Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj

Laŭ Rezolucio 61/295 akceptita de la Ĝenerala Asembleo la 13-an de septembro 2007

La Ĝenerala Asembleo,

Gvidate de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de bona konfido pri la realigo de la sindevigoj alprenitaj de Ŝtatoj kongrue kun la Ĉarto,

Asertante, ke indiĝenaj popoloj estas egalaj al ĉiuj aliaj popoloj, kaj samtempe rekonante la rajton de ĉiuj popoloj esti malsamaj, konsideri sin malsamaj, kaj esti respektataj kiel tiaj,

Asertante ankaŭ, ke ĉiuj popoloj kontribuas al la diverseco de civilizoj kaj kulturoj, kiuj konsistigas la komunan heredaĵon de la homaro,

Asertante plue, ke ĉiuj doktrinoj, politikoj kaj praktikoj bazitaj je, aŭ argumentantaj por, la supereco de popoloj aŭ individuoj surbaze de nacia origino aŭ rasaj, religiaj, etnaj aŭ kulturaj diferencoj estas rasistaj, science falsaj, jure nevalidaj, morale kondamnindaj, kaj socie maljustaj,

Reasertante, ke indiĝenaj popoloj en la uzado de siaj rajtoj estu liberaj de ĉiu diskriminacio,

Maltrankvilaj, ke indiĝenaj popoloj suferis tra la historio maljustecojn rezulte de, interalie, ilia koloniigo kaj la misproprietigo de iliaj teroj, teritorioj kaj resursoj, tiel ke ili estis malhelpataj uzadi precipe sian rajton je evoluo kongrue kun la propraj bezonoj kaj interesoj,

Rekonante la urĝan bezonon respekti kaj antaŭenigi la esence proprajn rajtojn de indiĝenaj popoloj devenantajn el iliaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj strukturoj kaj el iliaj kulturoj, spiritaj tradicioj, historioj kaj filozofioj, precipe iliaj rajtoj al la propraj teroj, teritorioj kaj resursoj,

Rekonante ankaŭ la urĝan bezonon respekti kaj antaŭenigi la rajtojn de indiĝenaj popoloj asertatajn en traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj kun Ŝtatoj,

Bonvenigante la fakton, ke indiĝenaj popoloj estas sin organizantaj por politika, ekonomia, socia kaj kultura plibonigo kaj por definitive porti al fino ĉiujn formojn de diskriminacio kaj subpremo, kie ajn ili okazas,

Konvinkite, ke regado fare de indiĝenaj popoloj super evoluoj kiuj havas efikon je ili kaj iliaj teroj, teritorioj kaj resursoj ebligos al ili konservi kaj fortigi siajn instituciojn, kulturojn kaj tradiciojn, kaj antaŭenigi sian evoluon kongrue kun siaj aspiroj kaj bezonoj,

Rekonante, ke respekto de indiĝenaj scioj, kulturoj kaj tradiciaj praktikoj kontribuas al daŭripova kaj egaleca evoluo kaj taŭga mastrumado de la natura medio,

Emfazante la kontribuon de la senmilitigo de la teroj kaj teritorioj de indiĝenaj popoloj apoge al paco, ekonomia kaj socia progreso kaj evoluo, interkompreno kaj amikaj rilatoj inter nacioj kaj popoloj de la mondo,

Speciale rekonante la rajton de indiĝenaj familioj kaj komunumoj pluteni komunan respondecon por la edukado, trejnado, klerigo kaj bonfarto de siaj infanoj, konforme al la rajtoj de infanoj,

Konsiderante, ke la rajtoj asertataj en traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj inter Ŝtatoj kaj indiĝenaj popoloj estas, en certaj situacioj, aferoj de internaciaj koncerno, intereso, respondeco kaj karaktero,

Konsiderante ankaŭ, ke traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj, kaj la rilatoj kiujn ili reprezentas, formas la bazon de plifortigita partnereco inter indiĝenaj popoloj kaj Ŝtatoj,

Agnoskante, ke la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, kiel ankaŭ la Viena Deklaracio kaj Programo de Agado asertas la fundamentan gravecon de la rajto je memdetermino de ĉiuj popoloj, surbaze de kiu ili libere decidas sian politikan statuson kaj libere plusekvas sian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon,

Konsciante, ke nenio en tiu ĉi Deklaracio estu uzata por fornei de iuj ajn popoloj ilian rajton al memdetermino uzatan konforme al la internacia juro,

