Письмо Л.Заменгофа к Н.А.Боровко (1895)

Eltiro el privata letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko
(1895). El la rusa tradukis Vladimir Gernet.

... Vi demandas min, kiel aperis che mi la ideo krei lingvon internacian kaj
kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ghia naskigho
ghis tiu chi tago? La tuta
publika historio de la lingvo, t.e. komencante
de la tago, kiam mi malkashe eliris kun ghi, estas al Vi pli-malpli konata;
cetere
tiun chi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kauzoj,
ankorau neoportune tushadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj
sole la historion de la
naskigho de la lingvo.


Estos por mi malfacile rakonti al Vi chion tion chi detale, char multon mi
mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dedichis tutan mian vivon,
aperis che mi - estas ridinde ghin diri - en la plej frua infaneco kaj de
tiu chi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ghi kaj ech ne povas imagi
min sen ghi. Tiu chi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da
obstineco laboris super ghi kaj kial mi, malgrau chiuj malfacilajhoj kaj
maldolchajho, ne forlasadis tiun chi ideon, kiel ghin faris multaj aliaj,
laborintaj sur la sama kampo.


Mi naskighis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu chi loko de mia
naskigho kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al chiuj miaj estontaj
celadoj. En Bjelostoko la loghantaro konsistas el kvar diversaj elementoj:
rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj; chiu el tiuj chi elementoj parolas
apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol
ie la impresema naturo sentas la multepezan malfelichon de diverslingveco
kaj konvinkighas che chiu pasho, ke la diverseco de lingvoj estas la sola,
au almenau la chefa kauzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas
ghin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min
instruis, ke chiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la
korto, chio che chiu pasho igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas
sole rusoj, poloj, germanoj, hebreoj k.t.p. Tio chi chiam forte turmentis
mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu chi "doloro pro la
mondo" che la infano. char al mi tiam shajnis, ke la "grandaghaj" posedas
ian chiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandagha, mi
nepre forigos tiun chi malbonon.


Iom post iom mi konvinkighis, kompreneble, ke ne chio farighas tiel
facile, kiel ghi prezentighas al la infano; unu post la alia mi forjhetadis
diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi
neniam povis forjheti. Malklare mi iel min tiris al ghi, kvankam,
kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en chia
okazo sufiche frue, che mi formighis la konscio, ke la sola lingvo povas
esti nur ia neutrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam
el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ghi estis ankorau gimnazio) mi
transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo
estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados
en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el
tiuj chi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi
venis al firma konvinko, ke tio chi estas neebla, kaj mi komencis malklare
revi pri
nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn,
elpensadis artifikajn richegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed
homa lingvo kun ghia, kiel shajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj
formoj, kun ghiaj centoj da miloj de vortoj, per kiuj min timigis la dikaj
vortaroj, shajnis al mi tia artifika kaj kolosa mashino, ke mi ne unufoje
diradis al mi: "for la revojn! tiu chi laboro ne estas lau homaj fortoj", --
kaj tamen mi chiam revenadis al mia revo.


Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne
povas ankorau kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a
klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan, la simpleco de
la angla gramatiko jhetighis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta
transiro al ghi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la
richeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas
necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serchi en la lingvo kaj
forjhetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko chiam
pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldau mi venis al la gramatiko plej
malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paghojn.
Tiam mi komencis pli serioze fordonighi al mia revo. Sed la grandegulaj
vortaroj chiam ankorau ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a au 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze
turnis la atenton al la surskribo "shvejcar
skaja"*, kiun mi jam multajn
fojojn vidis, kaj poste al la elpendajho "Konditor
skaja".** Tiu chi
"skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el
unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu chi
penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur
la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis
rapide malgrandighi antau miaj okuloj.


