Bonvenon en Ĉikago!
La urbo venta
Bonvenon en la TTTejo de la
Esperanto-Societo de Ĉikago. Ni estas grupo de vojaĝemaj kaj gastamaj
Esperantistoj. Espere ni povas inspiri vin viziti tiun ĉi viglan kaj belan
urbon!
Pri
Ĉikago
En
la jaro 1800, la urbo Ĉikago tute ne ekzistis. En 1900, ĝi estis la
6a plej granda urbo en la mondo. Hodiaŭ Ĉikago estas la 3a plej
granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 2.9 milionoj, 8 milionoj loĝas
en la regiono.
Ĉikago
estas la plej grava interna urbo de Usono. La riĉa miksaĵo de
kulturo, arkitekturo, gastronomio, kaj tiel plu estas unika en mez-Usono.
Ĉikagon nomas hejmo multaj etnaj grupoj. Grupoj de poloj, grekoj, bharatoj
(hindoj), meksikanoj, portorikanoj, ĉinoj, rusoj, kaj multaj pli
troviĝas en diversaj lokoj tra la urbo. Ankaŭ en ĉirkaŭaj
urboj abundas etnaj grupoj.
Uzindaj informoj
Usonaj
vizoj: Por veni en usonon, endas
havi vizon. Por akiri unu, petu ĉe via loka konsulejo aŭ
ambasadorejo. Vi devos pruvi ke vi havas sufiĉan monon por vin subteni.
Krome, vi diru ke vi havas loĝejon en via lando, kiun vi tute ne intencas
forlasi. Priparoli personajn ligojn al via lando estas bone por ke oni aprobu
la vizan peton. Civitanoj de Kanado ne bezonas vizon por viziti. Civitanoj de
la jenaj landoj povas enveni sen vizo, sed nur 90 tagojn: Andoro,
Arĝentino, Aŭstralio, Belgio, Britio, Brunejo, Danio, Francio,
Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Japanio, Liĥtenŝtejno,
Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Nova Zelando, San-Marino, Suomio,
Svedio, kaj Svislando.
Labori
en Usono estas malpermesata sen verda karto aŭ laborvizo. Se vi havas
usonajn vizo-demandon, kontaktu Christopher Zervic (vidu adreson sube).
Neniam
ŝercu aŭ babilu, neserioze, al kontrolisto pri kaŝita intenco
konstante resti ĉi tie, aŭ pri terorismo!
Vetero: Ĉikago estas ubro de ekstremaj temperaturoj.
Vintre (dec., jan., feb.), fortaj neĝoj kaj ekstrema malvarmo eblas.
Printempe (mar., apr., maj.) la temperaturoj plivarmiĝas sed ofte pluvas
jako kaj ombrelo estas necesaj. Somere (jun., jul., aŭg.) la vetero estas
tre agrabla. Malofte pluvas, kaj ofte ektrema varmego venas. Tempertauroj inter
30-35� oftas, sed en la humideco, oni sensas 40�-temperaturon. Aŭtune
(sep., okt., nov.), la temperaturoj agrablas ĝis mez-oktrobro, kaj ekde
tiam jako kaj ombrelo estas necesaj.
Festotagoj: La jenaj estas universalaj. Dum preskaŭ
ĉiu, la plejparto de vendejoj estos fermataj, kaj publika transporto
kursadas laŭ dimanĉa horaro.
Nova
Jaro, 1 januaro
Memora
Tago, Lasta lundo en majo
Tago
de Sendependeco, 4 julio
Labora
Tago, Lundo post la unua
Dankofesto,
Kvara ĵaŭdo en novembro kaj sekvanta tago.
Kristnasko,
25 decembro
La
jenaj ne estas universalaj, sed multe de bankoj kaj registaraj instancoj estas
fermataj. Publika transporto estas normala.