Konvinkite, ke la rekono de la rajtoj de indiĝenaj popoloj en tiu ĉi Deklaracio plibonigos harmoniajn kaj kunlaboremajn rilatojn inter la Ŝtato kaj indiĝenaj popoloj, surbaze de principoj de justeco, demokratio, respekto de la homaj rajtoj, nediskriminacio kaj bona konfido,

Kuraĝigante Ŝtatojn obei, kaj efike realigi, ĉiujn siajn devojn tiel kiel ili aplikiĝas al indiĝenaj popoloj laŭ internaciaj instrumentoj, precipe tiuj kiuj rilatas al homaj rajtoj, en konsulto kaj kunlaboro kun la koncernaj popoloj,

Emfazante, ke Unuiĝintaj Nacioj nature posedas gravan kaj daŭran rolon en antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de inidĝenaj popoloj,

Kredante, ke tiu ĉi Deklaracio estas plia grava antaŭenpaŝo al rekono, antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj kaj liberecoj de indiĝenaj popoloj kaj al evoluigo de taŭgaj agadoj de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj ĉi-kampe,

Rekonante kaj reasertante, ke indiĝenaj individuoj estas rajtigataj sen diskriminacio al ĉiuj homaj rajtoj rekonataj en la internacia juro, kaj ke indiĝenaj popoloj posedas kolektivajn rajtojn kiuj estas nemalhaveblaj por iliaj ekzisto, bonfarto kaj integra evoluo kiel popoloj,

Rekonante, ke la situacio de indiĝenaj popoloj varias de regiono al regiono kaj de lando al lando kaj ke la signifo de naciaj kaj regionaj apartecoj kaj de diversaj historiaj kaj kulturaj fonoj estu prenataj en konsideron,

Solene proklamas la ĉi-sekvan Deklaracion de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj kiel normon de atingo sekvendan en spirito de partnereco kaj reciproka respekto:

Artikolo 1

Indiĝenaj popoloj rajtas je plena ĝuado, kiel kolektivo kaj kiel individuoj, de ĉiuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj tiel kiel ili estas rekonataj en la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj internacia homrajta juro.

Artikolo 2

Indiĝenaj popoloj kaj individuoj estas liberaj kaj egalaj al ĉiuj aliaj popoloj kaj individuoj kaj rajtas esti liberaj je ĉiu speco de diskriminacio, en la uzado de siaj rajtoj, speciale tiuj kiuj baziĝas je ilia indiĝenaj deveno aŭ identeco.

Artikolo 3

Indiĝenaj popoloj havas rajton je memdeterminado. Sekve de tiu rajto ili libere determinas sian politikan statuson kaj libere sekvas sian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon.

Artikolo 4

Indiĝenaj popoloj, utiligante sian rajton je memdeterminado, rajtas je aŭtonomio aŭ memregado en situacioj kiuj rilatas al iliaj internaj kaj lokaj aferoj, kiel ankaŭ al metodo kaj kapabloj financi siajn aŭtonomiajn funkciojn.

Artikolo 5

Indiĝenaj popoloj rajtas konservi kaj plifortigi siajn apartajn politikajn, jurajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn instituciojn, dume plutenante sian rajton plene partopreni, se ili tiel decidas, la politikan, ekonomian, socian kaj kulturan vivon de la Ŝtato.

Artikolo 6

Ĉiu indiĝena individuo rajtas je nacieco.

Artikolo 7

  1. Indiĝenaj individuoj rajtas je vivo, fizika kaj mensa integreco, libereco kaj persona sekureco.
  2. Indiĝenaj popoloj havas kolektivan rajton vivi en libereco, paco kaj sekureco kiel apartaj popoloj kaj ne estu submetataj al iu genocida ago aŭ iu ajn alia perforta ago, inkluzive la perfortan forigon de la infanoj de la grupo al iu ajn alia grupo.

