       (1931)                                     Ne ekz.                       Ul. Krasinskiego.

Sotleville I.R.               Rue Zamenhof             Rue de                         Rue Hiacynthe

(Francujo)                   (24 V 1914)                            l' Aurore                      Menager

                                                                                                                      Bd. 14 Julliet.

Terrassa                      Placa de Zamenhof                  P. de Saragossa           Nord.                                     

(Katalunujo)                (1912)                                                                        Sant Pere

Valencia                      ? ? ?

(Hispanujo)                  (5 VIII 1934)                          ?                                  -

Varsovio                      Ulica                                                                           Ul. Nowolipki 6.

(Polujo)                       Dr. Ludwika Zamenhofa          Ul. Dzika                     Ul. Nizka 29

                                   (24 II 1931)

Vendrell                       Carrer de Zamenhof                C.de la                        -

(Katalunujo)                (1933)                                     Baixada

Vieno                          ZAMENHOFGASSE             Ne ekz.                       Rauchgasse.

(Aŭstrujo)                    (7 VII 1929)                                                               Wilhelmstr.

Vich                            Carrer del                                                                   Carrer 14

(Katalunujo)                Dr. Zamenhof                          Ne kz.                         d' Abril 45

                                   (30 XI.1932)                                                              C. Manllen 46.

 

 

 

        Klarigaj tabuloj; rimark­oj:

        Amiens. Speciala tabulo klariga ne ekzistas. Nur la strataj tabuloj portas la surskribon: Rue Zamenhof, 1859-1917.

        Arnhem. Ambaŭflanke de la fervo­jo troviĝas tabuletoj kun jena teksto: Atentu, Fervojo. Post la transiro fer­mu la barilon.

        Bjalistoko. Sur la domo, kie nas­kiĝis Z (angule de la str. Zamenhofa Nr 24 kaj de la str. Biala Nr 4) troviĝas ekde 7 VIII 1927 tabulo el nigra marmoro kaj oraj literoj kun la jena dulingva (pola kaj E-a) teks­to „EN TIU ĈI DOMO NASKIĜIS LA 15 XII 1859 LA AŬTORO DE LINGVO INTERNACIA ESPERAN­TO Dr. L. L. ZAMENHOF.

        La fenestro de l' ĉambro, en kiu naskiĝis Z, troviĝas sur la unua etaĝo, eliras sur la korton plej dekstra (lasta) la malfermita. Ŝtuparo ekstera gvidas el la korto al tiu subtegmenta ĉambro. Nuntempe loĝas en tiu do­mo samideano, kiu gardas memorlibron, en kiun enskribas siajn nom­ojn la vizitantoj de tiu domo.

        Boulogne. Estas tiu placo, kie dum la unua UK loĝis Z ĉe A. Michaux.

        Bratislava. La strat-tabuletoj en tiu urbo estis en tri lingvoj: slovaka, germana kaj hungara. Fine de 1933 oni forigis la hungaran surskribon.

        Dancigo. Tabulo enmetita en ŝto­naron (nigra kun helaj literoj, en lingvoj E-a kaj germana):

                Esperanto Grund

Jubilea kverko plantita de la parto­prenantoj de la XIX Universala Kon­greso de Esperanto en Dancigo kaj Zoppot por la memoro de la 40 jara ekzisto de la Internacia lingvo Esperanto 31 julio 1927.

        La radikoj de la kverko estis dum plantado superŝutitaj per tereroj el ĉiuj landoj. Speciale tiajn alsendis la E-istaro. - La strato kaj la placeto situas en la fama Schmierauertal.

                Drezdeno. Tabulo germanlingva (50x30 cm.) Ludwig Lazarus Zamenhof, Arzt, Erfinder der Weltsprache Esperanto, geb. 1859, gest. 1917. (Signif­as: L. L Z., kuracisto, inventinto de la mondlingvo Esperanto, nask. 1859, mort. 1917.)

        Kaŭnas. La strato, kvankam mod­esta, estis elektita pro tio, ke tie loĝis la patro de s-ino Klara Z. An­koraŭ nun troviĝas tie, apoteko, apartenanta al s-ino Kotzin, fratino de s-ino Klara Z.

        Krakovo. Sub la strata tabuleto (en la komenco de la strato) troviĝas tabulo kun pollingva teksto: „Na Pa­miatke Swiatowego Zjazdu Esperan­tystów Rada m. Krakówa uczilla twórce Esperanta, oznaczajac te uli­ce jego nazwiskiem. Sierpien 1931.“ Signifas: Je memoro pri la UK de E. La konsilantaro de la urbo Kra­kovo honoris la kreinton de E, signante tiun ĉi straton per lia nomo. Aŭgusto 1931.)

        Lodzo. Sur la angula domo de la str. Nr 1 troviĝas ekde sept. 1930 tabulo dulingva (pola kaj E-a) kun la jena teksto: AL Dr L. L. ZAMEN­HOF, AŬTORO DE ESPERAN­TO, NASK. EN BIALYSTOK EN 1859 J. MORTIS EN WARSZAWA EN 1917 J. IV TUTPOLA KONGRE­SO DE ESPERANTISTOJ EN LODZ, SEPTEMBRO 1930.

        Milano. Speciala tabulo ne trovi­ĝas sed el la kvin strat-tabuletoj tri portas la plenan nomon de la strato, nome. „Via Ludovico Lazzaro Zamen­hof, fondatore della lingua Esperan­to 1859-1917.“

        Nové Zámky. La stratnomo estas en slovaka kaj hungara lingvoj.

        Olomouc. Klarigaj tabuloj estas fik­sitaj ĉe la komenco kaj la fino de la str. En la parko troviĝas E-arbo kaj apud ĝi E-memorŝtono, sur kiu estas gravurita E-lingve la historio de tiu arbo (plantita 15 V 32).

        Sotteville. Sur kelkaj strat-tabuletoj estas menciite: Rue Zamenhof, Au­teur de Esperanto.

        Varsovio. Sur la domo Nr 9, an­gule de str. Pawia [kie Z loĝis dum 17 jaroj - v. Dzika 9.) troviĝas blank-marmora tabulo (1 m x 70 cm) kun la jena pola teksto: W TYM DOMU MIESZKAL Dr LUDWIK ZAMENHOF UR. 1859 ZM. 1917 TWORCA MIEDZYNARODOWEGO JEZYKA ESPERANTO. Inter­nacia Esperanta Postkongreso Var­sovio 9 VIII 31 (Signifas: En tiu ĉi domo loĝis Dr L. Z. nask. 1859, mort. 1917. Kreinto de internacla ling­vo E.-Intern. E. Postkongr. ktp.)

        Ne la tuta strato Dzika estas ali­nomita je Z-a, nur ĝia unua duono. La resto portas ĝis nun la nomon Dzika kun ŝanĝita numeroj.

        Vieno. Sur la dom-muro de Hotelo Hammerand (VIII, Florianigasse 8) troviĝas marmora malhela tabulo kaj oraj literoj kun la jena teksto ger­manlingva: Dr Lazar Ludwig Zamenhof 1859-1917 dem die Mensch­heit die Hilfssprache ESPERANTO zu verdanken hat, wohnte in den jahren 1886 und 1887 in diesem Hause.

        (Signifas: Dr L. L. Z. 1859-1917, al kiu la Homaro dankŝuldas la help­lingvon E, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1887 en tiu ĉi domo.)

        Monumentoj:

        Sur la Tombo de Z en Varsovio (v. Monumento de Z.)

        Franzensbad (Františkovy Láznì) - Ĉ.S.R. - troviĝas en la parko, el artefarita ŝtono, inaŭgurita en 1914, en majo dum Kongreso de Aŭstrujaj E-istoj.