Tago
de Dr. Martin Luther King Jr., Tria lundo en januaro
Tago
de Abraham Lincoln, Dua lundo en februaro
Tago
de Prezidentoj, Tria lundo en februaro
Tago
de Kazimierz Pulaski, Unua lundo en marto
Sankta
Vendredo, Vendredo antaŭ pasko
Tago
de Christopher Columbus, Dua lundo en oktobro
Tago
de Veteranoj, 11 novembro
Antaŭtago de Nova Jaro, 31 decembro
Regionkodoj ���������� 312 ��� Urbocentro
Telefonaj: 773 O'�Hare, cetero de�l urbo ekster centro
847/224 Nordaj eksterurboj (224 estas kreota)
630 ��� Okcidentaj
eksterurboj / DuPage
708
��� Proksimaj okcidentaj eksterurboj kaj
sudaj eksterurboj
Poŝteoficejoj:��������� Centra poŝtoficejo (por restanta poŝto / poste restante):
433 W. Van
Buren Chicago, IL 60607 USA (��������������������������Blua Linio:
Clinton)
Kaze
de Krizo: Telefonu al 911.
Sed telefonu tion nur kaze de serioza krizo. Por ĝeneralaj problemoj
(ekzemple perdita hundo) telefonu al 311.
Atingi Ĉikagon
Aviadile: Ĉikago havas du grandajn flughavenojn, O�Hare,
kaj Midway. Ĉiuj internaciaj flugoj alteriĝas ĉe O�Hare, Midway
akceptas nur enlandajn flugojn. De O�Hare, estas facile atingi la urbocentron
per la blua linio de la metroo, kaj de Midway, per la oranĝa linio
(serĉu direktilojn kun la mallongigo CTA aŭ �Trains to City�).
Aŭtomobile: Ĉikago atingeblas per multaj ŝoseoj, de
oriento: I-80/90; de sudo I-55 kaj I-57; de okcidento: I-80 kaj I-88, kaj de
nordokcidento I-94 kaj I-90. Neniu posedas belan pejzaĝon, pli malpli la
ĝi konsistas el nur maizo, aŭ en la vintro, nuda tero. Se oni
konsideras koston kaj� flekseblecon, la
aŭto estas la plej bona elekto. Fakte, pri interurba Usona vojaĝado,
aŭto venkas en ĉiaj kategorioj krom tempo, kaj rilate tion, nur
aviadilo superas.�
Fervoje: La fervojo ne estas populara en Usono, homoj
preferus uzi aŭton. Ĉiukaze, fervoja stacidomo Union Station
troviĝas tre proksima al la urbocentro. Sed, multaj trajnoj inter
Ĉikago kaj la ĉirkaŭurboj komenciĝas aŭ finiĝas
ĉe Union Station. La plej proksima metrohaltejo estas Quincy- piediru
trans la riveron , kaj preter Sears Tower, al Wells St.
Aŭtobuse: Ĉikago estas centro por multaj kursadoj de
Greyhound kaj Indian Trails. La stacidomo de Greyhound estas proksima al la
urbocentro, do oni povas piediri de la stacidomo al la centro aŭ pagi
nemulte por taksio. Metrohaltejo Clinton situas ĉe Clinton St. kaj
Congress (sub ŝoseo), unu domblokon oriente, kaj unu domblokon norde.
Boate: Ni scias pri nenia boatservo kiu ligas Ĉikago
kun aliaj urboj. Tamen, Ĉikago havas multajn grandajn arte konstruitajn
havenojn, do se vi volas aranĝi�
Veni per akvo, endas fari specialajn aranĝojn.
�
Tranavigacii Ĉikagon
CTA
organizas sistemon de aŭtobusoj kaj metrooj. La kosto estas $1.50, kaj vi
povas aĉeti bileton per maŝino apud ĉiuj metrohaltejoj. Se vi
planas transiri al aŭtobuso, aĉetu bileton kontraŭ $1.80, kaj vi
povos uzi vian bileton por du transiroj dum la sekvontaj du horoj. Por pli da
informoj (en la angla), vidu www.transitchicago.com.
