Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea interneagadkampojinformadoesperanto-dokumentoj › esperanto

Esperanto-Dokumentoj, n-ro 38E(2003)

ESPERANTO KAJ
INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ

kompilita de LEE Chong-Yeong

  1. LIGO DE NACIOJ
    1. Propono por Rezolucio, 1920
    2. Propono pri Instruado de Esperanto, 1921
    3. Manifesto al la Instruistaro Tutmonda, 1922
    4. Enketo pri Esperanto kiel Internacia Helplingvo, 1922
  2. UNESKO
    1. Montevidea Rezolucio, 1954
    2. Decido pri Zamenhof de la Plenuma Komitato, 1959
    3. Festado de la Centjariĝo de Esperanto, 1985
    4. Rezolucio Proponita de Esperanto-Radikala Asocio, 1993
    5. Propono por Rezolucio de la Ĝenerala Konferenco, 2001
  3. UNUIĜINTAJ NACIOJ
  4. ALTA KOMISIITO DE UN PRI HOMAJ RAJTOJ
  5. NEREGISTARAJ ORGANIZAĴOJ
    1. Monda Federacio de UN-Asocioj, 1979
    2. Rezolucio de Nitobe-Simpozio de UEA, 1996
    3. Propono de Transnacia Radikala Partio, 1997
    4. Rekomendoj de Seula Internacia NRO-Konferenco, 1999
    5. Rezolucio de la Mondfederista Movado, 2002
    6. Rekomendoj de la Azia Civilsocia Forumo, 2002

    ALDONO: PRAGA MANIFESTO

ANTAŬPAROLO

Dum la pasintaj 80 jaroj, ekde 1920, Esperanto estis ofte diskutata de interŝtataj kaj internaciaj organizaĵoj. Kelkaj pri-Esperantaj rezolucioj sukcesis kaj kelkaj ne sukcesis.

Jen estas kolekto de tradukitaj tekstoj de rezolucioj kaj proponoj prezentitaj originale en la angla lingvo al internaciaj organizaĵoj. Tiu informo estos utila por plani similan agadon fare de UEA cele al interŝtataj aŭ internaciaj organizaĵoj, kaj ankaŭ por esperantistoj kiuj volas paroli pri la rilatoj de Esperanto kun internaciaj organizaĵoj.

Pli detala informo pri tiuj rezolucioj kaj proponoj troviĝas en mia libro Esperanto en la 21-jarcento, Korea Esperanto-Asocio, 2001.

LEE Chong-Yeong
Lee@esperanto.net

1 marto 2003


ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ

1. LIGO DE NACIOJ

al la enhavo

1) Propono por Rezolucio, 1920

(Noto: Prezentita al la Ĝenerala Asembleo de la Ligo de Nacioj, la 9-an de decembro 1920. La propono ne estis akceptita.)

La Ligo de Nacioj, konstatante la lingvan malfacilaĵon kiu malhelpas rektajn rilatojn inter la popoloj, kaj la urĝan neceson forigi tiun baron por pli bona kompreniĝado inter nacioj,

sekvas kun intereso eksperimentojn de oficiala instruado de la internacia lingvo Esperanto en lernejoj en kelkaj Ŝtatoj-Membroj de la Ligo,

esperas, ke tiu instruado ĝeneraliĝos en la tuta mondo, por ke ĉiulandaj geknaboj sciu almenaŭ du lingvojn, sian gepatran kaj facilan ilon por internacia komunikado,

petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la venonta asembleo detalan raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu afero.

al la enhavo

2) Propono pri Instruado de Esperanto, 1921

(Noto: Prezentita al la dua Ĝenerala Asembleo, la 15-an de septembro 1921. La propono estis akceptita sen ia kontraŭvoĉo.)

La supre nomitaj delegitoj proponis enkondukon de la internacia helplingvo Esperanto en la publikajn lernejojn por faciligi rektan interkompreniĝon de ĉiuj popoloj en la mondo.

La komisiono opinias, ke tiu problemo, je kiu interesiĝas ĉiam pli multaj regnoj, meritas atentan studadon antaŭ ol ĝi povas esti pritraktata de la Asembleo.

