marko
spaco
   
Sistemo
Blogaro
Popularaj Blogoj
1
Kares-sama
302
2
birdino
169
3
Bent_Danio
96
4
minosun
60
5 Abreu 47
6
Leonego
46
7
skolto
34
8 SMUSGORE 32
9
teosankaro
30
10
Blogano
29
11
Colley
26
12 Princeto 19
13
Flavio
14
14
neness
11
15
agenita
9
Lastaj Blogaĵoj
Partneroj

http://miniclip.com

http://www.weather.com

http://antivirus.com

http://google.com

xthemes_r4_c4

Blogaoj de Morteza

2004/12/06
Amo similas al kafo tre varma, malvarmiĝinte ne plu estas cxarma.(Germanio)

Per parolo bela, ĉio estas ebla.(Moroko)

Nobla edzino malfacile troveblas, sed facile teneblas. (ĉinio)

Diru ne ĉion, forlasu ion.( Jamaiko)

Amu min iomete, sed amu min konstante.(cxinio)

Mian kapon rompu, sed min ne trompu. ( Grekio)

Malafabla konduto de frato, pli doloras ol per-glava bato.( Araba proverbo)

Kiu venton plantas, tiu tajfunon rikoltas.(Irano)

Frua gedziĝo, estas eraro, kaj la malfrua: granda misfaro(Francio)

Kiu surhavas ŝuojn orajn, atingas lokojn plej forajn.(Afriko)

Kio estas en telero, aperos sur kulero.(Irano)

Kio tuj maturiĝas, ankaŭ tuj putrigxas.(Usono)

Pli bonas provento ol la medikamento.(cxinio)

Estas Pli bone juste militi, ol maljuste militon eviti.(Anglio)

Pli bonas morti glore, ol vivi malhonore. (ĉinio)

Pli bonas mensogo bela, ol la verdiro kruela.( Egiptio)

Tiu, kiu havas amaran vizaĝon, ne taŭgas por vendi komercajxon.(Japanio)

Nur tiu, kiu surportas la ŝuon, scias kie ĝi havas truon.(Anglio)

Kiu ŝtelas mielon, priatentu abelon.( ĉinio)

Al oreloj pli plaĉas muziko, kion oni aŭskultas kun amiko.(cxinio)

Virino havas anĝelan vizaĝon, serpentan koron kaj azenan sagxon.(Germanio)

Atentu pri malamiko, eĉ tiel eta kiel formiko.(Europo)

La vojo por esti granda homo, komenciĝas el la propra domo.(cxinio)

Vojaĝu kun bona kunularo, aĉetu domon ĉe bona najbaro.(cxinio)

Sur la vojo grandega kamiono, turniĝas pro tre eta ŝtono. (Italio)

Scio similas al birdo sovaĝa, gin teni povas nur homo tre sagxa.(Irano)

libere enesperantigis:
Morteza Mirbaghian


Legu la blogon de Morteza | Morteza, 7:51 am (314 legoj)
2004/10/03

Arbo
falinta
ne havas
radikojn,

Homo
falinta
ne havas
amikojn!

Morteza Mirbaghian
Legu la blogon de Morteza | Morteza, 5:23 am (624 legoj)
2004/10/03
Vi similas al Skorpio , mia frato
vi vivas en malkuraĝa mallumo
same kiel skorpio.
Vi similas al Pasero, mia frato
ĉiam vivanta en la paser(ec)a tremo
Vi similas al Pekteno, mia frato
ĉiam fermita samkiel Penteno, kontenta
kaj vi estas timiga , mi frato,
samkiel antikva vulkano.

Ne unu,
nek kvin,
malfeliĉe, Vi nombras milionojn
vi similas al ŝafo, mia frato
kiam la ĉifon-figuro levas sian bastonon
vi rapide aliĝas al la grego
kaj kuras, preskaŭ fiere, al la buĉejo.
Vi estas la plej stanga kreaĵo sur la tero-
eĉ pli stranga ol fiŝo
kiu ne povis vidi la oceanon pro akvo.
kaj la subpremo en la mondo
okazas danke al vi.
kaj se ni estas laca, malsata, kovrita per sango,
kaj ankoraŭ plu subpremata samkiel vinberoj por nia vino,
la kulpo estas via.
Mi apenaŭ povas devigi min diri tion,
sed granda parto de la kulpo, mia kara frato,
estas via!

1947 (Turka poeto)
Nazim Hikmet( 1902-1963)

Tradukis:
Morteza Mirbaghian
Legu la blogon de Morteza | Morteza, 5:19 am (599 legoj)
2004/09/24
Fratoj miaj
ne priatentu blondecon de mia hararo
mi estas aziano
ne priatentu miajn bluajn okulojn
Mi estas afrikano
la arboj en mia lando ne ombras siajn proprajn piedojn
kiel en viaj landoj
en miaj lando;
pano estas en la faŭko de leono
kaj drako kuŝas ĉe la fontoj
kaj la morto alvenas anatŭ la kvindek-jariĝo
kiel en viaj landoj

ne priatentu la blondecon de mia hararo
Mi estas aziano
ne priatentu miajn bluajn okulojn
mi estas afrikano
okdek procento el miaj samlandanoj ne scipovas legi kaj skribi
tie poemoj transformiĝas en kantojn kaj cirkuladas de buŝo al buŝo.
En mia lando;
poemoj povas fariĝi flagoj
kiel en viaj landoj.