Metra
estas la nomo de la 11 trajnolinioj inter la urbocentro kaj
ĉirkaŭurboj. Se vi gastos ekster Ĉikago, Metra estas bona
elekto, ĉar la horaro estas ege fidinda. La plimulto de Metra-haltejoj
situas apud aŭtoparko kie oni povas lasi aŭton la tutan tagon
kontraŭ malalta prezo.
Aŭte,
atendu problemojn se vi vojaĝos dum la pinthoroj. Problemo estas, la
pinthoroj ne estas fiksitaj. La trafiko povas frustri, tial ŝofori ni ne
rekomendas.
Por
biciklantoj, Ĉikago posedas sistemon de biciklovojoj kaj (ĉar la
urbestro estas biciklemulo) planojn por plibonigi la bicikleblecon de la urbo.
Memoru ne rajdi laŭ piedvojoj, aŭ vi riskas monpunbileton, kaj eble
konfiskon. Lokoj por ŝlosi bicikojn facile troveblas ĉe
vidindaĵoj, parkoj kaj vendejoj.�
Per
taksio veturi estas altkoste. Inter la urbocentro kaj O�Hare, veturo povas
kosti pli ol $40 dolaroj. Uzu taksion nur por veturi mallongajn distancojn
aŭ, se via mono tiom pezigas viajn sakojn, ke necesas fordoni iom.
Rekomendoj por via Ĉikaga vizito
Restoracioj:
Zinfandel.
59
W. Grand. (Bruna Linio: Merchandise Mart, Ruĝa Linio: Grand)
Jen
usona etna restoracio, sed ne atendu hotdogojn kaj bovaĵburgojn. Jen oni
povas gustumi manĝaĵojn laŭ regiono- kaj la regiono
ŝanĝiĝas ĉiumonate. En pasintaj monatoj, manĝantoj
ĝuis kuiraĵojn de Novanglio, Luiziano, Arizono, kaj multaj pli. Kun
tiuj havu kalifornian aŭ oregonan vinon, kiuj okupas lokon inter la plej
bonaj en la mondo. La etoso bonas, kaj la evoluiĝanta menuo invitos revizitojn.
La kosto estas alta, sed ankaŭ la kvalito.
Wishbone.
3300
N. Lincoln Av. (Bruna Linio: Paulina)
Nova,
pli granda loko en Lakeview ŝanĝis malmultan pri Wishbone. La
Luizianaj kuiraĵoj estas bongusta kiel antaŭe. La etoso estas� Elektu la nivelon de spiceco laŭ via
plaĉo. Eĉ la plej spica manĝaĵo ne estas dolorige spica.
Kaj la maizpano (Cornbread) kompletas la aferon. Por pli aŭtentika Cajun-kuirado,
oni devus viziti Nov-orleanson.
Mamacita�s.
3324
N. Broadway (Bruna, Ruĝa Linioj: Belmont)
3655
N. Southport� (Bruna Linio: Southport).
Meksikaj
restoracioj troviĝas ĉie en Ĉikago, sed malmultaj havas la
bonajn etoson kaj kvaliton de Mamacita�s. Takoj kaj buritoj venas al la tablo
kun laktuko, fazeol-kaĉo kaj meksikaj rizoj. Antaŭ ol veni, iru al
alkoholvendjo kaj kunportu margarita (tekilo kun frukta suko) aŭ cerveza
(biero). Mamacita�s permesas, preskaŭ kuraĝigas vin kunporti
drinkaĵojn. La Meksikaj bieroj estas facile aĉeteblaj en Ĉikago:
Corona, Tecate, Dos Equis kaj Modelo. Ankaŭ la prezo estas ĝuinda,
ĉio estas malaltkosta.
Lou
Malnati�s Pizzeria.