Artikolo 8

  1. Indiĝenaj popoloj kaj individuoj rajtas ne esti submetataj al perforta asimilado aŭ detruo de ilia kulturo.
  2. Ŝtatoj provizu efikajn mekanismojn por prevento de kaj kompenso por:
    (a) Iu ajn ago kies celo aŭ efiko estas forigi de ili ilian integrecon kiel apartaj popoloj, aŭ iliajn kulturajn valorojn aŭ etnajn identecojn;
    (b) Iu ajn ago kies celo aŭ efiko estas senproprietigo de iliaj teroj, teritorioj aŭ resursoj;
    (c) Iu ajn formo de perforta popola translokado kies celo aŭ efiko perfortas aŭ subfosas iujn ajn iliajn rajtojn;
    (d) Iu ajn formo de perforta asimilado aŭ integrigo;
    (e) Iu ajn formo de propagando kiu celas antaŭenigi aŭ inciti rasan aŭ etnan diskriminacion direktatan kontraŭ ili.

Artikolo 9

Indiĝenaj popoloj kaj individuoj rajtas aparteni al indiĝena komunumo aŭ nacio, kongrue kun la tradicioj kaj kutimoj de la koncerna komunumo aŭ nacio. Neniu diskriminacio de kiu ajn speco ekestu el la uzado de tia rajto.

Artikolo 10

Indiĝenaj popoloj ne estu perforte forigataj de siaj teroj aŭ teritorioj. Neniu relokigo okazu sen la libera, anticipa kaj informita konsento de la koncernaj indiĝenaj popoloj kaj post interkonsento pri justa kaj egaleca kompenso kaj, tie kie tio eblas, opcio de reveno.

Artikolo 11

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas praktiki kaj revivigi siajn kulturajn tradiciojn kaj kutimojn. Tio inkluzivas la rajton konservi, protekti kaj evoluigi la pasintajn, nunajn kaj estontajn manifestiĝojn de siaj kulturoj, kiel ekzemple arkeologiajn kaj historiajn lokojn, objektojn, desegnojn, ceremoniojn, teknologiojn kaj vidajn kaj ludajn artojn kaj literaturon.
  2. Ŝtatoj liveru kompenson per efikaj mekanismoj, kiuj povu inkluzivi redonon, ellaboritaj kunlabore kun indiĝenaj popoloj, rilate iliajn kulturajn, intelektajn, religiajn kaj spiritajn proprietaĵojn forprenitajn sen ilia libera, anticipa kaj informita konsento aŭ kontraŭe al iliaj leĝoj, tradicioj kaj kutimoj.

Artikolo 12

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas manifesti, praktiki, evoluigi kaj instrui siajn spiritajn kaj religiajn tradiciojn, kutimojn kaj ceremoniojn; rajtas konservi, praktiki kaj aliri en privateco siajn religiajn kaj kulturajn lokojn; rajtas uzi kaj regi siajn ceremoniajn objektojn; kaj rajtas al repatrujigo de siaj homaj restaĵoj.
  2. Ŝtatoj celu ebligi aliron al, kaj/aŭ repatrujigon de, ceremoniaj objektoj kaj homaj restaĵoj kiujn ili posedas, per justaj, travideblaj kaj efikaj mekanismoj evoluigitaj kunlabore kun la koncernaj indiĝenaj popoloj.

Artikolo 13

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas revivigi, utiligi, evoluigi kaj transdoni al estontaj generacioj siajn historiojn, lingvojn, perbuŝajn tradiciojn, filozofiojn, skribsistemojn kaj literaturojn, kaj asigni kaj reteni siajn proprajn nomojn por komunumoj, lokoj kaj personoj.
  2. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn por certigi, ke tiu rajto estu protektata, kaj ankaŭ por certigi ke indiĝenaj popoloj povu kompreni kaj esti komprenataj en politikaj, juraj kaj administraj procedoj, se necese per liverado de interpretado aŭ per aliaj taŭgaj rimedoj.

Artikolo 14

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas starigi kaj regi siajn edukajn sistemojn kaj siajn instituciojn liverantajn edukadon en iliaj propraj lingvoj, laŭ maniero taŭga al iliaj kulturaj metodoj de instruado kaj lernado.
  2. Indiĝenaj individuoj, precipe infanoj, rajtas al ĉiuj niveloj kaj formoj de edukado de la Ŝtato sen diskriminacio.
  3. Ŝtatoj, kunlabore kun indiĝenaj popoloj, faru efikajn paŝojn por ke indiĝenaj individuoj, precipe infanoj, inkluzive de tiuj kiuj loĝas ekster siaj komunumoj, havu aliron, kiam eblas, al edukado en la propra kulturo kaj liverata en ilia propra lingvo.