        Bergen-op-Zoom, Nederlando. Star­as ekde 1 III. 1932 en la po­polparko. Sur la frunta parto, mal­supre estas nigra tabulo kaj sur ĝi per blankaj literoj E-lingve: „HONO­RE DE Dro ZAMENHOF AŬTORO DE LA LINGVO ESPERANTO 1859-1917.“

        Bjalistoko. Estis inaŭgurita en 1931 post la UK en Krakovo: Turo Babel (ankoraŭ ne finita).

        Tabuloj de (krom la jam ci­titaj inter la stratoj Z-aj):

        Ĝenevo, ĉe str. Rue du Vieux College 10, marmora griza 60x45 cm, E-lingva teksto: „EN TIU DOMO LOĜIS EN 1905 L. L. ZAMENHOF INICIATORO DE LA LINGVO ESPERANTO.“

        Berno, - malkovrita en 1925.

        Aliaj tabuloj:

        Budapest. En la amuzpalaco estas alfiksita sur la muron granda mar­mortabulo kun E-a kaj hungara teks­to: „La XXI-a Universala Kongreso de Esperanto al la memoro de Grafo Stefano Széchenyi. Internacian honor­esprimon al la „plej granda hunga­ro“, kiu pledis por kompilado de Internacia Lingvo en la Hungara Scienca Akademio la 27 novembro 1842. Budapest, 1929, 2-9 aŭgusto. - En la skolta parko staras malgranda memorŝtono kun E-a surskribo je la memoro de la E-ista Skolta Tendaro 1931.

        Nový Bohumín (Ĉ. S. R.) estis inaŭgurita 4 XI. 1934 memorŝtono en la urba parko. La ŝtono havas stelon kaj surskribon en ĉeĥa, pola, ger­mana kaj E-lingvoj: „Per E al inter­fratiĝo de popoloj!“ La monumento estis starigita de Regiona Ligo E-ista en Èes. Tìšín.

        Varsovio, ĉe str. Hoza 42. Enmur­igita inter la fenestroj de la unua etaĝo, super la pordego, tabulo el blanka marmoro kun granda verda stelo kaj nigraj literoj. Teksto pola: „W TYM DOMU MIESZKAL Inz. Antoni GRABOWSKI NIESTRUDZO­NY KRZEWICIEL IDEI JEZYKA MIEDZYNARODOWEGO GENIALNY TLUMACZ „PANA TADEUSZA“ I IN. ARCYDZIEL LITERATURY POLSKIEJ NA ESPERANTO. VI Wszechpolski Zjazd Esperantys­tów, Warszawa 5 VI 1933 r.“ (Signi­fas: En tiu ĉi domo loĝis inĝ. A Gr. senlaca pioniro de la ideo de L. I. genia tradukinto de „Sro Tadeo“ kaj al. ĉefverkoj de la pola literaturo je E. VI tutpola Kongreso de E-istoj, Varsovio 5 VI 33.)

        Noto. En la kunmeto de la ma­terialo kunlaboris G. Avril, O. Buj­wid, S. Comella, C. Cresp, D. Dal­mau, V. Haignere, T. Indra, J. Kai­ler, S. Kamaryt, A. Klein, A. Ku­dela, V. Lluis, P. Meazzi, Mizes, L. Moitié, W. Pfeiffer, J. B. Robin, P. Tarnow, kiuj preskaŭ ĉiuj estas de­legitoj de UEA. E. WIESENFELD.

        Strazds Kriŝjanis, latvo, posedanto de lanteksejo. Nask. 1891. E-isto de 1913. UEA-del. en Jelgava de 1922. Verkis kaj eld. la unuan pli amplek­san lernolibron por latvoj, 1924 (BIL' 2808a).

        Streĉita Kordo. Originala poemaro de Kalocsay. 1931, 189 p. „Post la „Parnaso de l' Popoloj“ ne aperis poemaro tiel interesa por poeziamanto, tiel grava laŭ stila kaj arta vid­punktoj. Plej admirinda estas la varieco en la poemformoj.“ (G.5.,E', 1931,        p. l44).

        Strejèková Marie, ĉeĥino. Nask. 9 febr. 1891 en Brno. E-isto de 1927. Precipe aktiva en radio, ofte parolas en Radio-Brno, unuan fojon en apr. 1931, de kiam E-disaŭdigoj el Brno

restis oftaj.

        Stroele (strole) Georges, (ps. Goso) sviso prof., (duagrada instruisto). Nask. 18 febr. 1879 en Couvet. Ano de socialista partio, laboras por instruistaj        asocioj ktp. Dum jaroj estro de la loka grupo. Gvidis multajn kursojn. Prez. de la Ekzamena Komitato de SES. L. K. Ĉefa recenzanto en ,E' (UEA). Tradukaĵoj en ,E', en ,La Revuo', ktp. Kunlaboranto de la Enciktopedio.

                Stroele, el recenzista gildo

                Karesas ame ĉiun belon,

                Kvankam atentas la nivelon,

                Recenzas li kun kora mildo.

                        (Kalocsay, Rimportretoj.)

               

        Strombol Alfred, italo, d-ro. Estis prez. de Ĝenova EU, kaj IEA, red. de „I.    E-isto“, ano de ICK. Verkis prop-ilojn, lernolibron (l91l) kunlaboris je E-gazetoj. Ampleksa laboro.

        Struska Hans, aŭstro-germano, lernejdir. iama en Wien. Estis Volapükisto, en interrilato kun Schleyer. Laboris por E en Organizo de Ofichavantoj-Wien kaj en la landa organizo en diversaj funkcioj.

        Struvelpetro. De Hoffmann, el la germana trad. Applebaum. 1921 24p. Beletaj rakontoj, komikaj bildoj. Porinfana verko, tre disvastigata en Germanujo. Sed peza traduko.

        Stuart-Menteth (Stjuat mentith') Charles Granville, anglo, instruisto de angla lingvo. Nask. 26 nov. 1868 en Malvern. E-istiĝis 1902. Verkis: Angla        kaj E-a Etimologio, kaj multajn gazetartikolojn.

        Studentoj. Tuj post la ekesto de E ĝi trovis adeptojn inter la studentoj. Z mem jam kiel studento laboris por la solvo de la int. lingvo kaj liaj kolegoj estis samtempe ankaŭ la unuaj E-istoj.

        En la antaŭmilita movado la studentoj havis sufiĉe gravan rolon, sed apartan organizaĵon dum daŭra tempo ili ne havis, ankaŭ la gazeto „La E-a Studento“ (1906), “The E Student“ (1908), ktp. havis nur efemeran vivon. Mem la E-istaj societoj tre atentis la propagandon inter la stud­entoj kaj tiucele aranĝadis ofte spe­cialajn kursojn. Kelkloke ekzistis ap­artaj grupoj kaj kluboj kaj jam en 1909 oni fondis Int. Studentan Ligon en Praha.

        Post la milito komenciĝis nova pe­riodo tiutempe estis kreataj la unuaj katedroj de E en diversaj universita­toj (v.), kiuj pligrandigis la nombron de la studentaj E-istoj kaj plirapidig­is la fondon de apartaj studentaj E kluboj. En 1926 la Int. Studenta Ligo en Warszawa havis 16 klubojn, kiel siajn anojn, sed la kunlaboro inter ili ne estis kontentiga.