439
N Wells. (Bruna Linio: Merchandise Mart)
958
W. Wrightwood (Bruna Linio: Fullerton), aliaj lokoj en kaj ekster la urbo.
Ĉikaganoj
diros, ke gustumi Ĉikag-stilan picon endas. Ĉikaga pico havas dikan
kruston, grandajn pecojn de itala kolbaso, kaj trinkeblan kvanton da
tomatsaŭco. Multaj restoracioj havas bonan picon, sed superas ĉiujn
Lou�s. Lou Malnati reinventis picon kiel la centra parto de la manĝo.
Lou�s havas ankaŭ manĝindajn pastaĵojn kaj aliaj
Italaĵoj.�
Kafejoj:
Intelligentsia.
3123
N. Broadway (Bruna, Ruĝa Linioj: Belmont)
Tiu
ĉi kafejo estas bona loko por ripozi kun taso de bona kafo aŭ teo.
Usona kafo ne estas tiom densa kiom italaj espresaj kafoj, sed la� kafo ĉe Intelligentsia estas
gustoplena. Legu, skribu, konversaciu aŭ observu la homojn de ekstera
tablo.�����
No
Exit.
6970
N. Glenwood Av. (Ruĝa Linio: Morse)
Tiu
ĉi kafejo havas longan historion. Kvankam ĝi situas en iom
danĝera loko en la urbo, multaj venas por la ĝuinda etoso. Venu
muziki ĉe la �libera mikrofono� lunde (kunportu gitaron aŭ muziku
ĉe la piano), aŭ deklamu viajn poeziaĵojn dum aliaj noktoj.
Kontrolu en la senkosta ĵurnalo Chicago Reader pri venontaj koncertoj.
Margie�s
Candies.
1960
N. Western Av. (Blua Linio: Western)
Por
deserto, ĝuu tiun ĉi unikan glaciaĵejon. Post koncerto en
Ĉikago en 1965, la Beatles faris same. Serĉu la flavan ŝildon
kun ruĝajn neonlumojn. La ampleksa menuo de glaciaĵoj nepre invitos
longan studadon kaj pripensadon. Tre dolĉa estas ĉio, kaj en la etoso
oni povas sensi la longan historion kaj unikecon de Margie�s.
Drinkejoj:
The
Green Mill Cocktail Lounge.
4802
N. Broadway (Ruĝa Linio: Lawrence)
La
bela Green Mill estas scenejo por ĵazmuziko ĉiunokte, krom
dimanĉe, kiam okazas la Uptown Poetry Slam, poezia deklama
konkurso. La hodiaŭa Green Mill, bela ja, estas nur ombro de ĝia
antaŭa vivo. Ĝi iam estis multe pli granda, kaj sur ĝia tegmento
staris verda muelilo, omaĝo al la Pariza Moulin Rouge. En ĝi
pintepoko, la gangsteroj de Ĉikago festumis tie, kaj de policanoj eskapis
tra sekretaj tuneloj kiuj ligis ĝin al la Aragon Ballroom.
Yak-zie�s
Bar-Grill.
506
W. Diversey Pkwy. (Bruna Linio: Diversey)
Drinkejo
kun televidiloj kaj la plej bongustaj kok-flugiloj en Ĉikago. Ni rekomendas
la spicajn flugilojn, kiujn oni alportas kun blufromaĝa salatsaŭco
kaj celerio. Venu dum frua posttagmezo dum malmultaj homoj estas tie, kaj petu
futbalon en la televidilo, por spekti Eŭropajn vesperajn matĉojn.
Rip-Tide
Lounge.
Vojkruciĝo
de Hermitage kaj Armitage.
Nenio
specialas pri Riptide Lounge, krom ĝia fermhoro: je la 05h00
dimanĉmatene, 04h00 je la ceteraj tagoj. Vizitantoj ŝatos ĝian
tutan mankon de turistoj, malaltajn prezojn por biero kaj mankon de laŭtaj
bruoj. Iru post la 2a atm, kiam ĝi estas la plej vigla.