Artikolo 15

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas je la digno kaj diverseco de siaj kulturoj, tradicioj, historioj kaj aspiroj, kiuj estu taŭge spegulataj en edukado kaj publika informado.
  2. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn, en konsulto kaj kunlaboro kun la koncernaj indiĝenaj popoloj, por kontraŭbatali antaŭjuĝojn kaj elimini diskriminacion kaj antaŭenigi toleron, komprenon kaj bonajn rilatojn inter indiĝenaj popoloj kaj ĉiuj aliaj elementoj de la socio.

Artikolo 16

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas starigi la proprajn amasmediojn en la propraj lingvoj kaj aliri ĉiujn formojn de neindiĝenaj amasmedioj sen diskriminacio.
  2. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn por certigi ke amasmedioj Ŝtate posedataj taŭge spegulu kulturan diversecon. Ŝtatoj, sen lezi plenan liberecon de esprimo, instigu private posedatajn amasmediojn adekvate speguli indiĝenan kulturan diversecon.

Artikolo 17

  1. Indiĝenaj individuoj kaj popoloj rajtas plene ĝui ĉiujn rajtojn establitajn laŭ aplikebla internacia kaj enŝtata labora juro.
  2. Ŝtatoj, en konsulto kaj kunlaboro kun indiĝenaj popoloj faru specifajn paŝojn por ŝirmi indiĝenajn infanojn el ekonomia ekspluatado kaj el plenumo de ia laboro kiu emas esti hazarda aŭ negative efika al la edukado de la infano, aŭ esti malbonefika al la sanstato de la infano aŭ ties fizika, mensa, spirita, morala aŭ socia evoluo, konsiderante ties apartan vundeblon kaj la graveco de edukado por ilia povigo.
  3. Indiĝenaj individuoj rajtas ne esti submetataj al iuj ajn diskriminaciaj kondiĉoj de laboro kaj, interalie, dungiĝo aŭ salajro.

Artikolo 18

Indiĝenaj popoloj rajtas partopreni en decidofarado en aferoj kiuj povus havi efikon je iliaj rajtoj, pere de reprezentantoj elektitaj de ili mem akorde kun iliaj propraj proceduroj, kaj ankaŭ konservi kaj evoluigi siajn proprajn indiĝenajn decidofarajn instituciojn.

Artikolo 19

Ŝtatoj interkonsiliĝu kaj kunlaboru en bona konfido kun la koncernaj indiĝenaj popoloj pere de iliaj propraj reprezentaj institucioj cele al akiro de ilia libera, anticipa kaj informita konsento antaŭ ol adopti kaj realigi leĝfarajn aŭ administrajn paŝojn kiuj povus havi efikon ĉe ili.

Artikolo 20

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas konservi kaj evoluigi siajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn sistemojn aŭ instituciojn, esti sekuraj en ĝuado de siaj propraj rimedoj de pluvivo kaj evoluo, kaj libere sekvi siajn tradiciajn kaj aliajn ekonomiajn agadojn.
  2. Indiĝenaj popoloj senigitaj je siaj propraj rimedoj de pluvivo kaj evoluo rajtas al justa kaj egaleca rekompenso.

Artikolo 21

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas, sen diskriminacio, al plibonigo de iliaj ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj, inkluzive, interalie, de la medioj de edukado, dungiĝo, metia trejnado kaj retrejnado, loĝigo, higieno, sano kaj socia asekuro.
  2. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn kaj, kie taŭge, specialajn paŝojn por certigi daŭran pliboniĝon de iliaj ekonomiaj kaj sociaj kondiĉoj. Aparta atento estu direktata al la rajtoj kaj specialaj bezonoj de indiĝenaj aĝuloj, virinoj, junuloj kaj handikapitoj.

Artikolo 22

  1. Aparta atento estu direktata al la rajtoj kaj specialaj bezonoj de indiĝenaj aĝuloj, virinoj, junuloj kaj handikapitoj en la realigo de tiu ĉi Deklaracio.
  2. Ŝtatoj faru apartajn paŝojn, kunlabore kun indiĝenaj popoloj, por certigi, ke indiĝenaj virinoj kaj infanoj ĝuu plenan protekton kaj garantiojn kontraŭ ĉiuj formoj de perforto kaj diskriminacio.