        Gravan instigon donis al la movado la studenta fakkunveno dum la UK en Budapest en 1929, kie oni decidis fondi novan studentan E-istan ligon. La preparajn laborojn faris la St. E-­ista Klubo en Zagreb kaj tiel ekestis kaj funkciis dum du jaroj la Studenta Tutmonda E-ista Ligo (STELO), sed ĝi limigis sian laboron nur al konsiloj, moralaj helpoj kaj kelkaj prak­tikaj servoj. Dum la UK en Kraków, 1931, oni akceptis la projekton de la prez. Lapenna Ivo, ke ĉiujare la stud­entaj fakkunvenoj dum la UK komi­siu al unu el studentaj kluboj por funkcii kiel centro por la E-istaj studentoj. Kiel centro estis elektita la Klubo en Zagreb, (Primorska 11), kiu plenumas tiun devon ĝis ho­diaŭ. La taskoj de la centro estas: l. kunligi la E-istajn klubojn, 2. helpi al novorganizotaj kluboj. 3. eldoni du­onjaran raporton, 4. funkcii kiel rep­rezentanto de la studentaj E organi­zaĵoj en ĉiuj int. rilatoj. I. GODEK.

        Stumblo v. ritmo.

        Sturmer K. R. C., anglo, denta teknikisto. Nask. 16 apr. 1903 en Poo­le. Kvara infano de kulturburĝaj ge­patroj, loĝas de 1917 en London. Varbiĝis al E en 1922 per parolado de s-ino Blaise. Eklaboris por E en Sudlondona E Klubo, de 1925 por LE Klubo, kies vicprez. li estis en 1927. Konsilanto de BEA de 1928. De 1929 vicĉefred. de „Int. Language“ kaj ĉef­red. de 1930. Kunaranĝanto de UK en Oxford, 1930. Ano de BLEA de 1932. Li faris multon por seriozigi nian kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo, „Por Re­cenzo“ (1930), kaj liaj dise aperint­aj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simp­la. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga di­verseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze. Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj an­glaj kaj francaj atingis nian literatur­on. Skizoj kaj noveletoj estas la lite­ratura formo plej taŭga al lia tal­ento, ĉar lia vivkoncepto estas kalej­doskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian tek­nikan paciencon. Tiun opinion ce­tere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).

        W. B. JOHNSON­

        Stuttgart. Urbo en Germanujo, ĉef­urbo de Württemberg kun 375.000 loĝantoj. 12-a kongreso de SAT, 6- 11 aŭg 1932 kun ĉ. 245 partoprenant­oj el 12 landoj. Malaprobo pri pro­pono fari el SAT iun Internacion. Ŝanĝo de statuo tiel, ke LEA-oj havu reprezentanton en la ĝenerala konsi­lantaro. BRUIN.

        Styler (stajler) Albert Edward, ang­lo, instruisto de lingvoj. Nask. 28 dec. 1865 en Feckenham, mortis 25 jun. 1928 en Eastbourne. Aŭskultis prelegon de Mudie 31 okt. 1913 kaj du monatojn poste eldonis originalan skizaron: En la Montoj. En 1914 ap­eris En la Dolomitoj (plejparte po­emoj), kaj bona traduko de In Me­moriam (Tennyson).

        ­Subjunktivo. Ĝi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ĝin ĉiam kun la konjunkcio KE, en kazoj, ki­am la ĉefpropozicio esprimas cel­adon aŭ neceladon, helpon aŭ malhelpon, devigon aŭ malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, be­zoni ktp. kaj ĉies ĉi malo).

        Ĉar la konjunkcio ,por ke' enhavas ĉiam la sencon de celado, post ĝi oni devas uzi ĉiam S-on.

        Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen ĉe Zamenhof oni renkontas post timi S-on kun ne: „Mi timas, ke vi ne malsukcesu“. Ĉi tiun frazkonstruon eble oni povus klar­igi per la subkompreno de DEZIRI. „Mi time deziras, ke vi ne malsuk­cesu“.

        Multaj diras, ke en E. ne ekzistas S; laŭ ili la ordonan modon post­ulas ne la verbo de l' ĉefprop-o, sed la senco de l' dependa prop-o. „Mi vo­las, ke vi iru“ diras simple: „Mi vo­las, iru.“ Sed ĉi tiu rezonado fiask­as ĉe la mal-verboj.

        „Mi malpermesas, ke vi iru“ certe ne diras: „Mi malpermesas, iru!“ Kaj vere, Sentis eĉ proponas, ke oni diru: „Mi malpermesas, ke vi iros.“ Sed tio estus tia rompo de la viv­anta tradicio de l' lingvo, ke ŝajnas nepre preferinde rekoni la ekziston de l' S. Tamen aliflanke, por ne erarigi pri tio, ke la S en E estus uzata same larĝe kiel en aliaj lingvoj, pli bone estas ne uzi en E la nomon S, sed nomi ĝin volitivo aŭ efikeca modo.

KALOCSAY­

Noto de M. C. Butler. Kelkaj diras, ke ĉar -u montras deziron, oni ne rajtas diri: ,Mi malpermesas, ke vi -u.“ Tamen mi mem preferus uzi tion, ol . . . ke vi iros.“ Ĉu oni nepre devas diri: „Mi malpermesas vian iron“. (kiel diras Bailey)?

        Sub la neĝo. De J. Porchat, taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro, el la franca trad. J. Borel, 1908, 144 p., dua eld. 1923. „Modela stilo, verketo tre uzata kiel unua legaĵo.“ (BIL, p: 361.)

        Sudafriko: Kaplando, Transvalo, ktp. La unuaj pioniroj en K. estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Wellington estas fondita. EG. Pioniro en T. estis W. Coquelin (1901) kaj A. F. ­Whiteside (1905) en Johannisburg kaj H. Carter en Pretoria, fondinta tie en 1906 la unuan EG. La centro de la movado estas Pretoria, kie fondiĝis ES en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 E kursoj, gvidataj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en K. troviĝis E-istoj en 4 lokoj kaj en T en 7 lokoj. UEA-del. en 1933 en Beaufort West, Cape Town, East London kaj Johannisburg.

I. ŜIRJAEV

 

        Sudano, Afriko. Ankoraŭ en 1897 en Segu estis E-isto Ch. de Trois­monts. Dum pluraj jaroj faris prop-on A. Depuis en Tomouctou kaj Avid, radiotelegrafisto kaj UEA-del. en Ba­mako. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en 1 loko. Laŭ la ICK-raporto en 1930 „S-ro Marin ankaŭ en tiu ĉi lando povis kunigi dekon da indiĝenaj adeptoj. Li suk­cesis fari paroladon en la Gordon-­Kolegio en Ĥartum.“ Izolaj E-istoj nun estas en diversaj lokoj. En At­bara stariĝis grupo konsistanta el ara­boj, sirianoj kaj koptoj.“ (1933.)

        I. ŜIRJAEV.

        Sufiksoj neoficialaj. El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas ŝancojn eniri la komunan lingvon: oza, signifanta materian multhavecon por anstataŭi la pezajn -plena, -riĉa; iva, signifanta kapab­lon, do estanta la aktiva paralelo de l' pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science aŭ metie, apliki metodon de eltrov­into (ŝtonizi vojon, salizi koloidsolv­aĵon, pasteŭrizi lakton, faradizi ner­von). Krome tre ofte oni renkontas enda (farenda: kion oni devas fari). Pli kaj pli ĝeneraliĝas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj scien­co anatomo-anatomio. KALOCSAY.

        Noto de M. C. Butler. Mi ne kre­das, ke -i- estas sufikso. Kaj certe „anatomo“ deriviĝas de „anatomio“ (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn su­fiksojn -it, hiper-, k. c., pri medicino, botaniko, ĥemio, k. s.

        Supera Kurso de Esperanto. de Dreher, 1925, 68 p. Bona kaj lerte aranĝita lernilo kun interesaj legaĵoj.