Vidindaĵoj:
John
Hancock Center
875
N. Michigan Ave.(Ruĝa Linio: Chicago)
Ĉielskrapaj
konstruaĵoj abundas en Ĉikago, sed la pejzaĝoj de egalas de
ĉiuj. La ĝenerala konsento estas ke la plej bona pejzaĝo
videblas de John Hancock Center ĉe la norda punkto de la Magnificent
Mile butika distrikto. La kosto estas estas $9 por unu homo ($6 por
geinfanoj 5-12 jaraĝaj).�
Chinatown
Sude
de la urbocentro, vojkruciĝo de Cermak kaj Wentworth
Por
atingi la Ĉinan kvartalon de Ĉikago, iru per la ruĝa metrolinio
al la haltejo Cermak-Chinatown. Tie troviĝas ĉinajn restoracioj kaj
butikoj. Ĉiun posedas ĉinan enmigrinton. Por manĝadi, sciu ke la
kosto estas pli alta se vi intencas sidiĝi kaj manĝi- por forporti la
kosto estas malpli. Rekomendas ni simple vagi kaj legu la menuojn. Speciale
bona estas la dim sum, kiu konsistas el diversaj manĝaĵetoj
(tion oni ne povas forporti). Iru poste al Ĉina manĝaĵvendejo
por ĉinaj keksoj.
Chicago
Cubs basbalo ĉe Wrigley
Field.
1060
W. Addison St. (Ruĝa Linio: Addison)
Unu
el la plej historiaj stadionoj en Ĉikago estas la loko por teamo sen
tradicio de ĉampionecoj. Ĉirkaŭas ĝin ne vasta
aŭtoparko sed drinkejoj, restoracioj kaj domoj. Fakte, trans la strato,
homoj eĉ povas spekti la matĉojn de la tegmento. La plimulto de la
matĉoj okazas dum la taglumo.
Someraj
Festivaloj
Grant
Park (Ruĝa, Blua Linioj: Jackson; Bruna, Purpura Linioj: Library)
Dum
la someraj monatoj, ŝajnas ke ĉiam okazas festivalo. La plej notindaj
estas:
o
Taste of Chicago (fino de junio-frua julio): Manĝfestivalo kie
bone konataj restoracioj vendas manĝaĵojn en tendoj.
o
Bluesfest: La plej bonaj kaj bone konataj blus-muzikistoj
aperas por celebri la muzikon kiu nomas Ĉikagon sia centro de graveco.
o
Jazzfest: Simila al Bluesfest, Jazzfest prezentas talentajn
Ĵazmuzikistojn en parka scenejo. Venu kun pikniko aŭ aĉetu
manĝaĵojn surloke.
o
�Viva Chicago!: Festivalo de latinamerika muziko.
o
Gospelfest: Festivalo de spirita afrikusona preĝeja
muziko.
Sears
Tower
233
S. Wacker Dr. (Bruna, Oranĝa, Purpura Linioj: Quincy; Blua Linio: LaSalle)
Ĝi
ne plu estas la plej alta en la mondo, sed ĝi ja estas la plej alta en
Usono, kaj nenio en Eŭropo estas pli alta. La Turoj Petronas estas la plej
altaj, sed la plej altaj etaĝoj de tiuj konstruaĵoj ne superas la
plej altan de Sears-turo. Nur la spajroj de Petronas superas la platan
tegmenton de Sears, sed Komisiono pri Altaj Konstruaĵoj jam deklaris ke
Petronas ja estas superaj. Kaj ĉar Petronas konsistas el du turoj, Sears
do estas la 3a plej alta.
Muzeoj:
Ĉiu
suba muzeo havas tagon de senkosta eniro. Ni rekomendas telefoni por peti
aktualajn informojn.
Chicago
Historical Society
1601
N. Clark St. (Aŭtobusoj #22 k. #36)
Ĉikago
estas relative nova urbo en la mondo, sed ĝia historio estas tre interesa.
