De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo (decrets.canada.ca/attachment.php?attach=38990). Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.
Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo, kiel okazas al pli kaj pli da eventoj planitaj por la somero, inkluzive de la Olimpikoj kaj grandaj festivaloj en Montrealo kaj tutmonde.
Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.
Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo.
UEA faris plurajn paŝojn por helpi al la E-komunumo resti informata pri la rapida tutmonda disvastiĝo de la koronvirusa epidemio:
Fine, el pli vasta vidpunkto.
Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli bonaj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.
La koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, ankaŭ kiam pasos la krizo, oni plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio kaj planedo.
Ankaŭ la E-Movado povos lerni de tiu historia kaj socia leciono: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k.a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun e-istoj kaj ne e-istoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto.
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)
UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)
La Dua Bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)
Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)