Artikolo 23

Indiĝenaj popoloj rajtas decidi kaj evoluigi prioritatojn kaj strategiojn por uzadi sian rajton al evoluo. Unuavice, indiĝenaj popoloj rajtas esti efike engaĝitaj en evoluigo kaj decido de sanaj, loĝigaj kaj aliaj ekonomiaj kaj sociaj programoj kiuj havas rilaton al ili kaj, tiel kiel tio eblas, administri tiajn programojn pere de la propraj institucioj.

Artikolo 24

  1. Indiĝenaj popoloj havas rajton je siaj tradiciaj medikamentoj kaj rajton daŭrigi siajn proprajn sanajn praktikojn, inkluzive de konservado de siaj esencaj medikamentaj plantoj, bestoj kaj mineraloj. Indiĝenaj individuoj ankaŭ havas rajton aliri, sen ajna diskriminacio, ĉiujn sociajn kaj sanajn servojn.
  2. Indiĝenaj individuoj havas egalan rajton ĝui la plej altan atingeblan normon de fizika kaj mensa sano. Ŝtatoj faru la necesajn paŝojn cele al progresa atingo de plena realigo de tiu rajto.

Artikolo 25

Indiĝenaj popoloj rajtas konservi kaj fortigi sian apartan spiritan rilaton kun siaj tradicie posedataj aŭ alimaniere okupataj kaj uzataj teroj, teritorioj, akvoj kaj marbordaj maroj kaj aliaj resursoj kaj plenumi siajn tiurilatajn respondecojn al estontaj generacioj.

Artikolo 26

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas al la teroj, teritorioj kaj resursoj kiujn ili tradicie posedis, okupis aŭ alimaniere uzis aŭ akiris.
  2. Indiĝenaj popoloj rajtas posedi, uzi, evoluigi kaj regi la terojn, teritoriojn kaj resursojn kiujn ili posedas pro tradicia proprietado aŭ alia tradicia okupado aŭ uzo, kiel ankaŭ tiujn kiujn ili alimaniere akiris.
  3. Ŝtatoj donu juran rekonon kaj protekton al tiuj teroj, teritorioj kaj resursoj. Tia rekono estu plenumata kun taŭga respekto al la kutimoj, tradicioj kaj terposedaj sistemoj de la koncernaj indiĝenaj popoloj.

Artikolo 27

Ŝtatoj starigu kaj realigu, kunlabore kun la koncernaj indiĝenaj popoloj, justan, sendependan, senpartian, malferman kaj travideblan procedon, kiu dediĉu taŭgan atenton al la leĝoj, tradicioj, kutimoj kaj terposedaj sistemoj de indiĝenaj popoloj, por rekoni kaj jure arbitracii la rajtojn de indiĝenaj popoloj rilate al iliaj teroj, teritorioj kaj resursoj, inkluzive tiujn kiuj estis tradicie posedataj aŭ alimaniere okupataj aŭ uzataj. Indiĝenaj popoloj rajtu partopreni en tiu ĉi procedo.

Artikolo 28

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas al rebonigo, per mekanismoj kiuj povu inkluzivi redonon, aŭ, kie tio ne eblas, justan kaj egalecan kompenson pro la teroj, teritorioj kaj resursoj kiujn ili tradicie posedis aŭ alimaniere okupis aŭ uzis, kaj kiujn oni konfiskis, prenis, okupis, uzis aŭ difektis sen ilia libera, anticipa kaj informita konsento.
  2. Krom se la koncernaj popoloj alimaniere libere konsentis, tia kompenso estu en formo de teroj, teritorioj kaj resursoj egalaj laŭ kvalito, grandeco kaj jura statuso, aŭ de mona kompenso aŭ alia taŭga rekonsistigo.

Artikolo 29

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas al konservado kaj protektado de la natura ĉirkaŭaĵo kaj la produktiva kapacito de iliaj teroj aŭ teritorioj kaj resursoj. Ŝtatoj starigu kaj realigu programojn de helpado por indiĝenaj popoloj por tiaj konservado kaj protekto, sen diskriminacio.
  2. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn por certigi, ke neniu deponado aŭ forĵetado de hazardaj materialoj okazu en la teroj aŭ teritorioj de indiĝenaj popoloj sen ilia libera, anticipa kaj informita konsento.
  3. Ŝtatoj faru efikajn paŝojn ankaŭ por certigi, laŭbezone, ke programoj por kontroli, daŭrigi kaj restarigi la sanon de indiĝenaj popoloj, tiel kiel ili estas evoluigataj kaj realigataj de la popoloj influataj de tiaj materialoj, estas laŭplane realigataj.