"La problemo estas solvita!" - diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri
sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu chi direkto. Mi komprenis, kian
grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de
tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj
neplene. Mi komencis kompari vortojn, serchi inter ili konstantajn,
difinitajn rilatojn kaj chiutage mi forjhetadis el la vortaro novan
grandegan serion da vortoj, anstatauigante tiun chi grandegon per unu
sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso
da vortoj pure
radikaj (ekz. "patrino", "mallargha", "tranchilo" k.t.p.)
povas esti facile transformitaj en vortojn
formitajn kaj malaperi el la
vortaro. La mehhaniko de la lingvo estis antau mi kvazau sur la
manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero.
Baldau post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj
malgrandan vortaron.


Tie chi mi diros ghustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la
vortaro. Multe pli frue, kiam mi serchis kaj eljhetadis chion senbezonan el
la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankau por la
vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu au alia
vorto, se ni nur
konsentos ke ghi esprimas la donitan ideon, mi simple
elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne
havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstatau ia
11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia
ekz. 2-litera "pa". Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej
mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al chiu el ili mi
donis la signifon de difinita vorto (ekz.
a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da,
... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca,
... k.t.p.) Sed tiun chi penson mi
tuj forjhetis, char la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj
vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankorau pli malfacile memoreblaj.
Jam tiam mi konvinkighis, ke la materialo por la vortaro devas esti
romana-germana, shanghita nur tiom, kiom ghin postulas la reguleco kaj aliaj
gravaj kondichoj de la lingvo. Estante jam sur tiu chi tero, mi baldau
rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam
vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al chiuj popoloj kaj faras trezoron
por estonta lingvo internacia, - kaj mi kompreneble utiligis tiun chi
trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama
"lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankorau granda
diferenco. Mi komunikis pri ghi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso
de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la
frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ghin ellernadi.
La 5-an de decembro 1878 ni chiuj kune solene festis la sanktigon de la
lingvo. Dum tiu chi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme
kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

"Malamikete de las nacjes
Kado', kado', jam temp' esta'!
La tot' homoze in familje
Konunigare so deba'."


(En la nuna Esperanto tio chi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu,
falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuighi devas").

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kushis kelkaj tradukoj en la
nova lingvo.

Tiel finighis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankorau tro juna
por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankorau 5-6
jarojn kaj dum tiu chi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene
prilabori ghin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro ni
finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo
provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj
maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola.
Antauvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kashi antau chiuj
mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado en universitato, mi neniam
parolis kun iu pri mia afero. Tiu chi tempo estis por mi tre malfacila. La
kasheco turmentis min; devigita zorgeme kashadi miajn pensojn kaj
planojn mi preskau nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela
tempo de la vivo - la jaroj de studento - pasis por mi plej malgaje. Mi
provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris
kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajho
en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj chi versajhoj ("Mia penso") mi
metis poste en la unuan eldonitan de mi broshuron; sed al la legantoj, kiuj
ne sciis, che kiaj cirkonstancoj tiu chi versajho estis skribita, ghi
ekshajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, - kaj mi
havis sufiche da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi shajnis, ke la
lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis
en ghi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio
shajnis al mi tute preta teorie, estas ankorau ne preta praktike. Multon mi
devis chirkauhaki, anstatauigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj
formoj, principoj kaj postuloj pushis kaj malhelpis unu la alian, dume en
la teorio, chio aparte kaj en mallongaj provoj, ili shajnis al mi tute
bonaj.

Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je", la elasta verbo
"meti", la neutrala, sed difinita finigho "au" k.t.p. kredeble neniam
enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj shajnis al mi richajho,
montrighis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forjheti
kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi shajnis, ke estas al la
lingvo sufiche havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon
de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankorau ne sufiche bone ghin
posedas; la praktiko do chiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo
bezonas ankorau ian nekapteblan "ion", la kunligantan elementon, donantan al
la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "
spiriton". (La nesciado de
la spirito de la lingvo estas la kauzo, kial kelkaj esperantistoj, tre
malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed en
multepeza, malagrabla stilo, - dume la esperantistoj pli spertaj skribas en
la stilo bona kaj tute
egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito
de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj
nerimarkite, shanghighos; sed se la unuaj esperantistoj, homoj de diversaj
nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan
fundamentan spiriton,
chiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, au almenau
dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.) -- Mi
komencis tiam evitadi lauvortajn tradukojn el tiu au alia lingvo kaj penis
rekte _pensi_ en la lingvo neutrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj
manoj chesas jam esti senfundamenta ombro de tiu au alia lingvo, kun kiu mi
havas la aferon en tiu au alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton,
sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion,
ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble,
gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankorau unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian
publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu
problemo, kiu havas grandegan signifon por neutrala lingvo. Mi sciis, ke
chiu diros al mi: "via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta
mondo ghin akceptos; tial mi ne povas ghin akcepti ghis tiam, kiam ghin
akceptos la tuta mondo". Sed char la "mondo" ne estas ebla sen antauaj
apartaj "unuoj", la neutrala lingvo ne povis havi estontecon ghis tiam,
kiam prosperos fari ghian utilon por chiu aparta persono sendependa de
tio, chu jam estas la lingvo akceptita de la mondo au ne. Pri tiu chi
problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne
postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al tute nededichita
adresato la eblon kompreni chion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la
adresato la shlosilon, - alkondukis min al la penso aranghi ankau la
lingvon en la maniero de tia "shlosilo", kiu, enhavante en si ne sole la
tutan vortaron, sed ankau la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute
memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute
nededichita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi
komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la
manuskripton de mia unua broshuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia.
Antauparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serchi eldonanton. Sed
tie chi mi la unuan fojon renkontis la maldolchan praktikon de la vivo, la
financan demandon, kun kiu mi poste ankorau multe devis kaj devas
forte batali. Dum du jaroj mi vane serchis eldonanton. Kiam mi jam trovis
unu, li dum duonjaro pretigis mian broshuron por eldono kaj fine rifuzis.
Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan
broshuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antau tio chi;
mi sentis, ke mi staras antau Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia
broshuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas
kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu chi publiko vidas en li
fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj"; mi sentis, ke mi
metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de
mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj
sangon kaj ... mi transiris Rubikonon.

Lazaro Ludoviko Zamenhof.


* Pordistejo
** Sukerajhejo


О ПРОИСХОЖЕНИИ ЭСПЕРАНТО

 Выдержки из личного письма д-ра Л.Заменгофа эсперантисту Николаю Боровко.

    "Вы спрашиваете меня, как возникла у меня идея создать международный язык и какова история языка эсперанто с момента его возникновения до сегодняшнего дня?

    Вся история языка, т.е. начиная со дня, когда я открыто показал его, Вам более или менее известна конечно, этот период языка сейчас, по многим причинам, ещё неудобно затрагивать поэтому я расскажу Вам в общих чертах только историю рождения языка. Мне сложно рассказать Вам все это подробно, т.к. многое я уже забыл. Идея, осуществлению которой я посвятил всю свою жизнь, появилась у меня - даже смешно это сказать - с самого раннего детства и с того времени никогда меня не оставляла я жил с ней и даже не мог себя представить без неё. Это обстоятельство частично объясняет Вам, почему я с такой настойчивостью работал над ней и почему я, несмотря на все трудности и огорчения, не бросил эту идею, как это делали многие другие, работавшие в этом направлении.

    Я родился в Белостоке, Гродненской губернии (в России). Это место моего рождения и мои детские годы дали направление моим дальнейшим целям. В Бялистоке население состояло из четырех основных наций: русские, поляки, немцы и евреи. Каждая из этих наций разговаривала на своём языке, и враждебно относились друг к другу. В таком городе очень впечатлительная душа чувствовала тяжелое несчастье разноязычия и убеждалась на каждом шагу, что различие языков является единственной или, по крайней мере, главной причиной, которая разъединяет человеческую семью и делит её на враждующие части. Меня воспитали как идеалиста: меня учили, что все люди - братья, а в то же время на улице и во дворе, на каждом шагу мне давали понять, что ЛЮДЕЙ нет, а есть только: РУССКИЕ, ПОЛЯКИ, НЕМЦЫ, ЕВРЕИ и т.д. Это всё время мучило мою детскую душу, хотя многим наверно смешна эта "мировая боль" у ребёнка. Так как мне тогда казалось, что "взрослые" обладают какой-то всемогущей силой, и я повторял себе, что когда я стану взрослым, я обязательно устраню эту несправедливость.