Ĝi estis jam resendita lastan jaron al komisiono, kiu prezentis mallongan raporton rekomendante, ke la Ĝenerala Sekretario enketu pri la jam faritaj eksperimentoj kaj pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo. La komisiono proponas, ke la temo estu enskribita sur la tagordon de la venonta Asembleo, kaj ke la Ĝenerala Sekretario preparu dume plenan kaj dokumentitan raporton laŭ la senco montrita en la rezolucia propono. Laŭ la deziro de la subskribintoj, la raporto de la dua komisiono kaj la raporto de la Asista Ĝenerala Sekretario pri la misio ĉe la Praha kongreso estu komunikitaj al la anoj de la Ligo sen prokrasto.

al la enhavo

3) Manifesto al la Instruistaro Tutmonda, 1922

(Noto: Akceptita ĉe "Internacia Konferenco pri Instruado de Esperanto en la Lernejo", 18-20 aprilo 1922, en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, oficiale aŭspiciita de la Ligo de Nacioj.)

Ni, instruistoj el 28 landoj kaj oficialaj delegitoj de 16 registaroj, kunveninte en la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo, frate salutas niajn kunlaborantojn en la tasko lumigi la mensojn de la homoj.

Ni asertas nian konvinkon, ke la fundamento de la nuna bedaŭrinda stato, en kiu la civilizita mondo troviĝas, estas tiu malkompreno kaj malfido, kiu dividas la popolojn unu de la alia.

Ni asertas nian konvinkon, ke la sola certa kuracilo kontraŭ tiu ĉi malbono estas eduko al homeco kaj efektivigo de la principo de internacia alproksimiĝo, por kiu staras la Ligo de Nacioj.

Ni rigardas kiel unu el la plej valoraj kontribuoj al la solvo de la problemo de mondrekonstruo la internacian helplingvon Esperanto, kaj ni asertas nian konvinkon, ke ĝi flanke de la naciaj kulturlingvoj devas fariĝi parto de la eduka programo en ĉiu civilizita lando.

Ni deziras konigi al vi la rezultojn de nia sperto en la instruado de Esperanto en multaj diversaj lernejoj.

Ni konstatas, ke Esperanto estas tute sufiĉa por praktika uzado kiel internacia lingvo, por ĉiuj celoj parolaj aŭ skribaj, por kiuj lingvo estas bezonata; krom tio ĝi posedas rimarkindajn ecojn, kiuj pruvas ĝian valoron, kiel ilon edukan.

Ĝi valoras kiel helpo por la ĝusta uzado de la gepatra lingvo. Tio montriĝas per la pliboniĝo de la gepatra-lingva prononco kaj elparolo, pli bona elekto de vortoj, pli preciza scio de vortosignifoj kaj pli klara kompreno de gramatikaj principoj.

Esperanto akcelas la akiron de lingvoj modernaj kaj klasikaj, faciligante la taskon kaj ŝparante tempon de la instruisto, klarigante la gramatikajn formojn, liverante internaciajn vortradikojn kaj kutimigante la menson de lernantoj esprimi sin en pli ol unu lingvo.

Laŭ nia opinio, Esperanto devas esti instruata al infanoj kiel la unua lingvo post la gepatra, kaj enkondukata jam en la unuagradan instruprogramon. Ĝi provizus la lernanton, kiu devas frue eliri el la lernejo, per sufiĉa scio de dua lingvo, praktike uzebla. Ĝi montrus, ĉu tiuj, kiuj eniras duagradan instruon, posedas kapablon por plia lingvostudado, kaj ĝi sendus ilin al tiu lernado kun mensoj pretigitaj al tio. Ĝi ebligus, sekve, ŝparon de tempo, kaj pli bonajn rezultojn en la ellernado de lingvoj. Lernantoj nekapablaj en la lingvostudado povus sin fordoni al pli konvenaj studoj.

Ni konstatas, ke la scio de Esperanto vekis ĉe niaj lernantoj pli realan konon kaj ŝaton de geografio, mondhistorio kaj eĉ morala edukado; pli grandan kaj pli simpatian intereson pri fremdaj popoloj, pri ties kutimoj, literaturo kaj arto. Esperanto edukas infanojn pri tutmonda paco kaj profundigas en ili la idealon de la Ligo de Nacioj. Tio ĉi efektiviĝas precipe per interŝanĝo de leteroj, ilustritaj poŝtkartoj kaj desegnaĵoj inter infanoj diverslandaj, per legado de ' internaciaj gazetoj en Esperanto kaj per studado de fremdaj literaturoj. Lernantoj povas korespondi jam post kelkmonata studado. La avantaĝo morala de tiu ĉi multlanda korespondado estas tre granda.