Artikolo 30

  1. Militaj agadoj ne okazu en la teroj aŭ teritorioj de indiĝenaj popoloj, krom se ili estas pravigataj de aplikebla publika intereso aŭ alimaniere libere interkonsentitaj aŭ petataj de la koncernaj indiĝenaj popoloj.
  2. Ŝtatoj entreprenu efikajn konsultadojn kun la koncernaj indiĝenaj popoloj, per taŭgaj proceduroj kaj precipe per iliaj reprezentaj institucioj, antaŭ ol uzi iliajn terojn aŭ teritoriojn por militaj aktivadoj.

Artikolo 31

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas konservi, regi, protekti kaj evoluigi sian kulturan heredaĵon, tradiciajn sciojn kaj tradiciajn kulturajn esprimojn, kiel ankaŭ la manifestiĝojn de siaj sciencoj, teknologioj kaj kulturoj, inkluzive de homaj kaj genetikaj resursoj, semoj, medikamentoj, scio de la propraĵoj de faŭno kaj floraro, perbuŝaj tradicioj, literaturoj, desegnoj, sportoj kaj tradiciaj ludoj kaj vidaj kaj ludaj artoj. Ili ankaŭ rajtas konservi, regi, protekti kaj evoluigi sian intelektan proprieton je tiuj kultura heredaĵo, tradiciaj scioj kaj tradiciaj kulturaj esprimoj.
  2. Kunlabore kun indiĝenaj popoloj, Ŝtatoj faru efikajn paŝojn por rekoni kaj protekti la uzon de tiuj rajtoj.

Artikolo 32

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas fiksi kaj evoluigi prioritatojn kaj strategiojn por evoluigi aŭ uzi siajn terojn aŭ teritoriojn aŭ aliajn resursojn.
  2. Ŝtatoj konsultu kaj kunlaboru en bona konfido kun la koncernaj indiĝenaj popoloj tra iliaj propraj reprezentaj institucioj por havigi ilian liberan kaj informitan konsenton antaŭ ol aprobi iun ajn projekton kiu havas efikon je iliaj teroj aŭ teritorioj kaj aliaj resursoj, precipe kunlige kun evoluigo, utiligo aŭ ekspluatado de mineralaj, akvaj kaj aliaj resursoj.
  3. Ŝtatoj liveru efikajn rimedojn por justa rebonigo de ĉiuj tiaj agadoj, kaj oni faru taŭgajn paŝojn por mildigi negativajn naturmediajn, ekonomiajn, sociajn, kulturajn aŭ spiritajn efikojn.

Artikolo 33

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas decidi sian propran identecon aŭ membrecon konforme al siaj kutimoj kaj tradicioj. Tio ne limigas la rajton de inidiĝenaj individuoj akiri civitanecon de la Ŝtatoj kie ili vivas.

Indiĝenaj popoloj rajtas decidi la strukturojn kaj selekti la membrecon de siaj institucioj konforme al siaj propraj proceduroj.

Artikolo 34

Indiĝenaj popoloj rajtas antaŭenigi, evoluigi kaj konservi siajn instituciajn strukturojn kaj siajn apartajn kutimojn, spiritecon, tradiciojn, procedurojn, praktikojn kaj, en la okazoj kie ili ekzistas, jurajn sistemojn aŭ kutimojn, konforme al internaciaj homrajtaj normoj.

Artikolo 35

Indiĝenaj popoloj rajtas decidi la respondecojn de individuoj al iliaj komunumoj.

Artikolo 36

  1. Indiĝenaj popoloj, precipe tiuj kiujn dividas internaciaj landlimoj, rajtas konservi kaj evoluigi kontaktojn, rilatojn kaj kunlaboron, inkluzive agadojn por spiritaj, kulturaj, politikaj, ekonomiaj kaj sociaj celoj, kun siaj propraj membroj kaj ankaŭ aliaj popoloj trans landlimoj.
  2. Ŝtatoj, en konsulto kaj kunlaboro kun indiĝenaj popoloj, faru efikajn paŝojn por faciligi la uzon kaj certigi la realigon de tiu rajto.