        Supereco de E super la naciaj ling­voj. Kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Fundamento de E) estis eble al d-ro Z starigi riĉan materialon por sia vort­aro, kiu tradukas pli da ideoj, ol en­havas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, pre­cipe la novlatinaj, estas neeble dis­partigi la vortojn en apartajn lingv­erojn, en la lingvo E la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco de­venas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn. (Estas vere, ke en la nuna momento la oficiala Akademia vortaro de Esperanto en­tenas 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan E havas pli ol 10.000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene: Finaĵoj 12. - Afiksoj 53. - ilataj vorto 205. - Radikoj 10.000, dum la Encik­lopedia vortaro de Eugen Wüster en­tenas ĉirkaŭe 18.000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.)

        Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas E.

        Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la mil re­gulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naturaj lingvoj.

STAMATIADIS, Nova gram. libro.

        Sur Sanga Tero. Romano origi­nale de J. Baghy. 1935, 240 p. Daŭrigo de la „Viktimoj“. Kruele reala prezento de la teruraj jaroj en 1918-20 en Siberio, traplektita per personaj travivaĵoj kaj rememoroj.

        Sussmuth (susmut) John Joseph, usonano, inĝ., fabrikisto de teksaĵoj, inventisto de teksindustriaj maŝinoj, aŭtoro de teknikaj libroj. Nask. 13 marto 1883 en Oberaltstadt, tiam en Aŭstrujo, nun en Ĉeĥoslovakujo. Le­gas facile dekduon da lingvoj. E-­isto de 1899. (N-ro 5191 laŭ Z A). En 1900 fondis la klubon „Unulin­veco“ en Sodertalje, Svedujo, kiu poste fariĝis la Societo Int. de E-­istoj, antaŭiranto de UEA. Faris prop. vojaĝon por SIDE tra German­ujo kaj al Moravujo, kie li helpis starigi la gazeton „Revuo Int.“ En 1902-05 instruis klasojn en Buda­pest, Hungarujo, estis sekr. de la lo­ka grupo kaj kunfondinto de la ga­zeto „La Verda Standardo“, kies el­donanto kaj red., A. Marich estis lia lernanto. Fariĝis L. K. en 1905. De 1907 loĝas en Usono. En 1921 estis kunfondinto de la „Dol. l00.000,oo E Service Corporation“, kun oficejo je 500 Fifth Ave, New York. En 19 fondis la „Hudson County E Society“, estis ĝia prez. por multaj jaroj kaj en 1923 aranĝis EANA kongreson en Union City. Vicprez. de EANA, 1921-23, sekr. de 1929. Verkis lerno­librojn en sveda kaj angla lingvoj, multegaj artikoloj pri E en diverslingvaj gazetoj. Kunlaboris por mult­aj E gazetoj. Red. de „Amerika E­-isto“. Red. de la Almanako de EANA de 1930.

        Sutherland (suth'erland) George Arthur, skoto, fizikisto. Nask. 6 febr. 1891 en New Deer. Estro de kolegio Dalton Hall, en Manchester kaj spe­ciala prelegisto en Universitato de M. Specialaĵo: akustiko de aŭdejoj. Ini­ciatis diversajn E grupojn. Prelegis pri mundlingva ideo kaj la sukceso de E.

        Suzuki Masao, japano d-ro med., vicprof. de fiziologio en Med. Fa­kultato de Tiba. Nask. 8 sept. 1899 en Nagoya. Fondis en 1924 „Eskula­pidan Klubon“ E-istan en Med. Fak. de Imp. Univ. de Tokyo. Ĉeestis 23-an kaj 24-an UK-jn. Inspektoro de JEI. Kun aliaj trad. en E: Hayas­hi kaj Tamura, „Farmakologia Prak­tiko por Studentoj“, 1925. Verkis: „Pri ĥemia terminaro“, (J), en „La Revuo Orienta“, apr. 1926.

        Svanbom, K. Otto, svedo, paroĥa pastro, preposto en Söderfors. Nask. 13 febr. 1870 en Malarp. Unu el la pioniroj de E en Svedujo, kunfond­into de Klubo E-ista en Upsala, 1891. Fervore propagandis dum la unua pe­riodo kaj daŭre per paroladoj, kurs­oj kaj verkado por la E-aj gazetoj.

        Svantesson Oskar Vilhelm, svedo, popollerneja instruisto. Nask. 2 jun. 1904 en Tadene. E-isto de 1924. Kas. de S. Instruista EF, iniciatinto de S-E Gazetara Informo-Servo. Kursoj.

        Sveda Antologio. Redaktis Sam Jansson, Björne Backman kaj Arne Lenner. 1934, 228 p. Tiu ĉi jam ape­rinta I-a parto reprezentas la epokon inter 1850 kaj 1910, la aperonta II-a parto la postmilitan epokon. La el­ekto speciale favoris al la verkoj, en kiu estas io speciale sveda... Jam aperintaj verkoj ne troviĝas en la an­tologio, kaj ofte tradukitaj verkistoj ricevis malpli multan lokon. (Laŭ „Lingvo Libro“, 1934, p: 35.)

        Svedujo. Unu el la landoj, kie la „forta voko“ de d-ro EsPeranto plej frue redonis eĥon kaj kie lia „nova sento“ trovis daŭran revibradon.

        En 1889 aperis en Varsovio la unua lernolibro de Z, tradukita por svedoj de G. Henriclundquist, juna studento el Ystad, kun vortareto E-S de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro ger­mana, eldonita en Nürnberg, varbis kelkajn svedojn, inter ili (31. III. 1889) teologian studenton ĉe la uni­versitato en Upsala, A. F. Runstedt, kiu eldonis en 1890 lernilon en for­mo de flugfolio. Alia teologia stud­ento en Upsala, S. A. Lundstrom, varbita en 1890, fondis en okt. 1891 la unuan societon: Klubo E-ista en Upsala, kiu estis dum kelkaj jaroj ve­ra centro tutmonda de la juna E­-movado. Ĝia dua prez., studento Val­demar Langlet, pioniro kiel turisto en E-ujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusujo kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vlad­imir Gernet en Odessa, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la „Esperant­isto“ kune fondi novan gazeton no­me Lingvo Internacia (LI), kiu komencis aperi en dec. 1895 en Upsala. Sub la direktorado de Gernet prizor­gis en Upsala la redaktadon kaj ad­ministradon Langlet kaj Paul Nylén, K. I. Holm kaj Alfred Sandborg k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu O. Zeidlitz, Otto Svanbom, S. E. Kri­kortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, G. H. Backman en la sudo de la lando.

        En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de E, la E-istoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Z“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la societo „Espero“ en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsala prizorgi la presadon (de angla lerno­libro kaj prop. broŝuroj ktp.). En Upsala estis presata ankaŭ „Jarlibro E-ista 1897“, eldono de Societo Espero en Peterburgo.

        En aprilo 1898 fondiĝis Klubo E­-ista en Stokholmo, kies sekr. estis P. Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda E-ista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stock­holm, Upsala, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj iz­olaj E-istoj el diversaj partoj de la lando (de 1 jan. 1910 nomata „Sveda E-Federacio“ SEF). Unua estraro: prez. red. V. Langlet, sekr. policisto P. Ahlberg, vicprez. d-ro S. Krikortz, kas. inĝ. Engelbrekt Olson. Gazeta organo „Esperantisten“.

        En la vintra sezono 1905-06 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurs­on de Nylén kaj decidis fari E-n la oficiala lingvo int. de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en E ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gevle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis 8 marto 1907 la klubon E-istan de Gevle, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj A. K. Örn, W. Watilu Id, Frans Olsson, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k. a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kre­skis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gevle ĝis 1922. En febr. 1913 R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.