La urbon preskaŭ detruis grandega fajro en 1871, kaj poste, la urbo
renaskiĝis, kiel fenikso el cindroj de ĝiaj ruinaĵoj. En la
1930aj, la urbo gajnis fifamon dum la gangstera epoko. Ĉikago estas loko
de multa originala arkitekturo. Ĉikago, speciale dum la urbestreco de �His
Honor � Richard J. Daley, estis forta politika centro. La historion bele
prezentas Chicago Historical Society.�
Museum
of Science and Industry
5700
S. Lake Shore Dr. (Atingebla de la urbocentro per Aŭtobuso #10)
Jen
muzeo en la Hyde Park (Universitato de Ĉikago) distrikto. Ĝin
konstris oni por la Kolumbusa Ekspozicio de 1893, por honori la trovon de
Ameriko. Vidu modelon de aviadilo, naskiĝon de kokidoj (sub varmaj lumoj),
karbominejon, grandan fantazian domon, Germanan submarŝipon de la dua
mondmilito, kaj multajn aliajn.�
Field
Museum of Natural History
1400
S. Lake Shore Dr. (Ruĝa, Oranĝa, Verda Linioj: Roosevelt)
Kontraste
kun la modernaj ekshibicioj de la MSI (vidu supre), Field prezentas artifaktojn
de antikvaj civilizacioj kaj prahistorio. La Field Muzeo de Natura Historio
havas la plej kompletan fosilion de tiranosaŭran en la mondo, nomata �Sue�
pro ĝia trovinto.
Art
Institute of Chicago
111
S. Michigan Ave. (Oranĝa, Bruna, Verda, Purpura Linioj: Adams; Ruĝa,
Blua Linioj: Jackson)
Unu
el la plej notindaj artmuzeoj en Usono, eble la mondo, Art Institute entenas
prezenton de multaj famaj pentraĵoj, interalie �Parizo dum Pluva Tago,� de
Gustav Caillebotte, �American Gothic,� de Grant Wood �Nighthawks,�
de Edward Hopper kaj �Dimanĉa tagmezo sur Grand-Jatte insulo� de
Georges Seurat. Aperas ankaŭ aliaj vidindaj pentraĵoj kaj
skulptaĵoj de Warhol, O�Keefe, Degas, Picasso, Matisse, Pollock k.a.
Notinda ankaŭ estas halo de armoraj kostumoj kaj armiloj. En la
subteretaĝo, vidu la modelaj ĉambraj en la skalo de pup-domo.
Butikoj:
Magnificent
Mile
Michigan
Ave, inter la rivero (ĉe sudo) kaj lago (ĉe nordo) (Ruĝa Linio:
Grand aŭ Chicago)
Luksaj
butikoj abundas en tiu ĉi distrikto. La tutan distancon, vi vidos bone
konatajn varnomojn, ekzemple Nike kaj Disney. Por seriozaj butikantoj, eblas
pasigi multe da tempo kaj elspezi grandon sumon da mono.
Por
gejoj: Gejoj tra la lando planas
feriojn en Ĉikago por sperti viglan gejan vivon. Ĉe North Halsted St.
inter Belmont kaj Addison (iru laŭ metrolinioj purpura, bruna aŭ
ruĝa al Belmont). troviĝas geja kvartalo boystown kun kafejoj,
drinkejoj, diskotekoj kaj butikoj ornamitaj per la ĉielarko. Lesbaninoj
trovos gejinajn aferojn pli norde, en Andersonville, laŭ Clark St. inter
Lawrence kaj Bryn Mawr.
Kazinoj: Kazinoj troviĝas en Ilinojo, en riverboatoj,
en Elgin (Grand Victoria), Aurora (Hollywood) kaj Joliet (Harrah�s kaj
Empress). Ilinoja leĝo limigas la kvanton da vetmaŝinoj kaj tablaj
vetludoj. Tial do, la minimumaj vetoj estas iom altaj. La kvin-cendaj
vetmaŝinoj kiuj ĉieas en Lasvegaso apenaŭ troviĝas en
Ilinojo. Sed oni rajtas surboatiĝi iam ajn, kiam la kazino estas malferma.
