Poul Thorsen
Birdo kantas.

(Laŭ Karl Gjellerup: Der synger en fugl i skoven fjernt).


Birdo nun kantas en fora arbaro,
ie en supro plej alta.
Oldan baladon ĝi flutas imite,
jen ĝia temo kontralta:
"Flugu por kapto al plej bela ino!

Sed, amikino, kial la lipojn
pala vi tiel kunpremas?
Via rigardo tuŝas la herbon
nerespondante vi ĝemas.

Kantas la birdo arbare,
ĉar ĝi liberon vidas.
Mutas la ino amata,
ĉar ŝi en kaĝo sidas.

Kantas la birdo arbare,
ke ĝian amon ni konu.
Mutas la ina amata,
ĉar ŝia amo dronu.

Bird' plej libera riskas la kaĝon
- birdokaptistoj minacas.
Kaĝon plej firman povas Fortuno
rompi, se mem vi aŭdacas!

Birdo kantadas la oldan baladon
en la arbaro malhela.
Bone mi lernis, sed tamen ŝanĝetis
laŭ idealo pli bela:
"Flugu el kaĝo, la plej bela ino!"

 
Notoj:
Karl Gjellerup (1857-1919), filo de pastro, mem finis teologian studon, sed jam tiam deklaris sin ateisto. Li dediĉis sian unuan poem-kolekton al Georg Brandes. Per la ĉefverko Lernanto de germanoj, romano, li adiaŭas kristanismon, sed bonvenigas germanismon. De 1882 ĝis la morto Gjellerup loĝis en Dresdeno. Trans periodo de hinda mistikemo, li revenis al kristanismo. Nobelpremio 1917.

(En la libro Sen Paraŝuto de Poul Thorsen, Eldonis "La Laguna", 1963).

Informoj ankaŭ estas i a. en (klaku: )Gjellerup.

Melodion kreis P. E. Lange-Müller.

Vi trovas rakonton pri ĉi tiu kanto en ĉi tiuj hejmpaĝoj, klaku: "Birdo plej libera riskas la kaĝon"