RAI INTERNACIA elsendas el Romo al la mondo
Italio
estis unu el la unuaj landoj, kiuj iniciatis, en la tridekaj jaroj, la
internaciajn elsendojn per kurtaj ondoj. Guglielmo Marconi mem, la
inventisto de radio, engagis sin en la starigo en Italio, en Prato
Smeraldo apud Romo, de la unua sendilo per kurtaj ondoj. Kvar jarojn pli
poste, estis realigitaj du pliaj instalajoj, kaj komencigis la unuaj
elsendoj al Norda Ameriko en la angla kaj en la itala.
La elsendoj en esperanto komencigis en 1935, okaze de la Universala
Kongreso de Esperanto en Romo.
Al la funkcio de komuniko kaj kunligo kun la grandaj komunumoj de la
itala migrado aldonigis, en la periodo de la dua mondmilito, tiu
politika kaj strategia, en kiu sindevigis ciuj grandaj potencoj, ekde
tiuj koloniaj. Post la eniro en la militon fare de Italio, la elsendoj
dauris gis la armistico kun la aliancanoj, la 8an de septembro 1943, kaj
rekomencigis nur la 3an de septembro 1946. La elsendoj en esperanto
rekomencigis en 1950.
Mastrumite de tiucela Informa Servo de la Ministra Konsilantaro, la
elsendoj al eksterlando estis konfiditaj per Konvencio al RAI, la
publika radiotelevida instanco, per lego de 1962. Kun la paso de la
jaroj, la elsendoj perdis la karakteron de oficialeco, kaj kelkfoje de
"propagando", kaj farigis fonto de informado, kiu konsideru
ciujn komponantojn de Italio respublikana kaj demokrata.
En 1975, la starigo de Direkcio de Gazetaraj Servoj kaj Programoj al
Eksterlando metis la bazojn por pli vasta evoluo de la sektoro. Poste,
la Servoj al Eksterlando kunfluis, kune kun la novaj interkontinentaj
televidaj kanaloj, en Rai Internacia, kiu per plia paso estas destinita
transformigi al societo memstara disde RAI.
Elsendoj en esperanto
Nuntempe, Rai Internacia elsendas radiajn informajn programojn en 25
lingvoj, krom en la itala.
La elsendo en esperanto okazas ciun sabaton, je 21.00 lau itala horo (20.00 U.T.C./ G.M.T.), lau la frekvencoj 6035 kaj 9760 kHz (ondlongoj 49,71 kaj 30,74 metroj).
La programo estas dissendata ankau per la satelito Hot Bird 1, lau
analogia metodo, de la internacia radia kanalo sur la auda subportanto
de Raidue (dua kanalo de Rai): polarizado Okcidenta Vertikala 1.446 GHz.
|
|