        La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj du­m universalaj kongresoj, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skis­mo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de E, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estas reorganizita; estraro: prez. gimn. prof. Albin Zach­rison en Karlstad, vicprez. P. Nylén, sekr. F. Skog, kas. komercisto G. Rosen (en Stockholm) ktp. Prez. de julio 1913 fervoja oficisto John Lund­gren en Hedemoragis aŭg. 1918, ki­am prez. fariĝis red. Paul Nylén en Stockholm. 1921 G. Hedström en Gevle estas elektita prez. kaj Nylén „honora prez.“; de majo 1923 oni re­elektis lin kiel funkciantan prez. SEF ĉiujare kunvenas kutime dum pente­kosto aŭ en Stockholm aŭ en aliaj urboj.

        En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prez. Nylén, vicprez. Sam Jans­son, sekr. E. Malmgren, kas. Ad. Larson, bibl. Bernh. Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.

        La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la E-ismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri E, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris sig­nojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelk­aj „generaloj sen armeo“ kaj ili sen­skrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al E. La morto de Z en 1917 kaŭzis artikolojn pri E en ĉiuj gazet­oj kaj donis okazon por vigla propa­gando.

        De 1918 la E-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭg. 1918 okazis en Gotenburgo Unua Skandinava kongre­so de E, kiu estis neatendite favore ra­portata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza ternpo po­vis partopreni nur la duona nombro. Tie la SEF decidis fondon de „Eldo­na Societo Esperanto“.

        Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1.138 kr. kaj 1925 estas fondita Propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kr., kies nur rentumo estas elspezata.

        Gazeta organo de la sveda movado estis unue „LI“ 1896-1905, „E-isten“ 1906-08, „Dana E-isto“ 1909, „Sveda E-isto“ 1910 („E-Folket“ 1911, 1912). De 1913 „La Espero“, nomata de 1925 „Svenska E-Tidningen - La Es­pero“. De la fino de 1927, kiam B. Eriksson translokis el Ludvika sian presejon en Stokholmon, li prizorgas la gazeton en sia E-presejo kaj estas ankaŭ ĝia redaktoro.

        Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis (16. IV. 1922) ekzamenan ko­misionon „Sveda E-Instituto“, kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista E Fed. kaj de Sveda Laborista E-Asocio (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jans­son, membroj G. Ahlstrand, E. Malmgren, P. Nylén kaj C. Ohlsson. Anstataŭ A. la estraro elektis en jan. 1932 John Johansson, anstataŭ O. Ohlsson 1934 Karl Söderberg.

        Aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.000 e-roj, krom tio la Ŝlosilo en 140.000 e-roj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.000 e-roj ĝis fino 1932.

        En 1925 SEP aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A. O. Ehlin en Sala, k. a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du ali­ajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon 1 kr. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.000 personoj. Ĝi es­tas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn E-istojn. Per­fektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo. 5 kr., es­tas verkita 1926 de rektoro Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 per­sonoj mendis ĝin antaŭ 1933.

        Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Vokita de SEF pastro Andreo Cseh komenc­is aŭtune de 1927 paroladan vojaĝ­on en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en Stokholmo kaj aliaj urb­oj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, ki­uj kvankam tro rapidedaŭraj por krei verajn E-istojn tre favorigis la pub­likon kaj eĉ aŭtoritatulojn por E. Ali­aj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj, aŭ ne, same agadis. Tiberio Morariu, Elinjo Pähn, Henrik Seppik, T. Czit­rom, Hans Fox, Hans Hurler, Albert Rois, Neeme Ruus, d-ro Fr. Szilágyi, Lidja Zamenhof, Erland Weber k. a., entute pli ol 15 fremduloj. Post 1933 ankaŭ aliaj fremduloj instruis en Sve­dujo.

        De 1922 E pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava „ABF“ (Labo­rista Kleriga Asocio), kie en 1930-31 partoprenis en 246 studrondoj de E 3 632 personoj, en 1931-32 en 432 studrondoj 2. 6.000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe 61 studrondoj.

        En 1929-30 la hindo L. Sinha faris dum prelegvojaĝo (aranĝita de E. Malmgren) tra Svedujo pli ol 10.000 km. 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj E-istoj.

        La granda plifortiĝo de la sveda E-movado en la periodo 1925-33 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn E-istojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapabl­on al la laboro. Dank' al tio oni pov­is pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889-1909 oni do po­vas rimarki konstantan kreskon de la intereso por E. Sed venis la Ido-­skismo, kaj la E-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron pres­kaŭ denove. En la tempo 1910-25 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝan­ĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter E-istoj kaj idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke E estas la sola helplingva uzata en la praktiko. Tamen granda publika ankoraŭ tre skeptike rigar­dis la E movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte enpresis novaĵojn pri E, tam­en ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Kaj nun, komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stockholm kaj de aliaj urboj pliofte aperigas artikolojn pri E en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas kon­stantan E-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto „Signalen“ sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la tutlanda pacifista ligo konsentis pri E-kurso en sia ga­zeto Fredena. Komence de aprila 1933 la interskandinava hotel-pordista gazeto ankaŭ komencis E-kurson.

        Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj E-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj in­atruistkursoj, grandaj per E-aj turist­vojaĝoj, la apero de la gravaj libroj „Per balono al la poluso“ (= la And­rée-libro) kaj „Tra sovaĝa Kamĉat­ko“, la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la prelegvojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Scherer kaj de la aŭstro Steiner, of­taj gazetaj intervjuoj kun fremdland­aj E-istoj pro iliaj vizitoj al Sved­lando ktp.

        Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-E-aj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por E, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj E-istoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lok­ojn kaj iliajn gvidantojn:

        En Bengtsfors: la ĉiam age­ma, fidela veterano C. Winberg pos­tenis kun la verda standardo; en Bla­dinge: F. Johansson; en Bor­lange: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino E. Bodén en la EI; en Boras: O. Roesel fidela apoganto, G. Car­lander instruanto-apoganto; Ekshä­rad: N. Anderwall, kiu krome mul­te propagandis inter la sveda pacifis­taro; Enköping: ges-roj E. Holm­ström (nun en Vasteras); en Eskilstuna fidele propagandis A. Ag­ren kaj E. Johansson; en Fagers­ta: lerte gvidas S. Ceder; Falun: V.  Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto; Gev­le: veteranoj A. Liljemark kaj A. K. Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, G. Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstru­istajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stockholm kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF W. Wahlund en kriza tempo alavare monhelpis al la propagando.

        En Göteborg: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O Svantesson. Li ekde 1932 sekr. de Sveda Instruista EF, organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras E-ajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis E-­kursojn kaj fariĝis 1932 prez. de Sve­da Instruista EF; li estas peranto de. Int. Ped. Revuo. Hällevik: H. Ys­ner; Helsingborg: s-ino Ebb Persson nask. Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Harnosand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganas: Albin Jo­hansson; Höör: Nils Olsson; Ins­jön: Ivar E. Karlsson lerta prez.; Jämjöslätt - kursgvidanto E. Ös­terlind; Jönköping ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog; Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling; Kiruna: G. Otterfors kaj G. M. Bengt­sson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la E-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma E-­roko en Lapplando. Kristian­stad: Nils Nordlund verkis multajn E-lernolibrojn; Kristianehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernil­ojn. Landsbro: Helmer Engs­trand; Linkoping: f-ino Anna Gyllsdorf; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johans­son instruas; Lulea: pioniris J. A. Brogren. En Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn. En Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nils­son gvidas pri turismo. Munke­dal: J. A. Hansson. En Norrkö­ping: lerte agadas Josef Pihls­tröm, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj f-ino Eva Tibbling. Nyberget: Stellan Engholm konata E-­verkisto kaj lia edzino. En Röde­by instruisto Fritiof Ahnfelt senla­ca E pioniro de la provinco Blekinge. En Stockholm sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj prop-istoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Hâkansson, Thedor Ju­lin, H. Halldor, A Larson, Hjalmar Lindstedt, Bengt Skantz, E. Malm­kvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, s-ino Eva Julin kaj f-ino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento. Sundsvall: C. W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instsu­isto Linus Andren. Södertalje: Erik Grahn, Herman Leijon, instru­istino Hanna Eriksson. Sotves­borg: f-ino Ella Nilson. Udde­valla. Einar Dahl. Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj prof. de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, unu el la plej lertaj lingvistoj nun­tempaj, krome A. Palm. Visby: K. G. Andersson. Vingaker: instru­isto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum H. Nanning. Vasteras: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog (kiu verkis prop.-aĵon, i. a la unuan broŝuron kontraŭ Ido), Algot Jönsson. Örebro: f-ino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Pers­son, Sigurd Ekendahl kaj Erik Kar­lén. Krom la nomita ĉie tra la tuta lando multaj, multal aliaj.