Tio ne estas farebla en Indiano. Kvar kazinoj troviĝas en riverboatoj sur
Miĉigan-lago. Iru aŭte per la Skyway (I-90) al Indianapolis Av. Por
kazino Horseshoe, kaj iru al Kline Av por la aliaj: Harrah�s, Trump kaj
Majestic Star. Por eniri Horseshoe kaj Majestic, oni devas surboatiĝi
inter la 0a minuto kaj 30a minuto de ĉiu para horo (8a, 10a, 12a ktp), kaj
Trump kaj Harrah�s inter la 0a minuto kaj 30a minuto de ĉiu malpara horo.
Oni povas foriri iam ajn; la boatoj neniam foriras de l� doko. Ludeblas en
ĉiuj kazinoj la kutimaj vetludoj, ekzemple, dudekunu, bakarato, pokero,
ĵetkuboj kaj vetmaŝinoj. En Viskonsino, ĉe Potawatomie kazino,
ĉiam malferma (ĝin posedas Indiana tribo), ludeblas nur
vetmaŝinoj, dudekunu kaj bingo.
Loĝi en Ĉikago
Se
vi planas transloĝiĝi en Ĉikagon, ŝokos vin la luoprezoj,
krom se vi venas de Novjorko aŭ Sanfrancisko. La plej luksaj kaj altkostaj
aranĝoj troviĝas ĉe Old Town, Streeterville kaj Gold Coast,
norde de la urbocentro kaj sude de North Av. Norde de North Av, en Lincoln
Park, la luokostojn malpliiĝas sed nemulte. La trafiko tie estas terura,
lokoj por lasi aŭtojn malabundas,� sed aŭtobusoj facile troviĝas. Ju pli norde, des malpli la
luokostoj. Ĉirkaŭ la Universitato de Ĉikago, en Hyde Park,
luoprezoj malpliiĝas, sed en tiu kvartalo oni sentas sin izolita de la
cetero de la urbo (multaj fiere). Laŭ la blua metrolinio (urbocentro
ĝis Addison) situas evoluiĝantaj kvartaloj kie fojfoje troviĝas
bonaj apartamentoj kontraŭ malaltaj prezoj. Tiuj nomiĝas West Town,
Wicker Park, Bucktown, Logan Square kaj Avondale. Kaj denove: ju pli norde, des
malpli la luokostoj. Logan Square kaj Avondale estas tiom viglaj kiom Wicker
Park kaj Bucktown, sed ili posedas propran ĉarmon.
Pri la
Societo
La
Esperanto-Societo de Ĉikago komenciĝis neformale en la mez-1950aj.
Ĝi iĝis oficiala registrita senprofitcela organizo en 1973 celante
dissemi scion pri la Esperanta lingvo al la publiko, ligi sian membraron al la
tutmonda Esperanta komunumo, kaj fari kulturajn kaj edukajn Esperantajn
agadojn. La Societo aŭspicias klasojn kaj seminariojn pri kaj en
Esperanto, por komencantoj kaj progresantoj. Ni prizorgas libraron de
Esperantlingvaj libroj por provizi nian membraron kun legaĵoj. Inter la
long-daŭraj projektoj de la Societo estas traduki sciencaĵojn en
Esperanton.
Ni
ofte gastigas alilandajn vizitantojn, kaj multaj el ili prelegas ĉe niaj
kunvenoj. Membroj de la Societo ofte vizitas Esperantistojn eksterlande, kaj
ĉeestas Esperant-kongresojn. Krom ĉiumonataj kunvenoj, la Societo
okazigas ĉiujaran bankedon kaj someran piknikon.
La
Societo kunvenas ĉiumonate la kvaran merkredon, escepte de novembre kaj
decembre. Se vi planas viziti Ĉikagon, vidu la kontatinformojn sube. Ni
povas fari gastaranĝojn kaj kutime ĉiĉeronadon.�
Kontakt-informoj
Esperanto Society of Chicago
R. Kent Jones
5048 N. Marine Dr. Apt. D6
Chicago, IL 60640
United States
Vilĉjo MANIA