Per du unuhoraj lecionoj ĉiusemajne la lernantoj povas akiri en unu jaro tian praktikan konon de la lingvo, kian en iu ajn alia lingvo estas tute neeble atingi en tri jaroj.

Ni submetas ĉi tiun manifeston al via serioza konsidero, kaj kore rekomendas al vi akceli la instruadon de Esperanto en via lando, ne nur pro ĝia utileco por komerco, scienco kaj ceteraj fakoj de internacia agado, sed ankaŭ pro ĝia valoro morala, kiel al tiu amika interrilatado de la popoloj de la mondo, kiu estas la vera celo de la Ligo de Nacioj.

al la enhavo

4) Enketo pri Esperanto kiel Internacia Helplingvo, 1922

(Noto: Resumitaj konkludoj de la enketo de la Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj, taskita de la Ĝenerala Asembleo, kaj prezentita al la tria Ĝenerala Asembleo, en septembro 1922. La akcepto de la raporto estis "prokrastita", laŭ la propono de franca delegacio.)

La enketo entreprenita de la Ĝenerala Sekretario laŭ decido de la Dua Ĝenerala Asembleo de la Ligo de Nacioj, rezultigis, ke:

1. Lasante flanke la demandon pri diplomata lingvo, la bezono de helplingvo por rektaj internaciaj rilatoj ŝajnas esti ĉie vigle sentata.

2. La plimulto de la eminentaj sciencaj aŭ komercaj korporacioj, kiuj studis la problemon, deklaris sin favoraj al lingvo neŭtrala kaj simpligita, kiu neniel atencas la plurcentjaran prestiĝon de la naciaj literaturaj lingvoj, kaj ili ĝenerale rekomendas Esperanton.

3. Esperanto ŝajnas esti efektive unu el la plej perfektaj, verŝajne la plej simpla kaj ĉiuokaze la plej disvastigita el la proponitaj konvenciaj lingvoj.

4. Esperanto taŭgas por plenumi la rolon de internacia lingvo helpa, kaj abunda uzado skriba kaj parola donis al ĝi ecojn de lingvo vivanta kaj fleksebla, jam kreskinta kaj kapabla ankoraŭ pliriĉiĝi.

5. Esperanto estas instruata ĉu devige, ĉu laŭdezire en ŝtataj lernejoj, elementaj aŭ duagradaj, de 17 regnoj laŭ leĝaj artikoloj, ministraj dekretoj aŭ decidoj de urbestraroj.

6. Eksperimentoj faritaj pruvas, ke Esperanto estas tre facile lernebla, ĉar infanoj eŭropaj kaj amerikaj lernas ĝin en unu jaro per du horoj ĉiusemajne kaj infanoj el ekstrem-oriento en du jaroj per sama nombro da lecionoj semajne, dum ili bezonas ses studjarojn kun kvar ĝis kvin horoj semajne por akiri alian eŭropan lingvon. Por plenaĝuloj la necesa tempo estas ofte pli mallonga: 25 ĝis 40 lecionoj sufiĉas ĝenerale.

7. Esperanto ne pli ŝarĝus la lernejoprogramojn kaj ne konkurencas kun la naciaj kulturaj lingvoj, ĉar la sperto montras, ke ĝi kontraŭe helpas studi ilin kaj gajnigas tempon kiel logika enkonduko al la latina, la greka kaj modernaj lingvoj.

8. La porlernejaj estraroj instruigantaj Esperanton, ŝatus, ke ĝia stabileco estu garantiita per interŝtata rekono ebliganta al la Esperantista Akademio kontroli la normalan kreskon de la lingvo dume konservante daŭre ĝian unuecon.

9. La disvastigo de Esperanto estas konsiderata de pluraj registaroj kiel grava progreso de civilizado, sed ĝia deviga instruado en lernejoj dependas antaŭ ĉio de ia interŝtata interkonsento, garantianta, ke sufiĉe vasta nombro da regnoj estas pretaj fari same.

10. Aŭstrio, Bolivio, Brazilo, Ĉinio, Danlando, Egiptio, Hungario, Japanio, Norvegio kaj Nov-Zelando jam sciigis la internacian oficejon de la Universala Telegrafa Unio, ke ili estas pretaj konsenti je la allaso de Esperanto apud la naciaj lingvoj por internaciaj komunikoj.

11. La uzo de Esperanto ŝajnas disvastigi spiriton de internacia solidareco tute konforma je la celo de la Ligo de Nacioj.


2. UNESKO

al la enhavo

1) Montevidea Rezolucio, 1954

(Noto: Akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954.)