    Постепенно я убеждался, что не всё происходит так легко, как это представлялось ребёнку: одну за другой я отбрасывал детские утопии и только мечту о едином языке для людей я не мог отбросить. Как-то неясно я тянулся к ней, хотя, разумеется, без каких-либо конкретных планов. Я не помню когда, но, во всяком случае достаточно рано, у меня сформировалось сознание, что единственно нейтральный язык может быть международным, не принадлежащий ни одному из ныне живущих народов. Когда из Бялистокского реального училища я перешел во Вторую Варшавскую классическую гимназию, я в течение некоторого времени увлекался древними языками и мечтал о том, что когда-нибудь буду ездить по миру и горячими речами буду склонять людей к оживлению одного из этих языков для общего использования. Потом, я уже не помню каким образом, я пришел к твердому убеждению, что это невозможно, я ещё туманно начал мечтать о новом, искусственном языке.

    Я тогда часто предпринимал какие-то попытки, выдумывал богатейшие склонения и спряжения и т.д. Но человеческий язык со своим, как казалось мне, бесконечным количеством грамматических форм, со своими сотнями тысяч слов, которыми меня пугали толстенные словари, казался мне изощренной и колоссальной машиной. Я не один раз говорил себе: "Прочь мечты! Эта работа не по человеческим силам!", - но, однако я всегда возвращался к моей мечте. Немецкий и французский я выучил в детстве, когда ещё нельзя сравнивать и делать выводы, но когда, будучи в 5 классе гимназии, я начал изучать английский, простота английской грамматики бросилась мне в глаза, в основном благодаря резкому переходу к ней от грамматик латинской и греческой. Я заметил тогда, что богатство грамматических форм является слепой исторической случайностью, но не является необходимостью для языка. Под этим впечатлением я начал исследовать язык, выбрасывать ненужные формы и тут я заметил, что грамматика буквально тает у меня в руках и, вскоре, я пришел к грамматике наименьшей, которая занимала, без ущерба для языка, лишь несколько страниц. Тогда я начал всерьёз заниматься своей мечтой. Но огромные словари не давали мне покоя.

    Однажды, когда я был в 6-ом или 7-ом классе гимназии, я случайно обратил внимание на надпись "Швейцарская", которую я много раз видел, потом на вывеску "Кондитерская". Это "-ская" заинтересовала меня и показала мне, что суффиксы дают возможность из одного слова делать другие слова, которые нет необходимости отдельно заучивать. Эта мысль полностью овладела мной, и почувствовал почву под своими ногами. На ужасные, огромные словари упал луч света, и они начали быстро уменьшаться у меня на глазах. "Проблема решена!" - сказал я тогда. Я ухватился за идею суффиксов и начал упорно работать в этом направлении. Я понял, какое большое значение может иметь для сознательно разрабатываемого языка эта сила, которая в национальных языках работает лишь частично, слепо, без правил, и с не полной отдачей. Я начал сравнивать слова, выискивать между ними постоянные, определённые связи и ежедневно я выбрасывал из словаря большие серии слов, заменяя это огромное количество одним суффиксом, который имел строго определённое значение. Я заметил тогда, что большое количество чисто корневых (напр. "мать", "узкий", "нож" и т.д.) могут быть легко образованы в слова формальные и исчезнуть из словаря. Механизм языка был передо мной как на ладони, и я начал регулярно работать с любовью и надеждой. Вскоре после этого у меня уже был письменный вариант всей грамматики и небольшого словаря.

