Hispana Esperanto-Muzeo (HEM) posedas unu el la plej riĉaj kolektoj de esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj en la mondo. Laŭdire pli ol 45.000 jarkolektoj de pli ol 12.000 titoloj, krome ĉ. 8.400 libroj kaj broŝuroj en kaj pri Esperanto plus miloj da diversaj esperantaĵoj konsulteblas en tiu ĉi trezorejo. Ĝi ekestis kiel privata kolekto de la apotekisto Luis Hernandez Yzal (1917-2002) de 1966. La 5-an de majo 1968 ĝi estis inaŭgurita, komence en la apoteka domo de Hernandez. En 1974 okazis translokiĝo al la nuna nova domo same privata, nur malmultajn paŝojn de la loĝejo de ĝia fondinto. Post la morto de sinjoro Hernandez multaj ŝatantoj de Esperanto-kulturo timeme demandis, kio okazos pri tiu unika kolekto. Kontrakto inter la muzeo, la loka turisma institucio kaj Kataluna Esperanto-Asocio post multaj prepar-laboroj ebligis denovan malfermon en aprilo 2010. La oficiala retejo ĝis nun estas nur en la kataluna, sed ĝia nuna prizorganto, nia Ipernity-amiko Karulo jam ekpreparis esperantan version (vd. la ekran-skanaĵon).

Kune kun aliaj fervoraj kolektantoj, inter ili precipe la hungaro d-ro Árpád Máthé, sinjoro Hernandez fondis la "Rondon Takács", nomita memore kaj honore al la hungara kolektanto József Takács (1890-1944), kiu helpe de la germano Paŭlo Tarnow (1881-1944) verkis faman bibliografion de Esperantaj periodaĵoj (1934). Kune ili eldonis "bibliografian organon" nomitan "Periodaĵoj" kaj interŝanĝis kaj registris ĉiuspecajn esperantajn gazetojn.



Ilia granda verko ĝis nun tamen ne jam aperis: Kompleta bibliografio de ĉiuj iam ajn aperitaj Esperanto-periodaĵoj. Ĝi enhavos ne malpli ol 12.000 titolojn. Ja aperis provizora eldono en 1992 (kaj datum-bazo kun ĝia enhavo), la ĉi-apuda "Inventaro", kiun ornamas bela ekslibriso de sinjoro Hernandez. Laŭdire ĝi fine estu preta en ĉi tiu 2010 - sed tion ni jam aŭdas de kelkaj jaroj. Intertempe la plej grava helpilo por trovi Esperanto-periodaĵojn restas la datumbazo Trovanto de Internacia Esperanto-Muzeo Wien (IEMW).

Koran gratulon al la katalunaj amikoj, ke ili sukcesis savi la vivo-verkon de tiu elstara persono kaj ebligis la uzon de kaj aliron al la kolektego por nuntempaj interesatoj. Fotojn kaj filmetojn pri HEM vi trovos en la retejo de la turisma institucio. Tie vi ankaŭ povas lasi mesaĝon gratulante pro la malfermo. Simple skribu en Esperanto kaj eble aldonu tradukon en via nacia lingvo.

Preu entrada / eniro: Donatiu de 2 euros.
Adreça/ adreso: Museu d' Esperanto de Subirats.
C/ Dr. Zamenhof, 12 (Sant Pau d’Ordal) 08739 Subirats
E-mail / e-mesaĝoj: info@museuesperanto.org
Web / retejo: http://www.museuesperanto.org
i també a / kaj ankaŭ ĉe http://www.turismesubirats.com/blog/?cat=21
Telèfon / telefono: 93 899 34 99 (Patronat de Turisme de Subirats)