La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn.

al la enhavo

2) Decido pri Zamenhof de la Plenuma Komitato, 1959

(Noto: La Plenuma Komitato de Unesko decidis dum sia kunsido en oktobro 1959, ke la centjara datreveno de la naskiĝo de Zamenhof estu oficiale celebrata en 1960. Konforme al tiu decido, la aganta Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ro. Rene Meheu, sendis al ĉiuj registaroj kaj al ĉiuj neregistaraj organizaĵoj leteron CL/1406, datita la 15-an de februaro 1960, kies ĉefa parto tekstas jene.)

TEMO: MEMORIGO DE DATEREVENOJ DE GRANDAJ PERSONECOJ

Sinjoro,

Mi havas la honoron altiri vian atenton al la Decido akceptita de la Plenuma Komitato dum ĝia 55-a Sesio (55 EX-Decisions 4.4) koncerne memorigon de datrevenoj de grandaj personecoj en 1960.

La nomoj selektitaj per la Decido de la Komitato estas: [...] d-ro Lazaro L. Zamenhof, polo, iniciatoro de Esperanto, naskita en 1859.

Konforme mi havas la honoron inviti vian Registaron partopreni en la memorigo de tiuj ĉi datrevenoj en kiu ajn maniero ĝi opinias oportuna.

al la enhavo

3) Festado de la Centjariĝo de Esperanto, 1985

(Noto: Akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 15-an de oktobro 1985.)

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV. 1.4.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj rekonis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Rekonante la grandajn eblojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konsciante pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto;

Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno;

Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj;

Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado;

Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko.

al la enhavo

4) Rezolucio Proponita de Esperanto-Radikala Asocio, 1993

(Noto: Proponita de la itala delegacio laŭ la peto de Esperanto-Radikala Asocio, la 27-an de oktobro 1993. Ne atingis la balotadon, sed restas kiel labor-dokumento de la Ĝenerala Direktoro de Unesko.)

AMENDO AL LA MALNETA PROGRAMO KAJ BUĜETO 1994-95 EDUKADO POR PACO, HOMAJ RAJTOJ KAJ DEMOKRATIO

La Ĝenerala Konferenco,

Memorigante la "Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco" de 1974 kaj la "Rekomendon de la Internacia Kongreso pri Paco en la Menso de la Homoj",

Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝado,

Memorigante la rezolucion IV. 1.1.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

Memorigante la rezolucion 11.11 per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu "sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",

Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj studoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la specifa rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,

Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: a) en la Sinteza Raporto pri ellaborado de instru-programoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝado, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, b) en la redaktora manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj;

Petas tiucele la Ŝtatojn-Membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn.

Notoj de la Ĝenerala Direktoro:

1. La celoj de la subtenantoj de Esperanto estas la samaj kiel tiuj de Unesko, ĉar ili klopodas faciligi en praktika maniero interkompreniĝon kaj komunikadon inter popoloj kaj individuoj kaj samtempe forigi eblan fonton de nunaj kaj venontaj konfliktoj kaŭzataj de konfliktaj modaloj de pensoj kaj de malsamaj modaloj de esprimo.

2. La Ĝenerala Direktoro subtenas la principon entenatan en la propono kaj faros sian plejeblon realigi ĝin kadre de la 'Linguapax-Projekto', kaj eble kadre de la Partoprena Programo, se specife petita de interesataj Ŝtatoj-Membroj. (1993.11.02)

al la enhavo

5) Propono por Rezolucio de la Ĝenerala Konferenco, 2001

(Noto: Amendo de la Malneta Meznivelperioda Strategio dum 2002-2007, 31 C/4, de Unesko, submetita de Kroatio al la Ĝenerala Konferenco de Unesko, 31-a sesio, la 17-an de oktobro 2001. La propono, originale en la angla, estis . oficiale ricevita de la sekretariato la 11-an de oktobro 2001, 31 C/4 DR.6. Ne atingis voĉdonon.)