Artikolo 37

  1. Indiĝenaj popoloj rajtas je rekono, observo kaj apliko de traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj starigitaj kun Ŝtatoj aŭ ties posteuloj, kaj ke Ŝtatoj agnosku kaj respektu tiajn traktatojn, interkonsentojn kaj aliajn pozitivajn aranĝojn.
  2. Nenio en tiu ĉi Deklaracio rajtas esti interpretata kiel redukto aŭ elimino de la rajtoj de indiĝenaj popoloj entenataj en traktatoj, interkonsentoj kaj aliaj pozitivaj aranĝoj.

Artikolo 38

Ŝtatoj, konsulte kaj kunlabore kun indiĝenaj popoloj, faru taŭgajn paŝojn, inkluzive jurajn paŝojn, por atingi la celojn de tiu ĉi Deklaracio.

Artikolo 39

Indiĝenaj popoloj rajtas havi aliron al financa kaj teknika helpo de Ŝtatoj kaj per internacia kunlaboro, por la uzado de la rajtoj entenataj en tiu ĉi Deklaracio.

Artikolo 40

Indiĝenaj popoloj rajtas je aliro al, kaj akurata decidado per, justaj kaj egalecaj proceduroj por solvado de konfliktoj kaj disputoj kun Ŝtatoj aŭ aliaj partioj, kaj ankaŭ al efikaj solviloj por ĉiuj lezoj de iliaj individuaj kaj kolektivaj rajtoj. Tia decidado donu taŭgan konsideron al la kutimoj, tradicioj, reguloj kaj juraj sistemoj de la koncernaj indiĝenaj popoloj kaj de la internaciaj homaj rajtoj.

Artikolo 41

La organoj kaj specialigitaj instancoj de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj interregistaraj organizaĵoj kontribuu al plena realigo de la provizoj de tiu ĉi Deklaracio per mobilizo, interalie, de financa kunlaboro kaj teknika helpo. Rimedoj por certigi partoprenon de indiĝenaj popoloj pri aferoj kiuj rilatas al ili estu starigataj.

Artikolo 42

Unuiĝintaj Nacioj, ĝiaj institucioj, inkluzive de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Demandoj, kaj specialigitaj instancoj, inkluzive je la landa nivelo, kaj Ŝtatoj antaŭenigu respekton al, kaj plenan aplikon de la provizoj de, tiu ĉi Deklaracio kaj kontrolu la efikecon de tiu ĉi Deklaracio.

Artikolo 43

La rajtoj rekonataj ĉi-dokumente konsistigas la minimumajn normojn por la transvivo, digno kaj bonfarto de la indiĝenaj popoloj de la mondo.

Artikolo 44

Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj rekonataj ĉi-dokumente estas egale garantiataj al viraj kaj virinaj indiĝenaj individuoj.

Artikolo 45

Nenio en tiu ĉi Deklaracio estu interpretata kiel redukto aŭ elimino de la rajtoj kiujn indiĝenaj popoloj nuntempe posedas aŭ povus akiri estontece.

Artikolo 46

  1. Nenio en tiu ĉi Deklaracio estu interpretata kiel implico ke iu Ŝtato, popolo, grupo aŭ persono rajtu entrepreni iun aktivecon aŭ faru iun agon kontraŭan al la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj aŭ kiel rajtigo aŭ kuraĝigo de iu ajn agado kiu dismembrigus aŭ reduktus, tute aŭ parte, ka teritorian integrecon aŭ politikan unuecon de suverenaj kaj sendependaj Ŝtatoj.
  2. En la uzo de la rajtoj esprimitaj en la nuna Deklaracio, la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj de ĉiuj personoj estu respektataj. La uzado de la rajtoj prezentitaj en tiu ĉi Deklaracio estu subordigitaj nur al tiuj limigoj jure fiksitaj kaj konformaj al internaciaj homrajtaj devigoj. Eventualaj tiaj limigoj estu nediskriminaciaj kaj estu strikte necesaj al la celo akiri taŭgajn rekonon kaj respekton al la rajtoj kaj liberecoj de aliaj personoj kaj konformon kun la justaj kaj plej nepraj bezonoj de demokrata socio.
  3. La provizoj elmetitaj en tiu ĉi Deklaracio estu interpretataj konforme al la principoj de justeco, demokrateco, respekto al homaj rajtoj, egaleco, nediskriminacio, bona regado kaj bona konfido.

—–

[Teksto anglalingva: https://www.un.org/esa/socdev/unpfii/documents/DRIPS_en.pdf]
[Teksto franclingva: https://www.un.org/esa/socdev/unpfii/documents/DRIPS_fr.pdf]