La IJK 2020-teamo

Arde laboras por via plezura kaj pensiga IJK la jenaj personoj:

Roĉjo

Ĉeforganizanto. Tute kulpa pri ĉio kio okazas rilate al la IJK. Iama papo.

Frank

Organizanto por publikaj rilatoj kaj surlokaj aferoj, denaska Someren-ano. Verda skolto.

Marc

Gardanto de la kaso kaj de konsenta amuziĝo. Se TEJO ne protektas vin, Marc faros.

Agata

Ĉefo de ĉiuj tagaj programeroj kaj ĝenerala konsilanto. Polo laboranta en Nederlando.

Spenĉjo

Ĉefo de ĉiuj vesperaj programeroj kaj kreanto de etoso ĉie ajn per ukulelo.

Joop

Respondeca pri la retpaĝo, trovi kreemajn solvojn kaj inventi manierojn por venigi homojn el foraj landoj al la IJK. Tuthazarde ankaŭ prezidanto de TEJO.

Stela

Neanstataŭigebla spertulo kaj oficiala kritikanto. Zorgas pri bonfarto de ĉiuj teamanoj.

Mia

Kunordigas la multajn helpantojn komunike, tempe kaj loke.

Nico

Elpensanto de ekskursoj tra bela Nederlando kaj financa planado.

Robin

Komunikas kun aliĝintoj kaj aliĝontoj, per retpoŝto, Telegramo kaj multe pli. Ŝatas fritojn kun majonezo.

Antonia

Kontribuegas al varbado en la Esperanto-komunumo de komencantoj ĝis prezidantoj.

Nika

Kreas diversajn artaĵojn por varbaj kaj organizaj celoj.

Joost

Gvidanto de gufujo ĝis la lasta kandelo.

Piotr

Kreis kaj plu prizorgas la aliĝilon kaj ĝian datumbazon.

Ĵeremi

Ĉefanĝelo de la novula programo.

Koko Poso

Pionira prizorganto de propagando kaj presaĵoj. Klera konsilanto pri kapabloj pro KKPS. Koko.