        Dum 5 lernjaroj, 1922-27, E estis studobjekto en la 5-a klaso de la „Beskowa lernejo“, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kom­panio kun ŝtata subvencio, Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. In­ter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo mal­faciligis daŭron de tiu E-instruado.

        „Hermods Korrespondens-Institut“ en Malmö konstante instruas E-n per 14. kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

        Post propono farita de E. Malm­gren la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis E-instruadon en Stokhol­ma lernejo, Malarhojden, dum la lern­jaroj 1928-29 kaj 1930-31. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj E­kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15 jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t. n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de E-parolantaj estonaj ge­knaboj.

        Nedeviga E-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la gran­da intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis E-n ĉ. 2.000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instr. gazetoj, speciale de „Folkskolärarnas Tidning“ (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de „Lärarinneförbundet“ (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj s-ro John Forsefl kaj f-ino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al E. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de „Svensk Lärare­tidning“ (Sveda instr. gazeto).

        Komencinte de la aŭtuno 1930 la „ABF“ disponigas al SEI en la Ra­dio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉomateno de ĉiu monato.

        Rimarkinda afero estas Radio-dis­kuto pri la „mondlingva problemo“, kiun aranĝis radio-servo de Svedujo 30. 3 1933. ne sole E, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per pre­legoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan ima­gon de la situacio. Krom tio s-ro Zachrisson, prof. de angla lingvo ĉe la Univ. de Upsala, aŭtoro de „Anglic“ (ortografia sistemo de la angla lingvo), uzis la okazon por skandali E-n, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por E parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj ling­voj ĉe la Univ. de Upsala, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda pub­liko tra la lando.

        Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la E-istoj) la Stok­holma grupo per sia energia vicprez T. Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke E estas lingvo preta, uzata kaj utila; i a. la kronprinco de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.

        P. NYLÉN kaj E. MALMGREN.

        Laborista movado. La ko­menco datas de 1905, kiam fondiĝis anarkiista E-klubo (certe la unua pure lab. EK en la mondo). En 1907 estis loĝio de la abstinenca ordeno Ver­dandi (socialisttendenca), kies pritrak­to okazis en E. En 1912 fondiĝis iniciate de red. John Johansson lab. klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la milito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis. En 1921 estis fondata laŭ iniciato de red. Einar Adamson Sveda Laborista E-Asocio - SLEA - (svede: Svenska Arbe­tar-Esperanto-Förbundet). Sidejo: Götenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: „Svenska Arbetar E-isten“ ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post du­jara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1,100 an­ojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi ankoraŭ havas sian sidon. Prez.: unue Adamson, de 1931 parlamen­tano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la lab. movado de S., ĝi      havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro mal­kreskis, sed de la lokiĝo en la ĉef­urbon la asocio denove kreskis kaj 1 marto 1933 ĝi havis pli ol 1,400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. Eldonkvanto de la gazeto, kies redak­toro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2,500. La aso­cio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan „Som­mar“ por propagando en lab. ron­doj. - Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932 96 faksindikatoj, absti­nencaj loĝioj ktp., kiuj pagas pojare minimume po 5 sv. kr. - kelkaj 10 ĝis 50 kr - La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en E kaj sveda lingvoj. - Kune kun SEF kaj Sveda Instr. E-Asocio SLEA fondis Svenska E-Institutet (SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri E, donan­te pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.­En 1928 la sveda lab. socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por E, kiu kiel senperan efikon ek­havis la enkondukon de E-aj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.

        Kun „ABF“ (Arbetarnes Bildnings-­Förbund - Kleriga asocio de labo­ristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-32 la nombro de ties studrondoj de E estis 432; E estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskas. J. J-n.

        Sveda Instruista E-Fede­racio, fondita 9. VIII. 1918 en Go­tenburgo de G. H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en 1933 la nom­bron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: Sam Jansson, E. Malmgren, Algot Blid, Linus Andren, F. Ahnfetdt, G. Ahlstrand, G. Otter­fors, E. Dahl, O. Svantesson, instru­istino Elsa Ozarowsky, k. a. La es­traro en 1933: prez. Thorsten Torb­jar, sekr O. Rimberth, kas. O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de E. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instru­istoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.

        Esperanta Turista Komi­siono, fondita de E. Malmgren en 1929 aranĝis turistvojaĝojn per E al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkcias kiel estraro de E-a Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezent­antojn en 50 svedaj lokoj. Estraro estas E. Malmgren, Hj. Lindstedt, G. Gustavsson. ETK aranĝis ĉiujare ek­de 1929 turistvojaĝojn inter Stock­holm kaj Tallinn (ĉefurbo de Esto­nujo). La vojaĝoj. okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stockholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonujo kaj Latvujo. La rezulto estis neatendite bo­na, speciale rilate al Estonujo. Pres­kaŭ 1.000 estonoj - kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grup­vojaĝoj de ETK. - vizitis la ekspo­zicion kaj la ekspozicia direkcio pos­te letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj N. kaj M.

        Sveda E-a Gazetara Infor­mo-Servo (Segis). Iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Göteborg. Ĝi celas provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri E kaj ĝiaj progresoj, redakti E-kol­onojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri E. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havas lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estas Thorsten Torb­jar, f-ino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estas SEF, Sveda Instr. EF kaj Thorsten Torbjar. Adreso: Karl Johansgatan 61, Göteborg.

        Eldona Societo-Esperanto eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en 1925. De tiam ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego kaj ekzerclibr­ojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Norda Poluso, Gösta Berling kaj Sveda Antologio. La valoro de tiuj verkoj estas en ora valuto kalkulata 66,- svfr. El ĝiaj el­donaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej granda vendistoj de frem­daj eldonaĵoj.

        Sveŝnikov N., ruso, dir. de gimn. en Vjatka. Estis la unua rusa E-isto (laŭ atesto de K Ostanieviĉ), kiu skribis leteron en E al Z.

        Svislando. (Schweiz, Suisse, Sviz­zera), politike nomata Svisa Konfe­deracio, t. e. Schweizerische Eidgenossenschaft, Conféderation Suisse, Confederazione Svizzera.

        Ĝeneralaj informoj. Am­plekso: 41,295 kv. km. Loĝantaro: 4 milionoj, el kiuj 3,6 milionoj da svisoj kaj 400,000 fremduloj. Parolataj lingvoj: germana 2,85, franca 0,84, itala 0,24, romanĉa 0,043, aliaj 0.027 mili­onoj. Ŝtata organizo: federacia ŝtato de 22 interne memstaraj landoj (kantonoj). Sendependeco rekonita en la Westfala paco 1648, daŭra neŭtra­leco 1815, transformo en federacian ŝtaton en 1848. Konstitucio de 1874 (kun multaj ŝanĝoj sinsekvaj) Repre­zento: Federacia kunveno (Bundes­versammlung, Assemblee fedérale) kun du ĉambroj: Nacia konsilantaro kaj Konsilantaro de la ŝtatoj. Supera aŭtoritato: Federacia konsilantaro, konsistanta el sep anoj. Tiuj sep konsilantoj plenumas la oficon de minis­troj. Ĉiujare estas elektata el ili la prezidanto de la konfederacio. Popol­iniciato: Nur por ŝanĝi la konstitu­cion kaj por nelimigitaj aŭ pli long­daŭraj ol 15 jaroj ŝtatkontraktoj. Nombro de iniciantoj: 50.000. Po­pola decido (referendumo): Laŭ ini­ciato de 30. civitanoj.