TEMO: KULTURO DE DIALOGO INTER CIVILIZACIOJ

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante ke en sia sesio de 1954, en Montevideo, ĝi notis en rezolucio IV. 1.4.422 - 4224 la rezultojn atingitajn de la internacia lingvo Esperanto en la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj reciproka kompreniĝado inter la mondaj popoloj, kaj ke ĝi agnoskas ke ili konformas al la objektivoj kaj idealoj de Unesko,

Konsiderante ke en sia sesio de 1985, en Sofia, ĝi agnoskis en rezolucio XI.4.4.218 la elstarajn eblojn proponitajn de Esperanto por internacia interkompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, kaj ke ĝi invitas la Ŝtatojn-Membrojn enkonduki studprogramon pri la internacilingva problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj instituciojn de supera lernado,

Rememorante ke dum pli ol cent jaroj, la movado por la internacia lingvo Esperanto persiste luktis por paco kaj homara digno, kio kaŭzis ke ĝi suferis persekutadon en kelkaj landoj kaj en diversaj tempoj,

Rememorante ke Esperanto faras gravan kontribuon al reciproka kompreniĝado inter popoloj en ĉiuj partoj de la mondo kaj ke ĝi jam estas uzata je praktika nivelo en la plejparto da regionoj en la mondo kaj por la plejparto da homaraj agadoj,

Notante ke Esperanto helpas al individuoj kaj popoloj kompreni unu la alian pli bone sen lingva hegemonio, kaj tiel ĝi faras gravan kontribuon al la konservado kaj disvastigo de malplimultaj kaj indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj,

Notante la gravan kontribuon de la Esperanto-movado al la diskonigo de la agado de Unesko kaj la Unuiĝintaj Nacioj, kaj ĝian aktivan partoprenon en projektoj por la Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizacioj kaj la Internacia Jardeko por Antaŭenigo de Kulturo de Paco kaj Senperforto bonfare al la Infanoj de la Mondo (2001-2010),

Agnoskante ke la kulturo de Esperanto-parolantaj homoj estas parto de la komuna heredaĵo de la homaro,

Reasertas ĝian subtenon por la agadoj de la Esperanto-movado pro tio, ke ili estas direktataj al dialogo inter civilizacioj sur la bazo de egaleco, kultura kaj lingva diverseco en la mondo, kaj protekto de minacataj kulturoj kaj lingvoj;

Petas la Ĝeneralan Direktoron sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel ilo por plibonigi la dialogon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj kunlabore kun la Naciaj Komisionoj de Unesko, kaj aldone petas lin ekzameni praktikajn eblecojn de kunlaboro pri komunaj projektoj kun Universala Esperanto-Asocio kiel la reprezentanto de la Esperanto-movado;

Invitas la Ŝtatojn-Membrojn aldoni Esperanton al la instruprogramo en siaj lernejoj kaj institucioj de supera lernado;

Esprimas ĝian subtenon por du projektoj organizitaj de la Esperanto-movado: Interkulturo kaj Indiĝenaj Dialogoj, kaj petas la Ĝeneralan Direktoron de Unesko ekzameni la eblon integrigi tiujn projektojn en similajn programojn organizitajn de Unesko kaj petas la Ŝtatojn-Membrojn subteni tiujn projektojn je nacia nivelo;

Rekomendas ke internaciaj neregistaraj organizaĵoj ekzamenu la eblon uzi Esperanton kiel ilon por venki la nunan maljustan lingvo-praktikojn kaj por antaŭenigo de nediskriminaciaj plurkulturaj interrilatoj inter siaj membroj.


3. UNUIĜINTAJ NACIOJ

al la enhavo

Peticio de UEA, 1967

(Noto: UEA kolektis 930 000 subskribojn de individuoj kaj 3 800 subskribojn de organizaĵoj por la peticio, okaze de la 20-a datreveno de la fondiĝo de UN, kaj prezentis ilin al UN la 6-an de oktobro 1966; sed la peticio ne estis akceptita, ĉar ĝi ne estis prezentita de Ŝtato-Membro de UN.)

Donante plenan apogon al la klopodoj de Unuiĝintaj Nacioj progresigi la kunlaboron inter la popoloj kun la celo dispeli internaciajn tensiojn kaj firmigi la mondan pacon; sed profunde konvinkitaj, ke la lingva diverseco prezentas unu el la plej gravaj obstakloj al plua intensigo kaj vastigo de internacia kunlaboro sur ĉiuj niveloj; prenante en konsidero la rezolucion de la 10-a de decembro 1954, per kiu la Ĝenerala Konferenco de Unesko rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo";

Ni nun proponas, ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj-Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj.


4. ALTA KOMISIITO DE UN PRI HOMAJ RAJTOJ

al la enhavo

Rekomendoj pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj, 1998

(Noto: Rekomendoj de la Internacia Simpozio pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj, 28 aprilo 1998, en la UN-domo en Ĝenevo, organizita de UEA, sub la aŭspicio de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj, okaze de la 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj de la 90-jariĝo de UEA.)