    Здесь я скажу несколько слов о материале для словаря. Гораздо раньше, когда я искал и выбрасывал всё лишнее из грамматики, я хотел использовать принцип экономии также и для слов. Будучи убежденным, что нет разницы, какую форму имеет то или иное слово, если мы договоримся, что оно обозначает, я просто выдумывал слова, стараясь, чтобы они были как можно короче и не имели как можно меньше букв. Я говорил себе, что вместо 11-буквенного слова "interparoli" ("беседовать") мы легко можем тот же смысл выразить какими-нибудь двумя буквами, например "ра". Поэтому я просто написал математическую серию самых коротких, но легко произносимых сочетаний букв и, каждому из которых мы дали значение определённого слова (напр. а, ab, ас, ad... ba, ca, da... e, ea, eb, ec, ... be, се, ... aba, aca... и т.д.). Но эту мысль я сразу же отбросил, так как в попытках разговоров с самим собой показали мне, что такие выдуманные слова очень тяжело выучивать и ещё тяжелее запомнить. Уже тогда я убедился, что основа для словаря должна быть романо-германской, изменённой настолько, насколько этого требует правила и другие важные условия языка. Находясь уже на этой почве, я вскоре заметил, что современные языки обладают огромным запасом готовых слов изначально интернациональных, которые знакомы всем народам и представляют ценность для будущего международного языка - разумеется, я использовал это сокровище. В 1878 году язык был уже почти готов, хотя между тогдашним "Lingwe uniwersala" и современным эсперанто была ещё большая разница. Я сообщил о языке своим соученикам (я тогда был в 8 классе гимназии). Большинство из них увлеклись этой идеей и удивившей их необычайной легкостью языка, сразу начали его изучать. Пятого декабря 1878 года мы все вместе торжественно отметили освящение этого языка. Во время этого праздника мы говорили на новом языке и с энтузиазмом пели гимн, начальные слова которого были:

    " Malamikete de las nacjes
Kado, kado, jam temp' esta!
La tot' homoze in familje
Komunigare so deba".

    В переводе это означает:

"Вражда между народами
Пади, пади, пришло время
Всё человечество в семью
Объединиться должно"

    На столе, кроме грамматики и словаря, лежали несколько переводов на новый язык.

    Так закончился первый период языка. Я тогда был ещё слишком юн, чтобы выйти на публику со своей произведением и я решил подождать ещё 5-6 лет и за это время тщательно испробовать язык и полностью испытать его на практике. Через пол-года после праздника 5-го декабря мы закончили курс гимназии и разошлись. Будущие апостолы языка пробовали говорить о "новом языке" и, встретившись с насмешками взрослых, отошли от языка и я остался в одиночестве. Предвидя лишь насмешки и непонимание, я решил никому не говорить о своей работе. В течение 5,5 лет моей учебы в университете я ни с кем не говорил о своей идее. Это время было для меня очень тяжелым. Скрытность мучила меня необходимость тщательно скрывать свои мысли и планы, я почти нигде не бывал, ни в чём не принимал участие и лучшее время моей жизни - студенческие годы - прошли для меня грустно. Как-то раз я попробовал развлечься в компании, но, почувствовав себя чужим, покинул их. Время от времени я облегчал свое сердце каким-нибудь стихотворением на языке, разрабатываемым мною. Одно из стихотворений "Mia penso" ("Моя дума") я включил в сборник, изданный мною, но читатели, которые не знали, в каких условиях оно было написано, оно могло показаться странным и непонятным. В течение шести лет я работал над совершенствованием языка - это была большая работа, хотя в 1878 году мне казалось, что язык уже полностью готов. Я много переводил на свой язык, писал на нем в оригинале и широкие испытания показали мне, что то, которые казалось мне полностью готовым теоретически абсолютно негодным на практике. От многого мне пришлось отказаться, кое-что заменить, исправить и радикально изменить. Слова и формы, принципы и требования сталкивались и мешали друг другу, в то время как теоретически всё отдельно и в кратких испытаниях они казались мне совершенно нормальными. Некоторые формы, которые казались мне удачной находкой, на практике оказались балластом, несколько суффиксов я просто выбросил. В 1878 году мне казалось, что для существования языка достаточно иметь грамматику и словарь.