        La kvarlingveco (kio ne signifas, ke ĉiu sviso parolas tiujn lingvojn) kaj la geografia situacio meze de Eŭropo okcidenta igas S-n lando de trapasado de homoj kaj varoj. Bilde prezentita kiel turniĝanta plato de Eŭropo. La strukturo de la lando, altaj montoj, malvastaj valoj kreis homtipon tute apartan. Tio esprimi­ĝas jam en la ĉefa lingvo, la germa­na, parolata eĉ inter la kleraj homoj nur en la konata dialekto superger­mana, la Schwytzerdütsch, kun nom­bro de interesaj malnovaj vortoj, ne plu uzataj en la altgermana. Tradici­ema, liberecema, iafoje obstina, mik­sita kun sobre praktika sento, jen proksimume svisaj trajtoj. Influita multe de la franclingva (romanda) parto, tiu ĉi mozaiko kompletiĝas per kritikemo kaj forte esprimita indivi­dualismo. Tiu ĉi lasta kvalito manifestiĝas en ĵaluza defendo de rajtoj, ĉu de propra landeto (kantono) ĉu de individua rajto civitana. Tion moke­muloj nomas kelkfoje „kantona spiri­to“ (Kantönlisgeist).

        E en Svislando. Unua provo ekplanti E-n en la ŝtonan teron de S. estas parolado de A. P. Dubois, dir. de Komerca Lernejo en Le Locle, 1898 (frato de la fondinto de l' plej malnova E-grupo svisa, „La Stelo“ en Genève, H. Dubois. Laŭ la presi­taj dokumentoj estis broŝuro german­lingva, eldonita de Th. Hopt (repre­so el svisgermana gazeto en Thun), kiun oni povus nomi la ekmarŝo de la movado. Jaro 1903. Tiam jam ape­ris multobligita periodaĵo „Svisa Espero“, kiu informas pri la Svisa E-Societo fondita en 1902. SES estas laŭ aĝo la dua nacia societo E-ista post la franca, la unua, fondita en 1898.

        Pioniroj. La speciala karaktero de la lando ne allasis fondon de granda movado. Skeptikaj en iu grado, la svisoj ne tre facile aliĝas al modernaj movadoj kaj estas fakte nur en la kelkaj gravaj urboj, kie ekfloris tio, kion nomi esperantista vivo ni kutimas.

        Gravan moralan subtenon ricevis la ideo int. lingvo kaj de E per la apogo de eminenta filozofo Ernest Naville (ĝenevano), membro de la „Intnstitut de France“. Estis li, kiu en „Bibliothèque Universelle“ (1900) ver­kis artikolon tre favoran pri E, kiun poste prezentis generalo Sébert, al la Akademio de Sciencoj. Naville je plu­raj okazoj montris sian favoron al E kaj precipe kuraĝigis pioniron de nia movado Edmon Privat gimnaziano fervorplena.

        Nomoj, kiuj distingiĝis en la movado, estas du nedisigeble ligitaj: Ed­mond Privat kaj Hector Hodler. En la unua tempo de E en S., ni vidas aperi nomojn de E. Failletaz (unua prez. de SES), de profesoro Hug (Fribourg), de Th. Renard (Genève), en kies domo loĝis D-ro Z, de S. Feierabend (Bern). Nomo preskaŭ forgesita estas tiu de Jean Borel (Vaumarcus), kiu estas la fondinto la E-eldonejo en Berlino (Moller & Borel) nuna firmo Ellersiek. Jean Borel verkis la plej uzitan german­an gramatikon („Vollstandiges buch“). Aliaj pioniroj estas: Re­né de Saussure (Genève), Jakob Schmid (Bern), Ed. Stettler (Bern), la fratoj Stroele, (el kiuj Georges Stroele estas la talenta recenzisto de „Esperanto“). En laboristaj rondoj kaj ĉefe en Zürich la nomo de Karl Jost restas kiel pioniro kaj kiel plej energia kontraŭulo de Ido. Inter instruistoj en germanlingva parto de S. estas Heinrich Fridor (Zürich).

        Periodaĵoj. De 1902 aperas „Svisa Espero“ kun kelkfoja interrompo. Plej ofte posedaĵo - kaj sekve riskaĵo - privata, ĝi konis „luksan tempon“, kiam René de Saus­sure eldonis ĝin. Sur kreta papero ­kun koloraj bildoj, arte aranĝita laŭ la gusto de la tiama tempo, tiu ĉi periodaĵo konkludigus falsan situacion. Estis la tempo de oferemo ­- granda. Oni kredis, ke sufiĉas ioma puŝo kaj la venko estas proksima. Inter tiuj, kiuj oferis multan monon por la gazeto, ni citu Karl Jost, kiu dum jaroj eldonis ĝin kun multa monperdo. - Sed en S. aperis alia periodaĵo, kiu en sia speco estas pruvo por ekzistebleco kaj ĝia malo, de speciala revuo. Estis la „Scienca Revuo“, lerte redaktita kaj pagita de René de Saussure. Dum sep jaroj aperis tiu ĉi revuo por fine iri en la manojn de firmo Hachette. Kaj ĉesis aperi en 1914 - „Esperanto“, la or­gano de UEA estas ankaŭ svisa pro­duktaĵo - se ne laŭ preseja vid­punkto - almenaŭ laŭ deveno. Fon­dita de Paul Berthelot, Hertor Hod­ler akiris ĝin en 1905 kaj faris ĝin la centra organo de la praktikuloj. Ĝi estas unika periodaĵo jam pro sia migrado: presita komence en Fran­cujo, poste en Svislando, poste en Ĉeĥoslovakujo, en Germanujo, en Belgujo, kaj fine denove en Francu­jo, kio ravigas la proverbon. „Oni revenas ĉiam je sia unua amo.“

        Presaĵoj svisaj. La fakto, ke S. estas lingve ano de la najbaraj lan­doj, ne kuraĝigis la eldonistojn. Kaj sekve ne estas multaj verkoj, kiuj aperis en la lando mem. Aperis ler­nolibroj de svisaj aŭtoroj kaj en S.: Hopf („Anfangsründe“), Jost („Lehrbuch“), Perlet („Lehrbuch“), Schmid („Briefe“), Privat („Manuel“). Inter svisaj verkistoj E-aj Privat estas la plej konata, („Tra l' silento“, „Karlo“, „Kursa Legolibro“, „Ginevra“, „Es­primo de sentoj“, „Historio de E“, „La Vivo de Z“ k a.). Se ne aperis mul­taj verkoj kaj rimarkindaj, tamen S. havas la honoron esti la centro por la praktika agado, el kiu fluis la ĉefa dokumento de la movado: la „Jarlibro de la E-Movado“, kiu evo­luiĝis de simpla libreto de 24 paĝoj al dika volumo kelkcentpaĝa. Unika estas ŝlosilo de E en la 4-a, kutime forgesata lingvo de S., latinida idiomo kun etruskaj restaĵoj, parolata en Grizono.