1. Por kunlaboro pri lingvo kaj homaj rajtoj

Lingvaj rajtoj estas fundamenta parto de la homaj rajtoj. Protekto de lingvaj rajtoj necese baziĝas sur du Ĝeneralaj principoj:

- la uzado kaj evoluigado de lingvoj kiel rimedoj de socia organizo kaj kultura esprimiĝo;

- la enradikigo de lingva egaleco kaj la forigo de lingvaj handikapoj en la intergrupaj kaj interpersonaj rilatoj.

Konsciante pri la klopodoj de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj (UNHCR) agnoskigi kaj certigi la unuan el tiuj principoj, kaj pri la kontribuoj de Universala Esperanto-Asocio realigi la duan, la simpozio rekomendas la starigon de longperspektivaj kunlaboraj rilatoj inter la du organizaĵoj.

2. Kunlaboro sur la kampo de homaj rajtoj

Ekzistas granda malcerteco kaj malkonsento pri la etendiĝo de ekzistantaj lingvaj rajtoj, kaj pri la dezirindeco de ilia plua reguligado kaj disvastigado. La simpozio rekomendas ke UNHCR kaj UEA kune serĉu vojojn kaj rimedojn por respondi al jenaj demandoj:

- Kiel nun interpretas lingvajn rajtojn la instancoj respondecaj pri ilia protekto kaj plenumo, kaj kiel oni povas instigi tiajn instancojn al pli alta nivelo de interpretado kaj plenumado?

- Kiuj tipoj de lingva handikapo aŭ lingva malegaleco jam necesigas aŭ pravigas la enkondukon de kontraŭdiskriminaciaj rimedoj sur la jura aŭ aliaj kampoj?

Respondoj al tiuj demandoj devus ĝismaksimume utiligi jam faritan laboron sur tiuj kampoj, kaj eble konduki al unufoja aŭ perioda raporto pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en tutmonda skalo.

3. Kunlaboro kun aliaj branĉoj de UN

Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco ne realiĝas nur per leĝoj kaj konvencioj, sed postulas agadon sur tiel diversaj kampoj de la laboro de UN kiel komunikado, edukado kaj kultura evoluigo. La simpozio rekomendas ke UNHCR kaj UEA kunlaboru por instigi la branĉon de UN al komuna uzado de siaj prilingvaj spertoj kaj rimedoj, interalie per jenaj paŝoj:

- organizado de interbranĉa konferenco pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, cele al la starigo de laborgrupo aŭ alia forumo por interbranĉa kunlaboro pri lingvaj temoj;

- ellaboro de komuna programo aŭ centro sub aŭspicio de UN por la esplorado kaj dokumentado de lingvaj rajtoj, interlingvistiko kaj lingvopolitiko, kun aparta atento al la laborkampoj de la diversaj branĉoj de UN.

4. Kunlaboro kun neregistaraj organizaĵoj (NRO-j)

Lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco dependas ne nur de la decidoj de registaroj kaj interregistaraj organizaĵoj, sed ankaŭ de la sintenoj kaj kondutoj de individuoj kaj de civitanaj asocioj. La simpozio rekomendas ke UEA, kun la subteno de UNHCR, invitu elektitajn internaciajn NRO-jn kunfondi Koalicion por Lingvo kaj Homaj Rajtoj, kun jenaj taskoj:

- faciligi la interŝanĝon de informoj kaj spertoj pri temoj kiuj rilatas al lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco, pere de novaĵbulteno, renkontiĝoj kaj aliaj rimedoj;

- intime kunlabori kun UNHCR kaj aliaj branĉoj de UN por instigi al sistema konsiderado de lingvaj demandoj en internaciaj politikaj debatoj, kaj por faciligi la kontribuadon de popolaj organizaĵoj kaj de fakuloj pri lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco.


5. NEREGISTARAJ ORGANIZAĴOJ

al la enhavo

1) Monda Federacio de UN-Asocioj, 1979

(Noto: Akceptita la 13-an de oktobro 1979.)