    Угловатость и неуклюжесть я относил за счет недостаточного владения ним, но практика всё более и более убеждала меня в том, что языку необходимо неуловимое "нечто", объединяющий элемент, дающий языку жизнь и определённый, сформировавшийся дух. Нечувствительность к духу языка является причиной, по которой некоторые эсперантисты, мало читающие на эсперанто, пишут безошибочно, но тяжёлым, неприятным стилем, в то время как более опытные эсперантисты пишут хорошим, элегантным стилем, независимо от того к какой нации они принадлежат. Со временем дух языка, безусловно, постепенно будет меняться, но если первые эсперантисты, представители различных народов не встретили бы в языке вполне определённый фундаментальный дух, каждый начал бы тянуть язык в свою сторону и он навсегда или, по крайней мере, надолго, остался бы неуклюжим, безжизненным набором слов. Я тогда начал избегать дословных переводов из того или иного языка и старался думать сразу на нейтральном языке. Потом я заметил, что язык в моих руках уже перестаёт быть бестелесной тенью того или другого языка, с которым я имел дело в данный момент, и получает свой собственный дух, свою собственную жизнь, своё определённое и ярко выраженное лицо, не зависящее от любых влияний. Речь текла уже сама гибко, изящно и абсолютно свободно, как живой родной язык. Ещё одно обстоятельство заставило меня надолго отложить выход на публику со своим языком. Длительное время оставалась нерешенной проблема, имеющая огромное значение для нейтрального языка. Я знал, что каждый скажет мне: "Ваш язык будет полезен мне тогда, когда весь мир его примет, поэтому я не могу принять его до того времени, пока его не примет весь мир". Но так как "мир" состоит из отдельных "частичек", нейтральный язык не может иметь будущего до того времени, когда его пользу не почувствуют многие, независимо от того, принял мир этот язык или нет. Над этой проблемой я долго размышлял. В конце концов, т.н. секретные коды, которые не требуют, чтобы они были приняты миром, дают возможность неподготовленному адресату понять всё написанное вами. Но только при условии, что вы передали ему также и ключ от этого кода. Это привело меня к мысли построить язык в духе такого "ключа", который содержал бы в себе не только весь словарь, но также и грамматику в форме отдельных, полностью самостоятельных, алфавитно-расположенных элементов вы бы дали возможность неподготовленному адресату любой нации понять ваше письмо. Я окончил университет и начал медицинскую практику. Теперь я уже задумался о показе публике своей работы. Я подготовил рукопись своей первой брошюры - D-ro Esperanto "Lingvo Internacia. Antauparolo kaj plena lernolibro"(Д-р Эсперанто "Международный язык. Вступление и полный учебник") и начал искать издателя. Но здесь я впервые столкнулся с горьким опытом - финансовый проблема, с которой я боролся и продолжаю бороться. В течение двух лет я напрасно искал издателя. Когда я одного уже нашел, он полгода готовил брошюру к изданию, но потом отказался. Наконец, после долгих хлопот мне повезло, и 26 июля 1887 года я сам издал эту брошюру.

    Я был очень возбужден перед этим шагом - я чувствовал, что стою перед Рубиконом и, что со дня появления моей брошюры у меня не будет пути отступления я знал, какая судьба ожидает врача, зависящего от клиентуры, которая видит во враче фантазера, человека, занимающегося "посторонними делами"; я чувствовал, что кладу на карту всё будущее спокойствие и существование своё и своей семьи, но я уже не мог отказаться от своей идеи, которая вошла в мою плоть и кровь и: я перешел Рубикон.

    Д-р Л.Заменгоф

(в оригинале письмо было написано Заменгофом на русском языке затем оно было переведено на эсперанто и опубликовано в журнале "Lingvo Internacia", а оригинал был утерян. Обратный перевод на русский язык выполнил Михаил Линецкий, г.Киев)