BRES

La Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj-Spiritistoj estas jara evento kun la celo kunvenigi brazilajn spiritistojn, kiuj estas esperantistoj. Ekde 2008 BAES respondecas pri la okazigo de BRES. Ĝis tiu jaro ĝi nomiĝis Brazila Renkontiĝo de Esperantistaj Spiritistoj.

10-a BRES (2019)
Goiânia GO

9-a BRES (2016)
Manaus AM

8-a BRES (2015)
Rio de Janeiro RJ

7-a BRES (2014)
Florianópolis SC

6-a BRES (2012)
Brasília DF - Taguatinga

5-a BRES (2011)
Brasília DF

4ª BRES (2009)
Juiz de Fora MG

3ª BRES (2008)
Brasília DF

2ª BRES (2007)
Uberlândia MG

1-a BRES (2006)
Ribeirão Preto SP

La 1-a BRES, unue planita por okazi la 21-an, 22-an kaj 23-an de julio, okazis prokraste de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2006 en Ribeirão Preto, Brazilo, kun la ĉeftemo "La Spiritisma Domo kaj Esperanto".

Ĝin organizis Spiritisma Centro Batuíra. Aliĝis 140 homoj el 33 brazilaj urboj el 9 subŝtatoj. Partoprenis 110. La organiza komitato konsistis el la sinjorinoj Gracinda Maria Artioli Firmino, Neusa Priscotin Mendes (MiMa) kaj Paula Cristina Medve Zulques.

Uberlando prenis la respondecon realigi la laŭvican BRES en 2007.