La 27-a Plena Asembleo de la Monda Federacio de UN-Asocioj

Bonvenigas la traktadon fare de la Prezidanto kaj la Ĝenerala Sekretario de la asocio, kun Universala Esperanto-Asocio,

Agnoskas, ke la komuna internaciismo de membroj de UEA kaj de la UN-Asocioj estas la bazo por estonta kunlaborado,

Invitas ĉiujn UN-Asociojn kunlabori kun Esperanto-asocioj por peti la edukajn instancojn kaj aŭtoritatojn en siaj regnoj enkonduki aŭ plivastigi instruadon de Esperanto.

al la enhavo

2) Rezolucio de Nitobe-Simpozio de UEA, 1996

(Noto: Akceptita dum 20-23 julio 1996, de "la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri Lingvo por Internacia Paco kaj Demokratio", organizita de UEA kadre de la 81-a Universala Kongreso, Prago, Ĉeĥio.)

1. Necesas tutmonda debato pri la konstruado de justa, efika kaj ekonomie prudenta lingva ordo. Individuoj kaj organizaĵoj kiuj laboras por socia justeco loke, naciskale aŭ tutmonde, serioze priatentu la konsekvencojn por sia laboro de lingvaj diferencoj kaj lingvopolitikoj.

2. Stabila kaj vivinda lingva ordo inkluzivas jenajn trajtojn: 1) konservado de lingva kaj kultura diverseco, 2) enradikigo de lingvaj homaj rajtoj, inkluzive de adekvata edukado en la denaska lingvo kaj efika instruado de aliaj lingvoj,

3) altkvalita, reciproka, vaste alirebla lingva komunikado inter grupoj de malsamaj kulturoj kaj malsamaj lingvoj.

3. Urĝas ke ĉie kie diskutiĝas la rimedoj por realigi ĉi tiujn celojn, esperantistoj kaj aliaj klopodu certigi la seriozan konsideradon de Esperanto, i.e. komprenon pri ĝia nuna funkciado kaj pritaksadon de ĝia potenciala aplikado.

4. Organizaĵoj tiufake kompetentaj kunlaboru por starigi internacian dokument-centron pri lingvopolitiko, por plivastigi la esplorojn sur tiu kampo, kaj por stimuli kleran debaton pri nia lingva estonteco je ĉiuj niveloj de la socio.

al la enhavo

3) Propono de Transnacia Radikala Partio, 1997

(Noto: Prezentita de la Transnacia Radikala Partio al la Komitato por Neregistaraj Organizaĵoj de UN, en majo 1997. En 1998, la Komitato decidis ke la afero apartenas al Unesko.)

Transnacia Radikala Partio estas internacia neregistara organizaĵo de la 1-a klasa konsulta rilato de la Ekonomia kaj Socia Konsilio, kiu

Rememorante EKOSOK-rezolucion 1296, kiu permesas al NRO-j de la 1-a klasa kategorio proponi ke speciale interesa afero estu en la provizora tagordo de la venonta plenkunsido de EKOSOK,

Konsiderante la limigojn de komunikado en lingvo kaj konsciante la bezonon faciligi avenuon por disvastigi informojn,

Konvinkite ke multaj obstakloj kaj miskomprenoj povus esti evitataj per la uzo de internacia helplingvo,

Kun respekto submetas proponon al la Komitato de Neregistaraj Organizaĵoj, ke la Komitato petu la Ĝeneralan Sekretarion enmeti la temon "Internacia Helplingvo" en la provizoran tagordon de la plenkunsido de EKOSOK, kiu okazos dum 30 junio-25 julio 1997.

al la enhavo

4) Rekomendoj de Seula Internacia NRO-Konferenco, 1999

(Noto: Akceptita de la Faka Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj, dum la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, CONGO, 11-15 oktobro 1999, Seulo, Koreio.)

La Tema Grupo "Homaj Rajtoj" de la Seula Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj 1999 rekomendas, ke:

1. la Ekonomia kaj Socia Konsilio metu la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de ĝia venonta kunsido por diskuti la problemojn de monda lingva politiko kaj malobservado de homaj rajtoj pro lingva neegalrajteco;

2. la kunsido konsideru nomumi komisionon por esplori la eblecon kaj praktikan utilecon de internacia helplingvo;

3. EKOSOK raportu al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj pri la konkludo de la esploro;

4. la Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu ĉi tiun rekomendon al EKOSOK kaj la NRO-Jarmilforumo, kiu okazos dum la 22-26-a de majo 2000, por atento kaj plusekvo.

al la enhavo

5) Rezolucio de la Mondfederista Movado, 2002

(Noto: La 24-a Monda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist Movement, WFM), kiu kunsidis en Londono, Britio, de la 11-a ĝis la 15-a de julio 2002, akceptis la ĉi-sekvan rezolucion pri Esperanto.)