Fratoj miaj
niaj poemoj povu esti ligitaj al magra bovo
por plugi grundon
povu enkotiĝi ĝis la genuoj
en rizkampoj
povu demandi pri ĉio
povu pluki ĉiujn lumojn
povu stari ĉe la vojoj
kiel ŝtonaj kilometro-afiŝoj
niaj poemoj devas vidi antaŭ ĉiuj aliaj la malamikon proksimiĝanta
kaj povu bati la tamburojn en la arbaro
ĝis en la mondo ekzistas;
unu sklava lando,
kaj sklava homo
kaj en la ĉielo unu atoma nubo.

kaj niaj poemoj povu fordoni kion ajn havas je la dispono
kiel vivojn, posedaĵonj, pensojn,
por la granda libereco.

Nazim Hekmat ( 1902-1963)
Turkio
El la persa tradukis:
Morteza Mirbaghian

Legu la blogon de Morteza | Morteza, 6:17 am (677 legoj)
2004/09/24


Nun mi estas filo de la Naturo, frato de arboj kaj floroj, amiko de ĉielo kaj maroj...
----------

Estas sabata frumateno. La urbo jam laca de la pasintnokta diboĉado ankoraŭ dronas en la profunda maro de dormo. Silento regas la tutan urbon. Nur la orelkaresa murmuro de la proksima maro audeblas, kiu magnete alvokas min al sia plej bela sino. Mi do forlasas la liton kaj gaje kuras al ĝiaj apertaj brakoj. Ĉio aspektas nesupereble bela. ŝajnas ke en la plej malproksima punkto, la serena ĉielo kun la maro bela, for de l'okuloj de fremduloj, amoras. Dank' al la oraj radioj de la ĵus vekiĝinta suno ĉio brilas. Freŝa aero vivoplenas. Potenca energio de la eterna vivo en ĉio senteblas. La miraklo de la naturo plej elokvente sin prezentas.
Ĉio kaj ĉio alvokas min al unuiĝo kun la panjo-naturo kaj Universo. Mi do demetas ĉion, kio ne estas esenca parto de mi. Tute nuda, mi kuras kaj saltadas lau la bordo de la maro. Mi cedas min al la varmeta sino de la maro blua. Akvo patrine ĉirkauprenas min, karesas min, kisadas min kaj kunportas min for de la bordo. Malpeza, kvazau birdoplumo, mi flosas sur ĝia plej mola sino. Mi sentas min agrable komforta dank' al la varmetaj kisoj de la suno kaj teneraj karesoj de la afabla akvo. Kvazau nubo sur la ĉielo kaj bebo en la lulilo, mi sentas min flosanta sur la vasta korpo de la maro. Iom post iom mi tute forgesas ĉion, la ĉiutagan vivon kaj ties zorgojn.
Tamen ankorau mankas plena kontentiĝo de mia koro. Malgrau mia
kunfandiĝo kun la maro, ankorau io mankas. Ankoraŭ mi ne estas en
plena konekto kun la panjo-naturo. Jes, io mankas. Aŭ eble ia barilo
ekzistas. Barilo, kiu malhelpas la liberan plenfluon de la senso inter la naturo kaj mi. Pli kaj pli mi profundiĝas en la meditado...