        Universala Esperanto-Aso­cio. S., por multaj ne-svisoj idealo de intergenta kunvivado harmonia, estas denature destinita doni hejmon al la centro de la E-Movado. Tion d-ro Z mem jam antaŭvidis kaj la faktoj pravigis lin. - Fondita laŭ ideoj de ne-svisoj, UEA montras tiom da tiaj trajtoj svisaj, ke oni ne po­vus ja paroli pri ĝi, ne pensante al la lando de la sidloko. Estas feliĉa kuniĝo de multaj faktoroj, kiuj igis la urbon Ĝenevo centro de la mo­vado, kiel ĝi fariĝis centro de aliaj tre gravaj movadoj internaciaj ka fine sidejo de interŝtataj organizaĵoj, Ligo de Nacioj, Int. Labora Oficejo. (Pri UEA v. apartan artikolon).

        E-istoj en Svislando. La jam aluditaj ecoj de S kaj la centrigo de la movado, kaŭzis, ke en S. vivas daŭre aŭ por certa tempo, alilandaj E-istoj. Multaj samideanoj alilandaj studis en S. kaj iuj konatiĝis kun E dum studado tie ĉi. La centr­igo de la movado alvenigis konatajn E-istojn, kiuj por certa tempo aŭ daŭre restas tie ĉi, inter ili Renaud Richez, Andreo Cseh, Petro Stojan, Robert Kreuz k. a.

        Kongresoj. En S. okazis tri UK-j: la 2-a en Genève, 1906, la 9-a en Bern, 1913, la lasta antaŭmilita kongreso, la 17-a en Genève, 1925. Prezidis la duan kongreson pastro Schneeberger kaj estas fiksita dum ĝi la kreo de la Konstanta Kongresa Komitato. Oni fondis sub la impulso de generalo Sébert la Sciencan Aso­cion E-istan, kiu konis poste tre belan, evoluon. La naŭan kongreson prezidis konata pioniro Jakob Schmid. Ĝi estis la fino de la bataloj pri re­formoj, esprimita per deklaro de fido al la Lingva Komitato. Fine la 17-an kongreson en Genève, prezi­dis d-ro E. Privat. Inter la serio de kongresoj la Ĝeneva estis la plej bela kaj plej harmonia. Dum ĝi estas inaŭ­gurita la Somera Universitato, ideo de Privat.

        Fremdaj E-istoj. S., turisma kaj restada teritorio altiris ankaŭ fremdajn E-istojn, ĉu por studi, ĉu por ripozi kaj restadi pli longe. Aro inter tiuj samideanoj okupas hodiaŭ gravajn postenojn en siaj landoj kaj ĝojige estas konstati, ke ĉiuj memor­as kun plezuro la tempon pasigitan en S.: Devjatnin, Evstifeieff, d-ro Ostrowski el Yalta, f-ino Sarapova el Kostroma, s-ino Umanski el Odes­sa, fidela anino de La Stelo en Ge­nève, d-ro Schacht (Ĉernauti), I. H. Krestanoff, Pirdop, infanoj de d-ro Zamenhof, d-ro Emiljan Loth, Pab­janice kaj multaj aliaj.

        Skismo. La jena priskribo ne estus kompleta, ne menciante ion pri la skismo kaŭzita en 1907 per la apero de Ido. En S. ĝi kalkulis aron da fervoraj, por ne diri fanatikaj defendantoj. Inter la kondukantoj ni citu pastron Schneeberger, parlamen­ta stenografo, eks-prezidinto de la Svisa E-Societo, la komerciston Anton Waltisbühl en Zürich, fine la idistan pratotipon Albert Nötzli en Zürich. Aliaj konataj personoj, malpli inter la E-istoj sed en publika vivo estis la fratoj Wenk en Basel, el kiuj unu re­venis al E per solena deklaro okaze de la naŭa kongreso en Bern. La dis­kutoj kaj disputoj kun la idistoj far­iĝis plej akraj en Zürich kaj ĉefe inter du personoj: Notzli kaj Karl Jost. Rerigardante, oni povas diri, ke la forblovon de la idisma danĝero oni dankas en germana S. al la per­sista, obstina kaj preskaŭ fanatika laboro de Karl Jost. Hodiaŭ la idisma movado iam konsiderinda pro la no­mo de kelkaj favorantoj kaj timinda pro la batalforto de aliaj, estas komp­lete disblovita. GEORG AGRICOLA.

        Sygnarski Mieczyslaw, polo, instr. Nask. 30 nov. 1889. Unu el la plej fervoraj prop-istoj de E inter instru­istoj kaj en lernejoj. 117 prelegoj ek­de 1920. Gvidas kursojn; de 1931 pli ol 800 lernantoj. Verkis lernolibron por gimnazianoj, de la ministerio aprobitan, trad. romanon „Kiu kulpas“ de Reytan.

        Szentmáriay (sentmárjai) Dezsö, hungaro, ĉefapelacia juĝisto. Mortis en? Prez. de HES, 1908-11. Tre multon klopodis ĉe oficialaj faktoroj por E.

        Szilágyi (siládji) Ferenc, (ps. Si­labo, Silag, Sife, Fersil, F. S), hun­garo, d-ro jura, redaktoro, E-instruisto. Nask. 1 febr. 1895 en Budapest. Estis oficisto, longtempe senlabora. Estis ĉefsekr. de la Lit. Societo „Vaj­da Janos“. Kuulaboranto de diversaj hungaraj gazetoj. E-isto de 1924. (1. H. Heroldo, l930, n-ro 5.) Komence li agadis en la oficista grupo de HESL de 1929 en HES altnivelaj lit. vesperoj kaj konstanta kursgvidado.). En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo (v.) kaj de la sama tempo gvidas sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro 20 kursoj kun ĉ. 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo. Kunlaboraĵoj en „H. Heroldo“, „HDE“, „Litova E-Revuo“, „Pola E­-isto“, „Sveda E-Gazeto“ kaj „L. M.“, kies red. li estas. Verkoj: „Poemaro el Hungarlando“ (poemtradukaĵoj), 1929; „Pentroarto en la Malnova Hun­garujo“, traduko de riĉe ilustrita ver­ko de Genthon, 1932; „Trans la Fa­beloceano“, originalaj noveloj kaj poemoj, 1932; sprita lernolibro, 1932; kunlaboro al „Hungara Antologio“, 1933. Kunlaboris ankaŭ al la „Sveda Antologio“; lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Szilágyi Jenö, hungaro, d-ro advo­kato. Nask. 27 sept. 1877 en Temesvár (nun Timiŝoara en Rum.). E-isto de 1908. Ĉefsekr. de HES de 1933, jura konsilanto de diversaj ES-j.­Ankaŭ lia edzino agas aktive por E.

        Szmurlo (ŝmurlo), Vladimír von, ruso, relvojinĝeniero. Nask. 15 jul. 1865 en Ĉeljabinsk (Siberio), mortis 27 febr. 1931 en Riga. Studis en Peterburgo. Post rusa revolucio loĝis 1905-1908 en Stuttgart, de 1908 en Riga. Volapükisto, tre frue aliĝis al E. Iniciatis la unuan literaturan E-­konkurson en Peterburgo, 1896. Eld. Bibliotekon de L. I. E 1895, Jarlib­ron E-istan, 1897, E-an Universal­bibliotekon, 1910-1914, kolekton de E-originalaĵoj „Verda Radio“, 1911. Fondis 1910 kaj prez. ES „Riga Stelo“ UEA-del. en Riga, 1910-15. Kunlaboris en „La E-isto“, „Int. Scienca Revuo“, „L. I.“, „Scienca Ga­zet“, red. kaj eld. revuon „Riga Stelo“, 1910-1911. Verkis ANA­ - Alfabeta Nomaro-Adresaro - (unua provo de E-enciklopedio), 1916. Kom­pilis Komplementan rus-E-an vor­taron, 1916. Dum siaj lastaj jaroj precipe interesiĝis pri ĉiuj sistemoj de L. I.