Konsiderante, ke demokrata monda federacio postulas la interŝanĝon de ideoj inter ĉiuj en la monda komunumo,

Konsiderante, ke la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn de mondcivitaneco kaj egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la monda komunumo,

Konsiderante, ke ĉi tiu organizaĵo en la jaro 1977 alprenis rezolucion, kiu indikas ke mondfederistoj devus uzi Esperanton,

Konsiderante, ke la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por Internacia Helplingvo,

Ni rezolucias ke la Mondfederista Movado kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton.

al la enhavo

6) Rekomendoj de la Azia Civilsocia Forumo, 2002

(Noto: La Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj [CONGO], organizaĵo de NRO-j kun konsultaj rilatoj kun UN, okazigis azian kunsidon, Azia Civilsocia Forumo [Asian Civil Society Forum, ASCF 2002], dum 9-13 decembro 2002 en la UN-domo en Bangkoko, Tajlando, kaj adoptis jenajn rekomendojn.)

Sub la temo "Homaj Rajtoj", la Rondtablo III, "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", de CONGO (Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj) Azia Civilsocia Forumo 2002, kiu kunsidis en 11 decembro 2002 en Bangkoko:

1. Notante, ke Artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj diras ke "ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ajna diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...",

2. Konsentante, ke la homaj rajtoj ne povas esti kompletaj sen lingvaj rajtoj, kiuj estas esencaj por lingve demokratia kaj egaleca komunikado,

3. Konsiderante, ke la nuntempa monda lingva ordo, kiu maljuste favoras al unu etna lingvo, akcelas malobservadon de internaciaj lingvaj homaj rajtoj,

4. Rememorante la rezolucion faritan de la sub-tema sesio "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" de la Seula Internacia Konferenco de NRO-j en 1999, kiu proponis ke UN konsideru la problemojn de la lingvaj aspektoj de la homaj rajtoj en unu el la kunsidoj de EKOSOK, kaj

5. Rememorante la rezolucion de 1985 de la Ĝenerala Asembleo de Unesko, kiu rekomendis al la Ŝtatoj-Membroj kuraĝigi instruon de Esperanto por promocii internacian interkompreniĝadon kaj al neregistaraj organizaĵoj konsideru la eblecon uzi Esperanton por komunikado kun siaj internaciaj membroj,

Rekomendas, ke;

1. UN, speciale EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Komisiono), enmetu latagorderon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj" en la tagordon de unu el siaj venontaj asembleoj, por diskuti la mondan lingvan politikon, lingvajn aspektojn de homaj rajtoj, kaj la administran neefikecon kaŭzitan de lingva malsameco, kun la celo konsideri novan internacian lingvan ordon;

2. la UN-Komisiono por Homaj Rajtoj establu laborgrupon por studi la problemojn de lingvaj homaj rajtoj kaj la malobservado de homaj rajtoj pro lingva malegaleco kaj nejusteco; kaj

3. internaciaj neregistaraj organizaĵoj subtenu la agadon de la Koalicio por Internacia Helplingvo de Neregistaraj Organizaĵoj, kaj konsideru eksperimente enkonduki en sian laboron uzadon de etne neŭtrala internacia helplingvo ekzemple Esperanto.


Esperanto-dokumentoj

Esperanto-dokumentoj priskribas la laboron, organizon, kulturon kaj historion de la Esperanto-movado. Ili aperas en Esperanto kaj en la angla kaj franca lingvoj. La enhavo de la diversaj serioj ne estas identa.

Reprodukto, ekstrakto aŭ traduko estas permesita, kondiĉe ke la fonto estu indikita.

La dokumentoj estas aboneblaj ĉe la landaj kotizperantoj de UEA aŭ rekte ĉe la eldonejo: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Abono validas ne por difinita periodo sed por fiksita nombro de dokumentoj. La abonprezo de €25,00 ampleksas 10 dokumentojn en unu serio (Esperanta, franca aŭ angla).

La prezo de unuopa dokumento estas € 2,40. Ekde tri ekzempleroj de sama dokumento unu ekzemplero kostas €1,60. Por grandaj kvantoj oni povas peti de UEA oferton pri aparte favora prezo. Al la prezoj aldoniĝas 10% por sendokostoj (minimume €2,25) kaj por klientoj en Eŭropa Unio 6% por la enlanda imposto.

Lasta ŝanĝo:
2003-06-02
Adreso:
http://uea.org/informado/ED38-eo.html