Aha, mia haŭto estas la baro. Jes, mi devas, kiel serpento demeti la malnovan haŭton, por ke per nova, freŝa kaj purega haŭto mi povu plene konektiĝi kun la naturo. Aŭ eble mi devas renaskiĝi, kiel birdeto, rompante la ŝelon de la ovo-mondeto, kiu ĉirkauas ĝin. Jes, kun sensacio mi ektrovas la solvon de la enigmo: mi devas renaskiĝi. Mi devas rompi la ŝelon, kiu entenas min, mian animon, koron kaj menson en la prizono senmura de miaj sennombraj penseroj, kaj sekve kreas nevideblan, sed dikan baron inter mia memo kaj la senlima universo.
Sed kiel tion fari? Kiel renaskiĝi? Mi primeditas kaj meditas. Aha, mi devas demeti la vestojn de mia animo, la vualojn kaj maskojn, kiuj kreis fortikan muron inter mi kaj la naturo. Jes, estas maskoj, kiuj fremdigas min de mi mem! Mi, ne naskiĝis kun ili, sed tuj poste, por eduki min, por civilizi min, oni kovris mian animon per dikaj vualoj kaj ŝeloj de tiel nomataj sociaj normoj, superstiĉaj kredoj kaj dogmoj. Jes, ĉiaspecaj maskoj, kiujn miaj patroj, prapatroj kaj la mondo ekde la unua momento de mia naskiĝo metis sur mian vizaĝon unu post la alia, por ke mi povu hipokrite vivi en akordo kun la valoroj kaj kutimoj de mia vivmedio pli kaj pli fremdigis min de mia memo kaj de la panjonaturo. Jen la kialo, kial mankas plena konekto inter ĝi kaj mi.
Mi do fermas la okulojn kaj mense demetas unu post la alia ĉiujn maskojn. Mi forstrekas ĉion, kion la historio, la mondo kaj mia viv-medio instalis en la hardvaron de mia menso. Dum la forviŝado dauras, mi sentas, kiel pli kaj pli da spaco liberiĝas en mia tro ŝarĝita menso.
ŝultroj de mia animo pli kaj pli rektiĝas liberiĝinte de sub la gigantaj ŝarĝoj. Mi sentas min pli kaj pli malpeza kaj flugokapabla, kvazau libera birdeto. Ĉiuj superstiĉoj, kiujn oni dum jarmiloj sub la nomoj de normo, morala kodo, principo, religio kaj kulturo instaladis en min, jam estas for. Mia menso nun estas tute freŝa, libera, kaj tiel vasta, kiel la naturo mem!
Mi zorgu, ke ne plu penetru en ĝin ruinigaj pens-virusoj, kiuj gigante ŝarĝas ĝin, paralizas ties funkciadon kaj malŝaltas la konekton de mia memo kun la panjo-naturo. Mi zorge enlasu nur penserojn, kiuj donas al mia animo flugilojn, por ke mi povu flugi al la koro de la ĉielo, por unuiĝo kun la senlima universo. Mia korpo nun estas plene vigla, kiel birdeto ludanta en la ĉielo, aŭ fiŝeto gaje naĝanta en la rojo. Profunda paco regas min kaj ĉion ĉirkau mi. Mi estas en absoluta konekto kun la naturo kaj universo.
Nun mi ne plu fremdas al tiu fiŝeto, kiu dance naĝas. Mi komprenas
ĝin, kiel frato komprenas fraton. Mi sentas min en la flugiloj de la fluganta birdo sur la suna ĉielo, kaj same en la timoplena koro de birdeto kun rompita flugilo en pluvo. Mi sentas min en la talio de floro dancanta en la brakoj de frumatena zefiro. Mi ekzistas en ĉio, kaj ankau ĉio ekzistas en mi. Mi libere fluas tra ĉio, kaj ĉio fluas tra mi. Paco fluas en miaj vejnoj. Ho, kiel unika sperto! La rivero de suno fluas en mi. Floroj de senkondiĉa amo kaj paco burĝonadas en la ĝardeno de mia koro. Mi sentas senkondiĉan amon por ĉio kaj ĉiuj. Homoj, birdoj, bestoj, arboj, akvo... Ĉio, kio vivas en la afablaj brakoj de la naturo, estas objekto de mia amo senlima kaj senkondiĉa. Mi volas pacon por ĉiuj kaj ĉio, ĉar amo kaj paco de la panjo-naturo trapasas min, kaj mi ne kapablas nek rajtas laŭ la leĝo de la naturo kateni ĝin nur al mi. Kune kun disrompiĝo de la ŝeloj de mia ego-centro, disŝiriĝis ankau la nigraj vualoj, kiuj blindigis la okulojn de mia koro, kaj defalis la maskoj de mia fremdeco kaj hipokriteco kun mi mem kaj la mondo. Nun mi plene amas la vivon, ĉar mi sentas min kiel parteto de la naturo kaj la eterna vivo.
Kvankam eta, tre eta parto, tamen parto de ĉio kaj ankaŭ de Dio. Mi ne plu sentas min socia maŝino, nek morta objekto, nek senpova regato de superstiĉoj. Mi ja estas parto de ĉio vivanta, de Dio,la universo.
El la jupo de la panjo-naturo, kun la varmaj salutoj de la leviĝanta suno, belaj amkantoj de la birdoj, gajaj dancoj de la floroj, bonvenigo de la arbo-folioj kaj kune kun la naskiĝo de la printempa novtago, mi ĵus re-naskiĝis.
Ho zefiro frumatena, mia karesema amatino ĉiamfluganta, survoje rakontu tion al ĉiuj kaj ĉio trans la altaj montaroj kaj belaj valoj, vastaj dezertoj kaj maroj. Ho rojoj kurantaj, murmuru gaje ĉe la orelo de la tero, ke nun mi estas filo de la naturo, frato de l'arboj kaj floroj, amiko de l'maroj kaj ĉielo, kunulo de la steloj, amanta kunludanto de la kolomboj kaj paseroj. Jes, diru al la mondo, ke mi ĵus renaskiĝis!

Morteza Mirbaghian

Angla traduko de RENASKIĜO haveblas ĉi tie:

http://www.iranian.com/Features/2004/January/MM/index.html
Legu la blogon de Morteza | Morteza, 6:05 am (684 legoj)

spaco
xthemes_r6_c4
spaco xthemes_r7_c4 spaco spaco
spaco


spaco
spaco